La Faraono

ĈAPITRO 14-A.

En la monato Ĥoiak, de la mezo de septembro ĝis la mezo de oktobro, la akvoj de Nilo kreskis plej alten kaj komenciĝis malgranda malleviĝo En la ĝardenoj oni kolektis la tamarindajn fruktojn, daktilojn kaj olivojn, kaj la arboj ekfloris duan fojon.

Faraono En ĉi tiu tempo lia sankteco Ramzes XII forlasis sian sunan palacon apud Memfiso. Kun granda sekvantaro en kelkdeko da ŝipoj riĉe ornamitaj li veturis Tebojn danki la tieajn diojn pro la bona leviĝo de Nilo kaj samtempe fari oferojn en la tomboj de siaj eterne vivantaj antaŭuloj...

La granda monarĥo tre favore adiaŭis sian filon kaj heredonton, sed la administradon de la ŝtataj aferoj dum sia foresto li konfidis al Herhor.

La princo Ramzes tiel forte estis impresita de ĉi tiu manko de l’ konfido de la monarĥo, ke dum tri tagoj li ne eliris el sia domo, manĝis nenion kaj nur ploris. Poste li ĉesis sin razi kaj transloĝiĝis en la bienon de Sara, por eviti renkonton kun Herhor kaj kolerigi la patrinon, kiu laŭ lia opinio estis la kaŭzo de liaj malfeliĉoj.

Tuj en la sekvinta tago en ĉi tiu rifuĝejo vizitis lin Tutmozis, tirante post si du ŝipojn kun muzikistoj kaj dancistinoj kaj trian plenan de manĝaĵo, floroj kaj vino. Sed la princo ordonis al la muzikistoj kaj dancistinoj veturi for, kaj kondukante la adjutanton en la ĝardenon, diris:

—Kredeble mia patrino (ŝi vivu eterne!) sendis vin ĉi tien por forŝiri min de la Hebreino?... Diru do al ŝia reĝa moŝto, ke se Herhor fariĝus ne nur la vic-reĝo, sed eĉ filo de mia patro, mi faros, kio plaĉos al mi... Mi komprenas tion... Hodiaŭ ili volus forpreni de mi Saran, kaj morgaŭ .... Mi pruvos al ili, ke mi rezignos nenion.

La princo estis incitita: Tutmozis levis la ŝultrojn, fine li respondis:

—Kiel la vento forportas la birdon en la dezerton, tiel la kolero elĵetas la homon sur la bordojn de la maljusteco. Ĉu vi povas miri, ke la pastroj ne ĝojas, ke la kronprinco ligis sian vivon kun virino de alia kredo? Estas vero, ke Sara ne plaĉas al ili, tiom pli, ke vi posedas ŝin solan; se vi havus kelke da diversaj virinoj, kiel ĉiuj junaj nobeluloj, oni tute ne atentus la Hebreinon. Sed kion malbonan ili faris al ŝi?... Nenion. Kontraŭe, iu pastro defendis ŝin kontraŭ furiozaj atakantoj, kiujn vi bonvolis liberigi el la malliberejo.

—Kaj mia patrino ... —interrompis la kronprinco.

Tutmozis komencis ridi.

—Via respektinda patrino —daŭrigis li —amas vin, kiel siajn proprajn okulojn kaj sian propran koron. Sendube ankaŭ al ŝi ne plaĉas Sara, sed ĉu vi scias, kion ŝi foje diris al mi?... Ke mi ŝtelu de vi Saran!... Vi vidas, kiel ŝi ŝercis. Mi respondis ankaŭ per ŝerco:»Ramzes donacis al mi aron da ĉashundoj kaj du siriajn ĉevalojn, kiam ili tedis lin; do eble iam li transdonos al mi ankaŭ sian amatinon, kiun mi kredeble devos akcepti kun aldono.

—Eĉ ne sonĝu pri tio. Al neniu mi hodiaŭ donus Saran, ĝuste tial, ke pro ŝi mia patro ne nomis min vic-reĝo.

Tutmozis balancis la kapon.

—Vi tute eraras, vi tiel eraras, ke tio timigas min. Ĉu efektive vi ne komprenas la kaŭzojn de la malfavoro, kiujn konas ĉiu klera homo en Egipto?...

—Mi scias nenion....

—Tiom pli malbone —diris embarasite Tutmozis. —Vi do ne scias, ke de l’ tempo de la manovroj, la soldatoj, precipe grekaj, en ĉiuj drinkejoj trinkas por via sano...

—Por tio ja ili ricevis la monon.

—Jes, sed ne por krii per laŭta voĉo, ke kiam vi ekregos post lia sankteco (li vivu eterne!), vi komencos grandan militon, post kiu grandaj ŝanĝoj fariĝos en Egipto... Kiaj ŝanĝoj?... Kaj kiu, dum vivas la faraono, kuraĝas paroli pri la planoj de lia heredonto?

Nun la princo malgajiĝis.

—Jen unu afero, sed mi diros al vi ankoraŭ pri alia —daŭrigis Tutmozis, —ĉar la malbono, kiel hieno, neniam iras unuope. Ĉu vi scias, ke inter la kamparanoj oni kantas vin, kiel vi liberigis el la malliberejo la atakintojn, kaj kio estas pli malbona, ankaŭ tie oni parolas, ke kiam vi ekregos post lia sankteco, oni neniigos ĉiujn impostojn. Mi devas tuj aldoni, ke ĉiufoje kiam oni komencis babili inter la kamparanoj pri la maljusteco aŭ pri la impostoj, ĉiam eksplodis ribeloj. Aŭ ekstera malamiko sin ĵetis sur la malfortigitan ŝtaton, aŭ Egipto dividiĝis en tiom da partoj, kiom da nomarĥoj estis... Cetere juĝu vi mem: ĉu estas konvene, ke en Egipto oni ripetas iun ajn nomon pli ofte, ol la nomon de l’ faraono?... kaj ke iu sin lokas inter la popolo kaj nia sinjoro?... Se vi permesus, mi rakontus al vi, kion pri tio opinias la —pastroj...

—Parolu, mi petas vin...

—Tre saĝa pastro, kiu de la supro de la templo de Amon observas la tielajn movojn, elpensis sekvantan apologon:

La faraono estas la suno, la kronprinco la luno. Kiam la lumantan dion sekvas de malproksime la luno, ni havas la helecon tage kaj la helecon nokte. Kiam la luno volas esti proksime de la suno, tiam ĝi mem malaperas kaj la noktoj estas mallumaj. Sed se okazas, ke la luno stariĝas antaŭ la suno, tiam fariĝas mallumiĝo kaj granda paniko en la mondo.

—Kaj ĉiuj ĉi babiladoj —interrompis, Ramzes —atingas la orelojn de lia sankteco?... Ve al mia kapo!... Estus pli bone, se mi neniam estus reĝa filo!...

—La faraono, kiel tera dio, scias pri ĉio; sed li estas tro potenca por atenti la kriojn de ebriaj soldatoj, aŭ murmurojn de kamparanoj. Li komprenas, ke ĉiu Egiptano estas preta doni por li sian vivon kaj vi antaŭ ĉiuj.

—Veron vi diris!... —respondis la ĉagrenita princo. —Tamen en ĉio ĉi mi vidas novan malnoblecon kaj malsincerecon de l’ pastroj —aldonis li viviĝante. —Do mi, mi kovras la majeston de nia sinjoro, ĉar mi liberigas el la malliberejo la senkulpajn kaj malpermesas al mia bienluanto turmenti la kamparanojn per maljustaj impostoj?... Sed kiam lia ekscelenco Herhor komandas la armeon, nomas ĝiajn estrojn, faras traktatojn kun fremdaj princoj, kaj al mia patro ordonas pasigi la tempon en preĝoj...

Tutmozis kovris la orelojn kaj piedfrapante ekkriis:

—Silentu jam, silentu!... ĉiu via vorto estas blasfemo... La ŝtaton regas nur lia sankteco, kaj ĉio, kio ajn fariĝas sur la tero, devenas de lia volo. Herhor estas nur servisto de l’ faraono kaj faras tion, kion ordonas la sinjoro... Iam vi mem konvinkiĝos... Ne estu malbone komprenitaj miaj vortoj!...

La princo tiel malgajiĝis, ke Tutmozis interrompis la diskuton kaj plej rapide adiaŭis la amikon. Kiam li sidiĝis en la ŝipeto, ornamita de baldakeno kaj kurtenoj, li profunde ekspiris kaj eltrinkinte grandan pokalon da vino, komencis mediti:

»Brr!... Mi dankas la diojn, ke ili ne donis al mi tian karakteron, kian posedas Ramzes. Li estas la plej malfeliĉa en la plej feliĉaj kondiĉoj... Li povus havi la plej belajn virinojn el Memfiso, kaj li sin ligis kun unu por turmenti la patrinon! Dume, li turmentas ne la patrinon, sed ĉiujn ĉi ĉastajn virgulinojn kaj fidelajn edzinojn, kiuj sekiĝas de melankolio, ke la kronprinco, tiel bela knabo, ne forprenas de ili la virtecon aŭ ne devigas ilin al la malfideleco. Li povus ne nur trinki plej bonan vinon, sed eĉ sin bani en ĝi, kaj li preferas la mizeran soldatan bieron kaj sekan platan kukon, frotitan per ajlo. De kie ĉi tiuj kamparanaj gustoj? Mi ne komprenas. Oni povas supozi ke la respektinda sinjorino Nikotris en la plej danĝera tempo tro multe rigardis manĝantajn laboristojn?...

«Li ankaŭ povus nenion fari de la tagiĝo ĝis la nokto. Se li volus, eĉ nutrus lin la plej eminentaj sinjoroj, iliaj edzinoj, fratinoj kaj filinoj. Sed li ne nur mem etendas la manon por preni la manĝaĵon, sed, eĉ kvazaŭ por ĉagreni la noblan junularon, li mem lavas sin, mem sin vestas, kaj lia frizisto tutajn tagojn kaptas per laĉoj birdojn kaj ne aplikas sian talenton.

«Ho Ramzes, Ramzes!... —sopiris la elegantulo. —Ĉu la modo povas flori, kiam ni havas tian princon... Jam de unu jaro ni portas samajn antaŭtukojn kaj la perukoj ne malaperas nur dank’ al la kortegaj altranguloj, ĉar Ramzes tute ne volas porti perukojn. Ĉu tio ne estas granda humiligo por la nobelularo?

Virgulinoj de l' Faraon' «Kaj ĉion ĉi... brr... faras la malbenita politiko... Oh, kiel feliĉa mi estas, ke mi ne bezonas diveni, kion oni pensas en Tiro aŭ Ninivo, zorgi pri la salajro por la soldatoj, kalkuli ĉu la loĝantaro de Egipto kreskas aŭ malgrandiĝas kaj kiajn impostojn oni povas kolekti. Terura afero estas diri al si mem: mia kamparano ne pagas tiom, kiom mi bezonas kaj elspezas, sed kiom permesas la leviĝo de Nilo. La patro Nilo ne demandas ja miajn kreditorojn: kiom mi ŝuldas al ili?»

Tiel pensis la eleganta Tutmozis kaj per ora vino fortigis la ĉagrenitan animon. Kaj antaŭ kiam la ŝipeto atingis Memfison, faligis lin tiel forta dormo, ke la sklavoj devis sur la brakoj transporti sian sinjoron ĝis la portilo.

Post la foriro de Tutmozis, kiu similis forkuron, la kronprinco profunde ekmeditis, eĉ eksentis timon.

La princo estis skeptikulo, kiel edukito de la plej altaj pastraj lernejoj kaj membro de la plej alta aristokrataro. Li sciis, ke dum unuj pastroj per longedaŭraj fastoj kaj sobreco sin preparas al elvokado de l’ spiritoj, aliaj nomas la spiritojn halucinacio aŭ trompo. Li vidis multfoje, ke la sankta bovo Apis, antaŭ kiu la tuta Egipto falis teren, ricevis ofte fortajn batojn de plej malaltaj pastroj, kiuj donis al li nutraĵon kaj submetis bovinojn. Fine, li komprenis, ke lia patro, Ramzes XII, kiu por la popolaĉo estas eterne vivanta dio kaj ĉiopova sinjoro de l’ mondo, estas en la realeco sama homo kiel la aliaj, nur iom pli malsanema ol aliaj maljunuloj kaj kies povon tre limigis la pastroj.

Ĉion ĉi la princo vidis kaj multajn aferojn li mokis en sia animo, eĉ publike. Sed lia tuta libertinismo falis antaŭ la vereco de l’ fakto, ke ne estas permesite al iu ajn ridi la titolojn de l’ faraono!...

Ramzes konis la historion de sia lando kaj memoris, ke en Egipto oni multon pardonis al la grandaj. Granda sinjoro povis detrui kanalon, mortigi sekrete homon, ridi en silento la diojn, akcepti donacojn de l’ fremdlandaj ambasadoroj... Sed du pekoj estis nepardoneblaj: la perfido de la pastraj misteroj kaj la perfido de l’ faraono. Homo, kiu faris tion, malaperadis, iafoje post unu jaro, el la mezo de siaj servistoj kaj amikoj. Sed kie li estis kaj kio okazis al li, oni ne kuraĝis demandi.

Do Ramzes sentis, ke li estas sur sama krutaĵo, de l’ tempo kiam la soldatoj kaj kamparanoj komencis ripeti lian nomon kaj diskuti pri iaj liaj planoj: pri ŝanĝoj en la ŝtato kaj pri estontaj militoj. Pensante pri tio, la princo sentis impreson, ke la sennoma amaso de mizeruloj kaj ribeluloj superforte puŝas lin, la kronprincon sur la supron de la plej alta obelisko, de kie oni povas nur fali kaj dispeciĝi.

Poste, kiam post longa vivo de l’ patro li fariĝos faraono, li havos rajton kaj rimedojn plenumi tiajn agojn, pri kiuj neniu en Egipto povus pensi sen teruro. Sed hodiaŭ li vere devas sin gardi, ke oni ne proklamu lin perfidulo kaj ribelulo kontraŭ la fundamentaj leĝoj de la ŝtato.

En Egipto estis unu sola videbla estro: la faraono. Li regis, li volis, li pensis por ĉiuj, kaj ve al tiu, kiu kuraĝus laŭte dubi pri la ĉiopoveco de l’ faraono, aŭ paroli Pri iaj siaj planoj, aŭ pri ŝanĝoj entute.

La planoj estis farataj en unu sola loko: en la ĉambrego, kie la faraono aŭskultis la opiniojn de la membroj de la privata konsilantaro kaj esprimis al ili sian propran opinion. Ĉiuj ŝanĝoj povis eliri nur de tie. Tie brulis la sola videbla lampo de la ŝtata saĝo kaj ĝia brilo lumigis la tutan Egipton. Sed ankaŭ pri tio pli sendanĝere estis silenti.

Ĉiuj ĉi rimarkoj kun rapideco de l’ vento traflugis la animon de l’ kronprinco, kiam li sidis sur ŝtona benko en la ĝardeno de Sara, sub kaŝtanarbo, kaj rigardis la ĉirkaŭantan lin pejzaĝon.

La akvo de Nilo jam iom malleviĝis kaj komencis fariĝi klara, kiel kristalo. Sed la tuta lando havis ankoraŭ aspekton de l’ mara golfo, semita per multenombraj insuloj, sur kiuj estis videblaj konstruaĵoj, ĝardenoj legomaj kaj fruktaj, kaj tie ĉi kaj tie aretoj da grandaj arboj, servantaj kiel ornamo.

Ĉirkaŭ ĉiuj ĉi insuloj krakis la gruoj kun siteloj, per kiuj homoj nudaj, brunkoloraj, en malpuraj kufoj kaj zonoj ĉerpis la akvon el Nilo kaj verŝis ĝin, unu post alia, en pli kaj pli alte kuŝantajn putojn.

Precipe unu sceno fiksiĝis en la memoro de Ramzes: Sur la deklivo de monteto laboris tri gruoj: unu verŝis akvon el la rivero en la plej malaltan puton, la dua ĉerpis el ĝi kaj levis la akvon kelke da ulnoj pli alten; la tria el la meza puto transverŝis la akvon en la plej altan puton, sur la supro de la monteto. Tie kelke da homoj, ankaŭ nudaj, ĉerpis la akvon per kruĉoj kaj surverŝis bedojn de legomoj aŭ per ŝprucigiloj malsekigis la arbojn.

La movoj de la gruoj supren kaj malsupren, la klinado de l’ siteloj, la ŝprucado de l’ akvo estis tiel ritmaj, ke homoj, kiuj plenumis ilin, ŝajnis aŭtomatoj. Neniu el ili alparolis sian najbaron, ŝanĝis lokon aŭ sin turnis; ĉiu nur sin klinis kaj rektiĝis, ĉiam same de la mateno ĝis la vespero, de unu monato ĝis alia, kaj kredeble de la juneco ĝis la morto.

—Kaj tiaj kreaĵoj —pensis la princo, rigardante la laboron de la terkulturistoj —tiaj kreaĵoj volas min fari plenumanto de iliaj ĥimeroj!... Kiajn ŝanĝojn en la ŝtato ili povas postuli? Nenion alian ol tion, ke la homo ĉerpanta el la plej malalta puto transiru al la pli alta aŭ anstataŭ surverŝi la bedojn per sitelo, li surverŝu la arbojn per ŝprucigilo.

La kolero ekregis lin kaj sento de l’ humileco ĉe la penso, ke li, la kronprinco, dank’ al la fabeloj de tiaj kreaĵoj, kiuj la tutan vivon balanciĝas antaŭ putoj kun malpura akvo, ne fariĝis la vic-reĝo de la faraono!

En la sama momento li ekaŭdis mallaŭtan murmuron inter la arboj, kaj delikataj manoj sin apogis sur liaj ŝultroj.

—Kio do, Sara? —demandis la princo, ne turnante la kapon.

—Vi estas malĝoja, mia sinjoro? —respondis ŝi. —Ne tiel ĝojis Moiso, ekvidinte la promesitan teron, kiel mi, kiam vi diris, ke vi transloĝiĝas ĉi tien por resti kun mi. Sed jam unu tagon ni estas kune, kaj mi ne vidis ankoraŭ vian rideton. Vi eĉ ne parolas al mi, sed paŝas malgaja, kaj nokte vi ne karesas min, sed sopiras.

—Mi havas ĉagrenon.

—Diru ĝin al mi. Ĉagreno estas kiel trezoro, ricevita por gardado. Dum ni solaj gardas ĝin, eĉ la dormo forkuras de ni kaj nur tiam ni trankviliĝas, kiam ni trovas duan gardiston.

Ramzes ĉirkaŭprenis ŝin kaj sidiĝis apud ŝi sur la benko.

—Kiam la kamparano —diris li kun rideto —ne sukcesos ĝustatempe antaŭ la leviĝo de Nilo kolekti la rikoltojn, la edzino helpas lin. Ŝi ankaŭ helpas lin melki la bovinojn, portas al li manĝaĵon, kiam li forestas, lavas lin, kiam li revenas de la laboro. Tiel aperis la kredo, ke la virino povas malgrandigi la embarasojn de l’ viro.

—Vi tion ne kredas, sinjoro?...

—La ĉagrenojn de princo —respondis Ramzes —ne forigos virino, eĉ tiel saĝa kaj potenca, kiel mia patrino.

—Pro Dio! Kiaj ili estas, diru al mi?... —insistis Sara, karese sin premante al la ŝultro de l’ kronprinco. —Laŭ niaj legendoj, Adamo forlasis la paradizon por Eva, kaj li ja estis la plej granda reĝo de la plej bela regno...

La princo ekmeditis, post momento li komencis:

—Ankaŭ niaj saĝuloj instruas, ke pli ol unu viro forlasis altan rangon por virino. Sed oni ne diras, ke iu viro akiris ion grandan per virino; eble nur ia militestro, al kiu faraono donis sian filinon kun granda doto kaj alta ofico.

Sed helpi iun atingi pli altan postenon aŭ eĉ nur eliri el embaraso, —tion la virino ne povas.

—Ĉar eble ŝi ne amas, kiel mi amas vin, sinjoro... —murmuretis Sara.

—Mi scias, ke vi amas min senlime... Neniam vi postulis de mi donacojn, neniam vi protektis tiajn, kiuj ne ŝanceliĝas serĉi karieron eĉ sub la litoj de princaj amatinoj. Vi estas pli dolĉa, ol ŝafido kaj silentema kiel la nokto apud Nilo. Viaj kisoj estas kiel la parfumoj el la lando Punt, via ĉirkaŭpreno estas dolĉa kiel la dormo de laca homo. Mi ne havas mezurilon por via beleco, nek vortojn por viaj kvalitoj. Vi estas mirindaĵo inter la virinoj, kies buŝo estas plena de maltrankvilo, kaj kies amo kostas kare. Sed malgraŭ tuta via perfekteco, kiel vi povas helpi miajn embarasojn? Ĉu vi faros, ke lia sankteco proklamu grandan militon kontraŭ la oriento kaj nomos min militestro? Ĉu vi donos al mi almenaŭ la Memfisan korpuson, pri kiu mi petis, aŭ faros min vic-reĝo de Malsupra Egipto? Kaj ĉu vi igos ĉiujn regnanojn de lia sankteco pensi kaj senti kiel mi, la plej fidela el ĉiuj?...

Sara mallevis la manojn sur la genuojn kaj murmuretis malĝoje:

—Vere, mi ne povas... Mi povas nenion!...

—Kontraŭe vi povas multon!... Vi povas gajigi min —respondis Ramzes ridetante. —Mi scias, ke vi lernis danci kaj ludi. Demetu do viajn longajn vestojn, kiuj konvenas al pastrinoj, gardantaj la fajron, kaj vestu vin per diafana muslino, kiel... la feniciaj dancistinoj... kaj dancu, kaj karesu min, kiel ili...

Sara kaptis lin je la manoj kaj kun flamoj en la okuloj, ekkriis:

—Vi vizitas tiajn malĉastulinojn?... Diru... mi eksciu pri mia mizero... Kaj poste resendu min al la patro, en mian dezertan valon, kie, ho, se mi ne estus vin vidinta!...

—Trankviliĝu, trankviliĝu —diris la princo, ludante kun ŝiaj haroj.

—Mi ja devas vidi dancistinojn, se ne en la festenoj, almenaŭ en reĝaj solenoj, aŭ dum diservo en la temploj. Sed ili ĉiuj kune ne interesas min tiel, kiel vi sola, cetere... kiu el ili povus vin egali. Vi havas korpon kiel la statuo de Izido, skulptita en eburo, kaj el la dancistinoj ĉiu havas ian difekton. Unuj estas tro grasaj, aliaj havas maldikajn piedojn aŭ malbelajn manojn, aliaj portas malnaturajn harojn. Kiu el ili estas kiel vi?... Se vi estus Egiptanino, ĉiuj temploj konkurus por havi vin kiel unuan kantistinon. Kion mi diras?... Se nun vi, aperus en Memfiso en diafana vesto, la pastroj paciĝus kun vi, se nur vi konsentus partopreni en la procesioj.

—Al ni, filinoj de Judo, malpermesite estas porti maldecajn vestojn.

—Kaj danci, kaj kanti?... Por kio do vi tion lernis?

—Niaj virinoj kaj knabinoj dancas unu kun alia, kaj ne por semi en la viraj koroj fajrajn grajnojn de la deziro. Kaj mi kantas... Atendu mia sinjoro, mi kantos por vi...

Ŝi leviĝis de la benko kaj iris al la domo. Baldaŭ ŝi reaperis. Post ŝi juna knabino, kun timaj nigraj okuloj, portis harpon.

—Kiu estas ĉi tiu knabino? —demandis la princo. —Atendu, mi jam vidis ie ĉi tiun rigardon ... Ah, ah, kiam mi estis ĉi tie la lastan fojon, ĉi tiu timema knabino rigardis min, kaŝita inter la arbetoj...

—Tio estas mia parencino kaj servistino, Ester —respondis Sara. —Ŝi loĝas ĉe mi jam unu monaton, sed timas vin, sinjoro, ŝi do ĉiam forkuras. Povas esti, ke iam ŝi rigardis vin kaŝite.

—Vi povas foriri, mia infano —diris la princo al la ŝtoniĝinta knabino, kaj kiam ŝi malaperis post la arboj, li aldonis: —Ŝi ankaŭ estas Hebreino -... Kaj la gardisto de via domo, kiu ankaŭ rigardas min, kiel ŝafo krokodilon?

—Tio estas Samuelo, filo de Esdreas, ankaŭ mia parenco. Mi prenis lin anstataŭ la Negro, al kiu vi, sinjoro, donacis la liberecon. Vi ja permesis al mi elekti miajn servistojn?...

—Jes, certe! Sendube ankaŭ la estro de la terlaboristoj estas Hebreo, ĉar li havas flavan vizaĝon kaj rigardas min tiel humile, kiel neniu Egiptano scius rigardi.

—Tiu —respondis Sara —estas Ezeĥiel, la filo de Ruben, parenco de mia patro. Ĉu ili ne plaĉas al vi, sinjoro?... Tio estas viaj tre fidelaj servistoj.

—Ĉu ili plaĉas!... —diris la princo malkontenta, tamburante per la fingroj sur la benko. —Ili ne estas ĉi tie por plaĉi al mi, sed por gardi vian propraĵon... Cetere ili ĉiuj estas al mi tute indiferentaj... Kantu, Sara.

Sara ekgenuis sur la herbo, ĉe la piedoj de l’ princo, kaj pinĉinte kelke da akordoj sur la harpo, komencis:

—Kie estas tiu, kiu ne havas ĉagrenon? Kie estas tiu, kiu sin preparante al la dormo, havus la rajton diri: jen tago, kiun mi pasigis sen malĝojo? Kie estas homo, kiu kuŝiĝante en la tombon, povus diri: Mia vivo pasis sen doloro kaj timo, kiel serena tago apud Jordano!

Sed kiel multenombraj estas tiuj, kiuj ĉiutage surverŝas sian panon per larmoj kaj kies domo estas plena de sopiroj.

La ploro estas la unua voĉo de l’ homo sur ĉi tiu tero, kaj la ĝemo lia lasta adiaŭo. Plena de malĝojo li eniras en la vivon, plena de bedaŭro li malleviĝas al la loko de l’ ripozo, kaj neniu demandos lin, kie li volus resti.

Kie estas tiu, kiu neniam sentis la maldolĉecon de l’ ekzistado? Ĉu tio estas la infano, kies patrinon forrabis la morto, aŭ suĉulo ĉe la mamo, kiun la malsato sekigis, antaŭ kiam ĝi almetis sian buŝeton?

Kie estas la homo trankvila pri sia sorto, kiu ne mallevante la okulojn povus rigardi la morgaŭon? Ĉu tiu, kiu laborante sur la kampoj scias, ke ne en lia povo estas la pluvo kaj ke ne li montras la vojon al la akrido? Ĉu la, komercisto, kiu konfidas siajn riĉaĵojn al la vento, venanta oni ne scias de kie, kaj la vivon al la ondoj super senfundaĵo, kiu englutas ĉion kaj nenion redonas?

Kie estas la homo sen maltrankvilo en la animo? Ĉu tio estas la ĉasisto, kiu persekutas rapidan kapreolinon, kaj renkontas sur sia vojo leonon, kiu ridas la sagon? Ĉu tio estas la militisto, kiu laciĝante marŝas al la gloro, kaj renkontas arbaron da akraj lancoj kaj glavojn el bronzo, soifantajn sangon? Ĉu tio estas la granda reĝo, kiu sub la purpuro portas pezan kirason, kiu per sendorma okulo observas la armeojn de la potencaj najbaroj, kaj per la orelo kaptas la murmureton de la kurteno, timante, ke en lia propra tendo lin faligos la perfido?

Kaj tial la koro de l’ homo en ĉiu loko kaj en ĉiu horo estas plenplena de malĝojo. En la dezerto lin minacas la leono kaj skorpio, en la kavernoj la drako, inter la floroj la venena serpento. Kiam la suno brilas, la avida najbaro meditas, kiel ŝteli lian teron, en la nokto la ruza rabisto palpas la pordon de lia ĉambro. En la infaneco li estas senpova, en la maljuneco senforta, en la matura aĝo —ĉirkaŭita de l’ danĝeroj, kiel la baleno —de la profundaj akvoj.

Kaj tial, sinjoro, mia Kreinto, al vi sin turnas la laca animo. Vi alkondukis ĝin en ĉi tiun mondon, plenan de embuskoj, Vi inokulis al ĝi la timon de l’ morto, Vi fermis ĉiujn vojojn de l’ trankvileco, esceptinte tiun, kiu kondukas al Vi. Kaj kiel la infano, kiu ne scias paŝi, kroĉiĝas al la vesto de l’ patrino por ne fali, tiel la mizera homo etendas manojn al via kompato kaj liberiĝas de la duboj...

Sara eksilentis, la princo meditis momenton kaj diris:

—Vi, Hebreoj, estas malgaja nacio. Se en Egipto oni kredus, kion instruas via himno, neniu ridus sur la bordoj de Nilo. La potenculoj sin kaŝus de l’ timo en la subteraj galerioj de la temploj, kaj la popolo anstataŭ labori forkurus en kavernojn kaj tie atendus kompaton, kiu, cetere, venus neniam.

Nia mondo estas alia: ĉion oni povas havi en ĝi, sed ĉion oni mem devas fari. Niaj dioj ne helpas plorulojn. Ili malleviĝas sur la teron nur tiam, kiam la heroo, kiu ekkuraĝis fari superhoman agon, jam perdis ĉiujn fortojn.

Tiel estis, kiam Ramzes Granda sin ĵetis inter du mil kvincent malamikajn veturilojn, el kiuj ĉiu portis tri batalistojn. Nur tiam la senmorta patro Amon etendis al li sian manon kaj helpis lin frakasi la malamikojn. Sed se anstataŭ batali li estus atendinta la protekton de via dio, jam de longe sur la bordoj de Nilo la Egiptano paŝus kun la sitelo kaj brikoj, kaj la mizeraj Ĥetoj kun la papirusoj kaj bastonoj.

Tial, Sara, pli kredeble viaj ĉarmoj ol via kanto dispelos mian ĉagrenon. Se mi agus, kiel instruas la hebreaj saĝuloj, kaj atendus helpon de l’ ĉielo, la vino forkurus de mia buŝo, kaj la virinoj de mia domo.

Kaj antaŭ ĉio mi ne povus esti posteulo de la faraono; mi estus kiel miaj fratoj, el kiuj unu ne povas trairi la ĉambron, ne apogante sin sur du sklavoj, kaj la alia saltas sur arboj!


Muziko: Andanto de la verko 120A de Fernando Karuli.

Legu lastan ~ Kajero 67a ~ Kajeroj ~ Legu venontan