Demokratio

Ŝajnas, ke oni devas elekti inter libereco kaj paco ĉiun tagon kaj ĉiuetose. En Hispanio ni vidas nun, ke kaj la registaro —kiun civitanaro neniam elektas— kaj la juĝistaro —kiun civitanaro neniam elektas— kaj la leĝofarantoj —kiujn civitanaro duonelektas ĉiujn kvar jaroj— favoras teroristojn, kiuj rekte vundas la interesojn kaj la vivojn de la civitanaro.

Demokratio estas mikso de diverstipaj homoj... Oni povas skandaliĝi, kiam oni legas tiun aserton mian, ke en Hispanio demokratio tute ne ekzistas. Tamen, se oni analizas la trajtaron pri Demokratio moderna, kiun Montesquieu difinis en sia verko La spirito de leĝoj, laŭ kiu en vera demokratio ekzistas tri povoj, la ekzekutiva, la juĝa kaj la leĝofaranta, kiuj estas tute sendependaj inter si, kaj kiuj observas kaj kontrolas unu la aliajn du, oni ne povas ne pensi pri la tristiga situacio en Hispanio: la civitanoj elektas ĉiujn kvar jarojn, sed ne tiujn, kiujn ili deziras, ke regu ilin, sed tiujn listojn, kiuj la politikaj partioj prezentas al ili: se mi deziras, ke konkreta homo estu la Prezidanto de Hispanio, mi tute ne povas elekti lin aŭ ŝin: li aŭ ŝi devas aparteni al politika partio, kaj en tiu politika partio nur partianoj —ĉu almenaŭ ĉiuj el ili?— rajtas voĉdoni kaj decidi ĉu Jozefo, Alfredo, aŭ Edvardo aŭ Marjano estas en la listo. Eĉ pli, en kiu loko ili estas en la listo, tiel, ke se mi elektas, ekzemple la liston prezentitan de la Socialisma Partio, por ke la homo, kiun mi deziras, ke reprezentu min, estu en la Hispana Parlamento, ĉiuj tiuj, kiujn la Socialisma Partio metis en la listo antaŭ li aŭ ŝi, ankaŭ devas esti en la Parlamento. Kiam tiu ĉi malfermas, ili deputitaro —ne ni la civitanaro— elektas tiun, kiu prezidos la registaron. Kaj li aŭ —ĉu iam?— ŝi tute libere elektos la ceterajn ministrojn. Ni vidas, ke kaj la registaro kaj la Prezidanto de la Registaro vere ŝuldas fidelecon ne al civitanaro, sed al la partio politika, kiu estas tiu, kiu vere elektis ilin. Kaj se vere la Prezidanto de la Registaro estas ankaŭ la plej grava ano en sia partio —ni diru, ĝia gvidanto— tio eĉ endanĝerigas la fakton, ĉar lasas en la manoj de nur unu homo la tutan povon. Kaj tio estas, esence, la difino de diktatoreco kaj gvidas nur al korupteco.

Vere la juĝistoj povus kontroli la registaron kaj la parlamenton per siaj sentencoj... Sed de 1985 oni interkonsentis, ke la Superan Konsilon de la Povo Juĝa elektas la parlamento laŭ la partopreno de la diversaj politikaj partioj. Se ekzistintus tiam partio, kiu vere reprezentas la interesojn de la popolo, ĝi denoncus tion tiam. Sed ili ĉiuj volis parton de la kuko. Kaj la kuko de justico malaperis el la menuo de simpla civitano: la juĝistoj ne plu protektas nin kontraŭ arbitracio fare de la parlamento —Leĝo de la nekreskulo, nerespondeca supercivitano— aŭ la Registaro —iro al kaj foriro el Irako, Afganio, LOGSE—.

Sed ne gravas, ke estas defakta diktatoreco —kvarjarvivebla, vere—, sed tio, kio vere zorgigu nin estas, ke en Hispanio nuna tute ne ekzistas, esence, demokratio. Ni ne elektas aparte la Prezidanton, kiel en Francio aŭ Usono, kaj poste la parlamenton. La juĝistoj ne kontrolas sin interne, kaj la aliajn du povojn, kiel en tiuj landoj, aŭ en Britio, kie la decidoj de juĝistoj iĝas leĝoj, ĉar juro venas el popolo.

Do, se ni ne havas demokration, kaj korupteco —almenaŭ politika, ekonomia venos poste— regas la landon, kia sistemo ni havas en Hispanio nun? Ho, ni vidas, ke ni havas sistemon pri relativaj liberecoj..., nune. Kaj kun permeso de la registaro, evidente. Tio, baze, estas la ĉefa diverseco al la reĝimo de Francisko Franko. Mi ne povus kritiki la reĝimon antaŭ tridek jaroj per artikolo en magazino, eĉ esperanta. Sed libereco kaj demokratio estas du pilieroj de la sama konstruaĵo, kaj se unu el ili malaperas, la tuton falas pli frue aŭ malfrue.

Ŝajnas, ke niaj politikistoj ne reprezentas nin. Ŝajnas, ke ili reprezentas nur sin. Ni devas fari ion, se ni volas demokration en Hispanio.

Isidoro


Muziko: Rondo, tria parto de sonato por fluto kaj gitaro, verkita de la komponisto germana Kristano Diamanto Scheidler je la 18-a jarcento. Mi elektis ĝin ĉar ĝi estas bela kaj ĝuinda, same kiel vera demokratio...

Legu lastan ~ Kajero 67a ~ Kajeroj ~ Legu venontan