La kazo pri Kajeroj

Antaŭ ne longe mi ankoraŭ legis en interreto mensogojn pri nia magazino, kiujn ja tedas min korekti, ĉar estas evidente kie estis la origino kaj la kialoj politikaj de tiuj fifamigoj.

Sed mi ne povas ne pensi pri la afero, ke iam estis ĉirkaŭ cento da esperantistoj, kiuj mone subtenis HALEn kaj nian magazinon, kaj nun ili ŝajnas for. Politiko, jes, estis unu kaŭzo, sed estas pli.

De unu flanko, estas tiuj homoj, kiuj konsideras sin maldekstraj ĉefe pro tio, ke ili ne scias pri kio temas maldekstro. Oni konsideras ade en nia lando, ke maldekstro estas progreso, kaj progreso estas bona afero, kiu celas plibonigi vivon de ĉiuj popolanoj. Tamen, aferoj pruvas male: post du progresemaj, maldekstraj periodoj en la registaro kaj parlamento de Hispanio (jen danĝero pri tio, ke parlamento elektu registaron), oni vidas, ke ne ĉiuj hispanoj pliboniĝis en sia vivo, se ekonomia plifaciligo estas pliboniĝo. Oni vidas, ke socialismaj ministroj, kiel Jozefo Bono aŭ Lejre Paĥin', ekonomie pliboniĝis, sed kvardek po cento da hispanoj ricevas ĉirkaŭ 800 eŭrojn, kaj plej ofta salajro en Hispanio estas malpli ol 1 000 eŭroj. Dume, parlamentano ricevas pli ol 6 000 kiel salajron, kaj tio estas skandalo. Pli grava skandalo estas, ke se parlamentano ne iras labori, li aŭ ŝi devas klarigi nenion, male al simpla laboristo, sed se li aŭ ŝi ja iras al parlamento, aldonan kvanton da mono li aŭ ŝi ricevas. Ĉiun tagon ni legas pri nova ekonomia skandalo de politikisto, de ajna politika partio. Tio ne pruvas, ke socialistoj estas pli honestaj aŭ malhonestaj ol alipartianoj, sed nur, ke ne la homoj, sed la tuta sistemo politika de Hispanio estas korupta denaske. Tio ne estas nova problemo, ĉar jam filozofo Plato pridiskutis ĝin en siaj verkoj: demokratio povas iĝi demagogion kaj koruptecon. Ni pensigis pri tiuj aferoj ĉi tie, kaj anstataŭ diskuti niajn argumentojn, kelkaj samideanoj decidis, ke ni estas "ekstremdekstruloj", kaj pro tio decidis eviti nin. Sed ekstremdekstruloj ne defendas, laŭ mia kono, respekton por libereco kaj bazajn rajtojn de homoj, rajtojn, kiuj estas denaskaj, sengrave al tio, kion la koncerna ideologio pli-malpli bonisma diru.

De la alia flanko, la etoso en kiu nia magazino moviĝas de kelkaj jaroj estas atea kaj religie kaj politike. Ĉar ne sufiĉas diri, ke dio ne ekzistas por ke tio estu vera. Se dio ne ekzistas, oni ne povas vivi kvazaŭ morgaŭ estu la fino de la mondo kaj ni devos diri al solena barbulo pri tio, kion ni faris kun nia vivo, kaj kial ni ne senĉese laŭdis Lin kaj nome de li faris ĉion, kion ni faris, ĉu bonaj ĉu malbonaj agoj. Kaj se oni sukcesis ne vivi tiel, oni ankaŭ ne vivu laŭ aliaj dogmoj. Politikaj dogmoj estas eĉ pli fiaj ol tiuj religiaj, ĉar religio funde entenas senson pri moralo aŭ etiko, sed politiko tute fremdas al moralo aŭ etiko, laŭ tio, kion oni vidas kaj vidis en la historio de la nacioj, inkluzivante tiu nia. La celoj, oni vidas, rajtigas la rimedojn. Kaj tio estas tute falsa, ĉar pli ofte ol ne, la rimedoj fiigas la celon. Oni povas vidi, ke la noblan celon pagi pli altan salajron kaj plibonigi la vivnivelon de laboristoj kaj socialajn konkerojn oni ne atingis en Hispanio dum la nuna rego de la registaro, ĉar mankas mono. Kaj mankas tiom multe, ke eĉ la antaŭajn kondiĉojn oni ne povas daŭrigi, kaj nun, unuafoje en la historio de la lando, la salajroj malkreskiĝas. Oni diras, ke tio estas sekvo al nuna krizo monda, sed tio estas nur malmultekosta mensogo: aliaj landoj jam eliras la krizon, kaj ili ne devis malplialtigi la salajrojn de la laboristoj. Sed ili ne havis tion, kion ni havas ĉi tie: socialisman registaron.

Pro tio, ke ni opinias kvazaŭ ne nur ne ekzistas dio, sed ankaŭ kvazaŭ la dogmoj de maldekstruloj estas stultaĵoj, kaj ilia rifuzo debati kaj argumenti nur esprimo pri kripligita kulturo kaj malferma malkuraĝo, tiuj homoj, kiuj ankoraŭ revas pri paradizoj sur tero ne deziras legi nin, kaj rifuzas subteni nin, en la vana espero, ke ni malaperu. Espereble aliaj homoj, tiuj, kiuj komprenas, ke paradizo ne estas senkostaj, tiuj, kiuj opinias, ke ĉiutaga laborado alportas al ni pli bonan kaj justan mondon, kie indas vivi, eĉ se ĝi ne estas paradizo donacita de senkohera dio al pigraj estaĵoj, kiuj meritas nenion, krom glavon de anĝelo pro sia stultaĵo. Ankaŭ maldekstraj dioj, pioj kaj doktrinoj ne paradizigos ĉi tiun mondon, la solan, kiun ni povos ĝui, sed male, se ni ne estas multe pli zorgemaj, sub la standardo de maldekstro kaj progreso, elstarigitaj politikistoj ade riĉiĝos kaj malaperos. Tiel okazis en la pasinto, kaj okazas en la estanto. Ni ne bezonas diojn, ni ne bezonas revovendantojn, sed nur labori ĉiun tagon por atingi pli bonan kaj justan mondon, kie indos, ke oni vivu.

Jen la ĉeestantaro, kiun Kajeroj el la Sudo serĉas kaj finfine havos. Nia magazino ne plu estas bonisma, kaj ne plu kontentos bonismulojn, sed ĝi estu laborema kaj esperanta, kiel decas al laboristoj esperantaj de Hispanio kaj aliloke.

Regresu ~ Kajeroj ~ Kajero 82-a ~ Progresu