La deka poemo

1. Mi volus iri kun vi, vagabondo,

Mi volus iri kun vi tra la mondo,

Mi volus brui, petoli, ĝui kaj boli.

Vivi artiste, vivi vagiste en plena forgeso,

sub minuta impreso.

2 Sed tro longe fermita en kaĝo

sensukiĝis mi antaŭ la aĝo!

pro la gajaj viaj rondoj, amikoj vagabondoj

mi nun ne plu taŭgas.

3 Pasie mi ĉiam amis la vivon,

sed ĝin mi neniam ĝuis reale;

konstante, revante, mi spiris kaj diris:

Paciencu hodiaŭ, morgaŭ vi vivos!

Atendu, atendu, al la vivo mi vokis!

Sed la vivo nur kuris kaj mokis..!

4. Kantis la birdoj, mi ilin ne aŭdos

lumis la sun’, mi ĝin ne admiris:

Printempaj riveroj , majaj vesperoj

ne sentite, ne uzite, ĉio foriris...

5. Feliĉa vi estas, artisto libera

se vin zorgoj kaj devoj ne premas al tero,

se vin muroj ne fermas, ne alforĝas al tablo,

via volo vin gvidas kaj via kapablo.

Ekzistas multe da belo sub la bela ĉielo:

Ĝuu ĝin, miru ĝin, sentu ĝin, spiru ĝin

Por vivantaj ekzistas la vivo.

6. Ne perdu la vivon serĉante plezuron,

sed konservu en ĉio la ĝusta mezuron,

ne uze malpure natura la domon

per la belo vi semu la bonon!

L.L. Zamenhof
Regresu ~ Kajeroj 75ª ~ Hejmo ~ Progresu