Tial oni ne aĉetu domon en Hispanio

Ne multaj hispanoj povos aĉeti tion en la ĵusa estanto. Ĝis ne tiom longe okazis en Hispanio stranga frenezaĵo: ĉiuj deziris havi propran loĝejon, kvazaŭ ĝin ne havi estus statuso de oficiala malriĉulo, kio vere estu evitenda. Mi memoras sensukcesajn diskutojn kun geamikoj kaj eĉ gefamilianoj pri la afero, ke lui estas pli konvene, almenaŭ dum oni ne scias kie oni enradikiĝos, kaj ke tio, esence, havas malpli da maldezirindaj sekvoj ol avantaĝoj, sed finfine mi ĉesis miajn rezonadojn, ĉar finfine ŝajnis al mi, ke mi diskutas kun muro: oni nepre aĉetu, kaj se iam oni devos vendi, oni ricevos multe pli da mono, ol oni pagis aĉetante la loĝejon!

Bedaŭrinde, tio estis komuna penso en Hispanio dum la plej longa parto de mia vivo, ĝis la nuna momento, kiam tiu pensomaniero iĝis katastrofon por multaj familioj kaj individuaj homoj. Kaj tio okazis, larĝe, pro tio, ke la kutimo legi la malgrandan literojn en kontraktoj ankaŭ ne estas larĝe uzata kutimo ĉi tie:

Ni imagu kio okazas en lando, kiu suferas sovaĝan kapitalismon, kie, aldone, estis rego ĝis antaŭ unu jaro de ekstremdekstra prezidanto, Usono: se oni ne povas pagi la hipotekon, ĉar la kosto de vivo plialtiĝis tiom multe, ke per sia salajro oni ne plu povas kaj vivi kaj pagi la ŝuldon, oni simple iras vidi la bankiston, kaj donas al li aŭ ŝi la ŝlosilon de sia hejmo, kaj tiel finas la afero. Oni ne plu havas hejmon, sed ankoraŭ oni povas revi pri pli favora tempo, kiam siaj monaj kondiĉoj povos permesi al si aĉeti hejmon. Dume, oni luu kaj ploru.

Nun ni imagu tion, kio okazas en lando pli moderna, kie regas de antaŭ ses jaroj socialisma prezidento, kiu pretas fari ĉion, krom mallarĝigi la rajtojn socialajn de l' popolo, Hispanio: se vi akceptis la komunan ideon, ke vi estas neniu, se vi ne posedas vian propran hejmon, sed vi ankoraŭ ne pagis ĝin, la estonto ne estas tre ridetema al vi. Plej granda kvanto da hispanoj estas mileŭrismaj, tio estas, ili gajnas nur ĉirkaŭ mil eŭrojn monate. Aĉetonte vian apartamenton, vi decidis, ke el via salajro vi povas pagi 600 eŭroj, ĉar vi ankoraŭ vivas kun viaj gepatroj. Vi ankoraŭ ne edziĝis aŭ edziniĝis, sed vi jam havu almenaŭ vian amoneston. Vi komencas pagi, kaj eĉ sucesas, kun helpo de gepatroj, sendependiĝi kaj vivi en via propra hejmo, almenaŭ kelkajn tagojn monate. Sed subite maljunuloj, kiuj laboras en la Eŭropa Centra Banko, decidas plialtigi la valoron de eŭribor! Vera katastrofo venas al vi, ĉar vi ne plu pagas po 600 eŭrojn monate, sed 650, eĉ 700. Sed venas pli granda katastrofo, tio, kion oni nomas krizon, kion via socialzorgema prezidento diris, ke ne venus, kaj vi ne nur devas pagi 700, sed 1 100 eŭrojn monate al banko.

Kia vi iĝos, bebo, kia iĝos vi?, kiel kantisto Serrat sin demandis antaŭ kelkaj jaroj (¡Nena, que va a ser de ti?) Nu, per helpo de viaj emeritaj gepatroj, vi sukcesas pagi la hipotekon kelke da tempo, ĝis kiam pro tiu diabla krizo, via entrepreno maldikiĝas sian sklavaron, kaj vi perdas vian postenon. Vi serĉas novan postenon pri via fako, kaj poste pri ia ajn fako, sed vi sukcesas trovi nenion, spite al via juneco kaj kapableco. Viaj gepatroj ne plu povas pagi vian hipotekon, ĉar siaj ŝparoj jam finiĝas, kaj ili (kaj vi) devas manĝi ĉiun tagon. Finfine vi, ĉagrene, devas diri al banko, ke vi ne plu povas pagi al ili, almenaŭ ĝis kiam vi trovos postenon. Eĉ se bankistoj estus bonkoraj kaj dirus al vi, ke ili atendos, finfine eĉ tiu bonkora pacienco elĉerpiĝos, kaj banko forprenos vian koran hejmon, kaj revendos plej alte kiel eble. Post kelkaj monatoj, ili diros al vi, ke ili prunte donis al vi 240 000 eŭrojn, sed ili sukcesis vendi ĝin por nur 80 000. Tio signifas, ke vi ankoraŭ ŝuldas al via banko 160 000 eŭrojn!, kaj vi nepre devos redoni al banko, kiam vi havos monon.

Nun ni revu denove, kaj supozu, ke vi sukcesos trovi postenon, kaj vi denove povos gajni almenaŭ mil eŭrojn. Banko igos juĝiston interveni vian salajron, tiel, ke vi devos pagi almenaŭ 40% de via mono al banko ĝis kiam la ŝuldon vi jam pagis. Supozante, ke vi jam estis paginta al banko antaŭ la krizo 40 000 eŭrojn, vi devos pagi al banko preskaŭ la ceteran parton de via vivo monon por hejmo, kiu neniam estos via.

Jen la kosto de via iluzio havi hejmon propran.

Eble vi, alilanda leganto, ne kredos mian kruelan rakonton, kiu ne povus okazu ĉe vi, ĉar ĉe vi oni ekzekutas hipotekon ĉiam kontraŭ la domon, ne kontraŭ la individuo, male al en Hispanio, kaj pro tio eĉ en Usono krizo ruinigas bankojn, sed ĉi tie krizo ruingas ne bankojn, sed homojn. Kaj tio pruvas, ke ankoraŭ Spain is different!

Tion konsiderinte, eble tiuj junuloj, kiuj tiom supraĵe voĉdonis por maldekstra geniulo, venontfoje zorgos multe pli pri tio, kiun caron li aŭ ŝi voĉdonos, por ke li aŭ ŝi regos diktatore supozitan demokration.

Regresu ~ Kajeroj ~ Kajero 82-a ~ Progresu