La FaraonoLa dua volumo de La Faraono.

Dua Libro


Ĉapitro 26ª

Ne malproksime de la urbo PiBast estis la templo de l' diino Hator.

 En la monato Paoni (marto, aprilo), en la tago de la somera tagnoktegaleco, ĉirkaŭ la naŭa horo vespere, kiam la stelo Sirius estis subironta, antaŭ la pordego de l' templo haltis du vojaĝantaj pastroj kaj unu pentfaranto. Li iris nudpieda, havis cindron sur la kapo kaj estis kovrita per dika ĉifona tuko, sub kiu oni ne povis vidi lian vizaĝon. Malgraŭ la luma nokto oni ne povis distingi la fizionomiojn de la vojaĝantoj. Ili staris en la ombro de du statuoj de la diino kun bovina kapo, kiuj gardis la eniron de la templo kaj favore forigis de la nomeso Habu la peston, pereigan superakvon kaj sudajn ventojn.

Iom ripozinte, la pentanto falis sur la bruston kaj longe preĝis. Poste li leviĝis, prenis la kupran martelon kaj ekfrapis. La potenca metala sono trakuris la kortojn, resaltis de la dikaj muroj de l' templo kaj forflugis super la tritikajn kampojn, super la argilajn domojn de l' vilaĝanoj, super la arĝentajn akvojn de Nilo, kie la vekitaj birdoj respondis al ĝi per malforta ekkrio.

Post longa momento, post la pordego eksonis murmuro kaj demando:

−Kiu nin vekas?

−Dia sklavo, Ramzes−, respondis la pentofaranto.

−Por kio vi venis?

−Por la lumo de la saĝo.

−Kiajn rajtojn vi havas?

−Mi ricevis la unuan pastran benon kaj dum la grandaj procesioj en la interno de l' temploj mi portas la torĉon.

La pordego larĝe malfermiĝis. En ĝi staris pastro en blanka vesto kaj etendinte la manon diris malrapide kaj klare:

−Eniru. Kiam vi trapasos la sojlon, nia trankvilo ekloĝu en via animo kaj plenumiĝu viaj deziroj, por kiuj en humila preĝo vi petegas la diojn.

Kiam la pentofaranto falis al liaj piedoj, la pastro, farante iajn signojn super lia kapo, murmuretis:

−En la nomo de tiu, kiu estas, estis kaj estos... Kiu ĉion kreis... Kies spiro estas la eterna vivo kaj plenigas la mondon videblan kaj nevideblan...

Kaj kiam la pordo fermiĝis, la pastro prenis Ramzeson je la mano. En la krepusko, inter grandegaj kolonoj de la vestiblo, li kondukis lin al la destinita por li ĉambro. Tio estis malgranda ĉelo, lumigata per peĉa torĉo. Sur la ŝtona planko kuŝis fasko de seka herbo, en angulo staris kruĉo kun akvo kaj apude hordea pano.

−Mi vidas, ke ĉi tie mi efektive ripozos post la festenoj ĉe la nomarĥoj!−, ekkriis gaje Ramzes.

−Pensu pri la eterneco!−, diris la pastro kaj foriris.

La respondo malagrable tuŝis la princon. Kvankam li estis malsata, li ne manĝis la panon, ne trinkis la akvon. Li sidiĝis sur la herbo, kaj rigardante siajn piedojn, vunditajn en la vojaĝo, li demandis: por kio li venis ĉi tien?... kial li propravole forlasis sian altan postenon?...

Vidante la murojn de la ĉelo kaj ĝian malriĉecon, Ramzes rememoris la infanajn jarojn, pasigitajn en la pastra lernejo. Kiom da bastonaj batoj li ricevis tie! kiom da noktoj li pasigis por puno sur la ŝtona planko! Ramzes ankaŭ nun sentis tiun malamon kaj timon, kiun inspiris al li iam la severaj pastroj, kiuj respondis ĉiujn liajn petojn kaj demandojn per la sama frazo: "Pensu pri la eterneco!" Post kelkmonata brua vivo fali en tian silenton, ŝanĝi la princan kortegon je mallumo kaj izoleco, kaj anstataŭ festenoj, virinoj kaj muziko senti ĉirkaŭ si kaj super si la pezon de la muroj...

−Mi freneziĝis! mi freneziĝis!−, diris al si Ramzes.

Estis unu momento, kiam li volis tuj forlasi la templon; sed poste li ekpensis, ke eble oni ne malfermos al li la pordon. La vido de la malpuraj piedoj, de la cindro, kiu falis el liaj haroj, la vulgareco de la ĉifona vesto, ĉio ĉi estis por li abomena! Se li almenaŭ havus sian glavon! Sed en ĉi tiu loko kaj en ĉi tiu vesto ĉu li kuraĝus uzi ĝin?

Li eksentis nevenkeblan timon, kaj tio rekonsciigis lin. Li rememoris, ke la dioj en la temploj sendas al la homoj timon, kaj ke ĝi estas la unua ŝtupo al la saĝo.

−Mi ja estas la vicreĝo kaj kronprinco−, pensis li−, kion oni povas fari al mi ĉi tie?...

Li leviĝis kaj eliris el sia ĉelo. Li estis en granda korto, ĉirkaŭita de kolonoj. La steloj hele lumis, li do rimarkis en unu fino de la korto grandegajn pilonojn, en la alia malfermitan eniron en la templon.

Li iris tien. Ĉe la pordo regis mallumo, kaj ie malproksime brulis kelke da lampoj, kvazaŭ flugantaj en la aero. Post momento li ekvidis inter la eniro kaj la lumoj tutan densan arbaron de dikaj kolonoj, kies suproj disfluis en la mallumo. Pli profunde, eble kelkcenton da paŝoj de li, oni povis vidi malklare la grandegajn piedojn de la sidanta diino kaj ŝiajn manojn apogitajn sur la genuoj, de kiuj malforte rebrilis la lumo de la lampoj.

Subite li ekaŭdis murmureton. De malproksime, de flanka navo eliris vico de malgrandaj blankaj figuroj, irantaj en paroj. Tio estis nokta procesio de pastroj, kiuj honoris la statuon de la diino, kantante en du ĥoroj.

Ĥoro I. –Mi estas Tiu, kiu kreis la ĉielon kaj teron kaj faris ĉiujn estaĵojn sur ĝi.

Ĥoro II. –Mi estas Tiu, kiu faris la akvojn kaj dronigis la tutan teron; Tiu, kiu estas la patro de ĉiuj estaĵoj.

Ĥoro I. –Mi estas Tiu, kiu kreis la ĉielon kaj la misterajn horizontojn kaj metis en ilin la animojn de la dioj.

Ĥoro II. –Kiam mi malfermas la okulojn, fariĝas la lumo, kaj kiam mi fermas ilin, falas la nokto.

Ĥoro I. –La akvoj de Nilo fluas, kiam mi ordonas.

Ĥoro II. –Sed la dioj ne konas mian nomon. [Aŭtentika]

La voĉoj en la komenco malklaraj, fariĝis pli kaj pli fortaj, kaj oni povis jam aŭdi ĉiun vorton. Kiam la procesio malaperis, ili komencis perdiĝi inter la kolonoj... Fine ili eksilentis.

–Tamen ĉi tiuj homoj–, pensis Ramzes–, ne sole manĝas, trinkas kaj kolektas riĉaĵojn... Ili efektive plenumas siajn devojn, eĉ nokte... Sed, ĉu tio utilos la statuon?...

La princo ofte vidis, kiel la loĝantoj de fremda nomeso ĵetis koton sur la statuojn de l' dioj de la limoj, kaj kiel la soldatoj de eksterlandaj regimentoj pafis en ilin el arkoj aŭ ŝtonĵetiloj. Se tio ne ofendas la diojn, kredeble indiferentaj estas por ili la preĝoj kaj procesioj.

–Cetere, kiu vidis la diojn ?...–, diris al si la princo.

La kolosa grandeco de la templo, ĝiaj sennombraj kolonoj, lumoj brulantaj antaŭ la statuo, ĉio ĉi altiris Ramzeson. Li volis ekkoni pli detale la misteran templon kaj iris antaŭen.

Subite, ŝajnis al li, ke iu mano tuŝetis de poste lian kapon... Li turnis sin... Estis neniu, li do iris antaŭen.

Nun du manoj kaptis lin je la kapo, kaj tria, granda apogis sin sur lia dorso...–, Kiu estas ĉi tie?...–, ekkriis la princo kaj ĵetis sin inter la kolonojn.

Sed li faletis: io kaptis lin je la kruroj.

Ree ekregis lin timo, pli granda ol en la ĉelo. Senpense li komencis forkuri, tuŝegante la kolonojn, kiuj ŝajnis bari al li la vojon, kaj la mallumo ĉirkaŭis lin de ĉiuj flankoj.

−Ho sankta diino, savu!−, murmuretis li.

En la sama momento li haltis: kelke da paŝoj de li estis la granda pordego de la templo, tra kiu rigardis internen la stelplena ĉielo. Li turnis la kapon: inter la arbaro de la grandegaj kolonoj brulis la lampoj, kaj ilia lumo malforte rebrilis de la bronzaj genuoj de l' sankta Hator.

La princo revenis en sian ĉelon, ekscitita kaj humiligita; la koro saltis en li, kiel birdo en kaptilo. Unuan fojon de multe da jaroj li falis sur la vizaĝon kaj varmege preĝis, petante kompaton kaj pardonon.

−Via peto estos plenumita−, eksonis super li dolĉa voĉo. Ramzes tuj levis la kapon, sed en la ĉelo estis neniu: la pordo estis fermita, la muroj dikaj. Li do preĝis ankoraŭ pli varmege kaj tiel ekdormis, kun la vizaĝo sur la ŝtonoj kaj kun disetenditaj manoj.

Kiam li vekiĝis en la sekvinta mateno, li jam estis alia homo: li ekkonis la forton de la dioj kaj ricevis promeson de ilia favoro.

De tiu tago, dum longa serio da tagoj kun fervoro kaj kredo li dediĉis sin al piaj servoj. En sia ĉelo li pasigis longajn horojn preĝante, lasis razi sian kapon, surmetis pastrajn vestojn kaj kvar fojojn ĉiutage partoprenis en la ĥoro de la malsuperaj pastroj.

Lia antaŭa vivo, plena de ĝuoj, fariĝis abomena por li, la manko de kredo, kiun li imitis de la malĉastaj junuloj kaj eksterlanduloj, plenigis lin per timo. Kaj se hodiaŭ oni proponus al li elekti: la tronon aŭ la pastran oficon? − li ŝanceliĝus.

Foje la granda profeto de la templo alvokis lin, rememorigante, ke li venis tien ne sole por preĝi, sed ankaŭ por ekkoni la saĝon. Li laŭdis lian pian vivon, diris, ke li jam estas purigita, kaj ordonis al li ekkoni la lernejojn, kiuj estis ĉe la templo.

Pro obeemo, ne pro scivolo, la princo rekte de li iris en la eksteran korton, kie estis la klaso de la legado kaj skribado.

Tio estis granda ĉambrego, lumigata tra truo en la tegmento. Sur matoj sidis kelkdeko da nudaj lernantoj kun vaksitaj tabuletoj en la manoj. Unu muro estis el alabastro, antaŭ ĝi staris la instruisto kaj skribis signojn per diverskoloraj krajonoj.Tombo piramida, tombo faraona.

Kiam la princo eniris, la lernantoj (kiuj preskaŭ ĉiuj estis liaj samaĝuloj) falis sur la vizaĝon. La instruisto, salutinte la veninton, interrompis sian okupon kaj diris al la knaboj lecionon pri la granda graveco de la scienco.

−Miaj karaj!−, diris li−, la homo, kiu ne havas koron por la saĝo, devas sin okupi per la mana laboro kaj lacigi la okulojn. Sed tiu, kiu komprenas la valoron de la sciencoj kaj studas ilin, povas ricevi ĉiujn povojn, ĉiujn kortegajn oficojn. Memoru pri tio. [Aŭtentika]

"Rigardu la mizeran vivon de la homoj, kiuj ne konas la skribarton. La forĝisto estas nigra, malpura, havas fingrojn kovritajn de kaloj, laboras tage kaj nokte. La ŝtonisto rompas al si la brakon por plenigi la ventron. La masonisto, konstruante kapitelojn en la formo de lotuso, estas ofte forblovata de la vento de la supro de l' tegmento. La teksisto havas kriplajn genuojn, la fabrikanto de pafiloj senĉese vojaĝas: apenaŭ li revenis vespere en sian domon, li jam devas ĝin forlasi. La kolorigisto havas fingrojn, kiuj malbonodoras, kaj li pasigas la tempon tranĉante ĉifonojn. Kaj la kuristo, li devas adiaŭante la familion skribi testamenton, ĉar ĉiam minacas lin la danĝero renkonti sovaĝajn bestojn aŭ Azianojn.

Mi montris al vi la sorton de diversaj metioj, ĉar mi volas, ke vi amu la skribarton, kiu estas via patrino, kaj nun mi prezentos al vi ĝiajn belaĵojn. Ĝi ne estas vanta vorto sur ĉi tiu tero, ĝi estas pli grava ol ĉiuj aliaj okupoj. Tiu, kiu profitas la skribarton, estas estimata jam de la infaneco; li plenumas grandajn misiojn. Sed tiu, kiu ne partoprenas en ĝi, vivas en mizero.

La lernejaj studoj estas pezaj kiel la montoj, sed unu ilia tago sufiĉos al vi por la tuta eterneco. Rapide do, plej ragide koniĝu kun ili kaj ekamu ilin... La stato de la skribisto estas princa stato, lia inkujo kaj libro donas al li plezurojn kaj riĉaĵojn!"

Post la pompa parolado pri la graveco de l' sciencoj (la samon aŭskultis la egiptaj lernantoj jam de tri jarmiloj), la instruisto prenis krajonon kaj sur la alabastra muro komencis skribi la alfabeton. Ĉiun literon esprimis kelke da hieroglifaj simboloj aŭ demotikaj signoj. La desegnaĵo de okulo, birdo aŭ folio signifis: A, ŝafino aŭ florvazo: B, homo staranta en ŝipeto: K, serpento: R, homo sidanta aŭ stelo: S. La multeco de signoj, esprimantaj ĉiun literon, faris, ke la lernado de la arto skribi kaj legi estis tre malfacila kaj laciga okupo.

Ramzeson lacigis la sola aŭskultado, dum kiu la sola distraĵo estis, kiam  la instruisto ordonis al iu lernanto desegni aŭ nomi literon kaj batis lin per bastono, se li eraris.

La princo adiaŭis la klason kaj el la lernejo de skribistoj transiris en la lernejon de termezuristoj. Tie oni instruis la junulojn fari planojn de l' kampoj, kiuj estis plejparte ortangulaj, kaj niveli kun helpo de du tabuletoj kaj ortangulilo. En la sama klaso oni instruis la arton skribi la nombrojn, same malsimplan, kiel la hieroglifoj kaj demotikaj signoj. Sed la plej simplaj aritmetikaj operacioj apartenis jam al la supera kurso kaj estis plenumataj per globetoj.

Ramzes jam havis sufiĉe kaj ne pli frue ol post kelke da tagoj konsentis viziti la medicinan lernejon.

Tio estis samtempe hospitalo, aŭ pli ĝuste granda ĝardeno, plena de arboj kaj bonodoraj herboj. La malsanuloj pasigis la tutajn tagojn en libera aero kaj suno, sur litoj, kiuj anstataŭ matracoj havis streĉitan tolon.

Kiam la princo eniris, regis tie plej granda agado. Kelkaj malsanuloj banis sin en fluanta akvo, aliajn oni ŝmiris per bonodoraj pomadoj aŭ incensis. Estis kelkaj, kiujn oni dormigis per la rigardado aŭ mana karesado; unu ĝemis, al kiu oni ĵus remetis elartikigitan piedon.

Pastro donis en pokalo miksturon al grave mallsana virino, dirante:

−Venu kuracilo, venu, elpelu tion el mia koro, el miaj membroj, sorĉa kuracilo. [Aŭtentika]

Poste la princo, akompanata de la ĉefa kuracisto, iris en la apotekon, kie unu el la pastroj preparis rimedojn el herboj, mielo, oleo, serpentaj kaj lacertaj haŭtoj, ostoj kaj grasoj bestaj. Demandita de Ramzes, la farmaciisto ne levis la okulojn de sia laboro. Li senĉese pesis kaj pistis, murmuretante preĝon:

−Ĉi tio resanigis Izidon, resanigis Izidon, resanigis Horuson... Ho Izido, granda sorĉanto, resanigu min, liberigu min de ĉiuj malbonaj, malutilaj, ruĝaj aferoj, de la febro de l' dio kaj de la febro de l' diino... Ho Ŝanagat Eenagate Synie! Erukate! Kauaruŝagate! Paparuka paparaka paparura...

−Kion li diras?−, demandis la princo.

−Mistero...−, respondis la granda kuracisto, metante la fingrojn sur la lipojn.

Kiam ili eliris en la malplenan korton, Ramzes diris al la granda kuracisto:

−Diru al mi, sankta patro, kio estas la kuracista arto kaj sur kio estas bazitaj ĝiaj rimedoj? Ĉar mi aŭdis, ke la malsano estas malbona spirito, kiu ekloĝas en la homo kaj malsata turmentas lin, ĝis ĝi ricevos konvenan nutraĵon. Oni diras, ke unu spirito sin nutras per mielo, alia per oleo, alia per bestaj ekskrementoj. La kuracisto devas do antaŭe scii: kiu spirito loĝas en la malsanulo; kaj poste, kiajn nutraĵojn ĝi bezonas por ne turmenti la homon?...

La pastro pensis momenton kaj respondis:

−Kio estas la malsano kaj kiel ĝi falas sur la homan korpon, tion mi ne povas diri al vi, Ramzes. Sed mi klarigos al vi, ĉar vi estas purigita, kio gvidas nin en la kuracado. Imagu, ke iu estas malsana je la hepato. Ni, pastroj, scias, ke la hepato estas sub la influo de la planedo PeneterDeva, [Venus] kaj ke la kuracado devas dependi de ĉi tiu stelo.

Sed ĉi tie la scienculoj sin dividas en du skolojn. Unuj diras, ke al malsana je la hepato oni devas doni ĉion, kio estas sub la influo de PeneterDeva: la kupron, lapislazuri, florajn dekoktojn, antaŭ ĉio verbenajn kaj valerianajn, fine diversajn partojn de la korpo de l' turto kaj kapro. Aliaj kuracistoj opinias, ke kiam la hepato estas malsana, oni devas ĝin kuraci per ĝuste kontraŭaj rimedoj. Kaj ĉar la kontraŭulo de PeneterDeva estas Sebeg [Merkuro], do la kuraciloj estas: la viva arĝento, smeraldo kaj agato, nuksoj kaj fine pistitaj partoj de la korpo de l' rano kaj strigo.

Sed tio ne estas ankoraŭ ĉio. Oni devas atenti la monaton, tagon kaj horon, ĉar ĉio ĉi estas sub influo de stelo, kiu povas helpi aŭ malfortigi la efikon de la rimedo. Fine oni ne devas forgesi: kiu stelo kaj kiu signo de la Zodiako estras la malsanulon? Nur konsiderinte ĉion ĉi, la kuracisto povas elekti certan rimedon.Kuracistoj egiptaj.

−Kaj ĉu vi resanigas ĉiujn malsanulojn en la templo?

La pastro skuis la kapon.

−Ne−, respondis li.− La homa inteligento, kiu devas atenti tiom da detaloj, pri kiuj mi parolis, tre facile eraras. Ankoraŭ pli bedaŭrinde estas, ke enviemaj spiritoj, protektantaj aliajn templojn, ofte por savi sian famon malhelpas la kuraciston kaj detruas la efikon de la rimedoj. Do plej diversa povas esti la definitiva rezultato: unu malsanulo tute resaniĝas, la stato de alia nur iom pliboniĝas, tria restas sen ŝanĝo. Kelkaj fariĝas ankoraŭ pli malsanaj, eĉ mortas... La volo de l' dioj!

La princo atente aŭskultis, sed li devis konfesi al si mem, ke ne multe li komprenis. Samtempe li rememoris la celon de sia veno en la templon kaj subite demandis la grandan kuraciston:

−Vi devis, sanktaj patroj, montri al mi la sekreton de la faraona trezorejo. Ĉu ĝi estas tio, kion mi vidis?

−Tute ne−, respondis la kuracisto.− Ni estas ignorantoj en la ŝtataj aferoj. Venos ĉi tien la sankta patro Pentuer, granda saĝulo; li forprenos la vualon de viaj okuloj. Ramzes adiaŭis la kuraciston, scivole pensante pri tio, kion oni estis montronta al li.


Regreso al Protektu senkulpulojn. ~ Kajeroj ~ Kajero 80ª ~ Progreso al Kovrilo 80a