Bona Ideo

Mi ĵus venas el tre interesa konferenco de ILEI en Ranzam, Japanio. La temo estis iel ŝokema: Virina agado en Esperanto.

Ĉiuj prelegoj temis iel pri virinoj kaj Esperanto. Amuza estis, inter ili, tiu de Renato Korseti, Prezidinto de UEA, kiu grave asertis, ke la unua virino, kiu verkis en Esperanto, estis Ludoviko Zamenhof mem! Mi atendis sencan aŭ almenaŭ amuzan eksplikon pri tio, sed bedaŭrinde nia bona Doktoro Korseti nur parolis pri antaŭjuĝoj, aljuĝante intuicion al virino, kvazaŭ ni, viroj, ne havus tiun kvaliton. Ĉu, sekve, ankaŭ Njuton’ estis virino, kiam li intuiciis gravitecon, kaj sekve esploris kaj trovis leĝon pri tio? Ĉu Galileo Galilei estis virino, kiam li intuiciis, ke ne la suno, sed la tero moviĝas?, aŭ Hiparko de Aleksandrio, kiam li mezurigis la teroradion,intuiciinte, ke ĝi estas ronda? Ĉu, aldone, Kolombo estis virino, kiam li intuiciis, ke oni povas atingi Bharaton okcidente, se nur Ameriko ne estus meze de la vojo?Anna parolis pri la magazino, kiun ŝi redaktis.

Sed virinoj ja agis kaj, feliĉe por ni, agas en kaj por Esperanto. De Lidja Zamenhof mem —kiu devis esti viro, ĉar ŝi ne intuiciis, ke ŝi moviĝas el Usono al morto je 1942!— ĝis nuntempaj verkistinoj, kiel Anna Lowenstein kaj Ŝpomenka Ŝtimek.

Pri la unua, mi legis ŝian Ŝtona urbo kaj en Esperanto kaj en la angla (The Stone City), kion mi rekomendas fari por revizii aŭ lerni facile kaj historion kaj la anglan lingvon.

Verdan Valon mi ekknis danke al la vortoj dolĉaj de Ŝpomenka.Pri la dua mi ne multe sciis antaŭ ĉi tiu konferenco, sed prelegante ŝi pri la diversaj aŭtorinoj de Esperanto, evidentiĝis al mi la moleco kaj dolĉeco de ŝiaj voĉo kaj maniero paroli. Tion oni ricevas ankaŭ legante ŝiajn verkojn.

La konferenco, tamen, ne enhavis nur prelegojn kaj paroladojn. Ankaŭ ni ricevis seminarion pri sorobano, la tradicia maniero kalkuli en Japanio, kiun komputiloj ankoraŭ ne priforgesigis, aŭ la atelieron pri ludoj, farita de Ana Montesinos, aŭ la dancado prizorgata de Wim, aŭ la kantado de Huljan’, ne forgesante pri la ekskursoj al Sankta Monto kaj al najbaraj urboj. Kaj suprangule al ĉio estis ĉiama Aida Ĉizikaite, memdirita policistino, sed kiu vere agis kiel helpantino, ĉiufoje zorgante pri la programeroj kaj tio, ke ĉiu paroladantoj ne uzu la tempon de la sekvonta.

Resume, se vin streĉas la amaso de samideanoj en UK, aŭ se vi deziras ripozi post UK en trankvila loko kun nur kelkdeko da esperantistoj, aŭ se vi deziras serioze pensi pri nia afero..., vi konsideru serioze la eblecon aliĝi al Konferenco de ILEI, ĉu vi partoprenis la UK, ĉu ne. Venontfoje ĝi okazos en Benino, afrika lando kie julio estas vintro. Tamen sufiĉe proksima al Ekvatoro por ricevi ne malpli ol 20 gradojn centigradajn dum la konferenco. Kiel ni ĉiuj eble scias, Esperanto nun vekiĝas en Afriko, kaj ni devus helpi tiun progreson, interalie ĉar ĝi regresas ĉe ni. Povas esti, ke se ĝi estas definitive lanĉota en Afriko, iam estos afrikanoj tiuj, kiuj denove lanĉos Esperanton en Eŭropo aŭ Ameriko.

Interesa penso venis al mi dum diskutado ĉe la lasta konferenco: ĉu esperantistoj kulpas vere pro la nedisvastigo aŭ la ne sufiĉe granda disvastigo de Esperanto, se oni ne povas postuli el ni, ke ni estu superherooj?Aida Ĉizikajte zorgis pri konferncoj kaj ĉio alia.

Male, ja sufiĉe granda venko estas, laŭ mi, ke ni sukcesu doni la torĉon al venonta generacio de esperantistoj. Se generacio malsukcesas tion fari, Esperanto mortos. Ĉu ni permesos, ke tio okazos? Se via respondo, leganto, estas nea, mi konsilas al vi apogi UEAn kaj ankaŭ apogi ILEIn, la instruistojn de Esperanto. Ambaŭ asocioj havas gravajn mankojn, certe, kaj eble iam oni sukcesos malhavigi ilin pri tiuj mankoj. Sed.., intertempe, oni ne serĉu miraklojn aŭ postulu kondiĉojn: oni laboru per la iloj, kiujn oni havas, oni modeste fosu sian sulkon, kiel la fama poeto iam diris.

Kaj kiel oni povas apogi UEAn kaj ILEIn? Nu, vere aliĝante ties kongresojn kaj konferencojn. Eĉ se oni finfine ne povas ĉeesti ilin. Mono gravas por publikigi niajn librojn kaj aperigi eventojn en Esperanto. Ankaŭ estas alia maniero apogi —kiujn mi jam espertis dufoje persone: onkligi esperantistojn, kiuj alimaniere ne povus ĉeesti kongreson. Jes, mi komprenas, ke estas multe da mono, ne ĉiuj povas pagi vojaĝon, kongreskotizon kaj loĝadon kaj manĝadon de esperantisto de malriĉa lando dum la kongreso, ĉefe se ĝi okazas en riĉa lando, kiel kutime; ne ĉiuj povas senhaviĝi pri du aŭ tri mil dolaroj. Sed oni povas kontribui ion, tiel ke inter kelkaj esperantistoj oni povas onkligi unu samideanon ĉeesti UKn aŭ ILEIan konferencon nome sia aŭ de sia grupo.

Ĉar onkliĝo estas solidareco inter esperantistoj, kaj Esperanto estas bona ideo.

Narita-Londono,
je la 20-21¬ de aŭgusto de 2007Ĝardeno de nia kongresejo en Ranzam.

Regresu -- Kajeroj 75¬ -- Hejmo -- Progresu