Poema angulo
Trajn' al vi
Arda nokto en la trajno,
rigardas mi en malhel´,
vojo longa pasas pigre,
venas urbo post urbet´.
En fenestro sen la lumo
kiel filmo kuras bildoj,
montras al mi pasintec´,
kiam ni komune estis,
la animo kun anim´.
Poste venis adiaŭo,
por longa temp´ disiĝis ni.
Post la jaro sen proksimec´
sur la kajo staras vi,
atendante trajnon pigran
kaj en ĝi mian kor´.
Ĉarmiga Sud´
Maro plaŭdetas ĝis trans horizont,
sablo susuras sub mia pied´.
Venteto taŭzas miajn harojn
kaj suno karesas mian anim´.
En la mano arda vino,
sur la tablo brila manĝaĵ´.
En oreloj dolĉa muzik´,
en la gamboj senĉesa dancad´.
Ekstere regas frosto kruela,
en mia koro varmega memor´,
al ĉarmiga fora Sud´,
patroland de sun´!
Amkonfeso

Mia la plej kara,
tiom dolĉa, delikata,
al mi ĉiam proksima,
ĉiam plaĉa, ĉiam alloga
estas vi por mi.
Neniam sen vi mi volas esti,
neniam mi malfidelos,
neniam forlasos mi vin,
mia la plej dolĉa,
la plej ŝatata
fajna ĉokolad´.
B. Piruja


Regresu al Vojaĝo interuptita. ~ Kajeroj ~ Kajero 80ª ~ Progreso al Protektu senkulpulojn