Fernando mortis!

Fernando de Diego

Kiam la Kajeroj jam finpretiĝas, venas la malgaja novaĵo, ke Fernando de Diego, la homo, kiu esperantistigis Don Kiĥoto-n kaj kiu surprizis kaj regalis nin per la Granda Vortaro Hispana-Esperanto, ĵus mortis la 1-an de julio. Estas bedaŭrinde, ke li ne estos persone inter ni, kiam oni omaĝos lin dum la tuj komencanta kongreso de la Hispana Esperanto Federacio.

Dum ni legos liajn tradukojn kaj originalajn librojn, li daŭre estos inter ni. Ni relegu Cent jaroj de Soleco, aŭ alian el liaj interesaj tradukoj aŭ originaloj en Esperanto. Kaj oni ne forgesu lian Nuevo Método de Esperanto, ilon por iĝi tre kompetenta esperantisto.


Muziko: Valso trista, verkita de finna komponisto Johano Sibeljus'.

Legu lastan ~ Kajero 67a ~ Kajeroj ~ Legu venontan