Komenski

Kiel eble oni scias, Komenski estis la familia nomo de la unua homo, kiu diris, ke edukado estu por ĉiuj geinfanoj en la mondo sama kaj samtempa. Antaŭ li nur idoj de riĉuloj povis studi, malinkluzivante de tio idinojn.

Jan Komenski, alidirite Comenius La Eŭropa Unio ekestigis interesan internacian kaj interlernejan Projekton, kiun ĝi nomigis laŭ tiu revulo, fantaziulo kaj optimisma homo, kiu ne kredus kiel vaste kaj tutmonde sia ideo jam iĝis, se li vivus nun, tri jarcentojn post lia morto.

Mi ĵus partoprenis projekton kadre de tiu pli granda Projekto, kies nomo estas MI antaŭ la aliaj: Toleremo kaj ĝiaj limoj. Mi rakontas pli vaste aliloke en ĉi tiu numero, sed mi nur notigu nun, ke la ĉeesto en tiu projekto utilis al mi pri lerni la koncernajn strategiojn por elteni tiom multe kaj abunde da diskriminacio kaj maljusteco, kiujn mi suferis en la sino de SAT de kiam mi trifoje revenis en ĝin, esperante, ke mi eraris pri mia takso kaj zorgoj pri tiu socio.

Evidente, miajn ideojn kaj juĝojn oni povus taksi kiel subjektivaj kaj eraraj, do mi nur montros al pigraj legantoj de Kajeroj el la Sudo, por kiam li aŭ ŝi havos nenion pli gravan fari, ke ili indulgu sin per la legado de tiu ekzempla mesaĝo, kiun mi sendis al mia virtuala amiko Komenski, kiu reprezentas kvardeko da diversaj geesperantistoj dise laŭ la mondo, al kiuj mi blinde sendis tiun ĉi mesaĝon, kiu respondis amikan leteron de samideano, kiu anas kaj SAT-diskuton kaj SAT-kulturon, listojn posedatajn de nia Sennacieca Asocio Tutmonda. Tuj post tiu sendado, mi konstatis, ke plej bonan omaĝon mi farus al Jan Komenski, vera ĉampiono pri justeco kaj klerigado, kreante tiun virtualan personon, per kiu mi kaŝnomiĝu miajn plej altajn sopirojn per teksta formo. Unue, mi prezentu la anoncitan respondon al li:

To: komenski@hotmail. com
Subject: Re: Fwd: Re: [SAT-diskuto] Pri Kulturo en SAT kaj klasbatalo internacia
Bcc: diversaj@esperantistoj.edu (inter kiuj vi, leganto, eble estis).
Je la 31/05/2005 15:27, oni diris al mi:
mi pensas ke la akuzo kiun vi, Jakvo, faris pri Jesuo (nome ke li estas propagandisto de faŝismo), meritas ke Jesuo ĝin konu por ke li povu komenti ĝin.
Tio ne estas malrespekto al transigo de informo de tiu ĉi listo ekster ĝin, ĉar laŭ mi, Jesuo estas plenrajta membro de tiu ĉi listo arbitre kaj kontraŭstatute eksigita.

Jen respondo mia:

Karaj kamaradoj!

Alia informanto, kies nomon li petis al mi, ke mi ne diskonigu nune..., sendis al mi kelkajn mesaĝojn de tiu dissendolisto, SATkulturo, kiun mi taksis ne propraĵo ekskluziva de SAT, ĉar mi vidis la nomon de Renato Korseti kiel unu el la mastrumantoj, kaj mi sentas grandan respekton al li, kaj mi sekve esperas, ke li ne kompliciĝu al nejusta decido, eĉ se pri banala afero, kiel eksigo aŭ maleksigo en tute negrava dissendolisto, kiu vere ne helpas al SAT kaj kiel laŭtparolilo kaj kiel kulturilo de nia asocio.

Laŭ tiu mesaĝo, ne temis ĉifoje pri Jakvo, sed pri Vinko Markov. Mi ne konas tiun homon, sed li verŝajne konas min tre bone. Pro tio li diras, ke

«2) Mi forigis Jesuon el la listo. Al tiuj, kiuj jam ne sufiĉe «gustumis» Jesuon, kaj taksos tiun paŝon arbitra kaj maljusta, mi konsilas legi la lastan numeron de «Kajeroj el la Sudo» http://www.gazetoteko.com/kajeroj/k66.html, kun laŭdoj al la papo kaj kulpigo de la maldekstro pri la Hispana milito. Se tio ne sufiĉas al vi, mi povos sendi al vi kompilaĵon el citaĵoj de tiu revuo, sed tion mi faros EKSTER la kadro de ĉi tiu listo, por ne ĝeni tiujn, kiuj satas pri tiuj polemikaĉoj.»

Nu, kion diri? Eĉ Jakvo ne dirintus tion pli bone. Laŭ li, oni ne povas laŭdi la Papon, sed li ne diras kial. Li iam sendis al mi artikolon, kiun mi publikigis en Kajeroj el la Sudo nr-o 65-a, «Vetkuro de helikoj». Ĝi estas tre densa artikolo, sed neniu ŝajnas ĝeni sin respondi, kaj ankaŭ mi ne faros tion, ĉar, aldone, mi trovas ĝin amuza. La intenco de la aŭtoro eskapas al mia kompreno, sed tiel okazas ofte al redaktoro, kies respondeco ne inkluzivas pravigi aŭ malpravigi aŭtorojn... El tiu artikolo, mi komprenas, ke la personeco de tiu homo estas stranga kaj komplika, sed ne necese malbonintenca. Sed mi ne komprenas, ke li forigis min sen antaŭa averto. Ankaŭ mi ne komprenas, ke li ne kontraŭis la tezojn —laŭ li erarajn— pri la genezo de la Hispana Intercivitana Milito. Ne mi ekpensis ilin, tamen: mi nur legis librojn, kies argumentoj konvinkis min. Eble la argumentoj de Vinko konvinkus min pli bone..., se li dirus ilin al mi. Sed ŝajnas, ke li ne diras argumentojn al mi. Kial, do? Ĉu temas pri unu homo pli, kiel Jakvo kaj Kani, kiuj ne kuraĝas debati serioze kaj per argumentoj? Vidu, ke Jakvo perforte ekskludas min de SAT, kaj Vinko perforte ekskludas min de SATkulturo. Ĉu tio estas sufiĉe grava kaŭzo por milito..? Nu, mi konsideros la aferon, ĉu indas, ke estu milito, kaj se jes, mi militos kontraŭ ili ambaŭ per ĉiuj rimedoj, kiujn mi povos uzi. Tamen, mi ne gravigas tiom multe tiujn du homojn, kiuj misuzas sian etan eron da povo, kiu hazarde venis en siajn manojn. Mi nur gratulos min, ke ili ne veran povon havas, kaj se ili agas same kiel ĝis nun, fakte neniam havos povon. Ĉar estus terure tio, kion ili farus per ĝi. Ĉu vi memoras pri tiu sceno en La granda diktatoro, kie la diktatoro ludas kun la terglobo ĝis kiam li finfine eksplodigas ĝin? Jen Jakvo. Jen Vinko. Do, plejbone ili ludu per tiuj ludiloj, SATkulturo kaj SAT, dum ili daŭras.

Eble estas peti tro el via bonvolemo, amikoj, ke unu el vi enkonduku mian mesaĝon en la diskutolisto SATkulturo. Tiel estu mia adiaŭo al la kunuloj, aparte al Gunnar kaj al Cez, kun kiuj mi havis la plezuron diskuti laste. Se oni petas al mi, ke mi denove venu en SATkulturon, mi opinias, ke mi ne venos, ĉar mi vidas, ke tiu dissendolisto vere havas nenion oferti al mi. Kaj la kosto, ĉifoje, estas tro alta por mi: perdi mian tempon en afero, kiu povas redoni nenion al mi... Do, mi adiaŭas vin ĉiujn, karaj amikoj. Se oni deziras ion el mi, bonvole uzu mian retadreson privatan, jheras1@aliso.pntic. mec.es .

Elkore mi salutas vin ĉiujn,

Jesuo.

P/S.- Mi uzis la adresojn de elstaraj esperantistoj, kiujn mi havas, esperante, ke almenaŭ unu el vi apartenas al SATkulturo. Estis ĝis mia forigo ĉirkaŭ 40 kamaradoj tie, do mi esperas, ke almenaŭ kelkaj apartenas al tiu dissendolisto. Se vi ne apartenas al ĝi, mi esperas, ke vi konsideru la tutan aferon kiel unu pli inter la amuzaj konfliktetoj inter esperantistoj. Fakte, mi nun verkas novelon pri tiuj aferoj, kaj mi kolektas materialon sekve. :-)


Muziko: Variaĵoj, pri infana franca kanto, Panjo, mi diros al vi pri tio, kio kaŭzas mian tormenton, rekte inspiritaj de ties verko de Mozarto, sed vere verkitaj de mi. La naiveco de la kanto kaj ties pritrakto emas respeguli la senzorgecon per kiu la estraro de SAT traktis la tutan, gravan, aferon.

Legu lastan ~ Kajero 67a ~ Kajeroj ~ Legu venontan