Ni parolu bone

John Wells, prezidinto de la Universala Esperanto Asocio.

Mi memoras, ke je la tiama prezidenta kongresferma parolado, John Wells diris en Valensjo je 1993, ke «oni lernu paroli Esperanton pli bone».

Kutime tio ne estas io aparte malfacila, ĉar geesperantistoj kutime rilatas unu la aliajn ĉefe per poŝto (ĉu elektronika, ĉu helika), kaj estas vortaroj kaj gramatikoj ĉiam proksime je la momento, kiam oni diras ion al alia samideano. Sed ĉefe pro tio surprizas min tiu kutimo, kiun mi jam vidas de kelkaj jaroj, ke eĉ homoj sufiĉe gravaj kaj famaj en la Esperanto movado diras je la komenco de mesaĝoj siaj tiun strangan adreson, «gekaraj!» aŭ «geestimataj». Tio skuas grave mian konon bazan pri Esperanto, kiu fakte ne estas tiom larĝa, sed certe enhavas la dekses regulojn de nia unua majstro, Dr-o Zamenhof. Unu el ili, mi memoras, diras, ke adjektivoj ne estas markita laŭ la sekso, tio estas, ne estas vira aŭ ina kvalifiko, sed nur nomoj ricevas tiun distingon. Do, certe oni povas diri «Karaj geamikoj», aŭ se oni ja komprenas, ke temas pri geamikoj, oni povas simple diri «Karaj», sed ne «gekaraj», ĉar «karaj" neniam rilatis nur al viroj, sed al iu ajn kunanta nomo, kiel «geamikoj». Kvankam, evidente, oni ja povas diri «Gekaroj»...

Regresu ~ Kajeroj ~ Kajero 81-a ~ Progresu