Kurso pri Informadiko

Antaŭ kelkaj jaroj samideano diris al mi, ke oni devas publikigi en nia magazino kurson pri informadiko, ĉar ĝi tiom multe influas niajn vivojn, kaj multaj inter ni uzas komputilojn ĉiutage cele al multaj aferoj, kiujn oni povus resumi kiel interkonatiĝon kaj interrilaton dise tra la mondo. Jes, ni uzas Interreton, ĉar ĝi estas efika, rapida kaj malmultekosta; sed estas tre malfacile, se eble, uzi ĝin sen komputilo.


Multaj samideanoj demandas al mi pri tio, kion oni devas koni antaŭ aĉeti komputilon. Mi ĉiam asertas same: daktilografion. Oni devas scii kiel uzi klavaron. Kompreneble, oni povas uzi klavaron per nur du aŭ kvar fingroj, kaj tiel komenci rekte komputili. Sed mi tion malkonsilas forte: se oni perdas kelkajn horojn aŭ eĉ semajnojn, lernante kiel uzi la tutan klavaron per niaj tutaj dek fingroj, oni ŝparos multe da tempo en nia restanta vivo. Kaj oni eraros multe malpli, ankaŭ.

Per la kurso, kiun mi komencas verki hodiaŭ, se miaj sano kaj vivo daŭras sufiĉe, oni lernos kiel uzi komputilon cele al nia afero. Kompreneble, oni povas uzi ĝin por ĉiu ajn alia celo, sed mia celo tion ĉi verkante estas klarigi kiel oni povas uzi komputilon por bone rilati al iu ajn en la mondo. Ĉu oni vere faras tion bone kaj efike dependas, kompreneble, el ĉiu homo. Sed mi klarigos konceptojn kaj procedojn fari tion.

Komputiloj ekzistas de pli ol jarcento, sed nur post la lastjarcentaj okdekaj jaroj ili estis sufiĉe malmultekostaj por ke simplaj homoj povos permesi al si aĉeti ilin kaj fari ion kun ili. Mi memoras kelkajn nomojn kvazaŭ sciencfikciaj: XZ81, Spectrum, Amstrad..., fakte mi aĉetis la duan kaj la trian, kaj mi elspezis multe da tempo penante kompreni kiel fari ion utilan per ili. Kontraŭ 300 eŭroj oni povis aĉeti Spectrum, kiu enhavis 16 kilobajtojn da memoro, kaj kies programojn oni devis ŝarĝi el kaj en modestan rubanregistrilon. Tio estis teda procedo, kiu eksmodiĝis tuj kiam venis Amstrad, kiu jam havis diskedon kun 178 kilobajtoj sur ĉiu flanko. Poste venis multe da aliaj maŝinoj, kaj nun ni havas multe pli povajn kaj mirindajn komputilojn kontraŭ la samaj 300 eŭroj. Sed ne pri maŝinoj parolu mi. Mi promesis, ke ni lernos kiel uzi komputilojn, kaj tio ja sufiĉu.

Komputilo estas inerta objekto. Ĝi faras nenion per si mem. Oni devas diri al komputilo kion fari, kaj —plej grave— kiel fari ĝin. Komputilo estas fakte nur granda kaj pova kalkulilo: ĝi povas nur aldoni ciferojn. Grandajn ciferojn. Rapide. Sed ĝi nur faras tion. Ni devas diri al ili kiujn ciferojn ili devas aldoni. La rezulton oni povas traduki en multajn aferojn, kiel bildigi imagon, produkti sonon, eĉ filmon, kaj tiel plu. Ni povas fari ĉiun operacion unu post la alia, sed tio estus tre teda, kaj por tio ni devus lerni la lingvon de komputiloj, kies eroj estas nur du: 0 kaj 1.

Sed ekzistas homoj, kiuj studis tiun lingvon, kaj kreis diversajn aliajn lingvojn per kiuj oni povas tajpi per homa lingvo, kiel la hispana, la angla, eĉ per Esperanto, kaj tiu povas diri al komputilo kiel kaj kion fari per la ducifera lingvo. Ene de tiuj lingvoj nomumitaj de alta nivelo, ekzistas aroj da ordonoj kies celo estas difinita tasko, kiel ekzemple produkti legotan dokumenton, kiel ĉi tiun artikolon, ekzemple, kaj ni konas tiujn specifajn ordonaron kiel programojn. La programon per kiu oni produktas tekstojn, oni konas kiel Tekstprilaborilon, kaj la plej konata el ili hodiaŭ estas Word (vorto) de la firmao MicroSoft. Tamen, ekzistas aliaj, pli bonaj, tekstprilaboriloj, kaj ni pristudos unu el ili.

Sed la plej grava programo, tiu al kiu tekstprilaboriloj kaj aliaj ĉiuj programoj rilatas por ke ĝi diru la taskon al komputilo, estas konita per la nomo Operacia Sistemo. Fakte ĝi konsistas el aro da plej simplaj ordonoj, kiel printu, kopiu, forviŝu kaj tiel multe plu. Denove ekzistas kelkaj —ne ekzakte multaj— operaciaj sistemoj. La plej fama estas Windows (fenestroj), kiun inventis la plej riĉa homo el la mondo hodiaŭa. Sed ekzistas aliaj, inter ili MsDOS, OS/2, MacOs, FreeDOS, DRDOS, Solaris, BSD, PC/M, Unix, kaj Linux.

Mi elektis la lastan por klarigi tion, kiel komputilo funkcias, kaj kion oni povas fari per ĝi, pro tre klaraj kialoj:ubuntu, la homaro por aliaj...

Ekzistas diversaj distribuadoj da Linukso, laŭ la kvanto kaj emo de la inkluzivitaj programoj provizitaj en la disko mem. Inter ili, la plej famaj estas Debian, Mandriva, Suse, Knoppix kaj Ubuntu. La dua lasta estas fama ĉar oni povas uzi ĝin el la diskolegilo, sen instali ĝin. La lastan oni ankaŭ povas uzi tiel, sed ankaŭ oni povas instali ĝin en la diskon malmolan, kaj profiti ĝiajn bonojn plenplene. Inter ili estas du ĝisdatiĝoj jaraj, je aprilo kaj oktobro, kiuj estas provizitaj de firmao Canonical Ltd.

Ekhavi la operativan sistemon estas simple:

  1. Petu senpagan KD-n al https://shipit. ubuntu.com/. Vi ricevos bele printitan diskon por provi aŭ instali la sistemon, sed vi povas devi atendi multe, ĝis 6 semajnoj.

  2. Vi povas aĉeti magazinon, kiu enhavas senpagan KD-n kun tiu ĉi sistemo.

  3. Vi povas elŝuti la dosieron ubuntu-710-desktop-i386.iso el retadreso http://www.ubuntu.com/getubuntu. Ĝi havas 695 megojn, sed la tempo elŝuti ĝin estas evidente malpli ol ses semajnoj. Fakte unu horo, pli-malpli.

  4. Vi povas uzi la ĉi-kunan diskon por provi aŭ instali la sistemon en via komputilo.

Se vi elektis la trian manieron, sciu, ke el la dosiero vi devas bruli kompaktan diskon per diskofarilo, kiel Nero aŭ simila programo. Kiam vi jam havas ĝin, vi instruu vian komputilon por ke ĝi startu vian maŝinon el la legilo por kompaktodiskoj, kaj post kelkaj sekundoj vi vidos ekranon kie oni atendos kelke da sekundoj por ke vi diru, kiel vi deziras, ke la programo komencos. Premu F2 kaj elektu Spanish. Post kelkaj minutoj, vi povos uzi Linukson kaj ĝiajn multajn programojn. Mi gvidos vin tra ili la venontan monatoduon.



Regresu ~ Kajero 76 ~ Hejmo ~ Progresu