La kongresjo estis meze de universitatao.Bjalistoko

Lastan someron mi vizitis la urbon, kie naskiĝis la iniciatinto de Esperanto. Mi estis vizitinta la sudon de Pollando antaŭ du semajnoj, kaj poste mi partoprenis la konferencon de ILEI en Krakovo. Krom kelkajn prelegojn interesajn kaj aliajn misrenkontojn, mi trovis interesajn homojn, kiuj interesiĝas pri la eduka flanko de Esperanto, eĉ se tiurilate solvo taŭga ankoraŭ devas veni iam.

Mi memoras, ke ni konferencanoj venis kune per trajno, kaj post kelkaj horoj ni atingis la urbon, kie naskiĝis Sinjoro Lazaro Zamenhof, poste kromnomita Ludoviko. Georgo Hanzlik diris al ni interesajn detalojn pri li en teatraĵo unupersona, Ludoviko-Lazaro, kiun mi vidis en la Arta Kafejo Famo, en Strato Legionowa. En tiu teatreto mi tiam estis ludinta gitaron alian tagon,  same kiel aliaj esperantistoj, kiuj koncertumis unu post la aliaj, per siaj diversaj instrumentoj kaj voĉoj. En vesperoj nacia kaj internacia en la ĉefa kongresa halo partoprenis nur profesiaj muzikistoj kaj kantistoj, krom prelegantoj oficialaj de la kongreso kaj la Internacia Koruso... NiPodio por profesiuloj. amatoroj estis dankitaj per diplomo oficiala de la kongreso, sed mi ne konsideras oportuna tiun diskriminacion, ĉar natura emo ĉe ni esperantistoj estas partopreno kaj kunhavo, kaj sekve tiu rezervo de la kongresa podio nur por profesiuloj aldonis nenecesan malvarmecon al nia renkontiĝo jara. Mi esperas, ke tio estu ununura eksperimento neniam ripetota.

    Mi promenis en la urbocentron kelkajn fojojn, kaj la unuan, mi memoras, ke akompanis mi judon, kiu informis min, ke la antaŭan jaron mortis la lasta judo de Bjalistoko, urbo kies pli ol 60% de la loĝantaro estis juda; sed bedaŭrinde plej granda parto da ili estis ekstermita en gazejo de Osvicem, tiel, ke malgranda kvanto da ili supervivis la militon, sed ne ĉiuj el ili revenis en Bjalistokon. Do, la nuna loĝantaro de la urbo  havas ne multe komuna al nia iniciatinto, krom civitaneco, eĉ se la urbo mem estas fama en la tuta mondo pro tio, ke tie naskiĝis Zamenhof.

    Kiam mi unue venis en la urbon, mi rapide prenis ĉambron en univerzitata dormejo, kaj tuj mi iris prezenti la novan numeron de Ateismo en la foiro disponigita ekster la kongresejo. Apud mi estis la sekretariino de ATEO, kaj ni konstatis diversajn, amuzajn reagojn de multaj samideanoj, dum ili preterpasis nian budon.

 La venintan matenon okazis la Malfermo de la Kongreso, en granda halo, kiu estis ega tendo kun sufiĉe da loko por ke fajristoj ne malpermesu la tutan ĉeestantaron partopreni la ceremonion, kiel okazis la antaŭan jaron en Roterdamo. Fakte, malmankis loko. Hamfri Tomkin enkondukis, kiel kutime, la Kongresan Temon, kiu ĉijare estis Krei pacan ponton inter la popoloj, kaj poste la Prezidanto de UEA, Sro Probal Dasgupta, parolis al ni pri paculo Bankedo oficiala.Mahatma Ghandi, inter aliaj aferoj.

    Mi ĉeestas kongresojn universalajn de pli ol dek jaroj nun, kaj mi konstatas, ke iom post iom mi seninteresiĝas pri la kongresa temo, kaj ke mia kazo ne estas unika. La temojn mem elektas estraro, mi supozas, kaj la maniero disvolvi ĝin ŝajnas tre gvidata. Tiun trajton emfazigis al mi anekdoto, kiun mi mem travivis: sur koridoro mi trovis aron da esperantistoj, kiuj diskutis ĝin, kiel parton de la kunveno pri la temo tiutaga, kaj kiam mi intencis aldoni mian "grejnon da sablo" al la temo, mi vidis mian intervenon blokita de la gvidanto de la grupo, kiu akre diris, ke pro tio, ke mi ne estis en la enkonduko de Tomkin tiutage en la temon, mi ne rajtas paroli. Sekve, mi lasis la kunvenon, je la bedaŭro de tiu gvidanto. Mi intencis poste plendi pri tio al Tomkin mem, sed li asertis, ke li "ne akceptas plendon", eĉ antaŭ li sciis pri kio temas. Tiom multe favore al ponto inter la popoloj, kiu ne ebligas unuigi esperantistojn mem en humila koridora kunveno!

    Dimanĉon okazis simpatia evento sur la grundo ĉirkaŭ la kongresejo, kun komuna foto de ni ĉiuj. Mi memoras, ke estis fotisto sur krano de fajristoj, kiu senĉese fotis nin ĝis kiam pluvo irigis nin for. Tie mi retrovis geamikojn de pasintaj kongresoj, kaj ni informis unu la aliajn pri tio, kion ni faris kun vivo de la lasta fojo, kiam ni renkontis.

    La kongresa bankedo estis kilometroj for de la kongresa balo, do mi bezonis taksion tien kaj reen, ĉar mi serĉis kuneston de ĉarmaj samideanoj en ambaŭ lokoj. Tio devus esti zorgata en venontaj kongresoj, ke same kiel en la estinto, ambaŭ gravaj kunvivaj eventoj okazu en sama aŭ sufiĉe proksimaj lokoj por ne devi elekti.

     La nacia vespero estis interesa, kun buntaj kostumoj de virinoj kantantaj kaj dancantaj, bekflutistoj, kaj ensembloj.

La internacia vespero estis malvarme oficiala, kiel mi jam diris supre, sed "ni, la publiko"  spontane dancadis kaj palmofrapadis je la sonoj de la judaj kantoj de la Ensemblo Malanka. kaj poste de Jomo, la fama franca kantisto.

    Aparte mi menciu la altiran muzikan ensemblon Bjalistoka Kantostudio, kies belajn kantistinojn kaj voĉojn malforgesigas la suba foto kaj  ilia disko, kiun  ni ĉiuj ricevis kun la kongresaj dokumentoj.

Premu por kanto: Kantostudio donacis al ni plej dolĉan momenton en kongreso.
La bazaroj koloraj, bela kanto de Kantostudio.

 
Regresu ~ Kajeroj ~ Kajero 79a ~ Progresu