Imago, kiu plej ŝokis min dum mi estis en Havano
Kajeroj el la Sudo 83ª

Oktobron de 2010
Indekso
  1. Redaktore.
  2. Eble ne ekzistas Dio.
  3. La noto.
  4. Kubo: kunfandiĝo de homaro
  5. La Faraono: ĉapitro 29ª.

Kiam mi vizitis Kubon, mi miris pri multe da aferoj, kiuj estis diversaj al tio, kion mi vidas ĉi tie, ĉe mi. Sed plej ŝokis min tiu alvoko al komuna civitano pri lerni pafi, antaŭ la indiferenco de tiuj du virinoj, kiuj pli zorgas pri ĉu ŝi forgesis ion en sia sako, ĉu la dolĉaĵo estas bongusta.

Ĉe ni pafiloj estas malpermesitaj, se oni ne havas specialan permeson. Ekhavinte ĝin, oni rajtas porti pafilon nur al pafejo, se oni sportumas per pafilo, kaj la ceteran tempon oni devas havi ĝin en sekuraskatolo, tiel, ke la pafilo neniam estu en manoj, kiuj ne respondecas pri ĝi. Sed en Kubo mi vidis tiun grandan averton: Kampo por Pafo Distra. Asocio de batalantoj de la Kuba Revolucio; kaj per bluaj literoj: Programo Eduku vian filon. Kvankam mi ne demandis pri kio temas, evidentiĝas, ke tie oni portu siajn geinfanojn, por ke ili lernu kiel pafi kaj defendi sian landon, eble kontraŭ malamika invado...

Regresu al antaŭa artikolo ~ Kajeroj. ~ Gazetoteko ~ ~ Progresu al sekvanta artikolo
Muziko: La filino de l' merkatisto, popola fama kanto hispana,
ludita de mi mem.