Ĉu krizo? Kiu diris tion?

Kial enspezi? Por kiuj? Por kio?

Ja estas krizo en la nuna Hispanio. Neniam antaŭe estis tiom multe da sendungitoj, kaj eĉ procente la nuna rekordo estas superigita nur de la 25%, kiun sukcesis atingi la registaro de Felipe Gonzalez Marquez, premiero de Hispanio de la sama politika partio kiel la nuna moŝta Prezidanto S-ro Jozefo Ludoviko Rodriguez Zapatero.

Sed ne nur estas krizo pri ekonomio ĉe ni. Tiu ekonomia iam malaperos iel ajn, sed tiu krizo pri valoroj, kiun nun oni suferas ĉe ni, estas pli malfacile surmontebla, ĉar ĝi fontas rekte el nia kripligita edukosistemo, kie persona peno kaj memdisciplino estas tute fremdaj. Sekve en hodiaŭa Hispanio oni havas profesian instruadon, kiel ĉiam, sed ne lernadon. En lando, kie oni laŭleĝe jam identigis punon kaj agreson, geknabaro havas ne multajn ŝancojn esti korektitaj de instruistoj, aldone pro manko de apogo de gepatroj de la koncernaj studentoj, krom kelkaj esceptoj.

La registaro provis korekti tion pere de sia nova kurso "Edukado por Civitaneco", kiu aldoniĝas nun al kursaro de mezlernejoj, sed tiu novaĵo estus tre konvena, se oni ne tinkturis ĝin dekomence per ideologia manipulacio. Aldone, evidentiĝas, ke agnoskinte mankon da respondeco de niaj gejunuloj ĝis kiam ili dekokjariĝos, la movo de la registaro utilas al nenio ajn. Tio okazigas grandan diferencon inter malnovaj edukosistemoj kaj nuna: antaŭe oni lernigis ilin la liston de nomoj de gotaj reĝoj de Hispanio (fakte la unuaj reĝoj hispanaj) kaj la tutan Tabulon de Simplaj Ĥemiaj Elementoj, sed nun oni lernigas ilin kiel lavi siajn manojn. Kaj redakti tekstojn, kiujn ili malofte sukcesas kompletigi sen bazaj gramatikaj kaj konceptaj eraroj. Kvankam feliĉe ni estas en la Eŭropa Unio, kaj tio ebligos, ke brilaj inĝenieroj, advokatoj kaj kuracistoj venos zorgi pri ni el Germanio, Pollando, Britio, Litovujo, kaj aliaj socioj, kie edukado estas ankoraŭ grava afero.

La laboro de la registaro estas esence propaganda, sed ne efika, ĉar efiko postulas fari ion. Sed ŝajnas, ke nun gravas, ke estu pakto ŝtata, ne rimedo. Laŭ la registaro de la nuna Hispanio, la ĉefa problemo estas, ke La Popola Partio ne volas subskribi pakton por eliri la krizon. Tamen, Popola Partio ne regas Hispanion nun, sed la socialisma partio PSOE. Pro tio tiu ĉi devas decidi gravajn aferojn, kiuj certe ne estos tre bone ricevitaj de homoj, kiel malkreskigi salajrojn, ekzemple. La registaro ne volas fari tion sen la apogo de la opozicio. Tion nefarante, ili malplenumas sian parton de la kontrakto, kiun la hispana popolo subskribis kun ili, kiam oni elektis ilin por regi la landon. Ne gravas, ke ili estu popularaj aŭ laŭdataj, sed gravas, ke ili solvu niajn gravajn problemojn. Se ili eraras, ili foriru, se ili maleraras, kaj trovas ĝustajn solvojn, ili restu en povo, sed nur dum la hispana popolo deziru. Cerbobani la popolon estas esence maldemokratia. Tion eĉ socialisto devus kompreni.

Monteskje', aŭtoro de La spirito de Leĝoj.Koverto de la  verko de MonteskjeŭSed eble la kerno de la problemo estas, ke parlamento ne estas vere parolejo, la granda domo kie niaj reprezentantoj parolas por konvinki aliajn reprezentantojn pri la bono de tiu aŭ tiu ĉi decido, sed luktejo kie rivaluloj pli bone aŭ efike insultas aŭ ridindigas la alian teamon, arogante al si aŭ al ili pasintajn triumfojn aŭ fiaskojn, kun malmulte da respekto al homoj, kiuj elektis ilin kaj pagas iliajn salajrojn. Plej granda moko al popolo estas, ke inter la unuaj aferoj, kiujn parlamentanoj faras tuj freŝelektite, estas pligrandigi siajn jam altajn salajrojn. Laŭ mi, estas skandalo grava, ke parlamentano gajnu pli grandan salajron ol laboristo simpla. Mi ne defendas, ke posteno en parlamento kostu monon al parlamentano, sed tio ne devas esti maniero riĉiĝi. Ankaŭ, ili ne devus havi rajton al pensio kiel parlamentano kiam ili emeritiĝos, se ili ne laboris kiel parlamentanoj tridek kvin jarojn, same kiel ceteraj laboristoj. Sed ili ja voĉdonis jese al tiu privilegio, same kiel surpasi la limon pri la mono, kiun ĉiu homo en Hispanio povas ricevi kiel pension. Ambaŭ aferoj estas skandalaj, sed ilin, kaj aliajn aferojn eĉ malpli etikajn ni devos suferi se Monteskieŭ1 ne revivos...

Tial, kiam civitano estu vokita de la popolo defendi ties rajtojn kaj bonfarton el parlamento, ili faru kontraŭ justa salajro, kaj kiam ilia ofico elĉerpiĝu, ili revenu en sian laboron kaj lasu lokon por aliaj homoj, kiuj espereble faru tiun taskon eĉ pli bone. Sed parlamentano ne iĝu profesio, merecenara ofico, ĉar tiukaze (bedaŭrinde ĉi-tiukaze) demokratio iĝas korupteco, kaj tio lokigas la landon en pli malfavora situacio ol se estus diktatoreco. Diktatoreco estas preskaŭ fivorto en nuna Hispanio kaj certe por mensoginklina maldekstro, sed diktatoreco, je sia origino, estis posteno tempolimigita por ke elstara homo zorgu kaj solvu gravan problemon por sia lando. En la preskaŭ ĵusa historio de Hispanio ni havas du ekzemplon pri diktatoreco: la unua estis Generalo Primo de Rivera, kies agado ne estis tro brila, kaj finis per la reveno en povon de la Reĝo de Hispanio, Alfonso 13-a. La alia diktatoro de Hispanio estis Francisco Franko, kiu ja finis la malordon kaj murdadon, kiu okazis dum la Dua Respubliko pro la sekteco kaj maljusteco de ties lastaj registaroj. Dum 40 jaroj li progresigis la landon, malgraŭ la mensogoj de maldekstro, kiuj ankoraŭ havas multe da fido inter homoj, kiuj feliĉe por ili ne travivis tiun kastrofon nacian, kiun Hispanio suferis dum la 30aj jaroj de la lasta jarcentoj.

Nun ni havas en Hispanio registaron, kiu estas teorie demokratia, fakte partitokratia, kaj bedaŭrinde totalismema: ni demandu fumantojn, ni demandu ŝoforojn, kies aŭton estis malhavigitaj al ili per polico survoje. Kaj iom post iom niaj liberoj estos malhavigitaj el ni se la registaro ne ŝanĝas en Hispanio. Kaj baldaŭ. Eble post unu-du jaroj estos krimo, ke mi kritiku la registaron el ĉi tiuj paĝoj. Ĉu tia estas tiu Hispanio, kiun oni deziras? Oni pensu, ke dum la maldekstra reĝimo de Ŝtalino, multe da maldekstraj homoj, kiuj unue apogis lin, finis siajn tagojn perforte, ĉar ili ne konformiĝis tute al liaj pensomaniero aŭ konvenoj...

Jen hispana krizo. Ne origine mona, sed valora, laŭ mi. Kaj la solvon ne nur aŭtoros la registaro...

Monteskje', aŭtoro de La spirito de Leĝoj. Koverto de la  verko de Monteskjeŭ Rimarko.- 1Laŭ Monteskieŭ, la tri povoj devas esti tute sendependaj unu el la aliaj, tiel, ke ili ĉiu povu kontroli la aliajn du: leĝofaristoj, registaro kaj juĝistaro. Tiel, korupto ne aperos. En Hispanio tio ne okazas, kaj sekve okazas korupto.
Regresu ~ Kajeroj ~ Kajero 81-a ~ Progresu