Redaktore

Milito al milito

Ŝajnas, ke en la homa historio konflikto venas kaj revenas, kaj se oni ne bone traktas ĝin, konflikto iĝas pli granda. Tio okazis, ekzemple, pri la Unua Mondmilito: pro ĝia malbona solvo, venis la Dua, multe pli danĝera kaj grava.

Edvardo Galinski, murdita en Oswicem je sia 17-a jaro de vivo. Inter esperantistoj aperas konfliktoj, konfliktetoj kaj stultaĵoj. Gravaj sekvoj povas veni el tio, ke oni misprenu la lastan kiel unu el la aliaj du. Konfliktioj inter esperantistoj ŝajnas ne manki, kaj tio elprenas rimedojn kaj fortojn, kiujn oni bezonas por solvi la verajn konfliktojn de Esperanto. Se oni ne akceptas nian solvon kiel pontolingvon, ĉio, kion ni diras kaj faras, utilas al neniu, kaj ni kondutas kvazaŭ beboj, kiuj opinias, ke nia umbiliko estas la plej grava loko de la universo.

De kiam Jakvo Schram iĝis la Prezidanto de SAT, ĝi infektiĝis per mortiga malsano, kiu detruos ĝin finfine, ĉar ĝi politikigis la asocion, kaj ĝi prenis politikajn decidojn, kiujn la asocion akceptis, eĉ se ili perfortas la propran Statuton de SAT. Ŝajnas, ke Jakvo estas pli grava ol Statuto: kiam oni elektis min ano de la Ĝenerala Konsilantaro de SAT por HALE, Jakvo ekskludis min el tiu organo, perfortante la Statuton, pro tio, ke li opiniis, ke por esti en tiu organo oni ankaŭ devas esti ano de SAT. Neniu kontraŭis tion. Poste, oni organizis referendumon por ŝanĝi la Statuton, tiel, ke por esti reprezentanto de LEA en la Ĝenerala Konsilantaro de SAT, oni devas esti ano de tiu asocio. Sed mi reaniĝis al SAT, kaj mi petis, ke oni honoru la elekton de mia LEAo. Tamen, oni organizis enketon inter la ceteraj LEAoj, kaj oni decidis, ke oni preferas, ke HALE ne plu estu LEAo. La Statuto de SAT diras nenion pri eksigo de LEAo. Sed ne gravas. La malamo de tiu homo ne konas limon, kaj la akceptemo de la ceteraj anoj de SAT ankaŭ konas neniun limon, se temas pri la volo de tiu neanstataŭebla kamarado, Jakvo Schram.

Jozefo Gebels, propagandista kaj mensoga altpostenulo de naziuloj Iam estis germano, kiu falsajn akuzojn asertis laŭte kontraŭ judoj, kaj ankaŭ oni ne kritikis liajn diraĵojn. Rezulto de tio estis, ke milionoj da homoj mortis en ekstermejoj en Pollando, jam konkerita de nazia Germanio. Mi ĵus finas partopreni internacian lernejan projekton, pri kiuj mi parolas en artikoloj je paĝoj 10-a kaj 15-a, kaj en la fina prezento de tiu projekto ni montras kelkajn bildojn pri la Ekstermejo Oswicem, en Pollando, kiun ni devis viziti dum la daŭro de tiu projekto. Tiu estas terura vizito, kaj mi memoras, ke niaj polaj kunprojektanoj rifuzis eniri la ejon kun ni, escepte de unu viro, kiu fakte ne povis ne plori, kiam li vidi tion. Ni vidis torturilojn, vestaĵojn faritajn kun hararo homa, saponon kun homa graso..., kaj aliaj teruraĵojn. Kaj, plej kortuŝe aparte por mi estis vidi la kolekton de valizoj de tiuj homoj, kiuj kredis, ke ili iam eliros de tiu kampo. La 6-an de majo estis la 60-a datreveno de la liberigo —ni diru fermo!— de tiu kampo fare de la soldatoj usonaj. Ni pensu, antaŭ perforte kaj senracie krii Ne al milito!, ke necesis tutan militon fermi tiun kampon de honto por homaro. Pacistoj, fakte, ne fermis ĝin. Ĉu Oswicem minacis la vivmanieron usonan tiutempan? Ĝi fakte minacis nin ĉiujn. Ni malebligu, ke iam ajn alia Oswicem aperu.


Muziko: Lulkanto, verko 39, numero 15-a de Johano Brahms.

Legu lastan ~ Kajero 67a ~ Kajeroj ~ Legu venontan