Nova partio de Esperanto.

Je via sano, samideanoj!

Por danki vin, kiuj permesas al ni paroli per via ĵurnalo, ni proponas al vi tre bongustan koktelon (kun aŭ sen alkoholo, laŭvole): E.D.E, tio estas, Eŭropo Demokratio Esperanto.

Esperanton, kompreneble, vi tute bone konas!

Pri demokratio, oni neniam havas tro...

Ĉar la Eŭropa Unio diras, ke ĝi celas, laŭ sia devizo, samtempe unuecon kaj diversecon, ĝi bezonas Esperanton, ankoraŭ pli urĝe ol la tuta mondo, por komuniki libere kaj ŝpareme inter egalaj eŭropaj civitanoj.

Jen tial, en Francio, ni profitis eŭropajn balotojn en 2004. Kial nur, bedaŭrinde, en Francio? Ĉar nur Germanio provis, sed ne sufiĉe frue.

Tiun (frenezan?, genian!) ideon havis Kristian Garino. Multaj francaj esperantistoj absolute rifuzis tiun proponon. Esperanta komunumo, ĉu ĉar tro persekutata, tro ofte timas novaĵojn kvazaŭ kiel blasmefojn: ĝi posedas mirindan idealon kaj sekvas kaj ripetas ĉiam rutinajn kutimojn. Do, ni estis nur grupetoj de kuraĝaj Donkiĥotoj sen mono, sen fortoj, sen politika sperto, sen iu ajn bonŝanco. Evidente ni ne kapablis. Tute ne eblis. Ni sciis tion. Sed..., tamen ni provis kaj ..., sukcesis fari! Jes ja!

Kiu celo? Laŭ la franca sistemo (vidu en via lando, kiel precize tio funkcias. En Germanio, ekzemple, estis tute alia organizo ol en Francio, pli favora ol la nia!) la partioj, kiuj kapablis starigi liston en minimume 5 el la 8 regionoj, rajtis havi senpage lokon, materialon, kaj eĉ specialiston por krei reklaman filmeton. Ni havis 7 listojn (nur en «France d’Outre Mer» ni ne havis sufiĉe da tempo kaj fortoj). Do junuloj kreis du filmetojn, trifoje elsenditaj per du plublikaj televidoj kaj ankaŭ radioj. Imagu la terurajn sumojn (kiom da nuloj?), se vi devintus pagi tian reklamaĵon! Tiel oni unue ni celis kaj trafis.

Sed ne nur: kvankam mono multe mankis por printi kaj disdoni sufiĉe da afiŝoj, programoj kaj voĉdoniloj, tamen voĉdonis por EDE pli ol 25 000 civitanoj. Evidente tio estas ridinda nombro por esperi deputiton —kaj tion ni sciis. Sed jen jam bela peticio —des pli ke multaj personoj nek ricevis politikajn programon nek trovis voĉdonilojn en balotejo; kaj ankaŭ des pli ke iaj esperantistoj, aŭ ne konsentis pri tiu iniciato, aŭ tamen preferis voĉdoni kiel kutime favore al sia preferata partio.

Precipe, la intereso vekita por Esperanto («Do, ĉu ĝi ne mortis? Bonŝance!» «Ho, kio estas tiu interesa lingvo kaj idealo?») pruvis, ke ni pravis, provante..., neeblaĵon. Kaj ni ĝojis, kiam niaj eminentuloj —kiuj antaŭe grumblis kontraŭ ni kaj rifuzis helpi— finfine honeste agnoskis, ke tiu nova agado profitis al Esperanto.

Sed Esperanto ne estas propraĵo de Francio, ĉu? La venontaj eŭropaj balotoj okazos en 2009. Ne facilas partopreni: esperantistoj ne estas spertuloj pri tio!

Tial ni ege esperas, ke en ĉiuj landoj esperantistoj kuraĝe intervenu por la komuna eŭropa bono (supre pravaj kutimaj politikaj preferoj, dekstruloj aŭ maldekstruloj, ktp).

Atentu, ke oni devas tien vigle klopodi, do ne malfrui kaj tuj serĉi informojn: unue kiel en via lando organiziĝas eŭropaj balotoj? Poste, depende el tio, sin mem plej eble efike organizi.

Ni ne havas ĝeneralan programon, jes ja. Estas 785 eŭropaj deputitoj. Se ĉiu el ili, ĉiufoje post 5 jaroj, kapablus alporti nur unu mirindan solvon al grava problemo de nia Eŭropa Unio, ĉi-tiuj mirakle progresus! Esperantistoj estas fakuloj pri lingvaj homaj rajtoj. Kuraĝon! Ne lasu nin solaj! Justa Eŭropa Unio bezonas ĉiujn. Urĝas! «Kredu nin, gesamideanoj!» Ni spertis...

Michéle Abada-Simon,
membro de EDE

Por kontakti «Eŭropo Demokratio Esperanto»:

EDE

6, Rue des Juifs,

FR-67000 Strasbourg

kontakto@e-d-e.org

www.e-d-e.org


Regresu ~ Kajeroj 75ª ~ Hejmo ~ Progresu