Giordano Moja, esperantisto, verkisto kaj humanisto.Ĝordano Moja mortis

Ĝordano Moja naskiĝis en la urbo Teraso (Terrasa aŭ Tarrasa), apud Barselono, Hispanio, la jaron 1915, kaj forpasis en Teraso la 15-an de februaro la jaron 2009.

Lia patro estis kamparano anarĥiisto, sed tre diktatorema ene de la familio, tiel ke Ĝordano ankaŭ akceptis la patran ideon. En la junaĝo li lernis Esperanton je la jaro 1936 kaj partoprenis en diversaj politikaj kaj kulturaj asocioj de Teraso. Post kelkaj jaroj li komencis konstati, ke per la perforto, violento kaj detruo de entreprenoj, preĝejoj kaj fabrikoj oni ne solvos la problemon de la socio. Mi devas mencii, ke en tiu epoko, agrokulturo kaj la teksa¼a industrio estas la solaj ebloj.

La patro decidis krei kaj organizi kokinejon, la afero tre sukcesis kaj atingis pli ol dek mil kokinojn dum kelkaj jaroj.  

Dum la Intercivitana Hispana Milito, de 1936 ĝis 1939, la plimulto el la gelaboristoj estis analfabetoj, pro tio Ĝordano estis elektita de la respublikaj aŭtoritatuloj de Teraso prezidi agrokulturan kaj industrian organizojn. Post la fino de 1938 li partoprenis  en la milito en Aragono apud Katalunio. Pro tio, ke li eĉ ne sciis nek deziris  pafi, li estis malliberigita kaj juĝita de la respublika armeo.

Li kaj amiko eskapis el barako kaj dum kvar tagoj piede vojaĝis  nokte ĝis Teraso.

Kompreneble li devas vivi kaŝe, sed surprize, kiam la armeo de Franko eniris la urbon, li estis ankaŭ en la listo de persekutitoj pro lia agado kiel prezidanto de kelkaj organizoj. Tiel do, li devis kaŝi dum ses jaroj en la kokinejo kaj aliaj lokoj de la bieno.

Survoje al universala civilizacioLi pasis la menciitaj ses jaroj legante kaj studante historion, matematikon, astronomion, Esperanton, Homaranismon, internacian ideon, kaj tiel plu. Iom post iom la politikaj stuacio mildiĝis, li atingis sian membrokarton kaj komencis vivi libere kun sia edzino Dolores; naskiĝis du filinoj, Flora kaj Aŭrora, kaj li studis en la universitato.

Esperanta agado. 

Je 1951 okaze de la unua Hispana Kongreso de Esperanto en Teraso post la milito, li partoprenis tre aktive kaj aliĝis al Hispana Esperanto Federacio kaj Universala Esperanto  Asocio kiel fakdelegito pri etiko ĝis 2005, kiam lia malsano ne permesis al li  daŭrigi sian esperantan agadon. Kompreneble, li kaj sia edzino partoprenis ĉiujn hispanajn kongresojn de Esperanto, barselonan esperanto-renkontiĝo  kaj Universalajn Kongresojn en Madrido (1968), Vieno (1992),  Valensjo (1993), Tempere (1995).

Li verkis kaj publikigis unue en la kataluna lingvo, rakontante sian vivon ekde la Diktatoreco de Primo de Ribera, la Respubliko, la Intercivitana Milito kaj la Diktatoreco de Franko. Laŭ li, L’Aventura Humana estas krio favore al libereco kaj digneco de la homo, kaj kontraŭ la milito kaj la armitaj perfortaj revolucioj. Novan projekton li preparis nomita Sociala-Humanismo, kaj eldonis bultenon por prezenti internacie siajn pensojn, sed post kelkaj jaroj la projekto ne sukcesis kaj li decidis dediĉi sian tempon nur al la verkado de prelegoj kaj verkoj en Esperanto, ĉar li konstatis, ke la politika situacio ne estis favora por daŭre verki en la kataluna. En tiu epoko li estis vicsekretario de Barselona Esperanto Centro.

Li reverkis la unuan verkon laŭ la titolo La homa vivaventuro  je 1987, kiun nia centro decidis eldoni. Je 1989 aperis Esperanto en Prospektivo, je 1995 Survoje al Universala civilizacio, kaj je 2002Esperantistmo, eseoj. Esperantismo: prelegoj kaj eseoj.

Jam je la jaro 1985 la estraro de Hispana Esperanto-Federacio kun sidejo en Valjadolido, petis al la Barselona Esperanto-Centro akcepti la Federacion en Barselono, tuj, mi kontaktis kun Ĝordano Moja kaj li akceptis la postenon de redaktoro de Boletín de HEF kaj mi la postenon Prezidanto. Tiu kunagado daŭris kvin jarojn. Multe pli oni povus paroli pri la Esperanto-agado de Ĝordano Moja..., ekzemple en ĉiuj kongresoj, kunvenoj, renkontiĝoj, li verkis prelegojn por diversaj revuoj kiel La Gazeto, SAT, Boletín, kaj tiel plu. Liaj obstinaj ideoj ĉiam estis la edukado de la personoj, la eblo de ĉiu persono decidi sian propran vivon, labori kontraŭ ĉiuj militoj kaj perfortaj revolucioj, forigi la landlimojn inter la ŝtatoj. Li opiniis, ke per la perforto nenion oni solvos. La geesperantistoj ne devas krei propran nacion aŭ landon, kontraŭe, ĉar jam ekzistas tro da Rozo por bonega homo.landoj kaj landlimoj. Plaĉis al li la kreado de Eŭropa Unio, ktp.

Salvador Aragay

Unue publikigita en Boletín nº 386

Parolas la Prezidanto. Kajeroj 77ª ~ Aliaj Kajeroj Kurso pri informadiko.