Post referendumo

Ankoraŭ dekdu horoj ne pasis de la fino de la referendumo por esti pli eŭropa. Oni disvendis ĉi tie, Hispanio, la ideon, ke esti eŭropa estas bona, ke esti eŭropa estas progresiva, ke esti eŭropa estas moderna... Tamen, ankoraŭ mi ne aŭdis pri tio, kio okazus al ni, kiu nedezirebla katastrofo kondamnus nian vivon por ĉiam, se ni voĉdonas nee, se ni ne deziras esti eŭropa,se ni diras, ke ne, al Sinjoro Zapatero.

Demokratio, mi legis en bazlernejo, estas la regado de ĉiuj la civitanoj. En demokratio, oni diskutas klare kaj libere pri la diversaj koncernaj alternativoj. Ĉe ni tio ne okazis: nur jese oni povas voĉdoni, ĉar oni eĉ ne pensis, ke oni povas ne esti eŭropano. Tamen..., kio estas eŭropa nun por ni?

En lernejo mi lernis, ke francoj invadis nin iam. Ili venis celante invadi Portugalion, sed ili restis en Hispanio, ĝis kiam oni forpelis ilin per sendependisma milito. Mi ankaŭ lernis, ke je la fino de la Dua Mondomilito, tiu, kiun Francio kaj Germanio malvenkis –sinsekve, kompreneble—, kaj tiu, kiun Usono venkis, multaj landoj, inter ili Francio, Britio kaj Usono, postulis, ke estu blokado ekonomia kontraŭ nia lando pro tio, ke ĉe ni regis diktatoro, Franciso Franco. Diktatoreco estas malbona, laŭ ili. Ili ja devintus veni en Hispanion kaj forpeli la fian diktatoron el sia posteno –kial diable ili ne faris tion?, mi nun demandas kun bedaŭro—. Do, ne farinte tion, ili dekretis, ke la plej bona afero por la hispana popolo estas, ke ni ne havu viandon, fiŝon, panon, kaj aliaj frandaĵojn, kiujn ni emis manĝi kaj uzi. Sole, ni estu justaj, Argentinio defiis la blokadon kaj libere komercis kun ni.

Jaroj pasis, kaj iom post iom, ni amikiĝis kun usonanoj kaj francoj, kaj ne tiel multe aŭ ofte kun britoj. Iom post iom, eĉ sub la boto de la fia generalo, ni disvolviĝis, kaj konstruis bonan industrion kaj riĉecon. Samtempe, Eŭropa Arkadio konstruiĝis, la Komuna Merkato de Eŭropo. Hispanio petis aliĝi tien, sed oni respondis, ke ne povis aparteni al tiu riĉa klubo lando, kies reganto estas diktatoro. Ne gravis, tamen, ke en Grekio aro da koloneloj regis la landon: ne temis pri generalo... Ne gravis, ke diktatoro estas figuro kreita de romia leĝaro por alfronti eksterordinaran situacion, provizore. Gravis, ke en Hispanio la provizoreco de diktatoreco ŝajnis definitiva. Evidente, tia riĉa klubo faris nenion helpi la finon de la diktatoreco. Ili helpis fini ĝin en Italio kaj Germanio, sed ne en Hispanio. Verŝajne la homoj ĉi tie estas subuloj, de alia kategorio.

Dume, ili havis diplomatiajn rilatojn kun plej granda diktatoro, Jozefo Ŝtalino, sed tio ne gravis. Povo igas aŭtoritaton, kaj nia diktatoro estis malgranda, li murdis centonon de la kvanto, kiun la Ruĝa Diktatoro murdis, kaj eĉ se oni faris malvarman militon kontraŭ li kaj sia potenco, Sovetunio, kontraŭ ni estis milito ekonomia. Teroristoj komencis esti ĉe ni, kaj ili trovis sanktulejon en Francio, ĉar laŭ la francoj, teroristoj laboris por paco, kontraŭ diktatoreco kaj faŝismo. Oni helpis levi Eŭropon denove de sur siaj cindroj per sindona helpo mona de usona Plano Marŝalo, sed Hispanio, ne batalinte je la Dua Mondomilito, ricevis nenion, nur blokadon...

Kaj fine, kiam helpo venis, Cxu Euxropo estas germana?tute kontraŭ la opinio de Francio kaj la cetera Eŭropo, temis pri usona generalo, Eishenhower, kiu metis strategion kaj la intereson de sia nacio antaŭ ĉia alia politika konsidero. Eble gravis multe tio, ke li estis militisto, kaj ne politikisto, por tio, ke Prezidento de Usono vizitis Hispanion. Li pristudis la mapon de nia lando, kaj trovis, ke ĝi ŝajnis granda aviadilŝipo je la Mediteraneo, la unua tranĉeo en ebla milito kontraŭ Sovetunio. Li venis kaj rendevuis kun Tío Pako –moknomo por Generalo Franko— en Madrido, kaj ili interkonsentis pri starigo de kelkaj bazoj por aviadiloj en lokoj de Andaluzio –proksime de Maroko— Madrido –je la geometria centro de la lando— kaj proksime de Saragoso –relative proksime de Francio—. Tio kostis al Usono monon, kompreneble. Per tiu mono, kaj la entreprenismo kaj industriismo de multaj hispanoj, tute ne malhelpataj de la fireĝimo de Tio Pako, progreso faris grandan paŝon en nia lando, kaj subite eblis havi luksaĵojn, pri kiuj oni vidis antaŭe nur en usonaj filmoj: oni povis aĉeti domon, aŭton, duan domon, vojaĝi, turismumi..., kaj migrado al Germanio jam povis fini. El tiu tempo venas ĉarmaj kantoj, kiel Mañana voy p’a Alemania (morgaŭ mi iras al Germanio), kortuŝige kantita de Antonjo Molina, kiuj priskribis landon, kiu ne plu okazis.

Finfine, mortis la Fia Generalo, en sia lito, kaj la heredantoj de la reĝimo ne sciis kion fari: ili vidis nur problemojn, kaj opciis per la plej inteligenta ebleco, kiun ili havas: la reĝimo memmortigis. Hodiaŭ, kiam mi aŭdas aŭ legas pri tio, kiom oni ŝuldas al demokratiuloj de ĉiam, al tiuj, kiuj kontraŭbatalis la reĝimon en la klandestinecon, mi ne povas ne ridi: ili faris nenion krom paroli kaj paroli, kunveni, kuri antaŭ la policon, kaj sopiri al pli justa lando. Oni ne povas vere kondamni ilin, kaj fakte mi estis unu el ili. Mi ne estis en karcero, mi ne gluis afiŝojn sur muron, sed mi ja kuris antaŭ la polico pli ol unufoje. Ankaŭ mi sopiris al pli libera lando, al demokratio, al libereco, al liberesprimo kaj aliaj konkeroj de homaro, pri kiuj mi aŭdis en eksterhispanaj radiostacioj kaj legis en fremdaj ĵurnaloj. Tamen, demokratiuloj ne reportis la demokration en Hispanion post la morto de la Generalo. Mi ankoraŭ memoras la figuron de Prezidento Arias Navarro, la lasta Prezidento de Franko, informante nin per la Hispana Televido pri la baldaŭa apero de la Kongreso kaj la Senato. Oni intencis kopii la usonan sistemon, sed bedaŭrinde ili kopiis ĝin tre malbone: en Usono ne estas reĝo, kaj ties povojn havas la Prezidento, kiun oni elektas ĉiun kvaran jaron. En Hispanio oni voĉdonas de tiam ĉiun kvaran jaron, sed la reĝo estas ĉiam la reĝo. Mi ne vere obĵetas al tio, ĉar la reĝa familio estas konekso de la popolo kun la pasinto, sed ne ĉiu hispano opinias same kiel mi. Vere, devas esti referendumo pri tio iam. Okazas, tamen, ke en Hispanio jam estis du respublikoj, kaj ambaŭ du havis tre fuŝajn kaj bedaŭrindajn finojn. Do, ni vidu, ĉu la brita sistemo utilas pli.

Je 1978, tri jarojn post la morto de Tío Pako, oni verkis la duan liberan konstitucion de Hispanio de nia tuta historio, estante la unua tiu de Kadizo (Cádiz, hispane), verkita dum la francoj invadis la ceteran parton de Hispanio, je la komenco de la 19-a jarcento, 1812. Oni povus diskuti, ke la Konstitucio de la Dua Hispana Respubliko estis ankaŭ libera, sed jam de la komenco de tiu dokumento oni povas rimarki sektisman nuancon: Hispanio estas Respubliko de laboristoj de ĉiaj klasoj... Kio pri tiuj, kiuj ne estis laboristoj ĉar ili ne volis aŭ ne povis? Ĉu ili ne rajtas esti respublikaj? Ĉu ili devis foriri la landon simple pro tio, ke ili ne estis laboristoj? Laboristoj estas ni ĉiuj, plejparte pro tio, ke ni ne sukcesas vivi sen labori, sed la kvaliton de nia vivo ne donas la momentoj, kiujn ni pasigas en niaj laborpostenoj, sed ekzakte tiuj, kiujn ni havas por ni mem, tiuj de libertempo, ne necese da nenionfarado, eĉ se inkluzivante ilin. Ĉar vivi ne estas labori, eĉ se ni ĉiuj devas labori por vivi. Nu, tiuj bonaj homoj, kiuj verkis la –laŭ ili— plej progresistan konstitucion en la mondon, pretervidis bazan aksiomon en juro, ke malplimulto ankaŭ havas rajtojn, kaj neglekti tion signifas endanĝerigi la socialan sistemon, ĉar iam venos la tagon kiam ni mem jam estos oldaj kaj konstruintaj diversajn rajtojn, kiujn oni ne legitime povas forpreni el ni juste. Sed sufiĉas pri la Respubliko, kiu finiĝis per enaj kaj malenaj atakoj de ĉiuj, respubliko je kiu kredis nur kelkaj dekstruloj de tiu tempo...

La Konstitucio de 1978 estas la plej longdaŭra de nia tuta historio, kaj nur preskaŭ tridek jaroj post sia apero estas cirkonstancaro, kiu ebligas, ke oni ŝanĝu ĝin. Bedaŭrinde, ne por plibonigi ĝin, sed serĉante apartigi parton de la lando, kiu ĉiam estis kune. Mi memoras, ke estis referendumo por aprobi ĝin, je tiu sama jaro. Ankaŭ estis referendumo je 1986 por decidi ĉu ni restos ĉe NATO, ĉu ni foriras de tiu milita pakto. Mi memoras, ke dum tiuj tagoj, oni povis vidi en televido kaj en ĵurnaloj oni povis legi diversajn opiniojn ĉu porajn ĉu kontraŭajn al la de la registaro proponita temo. Ekzemple, respublikanoj diris sian penson je 1978 pri nia konstitucio, klarigante siajn vidpunktojn. Dum la referendumo pri la NATO, mi memoras, ke oni ankaŭ havis liberan forumon en diversaj medioj por diri sian penson. Poste, ni libere kaj demokratie iris voĉdoni pri tio, kion ni deziris por nia lando.

Sed okaze de la referendumo de hieraŭ ni ne havis tiun ŝancon. Dum la tuta kampanjo la du grandaj partioj de Hispanio, la Partio Socialisma Laborista Hispana (PSOE laŭ ĝia hispana siglaro) kaj la Popola Partio (PP) komplotis por kaŝi al la hispana civitano la eblecon kontraŭstari la diversajn vidpunktojn kaj opiniojn pri la temo. Oni naŭze kaj eĥe blekis jesajn sloganojn, kaj sekve multe da inteligentaj homoj havis ne alian ŝancon ol ne partopreni en tiu maskerado. Aliaj, trovante sin pli sinceraj aŭ demokrataj, opciis voĉdoni nee en tiu referendumo.

Mi rigardis kun miro hodiaŭ, Cxu malgrandaj landoj ankaux gravas en Euxropo?ke preskaŭ ĉiuj ĵurnaloj prezentis la aferon kiel venkon de jeso, kaj dualinee oni asertas, tamen, ke la nepartopreno atingis la 57’68 %! Tio ne estas venko. Tio estas venko de nepartopreno. Tio signifas, ke hispanoj prifajfas, ĉu ni havas eŭropan konstitucion, ĉu ni ne havas ĝin. La Prezidento, tamen, diras nun, ke tio estas lia persona venko, ke li entuziasmigis la popolon, por ke oni diru jes al konstitucio. Mi dubas, ke li mem kredas tion. La estro de la opozicio, S-ro Raĥoj –kiu plejbone demisiu tuj—, diras, ke malgraŭ granda nepartopreno la popolo elektis akcepti la eŭropan konstitucion. Mi dubas ankaŭ tion. Mi kredas, ke ili agis same kiel la du famaj klaŭnoj, la lerta kaj la mallerta, fronte al nelerta publiko, kiu aplaŭdas iliajn klaŭnaĵojn. Tamen, la aĵo iĝis aĉo, kaj neniu ridis, ĉar pli ol duono de la publiko iris plaĝen aŭ aliloken kaj tute ne partoprenis.

Nun ni devas eltiri kelkajn konkludojn: ĉu nia lando daŭre estas demokratio –aliajn opiniojn oni ne aŭdis—, ĉu oni ankoraŭ estas io, kion politikistoj havas diri al ni, ĉu estos kuraĝo en la popolo defenestrigi tiujn klaŭnojn, ĉu venontaj klaŭnoj estas same fipatosaj kiel ili du. Ĉu venos alia politikisto kiu sukcesos trovi la intereson de nia lando, kaj efektivigos ĝin.

Dume, kiel famaj klaŭnoj diris iam, mi nur diros, ke alian tagon ni parolos pri la registaro.

Edgar, 2005


Legu lastan ~ Kajeroj 66-a ~ Kajeroj ~ Legu venontan

Dum nia prezidento tiom multe kaj kaj feliĉe faras por ni, sed sen ni, ni aŭskultu tiun ĉarman nenieton, sepan parton de la Sinsekvo por Orĥestro nr-o 2-a en Si bemola,BWV1067, de Johano Sebastjano Baĥ.