La faraono

Ĉapitro 28-a

Pastro

Kiam vespere la pastroj kaj al kronprinco revenis en la korton, oni ekbruligis kelkcenton da torĉoj. Fariĝis lume kiel en hela tago.

Mefres faris signon. Ree eliris procesio de muzikistoj, dancistinoj kaj malsuperaj pastroj, portantaj la statuon de l' diino Hator kun bovina kapo. Kiam oni forpelis la malbonajn spiritojn, Pentuer komencis sian predikon:

–Vi vidis, noblaj sinjoroj, ke de l' tempoj de la dinastio 19ª ni perdis cent mil mezurojn da tero kaj du milionojn da loĝantoj. Tio klarigas, kial la enspezoj de l' ŝtato malpligrandiĝis je tridek du mil talentoj, kaj pri tio ni ĉiuj scias. Sed tio estas nur la komenco de la malfeliĉoj de Egipto kaj de l' trezorejo. Ŝajne ja restas ankoraŭ al lia sankteco naŭdek ok mil talentoj da enspezoj. Ĉu vi kredas, ke la faraono ricevas ĉi tiun tutan enspezon?

«Kiel ekzemplon mi rakontos al vi, kion lia ekscelenco Herhor malkovris en la provinco de leporoj.

«En la tempoj de la dinastio 19-a loĝis tie dudek mil homoj, kiuj pagis jare tricent kvindek talentojn da impostoj. Hodiaŭ loĝas tie apenaŭ dek kvin mil, kaj ili kompreneble pagas nur ducent septdek talentojn. Sed la faraono, anstataŭ ducent septdek, ricevas nur cent sepdek talentojn!

«Kial?»‒, demandis Herhor, kaj jen kion montris la juĝa esploro:

«En la tempoj de la dinastio 19-a estis en la provinco cent oficistoj, kaj ili ricevados po cent draĥmoj da jara salajro. Hodiaŭ sur la sama teritorio, malgraŭ la malgrandiĝo de la loĝantaro, estas tie preskaŭ ducent oficistoj, kiuj ricevas po du mil kvincent draĥmoj.»

Lia ekscelenco Herhor ne scias, ĉu same estas en ĉiu provinco. Sed do esta certa, ke la trezorejo de la faraono anstataŭ naŭdek ok havas ĉiujare nur sepdek kvar talentojn.

–Diru, sankta patro: kvindek mil...–, intermetis Ramzes.

–Ankaŭ tion mi klarigos–, respondis la pastro. –En ĉiu okazo memoru, princo, ke la faraona trezorejo pagas nun dudek kvar mil talentojn al la oficistoj, dum en la tempoj de la dinastio 19-a ĝi elspezadiis nur dek mil.

Granda silento regis inter la eminentuloj: pli ol unu el ili havis parencon oficiston, kaj bone pagatan.

Pentuer estis sentima.

–Nun–, diris li, –mi montros al vi, kronprinco, la vivon de la oficistoj kaj la sorton de la popolo en la antikvaj tempoj kaj hodiaŭ.

–Ĉu tio ne estas perdo da l' tempo? Tion ja ĉiu povas mem vidi–, murmuris la pastroj.

–Mi deziras tion scii–, diris firme la kronprinco.

La murmuro eksilentis. Pentuer iris sur la ŝtupoj de l´ amfiteatro malsupren en la korton, kaj post li la princo. Mefres kaj la ceteraj.

Ili haltis antaŭ longa kurteno el matoj, kiu formis kvazaŭ ĉirkaŭbaron. Pentuer faris signon. Alkuris dekkelko da junaj pastroj kun hele brulantaj torĉoj. Dua signo, kaj unu parto de l' kurteno falis.

El la buŝoj de l' ĉeestantoj leviĝis krio de miro. Ili havis antaŭ si vivantan bildon, en kiu partoprenis ĉirkaŭ cent figurantoj.

La bildo estis dividita en tri etaĝojn malsupran, kie staris terkulturistoj, mezan kun la oficistoj, kaj supran, kie estis ora trono de l' faraono, apogita sur du leonoj, kies kapoj servis kiel seĝaj brakoj.

–Tiel estis dum la dinastio 19ª–, diris Pentuer. –Rigardu la kamparanojn. Ĉe iliaj plugiloj vi vidas bovojn aŭ azenojn iliaj pioĉoj kaj ŝoveliloj estas bronzaj, sekve fortikaj. Rigardu, kiaj fortikaj homoj! Hodiaŭ oni povas renkonti tiajn nur en la gtvardio de lia sankteco. Potencaj brakoj kaj kruroj, heroaj brustoj, ridetantaj vizaĝoj. Ĉiuj estas oleitaj, banitaj. Iliaj edzinoj preparas nutraĵojn aŭ vestojn: iliaj infanoj ludas aŭ lernas.

La tiama kamparano, kiel vi vidas, manĝis tritikan panon, fazeolon, fiŝojn kaj fruktojn, trinkis bieron kaj vinon, kaj rigardu, kiel belaj estis la kruĉoj kaj pladoj! Rigardu la kufojn, antaŭtukojn kaj mantelojn de l' viroj: ĉio estas ornamita per diverskoloraj brodaĵoj. Ankoraŭ pli bele estas broditaj la ĉemizoj de l' virinoj... kaj ĉu vi vidas, kiel zorge ili kombis sin, kiajn pinglojn ili portis, kiajn orelringojn kaj braceletojn? Ĉi tiuj ornamoj estas faritaj el bronzo kaj kolora emajlo, sed vi povas renkonti ankaŭ oron, almenaŭ orajn fadenojn.

Levu viajn okulojn supren, al la oficistoj. Ili portas mantelojn, sed ĉu kamparano havas saman en festaj tagoj. Ili sin nutras, same, kiel la kamparanoj, tio estas, sufiĉe, sed simple. Iliaj mebloj estas pli elegantaj ol tiuj de l' kamparanoj, kaj pli ofte oni renkontas en iliaj bestoj orajn ringojn. Ili vojaĝas sur azenjoj aŭ en veturiloj tirataj de bovoj.

Pentuer frapis la manojn kaj movado ekregis en la vivanta bildo. La kamparanoj komencis doni al la oficistoj korbojn da vinberoj, sakojn da hordeopizo kaj tritiko, kruĉojn da vino, biero, lakto kaj mielo, grandan kvanton da ĉasaĵo kaj teksaĵojn blankajn kaj kolorajn. La oficistoj akceptis la produktojn, parton lasis al si, sed la objektojn plej belajn kaj multekostajn ili puŝis supren, al la trono. La etaĝo, kie estis la simbolo de la faraona povo, estis superŝutita per produktoj, kiuj formis kvazaŭ monteton.

—Vi vidas, respektindaj—, daŭrigis Pentuer, —ke en la tiamaj tempoj, kiam la kamaranoj estis sataj kaj ne senavaj, la trezorejo de la faraono apenaŭ povis enteni la oferojn de l' regnanoj. Kaj nun rigarduL kio estas hodiaŭ... Nova signalo. Falis la dua parto de l' kurteno kaj aperis alia bildo, en la ĝeneralaj trajtoj simila al la unua.

—Jen estas la nunaj kamparanoj—, diris Pentuer kaj en lia voĉo sonis ekscito. —Ilia korpo konsistas el la haŭto kaj ostoj, ili ŝajnas malsanaj, estas malpuraj kaj ne oleas sin plu. Anstataŭe iliaj dorsoj estas vunditaj per la bastonoj.

«Oni ne vidas ĉe ili bovojn aŭ azenojn, ĉar al kio servus la brutoj, se la plugilon trenas iliaj infanoj kaj edzino? Iliaj pioĉoj kaj ŝoveliloj estas lignaj, kaj tiaj iloj facile difektiĝas kaj pligrandigas la laboron. Vestojn ili tute ne posedas, nur la virinoj portas dikajn ĉemizojn kaj eĉ en la sonĝo ne vidas brodaĵojn, per kiuj sin ornamis iliaj avoj kaj avinoj.

«Rigardu: kion manĝas la kamparano. Iafoje hordeon kaj sekititajn fiŝojn, ĉiam lotusajn grajnojn, malofte tritis platan kukon, neniam viandon, bieron aŭ vinon. Vi demandos: kie malaperis liaj vazoj kaj mebloj? Li havas neniajn, ekster la kruĉo por akvo, ĉar kie li metus ilin en la truo, en kiu li loĝas?

«Pardonu al mi tion, al kio mi nun turnos vian atenton. Tie kelke da infanoj kuŝas sur la planko: tio signifas, ke ili mortis. Estas stranga afero, kiel multe da infanoj de l' kamparanoj mportas nun de malsato kaj laboro! Kaj tiuj estas la plej feliĉaj: ĉar la aliaj, kiuj restas vivantaj, iras sub la batonon de l' intendantoj aŭ estas vendataj al fenicianoj, kvazaŭ ŝafidoj.

La emocio rompis lian voĉon. Li ripozis momenton kaj daŭrigis meze de la kolera silento de l' pastroj:

—Kaj nun rigardu la oficistojn: kiel fortikaj il iestas, rozaj bele vestitaj! Iliaj edzinoj portas orajn braceletojn kaj orelringojn kaj tiel delikatajn vestojn, ke la princoj povus envii al ili. Ĉe la kamparanoj oni ne vidas bovon aŭ azenon: kontraŭe la oficistoj vojaĝas sur ĉevaloj aŭ en portiloj. Ili trinkas vinon kaj nur bonan vinon.

Li ekfrapis la manojn kaj ree fariĝis movado. La kamparanoj komencis doni al la oficistoj sakojn da greno, korbojn da fruktoj, vinon, bestojn... Ĉi tiujn objektojn la oficistoj, kiel antaŭe, metis ĉe la trono, sed en multe malpli granda kvanto. Sur la reĝa etaĝo ne estis plu monteto da produktoj. Kontraŭe la etaĝo de la oficistoj estis superŝutita.

—Jen estas la nuna Egipto—, diris Pentuer. —Mizeraj kamparanoj, riaj skribistoj, la trezorejo ne tiel plena kiel antaŭe. Kaj nun...

Li faris signon kaj okazis io neatendita. Iaj manoj komencis forpreni grenon, fruktojn kaj tesksaĵojn de la etaĝoj de la faraono kaj de l' oficistoj. Kaj kiam la kvanto da komercaĵoj tre malgrandiĝis, la samaj manoj komencis kapti kaj forkonduki kamparanojn, iliajn edzinojn kaj infanojn...

La spektatoroj rigardis kun miro la strangajn agojn de la misteraj personoj. Subite ili ekkriis:

—Tio estas fenicianoj! Ili tiel rabas nin!

—Jes, sanktaj patroj—, diris Pentuer. —Tio estas la manoj de fenicianoj, kaŝitaj inter ni. Ili rabas la reĝon kaj la skribistojn, kaj la kamparanojn ili sklavigas, kiam al la kompatindaj restas nenio.

—Jes! Ŝakaloj! Malbeno al ili! Oni devas forpeli la kanajlojn!—, kriis la pastroj. —Ili plej multe malutilas la ŝtaton.

Sed ne ĉiuj tiel kriis. Kiam ĉio eksilentis, Pentuer ordonis porti la torĉojn en alian parton de la korto kaj kondukis tien siajn aŭskultantojn. Tie estis neniaj vivantaj bildoj, sed kvazaŭ industria ekspozicio.

—Bonvolu ekrigardi—, diris li. —Dum la dinastio 19a tiujn ĉi objektojn alsendadis al ni la eksterlanduloj: el la lando Punt ni havis parfumojn, el Sirio oron, ferajn armilojn kaj militajn veturilojn. Jen ĉio.

Sed tiam Egipto produktis... Rigardu tiujn ĉi grandegajn kruĉojn: kiom da formoj kaj koloroj!

«Aŭ la meblojn: ĉi tiu seĝo estas inkrustita per dek mil pecoj da oro, perlamoto kaj kolora ligno. Rigardu la tiamajn vestojn: kiaj brodaĵoj, kia delikateco de l' teksaĵoj, kiom da koloroj! Kaj la bronzaj glavoj, pingloj, braceletoj, orelringoj, agronomiaj kaj metiaj iloj! Ĉion ĉi oni faris ĉe ni du la dinastio 19ª. Li transiris al alia grupo.

—Kial hodiaŭ, riguardu: la kruĉoj estas malgrandaj kaj preskaŭ sen ornamoj, la mebloj simplaj, la teksaĵoj maldelikataj kaj unutonaj. Neniu el la nunaj produktoj povas esti komparata kun la tiamaj rilate la grandecojn, fortikecon kaj berlecon. Kial?

Li iris kelke da paŝoj antaŭen kaj ĉirkaŭita de la trorĉoj diris:

—Jen estas la granda nombro da komercaĵoj, kiujn liveras al ni fenicianoj el diversaj partoj de l' mondo. Kelkdelko da parfumoj, koloraj vitroj, mebloj, vazoj, teksaĵoj, veturiloj..., ĉio ĉi venas al ni el Azio kaj estas aĉetata de ni.

«Ĉu vi komprenas nun kial fenicianoj forprenadis de la skribistoj kaj faraono grenon, fruktojn kaj brutojn? Por tiu fremdaj produktoj, kiuj ruinigis niajn metiistojn, kiel la akrido la herbon.

La pastro momenton ripozis kaj daŭrigis:

—Inter la komencaĵoj liverataj de fenicianoj al la faraono, nomarĥoj kaj skribistoj, la unuan lokon okupas la oro. Ĉi tiu speco de komerco estas la plej bona bildo de la malfeliĉoj, kiujn azianoj altiras al Egipto.

«Se iu prenas de ili unu talenton da oro, li devas post tri jaroj redoni al ili du talentojn. Sed plej ofte fenicianoj sub preteksto malgrandigi la embarason de l' ŝuldanto, jene asntataŭas la pagon: la ŝuldanto por ĉiu pruntita talento, farmdonas al ili, por tri jaroj, du mezurojn da tero kun tridek du homoj...

«Rigardu tien, ekselencoj, —diris li, montrante la pli bone limigitan parton de l' korto. —Tiu kvadrato da tero, cent okdek paŝojn longa kaj larĝa signifas du mezurojn: la grupo de viroj, virinoj kaj infanoj prezentas ok familiojn. Ĉio ĉi kune, la homoj kaj tero, iras en teruran sklavecon por tri jaroj. Dum tiu ĉi tempo ilia posedanto, faraono aŭ nomarĥo, havas de ili nenian profiton: kaj kiam pasos la tri jaroj, ili reprenas la teron elĉerpitan kaj la homojn..., ne pli multe ol dudek. La aliaj pereis en la turmentoj.

La ĉeestantoj murmuris de teruro.

—Mi diris, ke du mezurojn da tero kaj tridek du homojn prenas feniciano por tri jaroj, se ili pruntas unu talenton da oro. Rigardu, kia peco da tero estas kaj kia aro da homoj, kaj nun ekrigardu mian manon...

«La ora peco, kiun mi tenas, malpli granda ol kokina ovo, estas unu talento!

«Ĉu vi taksas, ekscelencoj, la tutan malhonestecon de fenicianoj en tia komerco? Ĉi tiu malgranda peco da oro en la realeco posedas neniajn maltrankvilajn ecojn: ĝi estas flava, peza, ne rustas, jen ĉio. Sed la homo ne povas sin vesti per oro, nek kvietigi la malsaton, aŭ soifon. Se mi posedas amason da oro, grandan kiel piramido, mi estus ĉe ĝi same mizera, kiel libiano, erarvaganta en la okcidenta dezerto, kiam li ne havas daktilojn, nek akvon.

«Kaj rigardu, por peceto de tiu ĉi senutila aĵo feniciano prenas pecon da tero, kiu povas nutri kaj vesti tridek du homojn, kaj krom tio li prenas ankaŭ ilin! Dum tri jaroj li ekspluatas la estaĵojn, kiuj scias kulturi, semi kaj rikolti, fari farunon kaj bieron, teksi vestojn, konstrui domojn, fabriki meblojn...

«En la sama tempo faraono aŭ nomarĥo dum tri jaroj estas senigita je la servoj de tiu ĉi homoj. Ili ne pagas al li impostojn, ne portas ŝarĝojn post la armeo, sed laboras por la profito de avida feniciano.

«Ĉu vi scias, ekscelencoj, ke en la nuna tempo ne ekzistas jaro, en kiu en tiu aŭ alia nomeso ne eksplodas ribelo de kamparanoj, konsumitaj de la malsano, troŝarĝitaj per la laboro, batataj per la bastonoj? Unu parto de ĉi tiuj homoj pereas, aliaj estas sendataj en minejojn, kaj la loĝantaro pli kaj pli malgrandiĝas nur tial, ke feniciano donis al iu pecon da oro! Ĉu oni povas imagi pli grandan malfeliĉon, kaj ĉu en tiaj kondiĉoj Egipto ne perdos ĉiujare teron kaj homojn? La feliĉaj militoj ruinigis nian landon, sed la fenicia ora komerco finmortigos ĝin.

Sur la vizaĝoj de l' pastroj oni povis legi kontentecon: ili pli volonte aŭskultis pri la trompemo de fenicianoj, ol pri la lukso de l' skribistoj.

Pentuer ripozis momenton, poste li turnis sin al la princo.

—De kelke da monatoj—, diris li —kun maltrankvilo vi demandas, dia servisto Ramzes: kial malgrandiĝis la enspezoj de lia sankteco? La saĝo de l' dio montris al vi, ke malgrandiĝis ne nur la trezoroj, sed ankaŭ la armeo, kaj ke ambaŭ ĉi tiuj fontoj de la reĝa potenco malgrandiĝados senĉese. Kaj tio finiĝos per plena ruino de la ŝtato, aŭ la ĉielo sendos al Egipto monarĥon, kiu haltigos la fluon de la malfeliĉoj, kiuj de kelke da jarcentoj superverŝas la patrujon.

«La trezorejo de l' faraonoj estis plena, kiam ni havis multe da tero kaj da loĝantoj. Oni do devas forŝiri de la dezerto la fruktodonajn terojn, kiujn ĝi englutis, kaj liberigi la popolon de la ŝarĝoj, kiuj malfortigas kaj malgrandigas la loĝantaron.

La pastroj ree komencis maltrankviliĝi de timo, ke Pentuer ne parolu duan fojon pri la skribistoj.

—Vi vidis, princo, per viaj propraj okuloj kaj ĉe atestantoj, ke en la epoko, kiam la popolo estis sata, bela kaj kontenta, la reĝa trezorejo estis plena. Sed kiam la popolo fariĝis mizera, kiam la virinoj kaj infanoj devis sin jungi al la plugilo, kiam la lotusaj grajnoj anstataŭis la tritikon kaj viandon, la trezorejo malriĉiĝis. Se do vi volas alkonduki la ŝtaton al tia potenco, kian ĝi posedis antaŭ la militoj de la dinastio 19ª, se vi deziras, ke la faraono, liaj skribistoj kaj armeo naĝu en riĉaĵoj, ceritgu al la lando longan pacon, kaj al la popolo bonan staton. La maturaj homoj ree manĝu viandon, kaj portu broditajn vestojn, la infanoj anstataŭ ĝemi sub la vipoj kaj morti de laboro, ludu aŭ lernu.

«Memoru fine, ke Egipto portas sur sia brusto venenan serpenton...

La ĉeestantoj aŭskutis kun atento kaj timo.

—Ĉi tiu serpento, kiu suĉas la sangon de la popolo, la riĉaĵojn de la nomarĥoj, la potencon de l' faraono, estas fenicianoj!

—For ilin!—, kriis ĉeestantoj. —Oni devas nuligi ĉiujn ŝuldojn. Oni ne enlasu plu iliajn komercistojn kaj ŝipojn.

Kvietigis ilin la ĉefpastro Mefres, kiu kun larmoj en la okuloj sin turnis al Pentuer:

—Mi ne dubas, ke per via buŝo parolis al ni la sankta Hator. Ne nur tial, ke homo ne povus esti tiel saĝa kaj ĉioscia, kiel vi, sed ankaŭ tial, ke mi rimarkis super via kapo flametojn en formo de kornoj.

«Mi dankas vin pro al grandaj vortoj, ker kiuj vi dispelis nian nescion. Mi benas vin kaj petas la diojn, ke ili nomu vin mia posteulo, kiam mi estos alvokita al ilia juĝo.

Longa aklamo de l' aŭskultantoj aprobis la benon de l' ĉefpastro. La pastroj estis tion pli kontentaj, ke senĉese pendis super ili timo, ke Pentuer ree tuŝos la demandon pri skribistoj. Sed la saĝulo sciis esti modera: li montris la internan vundon de l' ŝtato, sed li ne flamigis ĝin, kaj tial lia triumfo estis plena.

La princo Ramzes ne dankis Pentueron: li alpremis lian kapon al sia brusto. Neniu dubis, ke la prediko de l' granda profeto ekskuis la koron de la kronprinco, kaj ke ĝi estas grajno, el kiu povas elkreski la gloro kaj feliĉo de Egipto.

En la sekvinta tago Pentuer, sen adiaŭo, ĉe la leviĝo de la suno forlasis la templon kaj forveturis Menfison.

Ramzes dum kelke da tagoj parolis kun neniu: li sidis en la ĉelo, aŭ promenis en la ombraj koridoroj kaj meditis. En la fino de l' finoj Pentuer diris nenion novan: ĉiuj plendis pri la malkresko de la teroj kaj loĝantaro en Egipto, pri la mizero de l' kamparanoj, pri la maljusteco de la skribistoj kaj malhonesteco de fenicianoj. Sed la prediko de la profeto ordigis liajn senordajn sciojn, donis al ili palpeblajn formojn kaj pli bone lumigis kelkajn faktojn.

Fenicianoj ekteruris lin: la princo ne komprenis ĝis nun la grandegon de la malfeliĉoj, kaŭzataj de ĉi tiu popolo al la ŝtato. La teruro estis tiom pli forta, ke li ja mem siajn proprajn kamparanojn farmdonis al Dagon kaj estis atestanto, kiel la bankiero reprenis la ŝuldojn!

Se la fakto, ke la princo sin trovis implikita kun la malhonesteco de fenicianoj alkondukis al stranga rezultato: Ramzes ne volis pensi pri ili, kaj kiom da fojoj ekflamis en li kolero kontraŭ ĉi tiuj homoj, tiom da fojoj estingis ĝin la sento de l' honto. Ĉu li ne estis parte ilia kunulo?

Kontraŭe, la princo bone komprenis la gravecon de la malgrandiĝo de l' teritorio kaj loĝantaro, akj pri tio li precipe insistis en siaj meditoj.

—Se mi posedus—, diris li al li mem, —la du milionoj da homoj, kiujn Egipto perdis, oni povus kun ilia helpo repreni de la dezerto la fruktodonajn terojn, eĉ pligrandigi la teritorion. Kaj tiam, malgraŭ fenicianoj, niaj kamparanoj vivus pli bone kaj plingrandiĝus la enspezoj de la ŝtato.

Sed kie preni la homojn?

Okazo inspiris al li la respondon. Foje vespere, promentante en la ĝardeno de l' templo, la princo renkontis aron de sklavoj, kiujn la generalo Nitager kaptis sur la orienta limo kaj sendis al la diino Hator. Ĉi tiuj homoj estis bone konstruitaj, laboris pli multe ol egiptanoj, kaj ĉar oni bone ilin nutris, ili eĉ estis kontentaj je sia sorto.

Kiam la princo rigardis ilin, fulmo eklumigis lian animon: de la emocio li preskaŭ perdis la konscion. Egipto bezonas homojn, multe da homoj, centojn da miloj, eĉ milionon, aŭ du milionojn. Kaj jen ili estas! Oni devas nur invadi Azion, preni ĉion, kion oni renkontos sur la vojo, kaj sendi Egipton. Kaj ne fini la militon pli frue, ol oni kolektos tiom, ke ĉiu egiptano havos sian sklavon.

Tiel naskiĝis plano simpla kaj kolosa, dank' al kiu la ŝtato devis akiri loĝantaron, la kamparanoj helpantojn en la laboro ka jla trezorejo de l' faraono fonton de enspezoj, neniam sekiĝantan.

La princo estis ravta, kvankam en la sekvinta tago vekiĝis en li nova dubo.

Pentuer insiste proklamis, kaj Herhor jam antaŭ li diris la samon, ke la fonto de malfeliĉoj de Egipto estis la venkaj militoj.

Do oni ne povas relevi Egipton per nova milito.

—Pentuer estas granda saĝulo kaj Herhor estas granda saĝulo—, pensis la princo. —Se ili opinias la militon malutila, se same opinias la ĉefpastro Mefres kaj aliaj pastroj, eble la milito vere estas danĝera afero?

Kaj ĝi devas esti tia, se tion diras tiom da saĝaj kaj sanktaj homoj.

Kaj se Pentuer mensogis? Kial li farus tion? Kompreneble instigita de Herhor, Mefres kaj de la tuta pastraro. Sed kial la pastroj ne volis militon? Kiaj estis iliaj motivoj? Ĉiu milito ja alportis plej grandajn profitojn al ili kaj al la faraono.

ĉu eblas, ke pastroj trompu min?

Cetere ĉu la pastroj povis trompi lin en tiel grava afero? Estas vere, ke ili faris tion ofte, sed en malgravaj aferoj, sed ne en la aferoj pri la estonteco kaj sorto de l' ŝtato. Oni ne povas ankaŭ diri, ke ili ĉiam trompis. Ili ja estas la servistoj de l' dioj kaj la gardistoj de la grandaj misteroj. En iliaj temploj loĝas spiritoj, Ramzes mem konvinkiĝis pri tio en la unua nokto de sia loĝado ĉe la templo.

Kaj se la dioj ne permesas a la profanoj proksimiĝi al siaj altaroj, se ili tiel vigle gardas la templojn, kial ili ne gardus Egipton, kiu estas ilia plej granda templo?

Kiam post kelke da tagoj, post solena diservo, benata de l' pastroj, Ramzes forlasis la templon de Hator, du demandoj okupis liajn pensojn:

Ĉu milito kontraŭ Azio povus malutili Egipton?

Ĉu la pastroj povus en ĉi tiu demando trompi lin, la kronprincon?

Regresu ~ Kajeroj ~ Kajero 82-a ~ Progresu