UK en Havano

La pasintan 17-an de julio komencis en Havano la 95-a Universala Kongreso de Esperanto.

Ondo havana.

Ĵus reveninte de la grava evento jara de Esperanto, mi ne povas ne pensi pri la aferoj, kiuj plej ŝokis min dum la kongreso. Mi konis kongresanojn, kiuj ne certis ĉu ili manĝos ĉiun tagon, laŭ siaj diroj. Veras, ke mi ne kontraŭstaris tiujn diraĵojn kun tiuj de LKKanoj, kaj pro tio mi ne povas certigi, ke tio estas ekzakta. Aliflanke, mi trovis multe da ruzaĵo el kelkaj kubanoj, kiujn mi trovis, kaj ne nur en kongresejo, ĉar mi pasigis aldonan semajnon veturante tra duono de la insulo.

La kongreso mem ne tiom multe diferenciĝis el aliaj kongresoj: ni ĉiam devis porti la kongresan ŝildon, aŭ nin oni ne permesus eniri la ejon, Hotelon Palco (prononcate palko), ĉar ĉiam estis aro da pordistoj kontrolante tion. Mi memoras, ke germanino havis grandan problemon pri tio, kaj oni devigis ŝin iri al alia konstruaĵo trovi iun, kiu devus doni al ŝi novan ŝildon, kontraŭ pruveco de ŝia identeco. Sed ni estis en Kubo! Tio signifis, ka la koncerna homo ne estis ĉe sia deĵorejo, eble pro tio, ke li aŭ ŝi ne sukcesis trovi ĝustatempe petveturilon, ĉar persona interurba veturado en Kubo hodiaŭ kuŝas troe pri turistoj bonkoraj, kiuj petveturigas homojn, al kiu la ŝtato kuba ne provizas per regula transporto. Tio ja povas esti nur mia opinio, sed tamen mi kontrolis tion la venintan semajnon, kiam mi per luita aŭto konstatis tion, laŭdire de petgastoj kubaj. Sed tio ja ne estis kulpo de nia germana kunkongresanino, kaj mi tion diris al la zorgantino de la ejo, kie ŝi devus ricevi sian kongresan ŝildon. Mi estis konvinkema, kaj ŝi telefonis kaj diris al ni, ke ni iru al koncerna enirpordo kaj demandi pri koncerna viro, kiun ni devos diri, ke ŝi (mi memoru ŝian nomon) sendas nin. Do ni iris kaj la viro, anstataŭ akompani nin, kiel esperende, simple permesis, ke ni eniru dum li daŭre parolas al kunanto. Ni jam estis ene de la ejo, sed ŝi ne bezonis tiun problemon ĉiun tagon, okaze, ke ŝi ne trovos sian identigilon en hotelo, kie ŝi kredis, ke ŝi lasis aŭ perdis ĝin. Sekve ni iris al homo, kiu solvos tiun aferon.

Surprizis min, ke la homon mi konis, ĉar li estas oficiron de UEA, kaj fakte sufiĉe amikema kaj bonkora. Mi klarigis la aferon al li, kaj li petis vidi ŝian pasporton, kiun ŝi bedaŭrinde ankaŭ ne havis kun ŝi. Sed antaŭ li povus diri ion, mi klarigis, ke la antaŭan tagon ŝi kaj mi partoprenis la samajn kongreserojn, kaj mi certigas, ke ŝi estas kongresanino. La viro ridetis iomete malice, kaj donis al ŝi novan identigilon. Post tiumomenta dankado, mi ne niam plu vidis tiun belan germaninon. Sed mi mindemandas pri tio, kio okazus, se mi ne trovus ŝin en la ĝusta momento? Ne mi, sed la kongreso mem devus solvi tiujn problemojn.

Adita kaj Grisel' dancas kadre de Amindaj Grupo.

Rakontante tiun anekdoton ekster la movado (kaj mi timas, ke eĉ en kelkaj etosoj intermovadaj), oni ne komprenas, ke esperantistoj faras aferojn sen esperi rekompencon. Sed jen la esperantista sinteno, la esperantista spirito de helpo kaj alproksimiĝo al aliaj. Tio estas konstanto inter ni de kiam unuafoje en Bulonjo-sur-Maro kunvenis homoj kun homoj: ni ĉiuj kunvenas ĉiujare, laŭ niaj eblecoj. Nur milito malebligis kongresojn de paco kaj por paco, la esperantaj kongresoj, la solaj kongresoj mondaj sen tradukiloj aŭ tradukantoj. Meritas la penon veni kaj vidi homoj el diversaj kulturoj, kaj konstati, ke ili estas same kiel ni mem, ke iliaj movigoj kaj motivoj estas samaj aŭ similaj al tiuj niaj, ke iliaj sopiroj kaj sukcesoj tiom altgrade similas al tiuj niaj, kaj ke niaj rompitaj sonĝoj kaj revoj estas tiom similaj. Tiel, ni povas komforti kaj komfortigi, samtempe, unu la aliajn. Kaj kune deklaracii, ke ne ni konsentas kun la nuna stato de aferoj en la mondo, sed tamen ne per perforto ni revas ŝanĝi ilin, ĉar ni ne plu estas batalantoj, sed laborantoj por paco. Iom post iom, sulko post sulko, ni fosu nian penon kaj celu al nia revo.

Kaj nia revo komencis ĉifoje por kunveno en Havano, lando brila de Karibio, kie, on diris al mi, ŝajnas, ke la tempo haltas, ripozas, kaj pensigas nin pri kien ni iras en la hasto de nia ĉiutaga vivo...

Stano kaj mi

Mi vidis multajn amikojn kaj samideanjojn en Havano, inter ili Stano Marĉek. Mi ricevis baton, kiam mi eksciis, ke la registoj de UEA decidis eksoficigi lin kiel redaktoron de nia magazino Esperanto. Mi memoras, ke de kiam mi UEAniĝis, nia magazino aperis ĝustatempe nur dum Stano estis redaktoro. Do, mi ne komprenas kial oni decidis eksigi lin kiel redatoron. Ĉu li postulis pli da mono ol UEA kapablas pagi? Se tio estas la kialo, oni klarigu, kaj danku lin, tamen, lian bonan laboron. Sed se estas alia kialo, oni diru al la veraj posendantoj de UEA, ni, la anoj, ĉar la estraro estas nur la adminstrantoj de tio, kio ne estas sia, sed nia. Mi konstatis, ke mia indigno ne estis unika, ĉar aliaj samideanoj jam skribas protestleteron al estraro pro tio, kaj subskribis ĝin multe da aliaj samideanoj, kelkaj el ili eĉ klarigante, ke se Stano ne plu redaktas la magazinon, ili ne plu partoprenos UKn denove.

Prezidanto de preskaŭ ĉiuj esperantistoj Pri al ĉefaj eroj de la Kongreso, estis unue la Kongrestemo, Interproksimigo de kulturoj, kiel kutime gvidata de Hamfrej Tomkin', la oficialaj prelegoj de diversaj fakuloj, kaj eĉ la prelego pri la Gazetoteko Lanti, kiun unuafoje mi diris en Universala Kongreso, tiel komunikante oficiale al la universalaj esperantistoj pri ĝi. Amuze estis la fakto, ke dum mia prelego mi devis peti de la kubaj teknikistinoj, ke ŝi denove ŝanĝu la bildon, kaj finfine mi konfuzis ambaŭ lingvojn, kaj eraris fojfoje inter Esperanto kaj la hispana, ĉefe pro tio, ke kvankam la aŭskultantaro ŝajnis al mi etne hispana, ĝi estis ĉeĥoj, hungaroj kaj de aliaj landoj kies lingvo tute ne rilatas al tiu mia. Ne indas reprodukti ĉi tie tion, kion mi diris, ĉar mian prelegon mi eltiris el artikoloj pri ĝi, kiujn mi jam publikigis en ĉi tiu magazino en la pasinto.

Ŝokis min vidi, ke la prezidanto de UEA portis tipikan kostumon de sia lando en oficialaj eventoj, kiel prelego kaj malfermo de la kongreso. Mi ne kritikas, ke li tion faru en sia privata vivo kaj agado, sed agante je la nomo de ĉiu esperantisto en la mondo, mi simple ne komprenas tion, ĉar li ne reprezentas Bharaton en la esperantistaro, sed esperantiston antaŭ la mondo. Mi scivolas pri tio, kiel vestumus la Prezidanto de UEA, se anstataŭ de Bharato, li estus civitano de Ganao, Bolivio aŭ de rezervujo indiana en Usono... Sed mi renoncis diskuti la aferon racie, ĉar samideanino ĉe la UK trovis tion tute normala, kio pensigis min pri la detruantaj efektoj de politika korekto, kiu ne solvas problemojn, sed nur maskas ilin.

Pri aliaj flankoj de la UK mi pridiros en la ceteraj numeroj de 2010.

Elkore,

Jesuo

Regresu ~ Kajeroj ~ Kajero 82-a ~ Progresu