Elektronika libro

Libroj paperaj povas enhavi nenion interesantan

Ĉi tia diskuto memorigas min pri alia diskuto, kiun mi vidis ĉe multaj amasmedioj, inter ili Radio Klasika, tiam nomumita "Radio Du" , pri vinilaj diskoj kontraŭ kompaktaj je sepdekaj jaroj de la lasta jarcento, kiam tiuj lastaj ankoraŭ estis aperantaj. Mi aŭdis supozitajn ekspertulojn diri, ke vinila estas "pli homeca", kaj kompakta estas "pli malvarma", kvankam mi ne notis iajn aŭn diferencon laŭ la temperaturo inter vinila kaj kompakta diskoj tenante ilin en miaj manoj.

Sed pasante la jaroj, ni lernis ĝui muzikon sen bruo el disko aŭ nadlsalto, kiel okazis antaŭe, kaj eĉ apero de mp3 jam dismalkonatigis tiun sensencan diskuton.

Mi ne diras, ke la diskuto pri elektronika libro estas sensenca, sed la argumentoj, kiujn mi aŭdas pri ili kaj pri paperaj libroj memorigas min pri tiuj aliaj... Eblas, ke oni nomumu min cinika aŭ tro simplisma, sed la vera celo de libroj de libro ne estas, ke oni flaru ilin, aŭ pezigu ilin, aŭ eĉ, ke ili ornamu nian ĉefĉambron. De la Kodo de Hammurabi ĝis la verkoj de Marko Botella, la celo de libro ĉiam estis kaj estas nur tio, kion ties aŭtoro deziras komuniki al ni. Unue oni uzis kuiritajn koto-tabuletojn Revolucia invento, papiro, fleksibligis la korpon de libro.en malnova Sumerio. Poste, estis revolucia elpensaĵo,papiro, kiu estis surskribita en longaj roloj, kiujn oni nomumis "volumojn". Jes, ĝi estis grava invento, ĉar se ili falis sur la plankon, ili ne rompiĝis. Mi supozas, ke iu ajn babilonano sopiris nostalgie al tiuj malnovaj tabuletoj de kuirita koto, kiuj enhavis pli da "animo" ol tiu "malvarma" papiro. Multe da tempo poste, pensemulo trovis alian grandan teknologian inventon: papero. Ĝi estis multe pli malmultekosta ol papiro, kaj mezepokaj monaĥoj uzis tunojn da inko reskribante tiujn librojn dikajn kaj grandajn, per la aferoj, kiujn antikvaj verkistoj deziris diri al ni, tiel ke ni eksciu pri ĝi. Pli, multe pli poste tiu bonulo, Gutrenberg trovis la moveblajn tipojn, kaj finfine ni, la plebo, tio estas, ni, finfine ekhavis aliron al libro, ĝis tiam rezervita al ekleziuloj kaj tiuj nobeluloj, kiuj deziris fari tion. Plej eble guenbergaj libroj ne havis tiom da "animo" kiel tiuj kopiitaj de monaĥoj permane, ĉar ili estis printitaj de maŝino, al kiu animo mankas; sed dum unu monaĥo kopias unu libron, nur unu presilo produktis dekojn da miloj da libroj. Papero kaj printoteknologio malplikostigis librojn laŭ jarcentoj, ĝis aperis cephaŭta papero je jarcento 20-a. Kaj nun, je jarcento 21-a, oni trovas, ke jam estas finfine libro de papero kaj inko "virtualaj", kiuj estas nek papero nek inko. Sed ni ankoraŭ havas tiun diskuton, se elektronikaj libroj havas pli aŭ malpli "animo" ol tiuj "tradiciaj" libroj, tio estas, surpaperaj, kiujn ni konas de nia tuta vivo, kiuj ofte similas al kosntruaj brikoj, ĉefe se oni intencas porti ilin por ferio.

Sed mi opinias, ke se iam libroj havis animon, ili estas ekzakte tiuj misnomitaj "e-books", elektronikaj libroj, ĉar tion dirante, kion ni vere priskribas estas librovidilojn aŭ librolegilojn, ĉar vere ili mem ne estas la libroj, kaj la veraj libroj estas nur la informado, kiujn ili enhavas, kiu okupas neniu fizika loko, kiu ne flaras, ne pezas, ne gustumas, ne koloras, kaj vere neniu povus vidi sen tiuj ilij. Teio estas, karaj legantoj, tiuj "elektronikaj" libroj estas tute senkorpaj, kaj sekve ili estas la sola animaj libroj laŭ la tuta historio de libro! Gutenberg laboris sola kaj por senamima libro...

Kaj tiun libron la modernaj eldonistoj deziras vendi al ni per troigataj prezoj, ĉar se antaŭe kostis multe da mono aperigi libron pro la kostoj de papero, inko, salajroj, distribuado, kaj tiel plu, nun tio, kion ili vendas al mi ili ne ĉesas havi. De nun ne plu estos elĉerpitaj libroj, ĉar tio, kion oni vendas al ni estas simple la premeson legi ilin. Kaj tio, vere, apartenas nur al la aŭtoro de la libro, ne al eldonisto, kiun oni ne plu bezonas. Sekve la procento, kiun aŭtoro ricevos ne plu estos 1, kiel ĝis nun, sed 100 procento de sia laboro... Mi eksciis antaŭ nelonge, ke la aŭtorino de Tempo inter kudroj, Maria Dueñas, ricevas unu eŭron po vendita ekzemplero, eĉ se ĝi kostas 30 eŭrojn. Nu, elektronika libro eblas ke mi sendu unu eŭron al la aŭtorino pro la permeso legi ŝian libron kie ajn mi trovos ĝin, eble en ŝia propra retpaĝo. Kaj se mi trovas ĝin valora, mi ankaŭ povos sendi al ŝi pli da mono, eble la tutan kvanton de 30 eŭroj, cele al tio, ke ŝi ne ĉesu krei tiom belajn kaj indajn librojn, kiel tiu ĉi, kaj ke ŝi vidu, ke la tempo, kiun ŝi dediĉas al tiu laboro, ne estas tempo perdita.

Plato, eterna pensisto kies librojn oni ankoraŭ oni povas legi.

Sed eldonistoj kaj aliaj mercenaroj de arto ne devus gajni tiom multe pli da mono ol la kreintoj. Certe ne tridekoble ol verkistoj. Kaj aldone, ili daŭre postulas, ke oni pagu al ili monon pro al ebleco, ke oni uzu la modernajn amsmediojn, kiel interreton, por "pirati" tiujn librojn, kiujn ili neniam verkis..., sed kies aŭtoroj estis devigitaj subskribi maljustajn kaj troigajn kontraktojn se ili volis publikigi. Bonŝance, elektronika eldonado povas ŝanĝi tion. Elektronika libro, sekve, ne nur estas la anima de librovidiloj, sed ankaŭ povas esti la armilo per kiu aŭtoroj povas senbalastigi arton el regreso.

Sed eĉ se mi vidas tiom klare, ke tiu estas la nova maniero legi librojn, eĉ tiujn librojn, kiujn mi neniam havis sufiĉe da mono aĉeti, mi ne antaŭe aĉetis vidilon, ĉar mi scias, ke ne estas sola sistemo, ununura formato por elektronikaj libroj, kaj mi ankoraŭ memoras la "formata ĥaoso", kiun oni suferis antaŭ ne longe pri la diversaj formatoj pri vidbendoj. Tiam mi aĉetis vidbendregistrilon laŭ la formato, kiun mi kredis, ke estos definitiva, ĉar ĝi sonis plej bone, la imagkvalito ne estis malpli bona ol tiu de la aliaj, kaj je la fino de la bendo, oni povis remeti ĝin inverse, tiel ke oni povos uzi la saman bendon por denove registri: Sistemo 2000. Sed eĉ se oni asertis tiam, ke Betamax estus la venkinto, finfine estis VHS tiu, kiu sukcesis. Kaj sekve mia investo, granda investo de ĉirikaŭ du mil eŭroj, tiamaj ducent septdek mil pesetoj, estus mono en rubujon..., se ne estus nun tiuj scenoj pri la infanaĝo de miaj gefiloj!

Jen la nova papiro.

Tial mi atendis ĝis kiam la panoramo klariĝos, kaj ni vidos kiun sistemon oni vaste uzas kaj sekve malplikostiĝas pleje, uzante dume la legoformaton PDF, kiun oni jam adoptis laŭmonde por legi ĉe komputilaj ekranoj. Sed mi lernis, ke ĉiuj librovidiloj elektronikaj uzas ekzakte tiun formaton, PDF, kaj sekve mi reviziis mian opinion pri tio, kaj aĉetis la plej malmultekostan, Papyre 5.1. Ne pro tio, ke ĝi estas pli bona ol aliaj, sed pro tio, ke ĝi kostas malpli ol iu ajn alia, kiun mi trovis. Ĝi venis kun memortableto, kiu enhavas 1000 librojn, kaj ankoraŭ havas lokon por aliaj 1000. Kaj mi trovis inter ili multe da libroj, kiujn mi ĉiam deziris legi, sed ne povis, ĉar mi ne havis sufiĉe da mono por aĉeti ilin. Inter ili rangas la verkojn de Platono, Aristo, Galdos, kaj centoj da aliaj, kiuj ne plu estante la kostoj de papero kaj printado, oni povas senĝene kaj senkontraŭleĝe senpage kunhavi kaj disvastigi pro tio, ke ties aŭtoroj mortis antaŭ tiom multe da tempo, ke ne plu eblas, ke oficistoj, kiuj neniam kreis ion ajn, sukcesu postuli monon pro ili laŭ argumento de "rajtoj de aŭtoro".

Regresu ~ Kajeroj ~ Kajero 82-a ~ Progresu