Samideanoj plenplenigis la halon.La UK de Japanio

Je la 4-a de aŭgusto ĝis la 11-a mi konis Japanion . Sur tiuj ĉi linioj oni povas vidi la halon de la ĉefa kongresejo, ĵus antaŭ la solena malfermo.

Mi venis en Japanion ne el Hispanio, sed rekte el Britio, kie mi devis fari kelkajn aferojn; kaj eble pro tio la diferenco, kiun mi trovis, ne estis tiom ŝoka, kiel mi esperis. Dekomence, japanoj ankaŭ stiras laŭ la maldekstra flanko de la ŝoseo. Ankaŭ ili estas mallaŭtaj, same kiel la kutimaj britoj, kaj ankaŭ ili estas ĝentilaj.

Sed male al la britoj, ili parolas  tion, kion mi ne komprenas. Eĉ kiam ili parolas la anglan. Feliĉe, ilia Esperanto estas tute klara kaj bela, se vere laŭ la homo, same kiel inter ni.

Pro tio min ŝokis la fakto, ke la Kongreso Temo estis prezentita japane, ne esperante. Kial? Ne, mi ankoraŭ ne komprenas tion.

La Kongresa temo estis Okcidento en Oriento, akcepto kaj rezisto. La konkludo estis, ke Oriento uzas okcidentan kulturon por rezisti Okcidenton, tio estas, la okcidentajn povojn. Okcidenton oni prenas kiel Eŭropon, laŭ mia kompreno. Mi ne povis ne demandi al apuda japano, Kio estas Eŭropo?, kiaj estas eŭropanoj? La japano mire rigardadis min, kvazaŭ mi ekfreneziĝas. Eĉ pli kiam mi asertis, ke dum mia tuta vivo mi ne konis eĉ unu eŭropanon, kaj aldone dum miaj vojaĝoj tra la diversaj landoj de Eŭropo, mi ĉiam trovis, ke Eŭropo estas la aliaj landoj krom tiu, kie mi estis. Tio signifas, ke mi ne estis eŭropano en Hispanio, sed kiam mi vizitis Brition, Francion, Germanion, ne ili, sed mi estis la eŭropano. Estus same kiel, parolante al japano, koreo kaj ĉino, mi konkludus ion pri vi, azianoj.

Sed kial rezisto? Eble respondo estas en la prelego de Tsuda Yukio, Fakto estas Okcidento super Oriento, publikigita ĉe la unua paĝo de la Kongresa Kuriero, Ondas Jokohamo 5-a, de la 9-a de aŭgusto, kiam li asertas, ke Okcidentanoj evoluigis sciencon kaj teknikon, invadis la tutan mondon, kaj asertas, ke la tuta mondo iĝu okcidenta. [...] Oriento devis akcepti Okcidenton. Tia okcidentigo okazis en la tuta mondo dum la lastaj 500 jaroj. Moderniĝo fakte signifas okcidentiĝon de la tuta mondo.Jokohamo, el fore.

Al mia menso venas kelkaj gravaj eventoj de la universala historio, kiuj ŝajnas kontraŭdiri tiun tezon: unue, okcidenta civilizo vere ne ekzistas per si mem, sed ekzistas algluaĵo, granda monto da individuaj eltrovaĵoj kaj adoptaĵoj en la diversajn kulturojn de Eŭropo, jes, kies indekson aŭ resumon oni povas trovi en tiu de Usono, ĉar ĝi vere estas miksaĵo da kulturoj ne nur de Eŭropo, se vere kerne kaj origine ili ĉiuj venis de nia malnova kontinento. Eĉ se permilite oni provis trudi kulturon, religion, civilizon laŭ la historio de Eŭropo de kelkaj landoj kontraŭ aliaj, oni ne povas diri, ke iu ajn venkis. Ni pensu pri la Milito de la Cent Jaroj, aŭ la militoj de Karolo la 5-a de Germanio kaj 1-a de Hispanio kontraŭ protestantoj, la rolo de Britio en la diversaj militoj eneŭropaj, tiuj militoj de Napoleon’, celante trudi sian revolucion francan laŭ la tuta kontinento, kaj ĉies malvenko tiucele. Ne, la rezulto estis ĉiam interkonsente: demokratio aperis en Eŭropo, sed bazite ne pli sur la ideoj reviziismaj de liberpensuloj francaj, sed ankaŭ sur la tradicio brita ekde la Carta Magna1 je la milducentaj jaroj; sed, ni ne povas silenti, unuafoje vortumita je 1776, en Usono. Ĝi ne venis el la ĉielo usona, sed ĝi venis per la klopodoj de multe da homoj laŭ homa historio. La okcidentaj kulturo kaj civilizo neas nenion eksterokcidentan, sed ĝi asertas la proprajn manierojn solvi problemojn kaj konsideri realon, almenaŭ dum ĝi pruviĝas pli efika ol aliaj alternativoj. Ĝi ne estas detruenda nur pro tio, ke ĝi estas nia... Sed pri invado, granda vorto, ne okcidento invadis Ĉinion dum la 20ª Jarcento, sed orienta povo. Tiu povo ankaŭ atakis Usonon, kaj per multe da sufero kaj malfacilo tiu ĉi sukcesis venki ĝin. Vae victis!, diris romianoj, kaj ili mem pruvis kial ili diris tion, kiam ili venkis alian popolon. Ekzemple, la diversaj kulturoj, kiuj ekzistis en Hispanio antaŭ la romianoj invadis ĝin tute malaperis. Ni konas, ke ili ekzistis, nur pro la rakontoj de romianoj aŭ romianigitoj de tiuj tempoj, sed ni ne konservas iliajn lingvojn aŭ aliajn kulturerojn, krom kelkajn loknomojn. Pri la homoj mem, ili estis tiom multe miksitaj kun tiutempaj romianoj, ke oni ne plu povas eĉ certiĝi pri etnaj trajtoj. Nu, ĉu tio okazis en Japanio pro la usona invado? Ĉu vere usonanoj devigis japanojn Kelkaj manĝas, sen scii, ke ne ĉiuj povas esti tie.vesti usoneske? Eble estas pli komforte uzi kimonon ol ĝinzojn, sed mi serioze dubas tion. Eble estas pli bone, ke povo fontu el Imperiestro ol el la popolo mem, kiel proklamas —eĉ se fojfoje troige— la okcidenta sistemo demokrata, sed mi eĉ pli serioze dubas. Mi preferas malbonan demokration ol plej bonan imperiestron..., sed tio povas esti persona antaŭjuĝo, mi konsentas. Tiurilate, mi memoras, ke japano diris al mi iam dum mia restado en lia lando: oni ne demandas kial en Japanio!

La mondo mallarĝiĝas pli kaj malpli tre rapide. Ne eblas lerni diversajn sistemojn por iri de kvartalo al kvartalo, tio estas, de lando al apuda lando. Do, interkonsenton oni devas trovi. Je la fino de sia prezento de la Kongresa Temo, Tsuda Yukio diras, ke la defio estas egaligi rilaton inter Oriento kaj Okcidento, kaj por tio akcepto ne sufiĉas, pli gravas rezisto. Ĉu ni rezistu senkiale? Rezisto kompreneble havas kialojn, sed ne rajtiĝas per si mem. Rezistu ni forigon de rajtoj niaj al interkompreno. Tial, defendu ni Esperanton, sed ne rezistu ni bonajn ideojn, eĉ se ili venas pere de la angla.

Krom la Kongresa Temo, oni prelegis, spektis kaj ĉefe parolis kaj interrilatis dum tiu magia kongreso de Japanio. Kulturaj kolizioj ja okazis, kiel kutime, eĉ ne ĉiam pace. Mi atestis ŝokan kontraŭstaron inter ĝentila japana reago kaj vulgara bulgara provoko, ekzemple, sekvita de sovaĝa hispana reago. Tamen, mi jam estis sufiĉe plenkreska ne plu kredi, ke esperantistoj estas kvazaŭ anĝeloj, puraj homoj ĉiam pretaj cedi...

Aliflanke mi trovis homojn kiel tiu, kiun ni vidas en suba foto, Alan Bishop, el Aŭstralio, Prezidanto de la Muziko Esperanto Ligo, MEL, okupiĝante pri elektronika klavaro dum ekzercado de la Internacia Koruso, kiu tiom brile performis dum la Kongreso.Ekzerco de la Internacia Koruso.

En la dua antaŭlasta  foto oni vidas parton de la jokohama haveno, kun altaj konstruaĵoj kaj rado. En antaŭlasta foto  la leganto eble surpriziĝas trovi komunan manĝoĉambron de normala restoracio. Nenio speciala pri tio, sed memoro al honto, kiun oni ne sentis rifuzante al simpla esperantisto kunhavi vespermanĝon kune kun oficistoj de UEA kaj lokokanoj. Bedaŭrinda maniero perdi eblan oficiston kaj lokokanon en la estonto...

Dum la kongreso ni uzis kvar kongresejojn: proksime al Hotelo Pacifiko, unua, ni uzis duan en Halo Minato Mirai, trian, Muzikan Halon Gubernian pli ol unu kilometro for, kaj lastan, ZAIM’, iomete pli fore, kie okazis malpli formalaj, sed multe pli oftaj artaĵoj. Tiel mi povis ĝui la kortuŝan pianoludadon de Tazima Mayako kaj la koncerton de Asorti. la litovan grupon, kiu publikigis K-Diskojn Lernejaj Amikoj kaj Kongresa Karaokeo.


Regresu ~ Kajeroj 75ª ~ Hejmo ~ Progresu