La faraono

Ĉapitro 29-a

En la sekvinta mateno Tutmozis kun granada sekvantaro de l' oficiroj kaj korteganoj vizitis la fenician princon kaj invitis lin al la vic-reĝo.

Tagmeze antaŭ la palaco aperis Hiram, en simpla portilo, portata de ok malriĉaj egiptanoj, al kiuj li donacis almozon. Ĉirkaŭis lin eminentaj feniciaj komercistoj kaj la sama popolamaso, kiu ĉiutage staris antaŭ lia domo.

Egipta knabino.Ramzes kun miro salutis la maljunulon, de kies okuloj brilis la saĝo kaj de la tuta figuro seriozeco. Hiram portis blankan mantelon, sur la kapo oran ringon. Li salutis la princon kun memestimo kaj, levinte la manojn super lia kapo, diris mallongan benon. La ĉeestantoj estis profunde kortuŝitaj.

Kiam la vic-reĝo montris al li apogseĝon kaj ordonis al la korteganoj foriri, Hiram ekparolis:

—Hieraŭ, la servisto de via ekscelenco, Dagon, diris al mi, ke vi bezonas cent talentojn. Tuj mi sendis miajn kurieristojn en la urbojn Sabne-Ĥetam, Sethroe, Pi-uto kaj aliajn, kie haltas la feniciaj ŝipoj, ke ili elŝipigu ĉiujn kmoercaĵojn. Kaj mi pensas, ke post kelke da tagoj via ekscelenco ricevos tiun ĉi malgrandan sumon.

—Malgrandan!— interrompis la princo kun rido, —Vi estas feliĉa, via nobleco, se vi nomas cent talentojn malgranda sumo!

Hiram balancis la kapon.

—La avo de via ekscelenco—, diris li post pripenso, —la eterne vivanta Ramesses-sa-Ptah honoris min per sia amikeco; mi konas ankaŭ lian sanktecon vian patron (li vivu eterne) kaj mi eĉ provos prezenti al li mian respekton, se oni allasos min...

—Kiel tia dubo?—, interrompis la princo.

—Ekzistas tiaj—, respondis la gasto, —kiuj unujn allasas, aliajan ne allasas al la persono de l' faraono, sed tio estas indiferenta. Via ekscelenco ne estas kulpa, mi do kuraĝos fari al vi unu demandon, kiel malnova amiko de via avo kaj patro.

—Mi aŭskultas vin.

—Kion tio signifas—, diris malrapide Hiram, —kio tio signifas, ke la kronprinco kaj vic-reĝo devas prunti cent talentojn, kiam al lia ŝtato oni ŝuldas pli ol cent mil talentojn?

—Kiu?

—Kiel, kiu? La aziaj popoloj, kiel tributon. FGenicio ŝuldas al vi kvin mil, kaj mi certigas, ke ĝi redonos ilin, se ne okazos io neatendita. Sed, krom tio, Izraelo ŝuldas tri mil, filistinoj kaj moabitoj po du mil, ĥetoj tridek mil... Fine, mi ne memoras la detalojn, sed mi scias, ke la tuto egalas cent tri, aŭ cent kvin mil talentojn.

Ramzes mordis la lipojn: sur lia vivplena vizaĝo oni vidis senfortan koleron. Li mallevis la okulojn kaj silentis.

—Tio do estas vera!—, eksopiris subite Hiram, fikse rigardante la vic/reĝon. —Tio do estasvera? Malfeliĉa Fenicio, sed ankaŭ Egipto...

—Kion vi diras, via nobleco?—, demandis la princo, sulkigante la brovojn. —Mi ne komprenas viajn plendojn.

—Vi scias, princo, pri kiu mi parolas, se vi ne respondas mian demandon—, respondis Hiram kaj leviĝis kvazaŭ for foriri. —Malgraŭ tio mi ne reprenas la prmeson. Vi havos, princo, cent talentojn.

Li salutis tre humile, sed la vic-reĝo devigis lin reokupi la seĝon.

—Via nobleco ion kaŝas de mi—, diris li per voĉo, en kiu oni sentis ofendiĝon. —Mi volas, ke vi klarigu al mi, kia malfeliĉo minacas al Fenicio aŭ al Egipto?

—Ĉu vi ne scias pri tio, via ekscelenco?, —demandis Hiram kun ŝanceliĝo.

—Mi scias nenion. Pli ol unu monaton mi pasigis en la templo.

—Ĝuste tie oni povis ekscii pri ĉio...

—Via nobleco diros al mi!—, ekriis la vic/reĝo, batante la tablon per la pugno. —Mi ne amas, kiam oni sin amuzas jemia kosto.

—Mi diros, se via ekscelenco donos al mi grandan promeson, ke vi tion perfidos al neniu. Kvankam..., mi ne povas kredi, ke al vi, la kronprinco, oni ne sciigis...

—Vi ne fidas al mi?—, demandis la princo kun miro.

—En ci tiu afero mi postulus promeson de la faraono mem, —respondis firme Hiram.

—Mi do ĵuras je mia glavo kaj je la standardoj de nia armeo, ke mi parolso al neniu pri tio, kion vi komunikos al mi...

—Tio sufiĉas—, diris Hiram.

—Mi aŭskultas.

—Ĉu vi scias, princo, kio nun okazas en FEnicio?

—Eĉ pri tio mi ne scias!—, interompis kolere la vic-reĝo.

—Niaj ŝipoj—, murmuretis Hiram, —el ĉiuj partoj de l' mondo rapidas al la patrujo, por transporti, psot unua signalo, la loĝantaron kaj la riĉaĵojn ien..., trans la maron..., okcidenten.

—Kial?

—Car Asirio devas preni nin sub sian regadon.

La princo eksplodis de rido.

—Vi freneziĝis, respektinda homo!—, ekkriis li. —Asirio prenos Fenicion! Kaj kion diros ni? Ni —Egipto?

—Egipto jam konsentis.

La sango alfluis al la vizaĝo de l' kronprinco.

—La varmego malklarigas viajn pensojn, maljunulo—, diris li al Hiram per trankvila voĉo. —Vi eĉ fortesas, ke tia afero ne povas fariĝi sen la permeso de l' farono kaj... sen la mia!

—Akaŭ tio venos. dume la traktaton faris la pastroj.

—Kun kiu? Kiuj pastroj?

—Ku nla ĉefpastro ĥaldea, Beroes, rajtigitra de la reĝo Assar—, respondis Hiram. —kaj kiu de via flanko? Mi ne povas diri tute certe, sed ŝajnas al mi, ke iliaj ekscelencoj Herhor kaj mefres kaj la sankta profeto Pentuer.

La princo paliĝis.

—Atnetu, feniciano—, diris li, —ke vi kulpigas pri perfido la plej altajn estrojn de la ŝtato.

—Vi eraras, princo, tio tute ne estas perfido: la plej alta ĉefpastro de Egipto ka jla ministro de lia sankteco havas la rajton trakti kun la najbaraj monarĥoj. Ceter, de kie vi scias, ek ĉio ĉi ne estas farata laŭ la volo de l' faraono?

ramzes devis konfesi, en la animo, ke tia traktato ne estus ŝtata pefido, sed nur pruvo, ke oni malŝatis lin, la kronprincon. Jen kiel agas kun li la pastroj, kun li, kiu eble post unu jaro estos farono?

Jen kial Pentuer mallaŭdis la militojn, kaj Mefres subtrenis lin!

—Kiam tio okazis? Kie?—, demandis la princo.

—Ŝajnas, ke oni faris la traktaton nokte, en la templo de Set en Memfiso—, respondis Hiranm. —aj kiam? Mi ne scias bone, sed ŝajnas, ke en la tago, kiam via ekscelenco forlasis Memfison.

"Kanajloj!", pensis la vic-reĝo. "Jen kiel ili respektas mian rangon! Ili do trompis min ankaŭ per la priskribo de la stato de l' regno? Iu bona dio vekis miajn dubojn en la templo de Hator..."

Post momento de itnerna batalo li diris laŭte:

—Ti oestas ne ebla! Kaj mi ne kredos al viaj vortoj, ĝis vi ne donos pruvon.

—La pruvo estos—, respondois Hiram. —En unu el la plej proksimaj tagoj venos Pi-BAston granda asiria sinjoro, Sargon, aimko de l' reĝo Assar. Li veturas sub preteksto de pilgrimado al la templo de Astoret, li oferos donacojn al vi, princo, kaj al lia sankteco, akj poste vi faros la tarktaton. En la realeco vi nur sigelos tion, kion decidis la pastroj por la ruino de Fenicio kaj eble eĉ por via propra malfeliĉo.

—Neniamis la princo. —Kian kompencon Asirio devus doni al Egipto!

—Jen estas parolo inda de l' reĝo: kian kompencon ricevus Egipto? Ĉarpor la ŝtato ĉiu traktato estas bone, se ĝi nur ion profitas per ĝi... Kja ĝuste tio mirigas min, —daŭrigis Hiram, —Ke Egipto faros malbonan negocon: Asirio prenas, krom Fenicio, preskaŭ la tutan Azion, kaj al vi, kvazaŭ favore, lasas: izraelidojn, filistinojn kaj la duoninsulon Sinai... Kmpreneble, en tia okazo la tributoj, ŝuldataj al Egipto estos perditaj kaj la faraono neniam ricevos la cent kvin mil talentojn.

La vic/reĝo skuis la kapon.

—Vi ne konas—, diris li, —la egiptajn pastrojn: nenku el ili akceptus tian traktaton.

—Kial? La fincia proverbo diras: pli bona estas hordeo en la grenejo, ol oro en la dezerto. Estus do eble, ke Egipto sentante sin malforta, preferus senpage Palestinon kaj Sinai, ol militon kontraŭ Asirio. Sed jen kio surprizas min... Ne Egipto, sed Asirio estas hodiaŭ facile venkebla: ĝi havas malpacon nord/oriente, posedas malgrandan kaj malbonan armeon. Se Egipto atakus ĝin, ĝi prenus la sennombrajn trezorojn de Ninivo kaj Babelo kaj por ĉiam plantus sian regadon en Azio.

—Vi do vidas, ke tia traktato ne povas ekzisti—, interrompis Ramzes.

—Nur en nu okazo mi komprenus tion, se la pastroj..., dezirus nuligi la reĝan povon en Egipto. Ceter, ili celas al tio de l' tempoj de via avo, princo.

—Ree vi parolas sensencaĵojn—, intermetis la princo, sed en la koro li eksentis maltrankvilon.

—Eble mi eraras, —respondis Hiram, atente rigardante liajn okulojn. —Sed aŭskultu, via ekscelenco...

Li alŝovis sian seĝon al la prico ka jparolis per mallaŭta voĉo:

—Se la faraono proklamus militon kontraŭ Asirio kaj gajnus ĝin, li havus grandan armeon adorantan lian personon, cent mil talentojn da antaŭaj tributoj, ĉirkaŭ ducent mil talentojn de Ninivo kaj Babelo, fine ĉirkaŭ cent mil talentojn de la venkitaj landoj. Tia riĉaĵo permesus al li repagi la bienojn, kiujn li donis al la pastroj kiel priuntgarantion, kaj por ĉiam meti finon al lia sinmiksado en la regnan povon.

La okuloj e Ramzes brilis. Hiram daŭrigis.

—Hodiaŭ, kontraŭe, la armeo dependas de HErhor, sekve de la pastroj, kaj, sceptinte la eksterlandajn regimentojn, la faraono ne povas kalkuli je ĝi. Krom tio, la trezorejo de l' faraono estas malplena kaj la pli grand parto de liaj bienoj apartenas al la temploj. La reĝo, eĉ nur por la kortegaj elspezoj, devas ĉiujare fari novajn ŝuldojn; kaj ĉar fenicianoj ne estos plu ĉe vi, vi devos preni de la pastroj. Tiamaniere post dek jaroj lia sankteco (li vivu leterne) perdos la reston de siaj bienoj, kaj poste?

Sur la frutno de Ramzes aperis ŝvitaj gutoj.

—Vi do vidas, nobla sinjoro—, diris Hiram—, ke nur en unu okazo la pastroj povus, eĉ devus, akcepti plej malhonoran traktaton kun Asirio: se ili celus mallevi kaj nuligi la povon de l' faraono. Tamen, povas ekzisti ankaŭ alia kaŭzo: se Egipto estus tiel malforta, ke ĝi bezonus pacon je ĉiu prezo.

La princo salte leviĝis.

—Silentu!, ekkriis li. —Mi preferus l aperfidon de plej fidelaj servistoj, ol tian malfortecon de la lando! Egipto devus cedi al Asirio Azion... Sed post unu jaro ĝi mem falus sub ĝian juĝon; ĉar subskribante sian honton, ĝi konfesus sian senfortecon.

Li paŝis bolante, kaj Hiram rigardis lin kun kompato, aŭ simpatio.

Subite Ramzes haltis antaŭ la feniciano kaj diris:

—Ti oestas malvero! Iu lerta fripono trompis vin, Hiram, per ŝajna vero kaj vi kredas al li. Se ekzistus tia traktato, oni farus ĝin en plej granda sekreto, kaj en tia okazo unu el la kvar pastroj, kiujn vi citis, estus perfidulo ne nur d ela reĝo, sed eĉ de siaj kunuloj.

—Povis ja esti iu kvina, kiu spionis iln—, intermetis Hiram.

—Kaj li venids la sekreton al vi?

—Ŝajnas al mi strange, ke vi, princo, ne ekkonis ankoraŭ la pontencon de l' oro.

—Sed pripensu, via nobleco, ke niaj pastroj havas pli multe da oro ol vi, kvankam vi estas riĉulo super la riĉuloj!

—M itamen ne koleras, se venas al mi draĥmo. Kial ili forpuŝus talentojn?

—Ĉar ili estas servistoj de l' dioj—, diris la ekscitita prico, —ĉar ili timus ilian punon.

La feniciano ekridis.

—Mi vidis—multajn templojn en diversaj landoj, kaj en la temploj malgrandajn kaj grandajn statuojn. Sed diojn mi neniam renkontis.

—Blasfemulo!—, ekkriis Ramzes. —Mi vidis dion, mi sentis sur mi lian manon kaj aŭdis lian voĉon.

—Kie tio estis?

—En la templo de Hator: en ĝia vestiblo kaj en mia ĉelo.

—Tage?, demandis Hiram.

—Notke—, respondis la princo kaj ekmeditis.

—Nokte vi aŭdis la parolon de l' dioj kaj sentis ilian manon—, ripetis la feniciano, skandante la vortojn. —Nokte oni povas vidi multajn aferojn. Kiel tio estis?

—Mi estis kaptata en la templo je la kapo, brakoj ka jkruroj, kaj mi ĵuras...

—Pst!—, interrompis HIram kun rideto. —Oni ne devas ĵuri senbezone.

Li obstine rigardis Ramzeson per siaj penetremaj kaj saĝaj okuloj, kaj vidante ke en la junulo naskiĝas duboj, li diris:

—Mi dos ion al vi, sinjoro. Vi estas nesperta, ĉirkaŭita per reto de intrigoj, kaj mi estis amiko de via avo kaj patro. Mi faros al vi unu servon. Venu iam nokte en la templon de Astoret, sed..., promeso konservi la sekreton. Venu sola, kaj vi konvinkiĝos, kiaj dioj alparolas kaj tuŝas nin en la temploj.

—Mi venos—, diris Ramzes post pripenso.

—antaŭsciigu min, princo, iun matenon, kaj mi diros al vi la vesperan signalvorton de la templo kaj oni enlasos vin. Sed ne perfidu min, nek vin—, diris la feniciano kun bonkora rideto. —La dioj iafoje pardonas la perfidon de siaj sekretoj, la homoj neniam.

Li salutis la princon, kaj poste levinte supren la okulojn kaj manojn, komencis murmureti benon.

—Hipokrito!—, ekkriis la princo. —Vi preĝas al la dioj, je kiuj vi ne kredas?

Hiram finis la benon kaj diris:

—Jes, mik ne kredas je la dioj egiptaj, asiriaj, eĉ feniciaj, sed mi kredas je la Sola, kiu ne loĝas en temploj ka jties nomo estas konata.

—Niaj pastroj ankaŭ kredas la Solan—, intermetis Ramzes.

—ankaŭ la ĥaldaj, tamen tiuj kaj la aliaj kunĵuris kontraŭ ni. Ne ekzistas vero en la mondo, mia princo!

Post la foriro de Hiram, la princo sin ŝlosis en la plej malproksima ĉambro sub preteksto legi sanktajn papirusojn.

Preskaŭ fulme en lia fajra fantazio ordiĝis la novaĵoj kaj formiĝis plano.

Antaŭ ĉio li komprenis, ke inter la pastroj kaj fenicianoj brulas batalo pri la vivo kaj mort? Kompreneble, pro al influo kaj trezoroj. Hiram diris veron, ke se fenicianoj forlasus Egipton, ĉiuj bienoj de l' faraono, eĉ de l' nomarĥoj kaj aristokrataro transirus en la manojn de l' pastroj.

Ramzes neniam amis la pastrojn kŝaj de longe sciis kaj vidis, ke la pli granda parto de Egipto apartenas al la pastroj, ke iliaj urboj stas la plej riĉaj, kampoj plej bone kulturataj, loĝantaro kontenta. Li komprenis ankaŭ, ke la duono de iliaj trezoroj savus la faronon el la senĉesaj klopodoj kaj relevus lian povon.

La princo tion sciis kaj ne malofte parolis maldolĉe pri tio. Sed kiam dank' al Herhor li estis nomita vic-reĝo kaj ricevis la korpuson de Memfiso, li paciĝis kun la pastroj kaj en la prpra koro estingis la malnovan malkonfidon al ili.

Hodiaŭ ĉio ĉi revekiĝis.

Do la pastroj ne nur ne diris al li pri la traktato kun Asirio, sed eĉ ne antaŭsciigis pri la baldaŭa alveno de l' ambasadoro, de iu Sargon?

Eble ĉi tiu afero estas plej alta mistero de la temploj kaj ŝtato. SEd kial ili kaŝis de li la sumon de la tributoj, ŝuldataj al Egipto de diversaj aziaj popoloj? Cent mil talentoj, tio ja estas sumo, kiu tuj povus rebonigi la financan staton de l' faraono! Kial ili kaŝis tion, pri kio sciis tira princo, unu el la membroj de l' konsilantaro de ĉi tiu urbo?

Kia homo por li —kronprinco kaj vic-reĝo—, ke nur fremduloj malfermas al li la okulojn!

Sed estis ankoraŭ pli malbona afero: Pentuer kaj Mefres per ĉiuj rimedoj penis pruvi al li, ke Egipto devas eviti militon.

Jam en la templo de Hator tia insistado ŝajnis al li suspektinda: la milito ja povis liveri al la ŝtato centojn da miloj da sklavoj kaj pligrandigi la bonstaton de la lando. Hodiaŭ ĝi ŝajnas tiom pli necesa, ke Egipto devas repreni ŝuldojn kaj akiri novajn tributojn.

La princo apogis la kubutojn sur la tablo kaj kalkulis:

"Oni ŝuldas al ni", pensis li, "cent mil talentojn da tributoj... Hiram pensas, ke rabinte Baibilonon kaj Ninivo, ni kolektus ducent mil, kune tricent mil per unu fojo. PEr tia sumo oni povas pagi la kostojn de plej granda milito, kaj resots kiel profito kelkcento da miloj da sklavoj kaj cent mil talentoj da jara tributo de la venkitaj popoloj. Poste", finis la princo, "ni reguligus niajn kalkulojn kun la pastroj!"

Ramzes brulis da febro. Tamen venis al li konsidero:

"Kaj se Egipto ne povus venke batali kontraŭ Asirio?"

Sed ĉe tiu ĉi demando la sango ekbolis en li. Kiel, Egipto? Egipto ne sukcesus piedpremi Asirion, se antaŭ la armeo stariĝus li, Ramzes, li, la posteulo de Ramzes Granda, kiu sola sin ĵetis sur la militajn ĉarojn de Ĥetoj kaj pecetigis ilin!"

La princo povis kompreni ĉion, esceptinte tion, ke li povus esti venkita, ke li povus ne elŝiri la venkon de plej grandaj potenculoj. Li sentis en si senliman kuraĝon kaj ekmirus, se iu ajn malamiko ne forkurus, vidante liajn galopantajn ĉevalojn. Su rla ĉaro de l' faraono staras la dioj mem por ŝirmi lin per ŝildo kaj trapiki la malamikojn per ĉielaj sagoj!

"Sed..., kion tiu ĉi Hiram parolis pri la dioj?", pensis la princo. "Kaj kion li volas montri al mi en la templo de Astoret? Ni vidos".


Regresu ~ Kajeroj. ~ Kajero 83ªProgresu