Oswicem

Bonvolu silenti

Tio estas averto, kiun oni vidas en kampo pola Oswicem, germane dirite Auschwitz. Kadre de tiu interlerneja programo, Komenjuz, kiun mi referencis en la artikolo venonta (paĝo 15-a), mi vizitis tiun ĉi kampon antaŭ du jaroj, kaj nun, la jaron, kiam datrevenas la sesdeka jaro el tiu momento, kiam la usona armeo forpelis la germanojn de tie, kaj liberigis la restantajn maliberigitojn, mi deziras dediĉi kelkajn vortojn al tiuj homoj, kiuj estis amase buĉitaj tie pro naciismo kaj maltoleremo.

Nun oni emas pensi, ke naciistoj estas bonaj homoj, kiuj nur sopiras al liberigo de sia eta peco da tero. Tamen, oni memoru pri tiuj naciistoj-socialistoj, kiujn oni identigas kutime kun dekstro, sed kiuj volis ŝanĝi la mondon, kaj fondi novan globalan vilaĝon, kie nur arioj rajtos vivi.

La foto en paĝo 15-a estas en fornejo, kie oni forbrulis la kadavrojn de judaj homoj, kaj ne nur judaj, kiam ili ne plu povis labori. Apud tiu averto estis ankaŭ ĉambro, kie oni duŝis kompatindajn judojn per gazo, tiel mortigante ilin.

Oni diras, ke la historion verkas tiuj, kiuj venkis, kaj eble ne ĉio okazis tiel, kiel usonanoj diras nun1. Nu, mi ne povas kompreni, ke homa cerbo povas inventi malbonaĵon tiom senpian, kiel la fornejojn de Oswicem. La foto en la paĝo 13-a estas la loko, kie oni pafmurdis la homojn, kiuj ne plu povis labori laŭ subhomaj kondiĉoj. Ĝi estis en korto, kaj la fenestroj de la koncernaj konstruaĵoj havis lignajn kovertojn, por ke oni ne vidu tion, ke oni pafmortigas kunulojn. La procedmanieron oni vidas je la fino de ĉi tiu paĝo, laŭ bildigo de travivanto de tiu malfeliĉa mortejo.

Fornejo Kaj oni ne povas ne pensi pri tio, kion oni devus fari, por ke tio ne okazis. Kaj oni sufiĉe facile trovas la pacismon de la koncernaj premieroj en Britio kaj Francio, Neville Chamberlain kaj Edvardo Daladjer’, kiuj kredis, ke homo ne estas besto, ke Hitlero estis bona naciisto. Fakte, se oni legas la enkondukon de Mia Lukto, la ĉefverko de tiu monstro, Adolfo Hitlero, oni legas, ke li ne volas militon, ke li volas nur pacon kun francoj kaj britoj: Ofendas min tiuj, kiuj diras, ke mi volas militon. Ĉu mi estu freneza? Belaj vortoj, evidente, kiuj eble konvinkis tiutempajn ŝtatestrojn, kiuj verŝajne ne legis plu en tiu libro, kie li priskribas kial homoj diferenciĝas laŭ tri kategorioj: batalantoj, indiferentaj kaj perfiduloj. Ankaŭ en tiu libro li diras, ke oni elektu naciismon anstataŭ patriotismo.

Se oni legintus tiun libron tiutempe, aŭ almenaŭ gravaj politikistoj konus ĝin, eble ili farus la necesajn demarŝojn por ke la germana armeo ne invadu Ĉeĥion, kaj per simpla polica operacio, oni malebligus estontan militon, savante la mondon pri tia sensenca homamasbuĉado. Kaj tiu blua kandelo ne lumus en la triste fama forno de Oswicem hodiaŭ. Oni ne estis kuraĝa je 1938, kaj poste kuraĝo tute ne utilis je 1939. Ĝi utilis kelkajn jarojn poste nur kun la aldono de la grandega peza industrio de Usono, kiu devis ŝanĝi siajn celojn al produktado de militmaŝinoj pli rapide ol malamika Germanio kapablis fari. Oni kutime aŭdas homojn paroli kontraŭ militon, kaj kutime tio estas nobla kaj utila, sed en tiu tempo, kie la forprenado de aliaj homoj nur pro tio, ke ili naskiĝis aliloke, aŭ ke ili havas alian kredon, aŭ ili eĉ ne landon havas, kiel tiuj judoj en la bildo, simpla pacisma emo utilis al nenio krom mortejo. Tion komprenis la heroaj judoj de kvartalo de Varsovio, kiuj, kvankam ili estis buĉitaj per kanonoj germanaj, mortis pafante. Sekve, ilia morto ne estis tiom malhoma kiel la kompatinduloj, kiuj eniris Oswicem-n. Ni ĉiuj estis en la juda kvartalo de Varsovio, ni ĉiuj estis en Oswicem. Ĉar ni ĉiuj malsamas unu la aliajn, eĉ se ni ne volas pensi pri tio. Ĉar neniu el ni estas arioj (fakte, eĉ germanoj arioj ne estas!)

Ni ĉiuj amu liberecon esti tia, kian ni volas, eĉ se ni estas tiaj, kiaj ni jam hazarde estas.

Ekzekutomuro Je paĝo 13-a ni povas vidi la lokon, kie oni pafmortigis la homojn, kiuj ne plu povis stari por labori. Nun plena floringo memorigas nin pri tiuj teruraj eventoj tie. Eĉ se tio estas doloriga por multaj homoj, ĝi daŭre estas memoraĵo pri tiam, kiam homo freneziĝis kaj forgesis, ke ĉio homa interesas al homo.

Kadre de la menciita Projekto Komenjuz, je la lernejo kie mi laboras, kelkaj el ni pretigis fotan ekspozicion pri tiu evento, la tago, kiam usonaj soldatoj liberigis ĝin. Dum preskaŭ unu monato pli ol mil kvin cent lernejanoj, instruistoj, gepatroj kaj vizitantoj alproksimiĝis al tiu muro de ni bildigita, kiun oni povas vidi je paĝo 12-a, kaj lernis ion pri la hororojn, kiujn mi kaj miaj kolegoj fotis, kiam ni vizitis Oswicem lastan novembron. Ili vidadis, demandis kaj prikomentis tion, kaj ni klarigis pri tio, kio okazis en civiliza Eŭropo, kiam homoj komencis kredi mensogojn, ĉar mensogoj estis pli agrablaj ol veroj. Kiam morto de aliaj estis monero por aĉeti propran trankvilon. Kiam problemoj de aliaj ne plu estis problemoj oniaj.

Dum nia kvinjara internacia lerneja projekto ni faris aliajn aferojn, sed ni elektis tiun ĉi kiel kulminon, ĉar fakte malmankis vortoj antaŭ la grando de tiu evento kaj sekvoj al ĝi: fakte, la nunan mondon oni ne povas klarigi sen tio, kio okazis en Oswicem, kaj sen ĉio, kio kondukis al ĝi, kaj sen la sekvoj de tio, ke ĝi okazis: Usono devis veni en Eŭropon, ĉar usonanoj estas vere eŭropanoj devenaj kaj anime, sed certe samtempe ne britoj aŭ germanoj, aŭ francoj..., kaj la limo, kiun oni atingis por ebligi Oswicem ja movis ĉiujn krei la necesajn rimdedojn, por ke tio ne plu ekzistos denove.

Denuncolibro de Aleksandro Soljxenicin. La lasta parto de nia ekspozicio memorigis rigardanton, tamen, ke post Oswicem ekzistis GULAG, kortuŝe denoncita de Aleksander Solĵenitcin; kaj la du eventoj, interkatenitaj, memorigas onin, ke ne ĉion oni atingis en la kampo de homa toleremo kaj kunvivado, kaj ke oni ne povas naive fidi pri tio, ke oni jam lernis la lecionon. Gulag, same kiel Oswicem, venis el tio, ke oni forprenis liberecon diri, ke tio, kion oni vidas, ne estas justa. Ili venis el tio, ke homoj ne kuraĝis diri sian penson. Ili venis el tio, ke oni akceptis aŭtoritaton de malhonestaj homoj, kvazaŭ ili estu honestaj.

Ni pledu por tio, ke ĝi neniam plu povos okazi. Ni ne permesu tion.

Jesuo de las Heras


Muziko: Preludo kaj fugo, verkita de germana komponisto Johano Sebastjan' Baĥ.

Legu lastan ~ Kajero 67a ~ Kajeroj ~ Legu venontan