Kubo: Mirakla kunfandiĝo de l’ homaro

La lastaj malkovroj de nuntempaj arkeologoj kaj historiistoj permesas aserti, ke jam dek mil jarojn antaŭ nia erao Kubo havis loĝantaron, kiu atingis la insulon pro vojaĝado tra la Antiloj pere de senĉesaj elmigroj, kies ĉefa kialo estis la batalado inter tiutempaj amerikaj triboj loĝintaj en nia kontinento.

Tial do ni povas diri, ke kiam la 28an de oktobro 1492 Kristoforo Kolumbo alvenis por la unua fojo en Kubo, ĉi tie ekzistis civilizo, kiun mi deziras prezenti al vi ĉiuj, same kiel ties koncernan evoluon, por iomete konatigi vin kun nia patrio, kies tradicioj estas buntaj kaj plenaj je plej diversaj nuancoj.

Facilas konkludi, ke la koloniistoj avidis je oro, kaj pro tio ili sovaĝe ekspluatis nian praloĝantaron, kaj tiu ekspluatado kaŭzis la unuajn ribeladojn kontraŭ la hispana invado, ĉar kvankam kubaj indianoj ne estis batalemaj, ili ne pretis vivi tiom krude sufokataj kaj, krom memmortigo en kelkaj okazoj, la plej ordinara reago al la sinteno de la hispanaj okupantoj estis la lukto.

Bonega kaj –laŭ mia persona vidpunkto- elstara pruvo pri tio estis la ribelado, kiun iniciatis kaj gvidis la tribestro Hatuey, kiu venis al Kubo fuĝante el la insulo La Hispaniola, nuntempe apartenanta al la Dominika Respubliko kaj Haitio.

Estis li, kiu klarigis al kubaj indianoj la kruelon de tiuj ĵus alvenintaj blankhaŭtuloj kaj oni povas tute prave difini lin kiel simbolon de la kuba karaktero. Kaptita de la hispanoj, li estis kondamnita al morto en brulstako, kaj asertoj de tiamaj kronikistoj klarigas al ni, ke proksime al lia lasta vivmomento, kristana sacerdoto proponis al li akcepti la principojn de la katolika kredo por garantii al si la gloron. Tiel demandite, Hatuey siavice demandis ĉu la hispanoj ankaŭ irus tien, kaj post aŭdi jesan respondon, li tuj ekdiris: “Ho, ve, tiam mi ne akceptas, ĉar mi ne volas iri kien tiaj homoj iras!”.

Necesas klarigi, ke post la morto de Hatuey kuba tribestro nomata Guamá daŭrigis la rezistadon, kaj povus kaŭzi miron, ke dum deko da jaroj Guamá kaj liaj kunbatalantoj sukcesis venki la hispanan armeon ĝis la ribelantoj estis kaptitaj kaj poste mortigataj de la koloniistoj.

Tiuj ribelintaj indianoj instruis al la poste afrikaj sklavoj la plejan kaj ununuran dignan formon defendi sin kontraŭ la fieco de tiuj krimuloj, kaj ni kuraĝas sentime aserti, ke Hispanio faris en Ameriko –kaj tute aparte en Kubo- la ĝenerale plej grandan genocidon, kiun ĝis nun konas la historio de la homaro.

Ni ne neglektu la fakton, ke multaj hispanoj parigis sin al indianinoj kreante novajn idojn, kiujn oni komence nomis mestizoj aŭ kreoloj.

Jam komence de la XVIa jarcento oni estis fondinta la unuajn vilaĝojn: Baracoa (1512), Santiago de Cuba (1514), Santa María de Puerto Príncipe (Camagüey, 1514), Sancti Spiritus (1514), Trinidad (1514), San Juan de los Remedios (1515) kaj San Cristóbal de La Habana (1513). Tiuj sep vilaĝoj estis la kerno el kiu fontis la posta elformiĝo de nia lando kaj ankoraŭ nuntempe ĉiu el ili montras videblajn tiuepokajn spurojn.

La unuaj tempoj de la konkerado kaj koloniigo de Kubo estis ege malfacilaj, ĉar mankis laborfortoj kaj ankaŭ la blankhaŭta loĝantaro. Tio estas komprenebla, se oni scias, ke en Kubo ne estis grandaj orminejoj kaj ke la ĉefa intereso de tiuj oravidaj aventuristoj estis atingi kiel eble plej rapide kaj facile riĉecon.

Pro tiu loĝantarmanko la tiama hispana monarkio promulgis Reĝan Dekreton datitan je la 17ª de novembro 1526 malpermesante la foriron el Kubo al la tieaj loĝantoj.

Krom novaj produktoj kaj vortoj, ĝis tiam nekonataj al la konkerantoj, ni emfazu la fakton, ke niaj indianoj heredigis al la hispanoj tute novan semadformon, kiun oni konas sub la nomo de semado en eĝoj, kaj ankaŭ la terbruligon, kio estas nuntempe ofte uzata metodo en agrikulturaj laboroj.

Ĉar en 1550 la indianaro en Kubo estis ege malpliigita, eblas konkludi, ke la koloniistoj bezonis aliajn laborfortojn por la pezaj agrikulturaj laboroj, kiujn ili mem ne volis fari. Tial jam en 1512 alvenis en Kubon la unuaj nigraj sklavoj, kiujn la koloniistoj venigis el Afriko por laborado sub tute kontraŭhomaj vivkondiĉoj. Tiuj sklavoj, kiujn oni ŝiris el iliaj medioj, donis impulson al la ekonomia vivo kaj efikis sur la socian strukturon, ĉar krom alporto de iliaj tradicioj, lingvoj kaj kredoj, multaj blankuloj parigis sin ankaŭ al nigrulinoj, tiel kreante aliajn novajn idojn krom tiuj, pri kiuj ni jam parolis. Tiu miksaĵo inter blankuloj kaj nigrulinoj kreis la t.n. mulatojn kaj de tiu epoko datiĝas la formiĝo de la kubaj loĝantaro kaj popolo.

Laŭ oficialaj fontoj kaj taksoj de historiistoj eblas precizigi, ke inter la jaroj 1512 kaj 1799 alvenis al nia lando 146000 afrikaj sklavoj.

La tuta XVIa jarcento estis periodo konvulsa kaj agobunta, ĉar la koloniistoj dediĉis sin al la ekspluatado kaj atingado de riĉaĵoj, kvankam dum tiu epoko ofte okazis ribeloj kontraŭ la ekspluatantoj. El tiuj ribeloj fontis la figuro de la fuĝinta nigrulo, kiu ricevis la lecionon de la tiam estingiĝintaj indianoj. Tiu nigrulo, kiu preferis fuĝi al la montoj kaj suferi persekutadon aŭ mortigon antaŭ ol vivi tiom nedece, estas konata sub la nomo “cimarrón”, daŭriganto de la sinteno de la tribestroj Hatuey kaj Guamá.

Jam ĉe la fino de la XVIa jarcento kaj sojle de la XVIIa jarcento, pro la mondaj cirkonstancoj de la lukto por superregado inter la plej povaj tiamaj potencoj, ekaperis en la regiono la piratoj kaj korsaroj, kiuj markis etapon en la kuba historio.

Aŭdacaj kaj kuraĝaj maristoj kaj soldatoj, ili atakis kiel marbanditoj Kubon ĉe diversaj okazoj kaj estas menciinda la fakto, ke dum la XVIa jarcento la franca pirato Gilberto Girón atakis Bayamo-n, vilaĝo situanta oriente de nia lando, kaptis la tiean episkopon kaj petis grandan monsumon por lia liberigo. Tiam la bayamanoj atakis la piraton kaj mortigis lin. Tiu historia okazaĵo estis la fontoinspiro de la unua kuba poemo, kiu titoliĝas “Spegulo de Pacienco”.

Dum la lasta duono de la XVIa jarcento la hispanaj regantoj iniciatis la konstruadon de la unuaj kubaj fortikaĵoj. Oni akcelis tiun konstruadprocezon post kiam alia franca pirato, Jacques de Sores, atakis Havanon kaj okupis ĝin dum preskaŭ tuta monato.

Tiel ekaperis la diversaj fortikaĵoj, el kiuj la unua estis la Kastelo de la Forto, kiu finpretiĝis inter 1583 kaj 1584.

Alia famekonata havana fortikaĵo, kies lumturo nuntempe montras la eniron al la haveno, estas la Kastelo de la Tri Reĝoj de l’ Morro, kiun oni ekkonstruis en 1539, kaj kies finkonstruadon oni fiksas en 1597.

Ne malpli grava estas la Fortikaĵo de la Punta, kies konstruado komenciĝis en 1589.

En la XVII jarcento komenciĝis periodo de disvastigo de la kubaj agrikulturo kaj brutara bredado, ĉar Kubo estis la ĉefa kaj deviga provizejo de la hispanaj skipoj irantaj kaj al la metropolo kaj al la amerikaj kolonioj.

Jam en la 1700aj jaroj diversaj kubaj terproduktoj havis signifan evoluon kaj estas interese priskribi supraĵe la ribeladon de la tabakkultivantoj.

Konata de la hispanoj ekde la unua vojaĝo de la admiralo al Kubo, la Hispana Monarkio malpermesis, pere de Reĝa Ordono datita la 26an de aŭgusto 1606, la uzadon de tabako ĉar –kaj mi citu la tekston de la ordono- “riskas perdi la vivon ĉiuj uzantoj de tiu herbaĉo, kiu portas en si mem naturan malbonon”.

Malgraŭ tiu severa ordono oni daŭrigis la tabakkultivadon, sed en 1716 Hispanio altrudis grandajn komercajn limigojn al nia lando, kiu bremsis la evoluon de la tabakkultivado kaj malpermesis al la kultivantoj libere komercadi. Tiu monopoligo flanke de la metropolo rilate al tabakproduktado kaj ties komerco kaŭzis la ribeladojn pro la fakto, ke Hispanio intencis establi tabakvendan normigon. La unua ribelado okazis en 1716; kvankam la situacio poste iomete normaliĝis, en 1723 ĝi reakriĝis kaj nova ribelado de tabakkultivantoj estis dronigita en sangomaro.

Meze de la XVIIa jarcento la monda situacio estis ege kompleksa, ĉar la diversaj tiamaj imperioj militis inter si. Hispanio troviĝis en forta lukto kontraŭ la angla imperio, ĉar tiuepoke la kontraŭdiroj inter la eŭropaj imperioj akriĝis. Tio kompreneble efikis ankaŭ sur nia lando kaj Kubo suferis la atakojn de la angloj, kiuj en 1741 atakis kaj alproprigis al si la urbon Guantánamo en la oriento de nia insulo.

Celante kontraŭstari al la kreskanta superregado de Anglio en Ameriko, Francio decidis alianciĝi al Hispanio kaj la rezulto de tiu alianco estis la “Pakto de Familio”, subskribita en 1761.

Nia insulo estis dezirata celo de la angloj, ĉar ili rigardis nian landon gravega loko por la superregado en Ameriko kaj ankaŭ por la ekposedo kaj regado de la sklavkomerco. Tial, la 7an de junio 1762, granda angla skadro atakis Havanon.

Tiam okazis por la unua fojo en nia historio t.n. maĉetatako, kiam la urbestro de la vilaĝo Guanabacoa, José Antonio Gómez Bullones, plej konata sub la nomo Pepe Antonio, organizis kamparanan milicon por defendi la urbon. Tiu maĉetatako estis necesa pro la armilmanko de la defendantoj, kiuj utiligis sian plej uzatan laborilon, t. e. la maĉeto, kiel armilon. La atakantoj havis grandan armeon kiu nuligis la rezistadon, tiel ke la rezulto estis la kompleta angla venko je la 12ª de aŭgusto 1762.

La okupado de Havano fare de la angloj malfermas novan ĉapitron en nia historio, ĉar ĝi malfermis novajn komerceblecojn kaj devigis la hispanan monarkion adopti alian sintenon rilate al nia insulo.

Post 11-monata angla okupado de la ĉefurbo, Havano denove apartenis al Hispanio kiel rezulto de packontrakto inter Anglio kaj Hispanio. Kiel kompenson Anglio ricevis la duoninsulon La Florido. Fine de la XVIIIa jarcento la influo de la franca kaj angla revolucioj postlasis spurojn en Kubo, kiuj facile videbliĝis en la konstanta kresko de la suker- kaj tabakproduktado. Rimarkinda estas la fakto, ke jam en la jaro 1774 oni faris la unuan popolnombradon en Kubo.

La komerco inter nia insulo kaj Eŭropo vigliĝis, kaj jam en 1778 oni permesis la liberan komercadon inter Hispanio kaj ĝiaj kolonioj reguligante ankaŭ la sklavkomercadon.

Gravas mencii, ke en 1792 okazis la revolucio en Haitio, kie la tieaj sklavoj ribeliĝis kontraŭ siaj mastroj. Tiu historia okazaĵo influis nian landon, ĉar la francaj kafo-kaj sukerkultivantoj fuĝis al Kubo serĉante eblecon restarigi sian ekonomian situacion, kio fakte antaŭenpuŝis la evoluon de Kubo kaj ebligis al nia lando atingi unuarangan rolon rilate al la eksportado de tiuj produktoj.

Alia konsekvenco de la haitia revolucio sur nia insulo estis la sinteno de la terposedantoj rilate al la sklavoj, ĉar timante novajn ribeladojn kiel tia en Haitio, la sklavistoj ekspluatis kaj subpremis pli kaj pli la nigran sklavaron, kio kaŭzis serion da konspiroj de esence kontraŭsklaveca karaktero.

Fine de la XVIIIa kaj komence de la XIXa jarcento ekaperis la unuaj politikaj movadoj de la kuba historio.

La unua el tiuj tendencoj estis “Reformismo”, kiu trapasis tri divesajn etapojn. Reformistoj celis atingi pli grandan ekonomian sendependecon, la subtenadon de la sklavkomercado kaj la konsideron de Kubo kiel hispana provinco, kiu estus permesanta al la tiama enlanda riĉularo daŭrigi sian ekonomian agadon sen kaŭzi al si mem gravajn limigojn.

Dum la jardeko 1820-1830 la sendependecaj idealoj eniris en Kubon. La figuro de Simón Bolívar, plej konata kiel la Liberiganto de Ameriko, la ideoj de la franca revolucio, la tiuepokaj avangardaj filozofoj kaj la sendependeco de la 13 anglaj kolonioj en Nordameriko influis la kuban socion.

La rezulto de tiaj influoj estis la ekapero de plej diversaj konspiroj, kiujn la hispana metropolo sovaĝe sufokis. El tiuj konspiroj ni menciu kiel la plej konatajn “Fulmoj kaj Sunoj de Bolívar” kaj “La Nigra Aglo”.

Elstaras dum tiu agobunta periodo de nia historio la idearo de tiu, kiu estis la forĝanto de la kubaj sendependecaj idealoj, la pastro Félix Varela. Laŭ la aserto de alia ne malpli fama kuba intelektulo, la filozofo kaj pedagogo José de la Luz y Caballero, Félix Varela estis la unua kiu instruis nin pensi. La predikoj de Varela montris al kubanoj, ke ne eblas atingi veran suverenecon, se oni ne regas la landovivon laŭ niaj interesoj kaj opinioj en absoluta sendependeco de Hispanio. Oni povas plej trafe resumi lian penson pere de tiuj vortoj eltiritaj de lia verkaro: “Ĉiuj ekonomiaj kaj politikaj avantaĝoj favoras la revolucion, kiun devas fari la enlandanoj kaj ne eksterlandaj loĝantoj”.

Alia politika movado de la tiama Kubo estis la “Aboliciismo”. Ĝiaj apogantoj pledis por ĉesigo de la sklaveco, des pli ke jam estis okazintaj kelkaj sklavribeladoj en nia lando, el kiuj estu priskribata la t.n. “Konspiro de la Ŝtuparo”. Ties historia antaŭaĵo okazis je la 27ª de januaro 1843, kiam sklavoj el la riĉa sukerregiono Matanzas, lacaj pro la alfrontitaj suferoj ekkomencis ribeladon, kiu iniciatiĝis en la sukerfabriko “Alcancía”, kie ribeliĝis proksimume 254 sklavoj. Kvankam ili intencis altiri al si la sklavaron de aliaj bienoj, ili estis tuj batitaj de la hispanaj trupoj, kiuj nuligis la konspiron.

Tamen, dum la sekvonta jaro 1844, la Ĝenerala Kapitano de Kubo, Leopoldo O’Donell, ne kredis la ribeladon tute sufokita kaj en januaro, post ricevo de informoj pri eblaj sklavkonspiroj, li decidis fari novan proceson, kiun ni konas sub la nomo “Konspiro de la Ŝtuparo”. Ĝi ricevis tiun nomon, ĉar la nigraj sklavoj estis ŝnurataj al ŝtuparo kaj vipataj ĝis konfeso aŭ morto. Oni kalkulas, ke la nombro da sklavoj kiuj mortis dum tiu konspiro estis pli ol 5000.

Ankaŭ gravaj elstaruloj de la tiama Kubo suferis la sangavidan persekutadon de la Ĝenerala Kapitano. Inter ili ni menciu la faman eseiston kaj poeton Domingo del Monte, la elstaran filozofon kaj pedagogon José de la Luz y Caballero kaj la mulatan poeton Placido, kiu estis mortigita.

Alia pritraktinda politika movado, aperanta nialande dum la XIXa jarcento, estis aneksiismo. Dum la jardeko de 1845 ĝis 1855 ekfloris tia pensmaniero, kies ĉefaj ekzistokialoj estis la kreskanta evoluo de la kuba kolonio dum tiu epoko.

Jam en la jaro 1837 oni inaŭguris la unuan kuban fervojon, kiu cetere estis la unua en Ameriko kaj oni ankaŭ inaŭguris la unuan telegrafoficejon en Havano.

La 3an de junio 1847 alvenis en Kubo la unuaj ĉinaj kulioj, kiuj estis trompe dungitaj por akceli la kreskadon de la sukerindustrio. Estis tiu raso la lasta kiu aldoniĝis al la formiĝo de la nuna kuba rasa konsisto.

Laŭ nombrado farita en 1846 ekzistis en nia lando jam 1442 sukerfabrikoj, el kiuj nur 252 laboris per vapormaŝinoj, kiuj multobligis la produktadon. Tial la malpli riĉaj sukerkultivantoj timis perdi siajn avantaĝojn, se oni estus abolicianta la sklavecon. Ankaŭ pro la fakto, ke Anglio premis Hispanion por ke ĝi ĉesigu la sklavkomercadon, tiuj reakciaj terposedantoj turnis sin al la sudaj ŝtatoj de Usono, kie sklavecon ankoraŭ estis permesata, serĉante apogon por aneksii Kubon al tiu lando kaj tiel garantii al si la jam akiritan riĉecon. Necesas aldoni al ĉio jam supre menciita, ke la simpla ideo pri sklavrevolucio plenigis iliajn animojn de terura timo.

Kvankam la 19an de majo 1850 la ekshispana oficiro Narciso López, tiama konspiranto favore al la aneksio de Kubo al Usono, atakis kaj okupis la urbon Cárdenas, kie por la unua fojo flirtis la nuna nacia flago, la aneksiismo ne sukcesis, ĉar mankis apogo de Usono.

Pri la dua kaj tria periodoj de reformismo mi nenion diros, sed fokusigos la atenton al priskribado de la enlanda situacio antaŭ la ekkomenco de niaj sendependecocelaj luktoj.

La tiama kuba enloĝantaro kreskis inter la jaroj 1774 kaj 1861 kaj la loĝantara denseco plialtiĝis, sed samtempe plifortiĝis la bremsado al la sukerproduktado flanke de Hispanio. Tiu fakto ludis gravegan rolon en la radikaliĝo de la pensmaniero de la plej kleraj kaj avangardaj sociaj klasoj.

Malgraŭ ke Hispanio faris ĉion eblan por subteni sian superregadon en Kubo, la historiaj kondiĉoj favoris la eksplodon de sendependeca movado. Tion plej bone reliefigas la vortoj de la Grafo de Pozos Dulces, fama kuba intelektulo, kiu antaŭvidis, kvankam reformisto, la neeviteblan bataladon cele al nia sendependeco, skribinte en 1859 broŝuron titolitan “En Defendo de Kubo”, kiun oni publikigis en Parizo. El tiu verko mi citas la jenajn vortojn: “Kubaj malbonoj ne estas tiaj, kiujn oni povas solvi per simplaj mildigoj; la hispana superregado en tiu lando estas kvazaŭ lanco-fero fiksita en vundo, necesas ĝin elŝiri antaŭ ol ekkuracado”.

Jam en 1868 oni povis konstati egan diferencon inter la ekonomia evoluo de la orientaj kaj okcidentaj provincoj de nia lando. La loĝantaro de la orientaj kaj centraj regionoj prezentis malpli grandan nombron da sklavoj ol la okcidentaj, kaj krome la plimulto de la sukerfabrikoj en oriento estis pli primitivaj ol en okcidento, kio efikis sur la rezulto de la produktado. Pro tio, en la sesdekaj jaroj de la antaŭpasinta jarcento, la orientaj terposedantoj decidis –influataj de la Haitia revolucio, de la sendependeco de la 13 eksanglaj nordamerikaj kolonioj kaj de la evoluo de la sciencoj, filozofio kaj burĝo-liberalaj pensmanieroj- ke necesis revolucio ebliganta al ili renversigon de la tiama ekzistanta situacio. Tiuj sociaj kaj ekonomiaj kondiĉoj estis la ĉefaj kialoj, kiuj antaŭenpuŝis la orientajn terposedantojn al pretigo de la unua milito favore al la kuba sendependeco.

La konspiro komenciĝis en julio 1867 en la urbo Bayamo, kie estis fondita Komitato por la Kuba Sendependeco, kies ĉefaj gvidantoj estis Francisco Vicente Aguilera, Pedro Figueredo kaj Francisco Maceo Osorio, tri elstaraj terposedantoj kaj riĉuloj de oriento, kies kulturo kaj interesoj ligis ilin tre intime kun la aspiroj de kubaj sendependecemuloj.

Jam en la unuaj monatoj de 1868 la konspiro etendiĝis al diversaj urboj de Oriento kaj komence de aŭgusto, Aguilera kunvokis la plej agemajn kaj revoluciajn grupestrojn de Oriento kaj de Camagüey al kunveno en sia bieno. Tiun kunvenon prezidis la energia kaj decida advokato Carlos Manuel de Céspedes, el Bayamo; dum tiu kunveno oni precizigis ĉiujn detalojn por la revolucia eksplodo. Kvankam planita por la 14-a de oktobro, la cirkonstancoj devigis Carlos Manuel de Céspedes, kiun oni nomas “Patro de la Patrio”, antaŭenigi la daton pro la streĉa gardado de la hispanaj aŭtoritatoj. Ĝuste tial, la 10-an de oktobro 1868, post liberigo de siaj sklavoj en la sukerfabriko “La Demajagua”, li proklamis sian decidon lukti por la kuba libereco sub la batalkrio “Sendependeco aŭ Morto”.

Necesas substreki la fakton, ke la ĵus liberigitaj sklavoj enkorpiĝis al la armeo de Céspedes, kaj tie mem ekaperis la glora nomo “mambi”, por kubaj patriotoj batalantaj por la atingo de nia suvereneco.

La sekvantan tagon, Céspedes kaj liaj kunbatalantoj direktis sin al la vilaĝo Yara, kaj tie ili estis batitaj de la hispanaj soldatoj. La trupo disiĝis, kaj nur Céspedes kun aliaj 11 patriotoj tenis sin firmaj. Tiam iu diris: “ĉio malsukcesis”, sed la respondo de Céspedes tuj flamigis ĉiujn korojn: “Ankoraŭ restas 12 homoj, sufiĉas por atingi la sendependecon de Kubo”.

Ne estas eble priskribi la tutan evoluon de tiu milito, sed ni almenaŭ diru, ke la 20an de oktobro ili sukcese atakis kaj kaptis la urbon Bayamo, kie oni aŭdigis por la unua fojo nian nacian himnon. Tiu historia okazaĵo estas nuntempe festata sub la nomo de “Tago de la Kuba Kulturo”.

Dum tiu periodo de nia unua milito, kiun oni nomas “Milito de la Dek Jaroj”, enkorpiĝis en la trupo de Céspedes aliaj valoraj patriotoj, kiuj poste elstariĝis en nia historio. Inter ili ni menciu la postajn generalojn Antonio Maceo, Ignacio Agramonte kaj la pro sia naskiĝo dominikdevenan, sed pro sia agado plene kuban heroan generalon Máximo Gómez.

Tiu milito rapide etendiĝis al la provincoj Camagüey kaj Las Villas, kio devigis Hispanion sendi al Kubo kelkajn el la plej famaj generaloj de la metropola armeo.

La 10an de aprilo 1869, en la vilaĝo Guáimaro, apartenanta al la provinco Camagüey, kunvenis la plej elstaraj kubaj revoluciuloj, kaj tie estis fondata la Unua Konstituciiga Asembeo de la Respubliko dum la Milito. La milito daŭris, sed malgraŭ la klopodoj de niaj patriotoj, la supereco de la hispana armeo estis grava baro kiun oni ne povis venki.

Multaj historiaj faktoj okazintaj dum tiuj jaroj meritas apartas mencion, sed la mortigado de ok junaj kaj senkulpaj studentoj de medicino la 27an de novembro 1871 atestas la kruelecon de la tiama reganta metropolo; ili estis ekzekutataj sub stulta preteksto; eterna memorigo al ili estas ne nur la monumento, kiun oni starigis en Havano proksime al la haveno, sed ankaŭ elvokiva poemo de tiama juna aglo, kies nomo estas hodiaŭ tutmonde konata: José Martí.

Malgraŭ sennombraj heroaĵoj de la mambioj, la personaj kvereloj inter la ĉefoj de nia armeo kaj la limigo de la milito al la orienta kaj centra regionoj de nia lando bedaŭrinde malfortigis la unuecon kaj malebligis la sukceson de la milito, kiu estingiĝis kvazaŭ kandelflamo; antaŭ ĉio pro la fakto, ke la okcidenta riĉularo ne volis alfrontiĝi al situacio kiu estus povinta efiki sur ĝian ekonomian staton.

El tiuj kondiĉoj profitis la hispana generalo Arsenio Martínez Campos, kiu intencis fini la militon pere de kelkaj promesoj, destinataj al mildigo de la tiam ekzistanta situacio en Kubo.

Ju pli intensa estis la paciga agado de Martínez Campos, des pli firma, kuraĝa kaj elstara estis la pozicio prenita de la mambia generalo Antonio Maceo, kiu la 10an de marto 1878, dum kunveno kun Martínez Campos informis tiun pri la decido de la kubaj batalantoj daŭrigi la lukton.

Tiutage, dum persona renkontiĝo kun la hispana militisto, Maceo estis la protagonisto de la t.n. “Protesto de Baraguá”. Maceo klarigis al la hispana generalo la kubajn vidpunktojn, kiujn li elstare reprezentis, kaj fiksis la 23an de marto limdaton por daŭrigo de la milito. Tiun periodon, kiu etendiĝis ĝis la 10ª de junio 1879, oni nomas “La Eta Milito” kiu, kvankam fine nesukcesa, estis tamen klarionado avertanta Hispanion pri la estonta daŭrigo de la batalo.

La paŭzo okazinta inter 1879 kaj 1895 estis unu el la plej gravaj konspiretapoj en la kuba historio. En tiu epoko 76% de la 1,600000- nombra loĝantaro ne scipovis legi kaj skribi, pli ol 91,000 vivis sub aĉaj kondiĉoj; kubanoj ne rajtis dungiĝi en publikaj laboroj kaj ankaŭ ne eblis al ili dediĉi sin al komercado.

Malgraŭ la leĝo promulgita la 13an de februaro 1880, kiu aboliciis nialande la sklavecon, la ekssklavoj ne fariĝis liberaj en ampleksa senco de la vorto, ĉar ili ne ricevis decajn salajrojn, kiuj estus ebligantaj al ili vivi sub normalaj kondiĉoj.

La Unua Kuba Laborista Kongreso, okazinta en novembro, 1887 klopodis plibonigi la situacion de la laboristoj, sed preskaŭ kun nula rezulto.

Ĉiuj jam priskribitaj faktoj enradikiĝis en la koroj de kubanoj loĝantaj en- kaj eksterlande. Sed por organizi, gvidi, prizorgi kaj unuigi tiujn disajn fortojn estis necesa homo kies talento kaj energio ebligus atingi tion: kaj tiu homo ekaperis kvazaŭ semo burĝonanta el la tero, estis nia Nacia Heroo José Martí.

Loĝanta en Usono post politika ekzilo kiu kondukis lin unue al Hispanio kaj poste al diversaj landoj de Latinameriko, José Martí antaŭvidis kaj komprenis ke nur la faskigo de ĉiuj kubanoj ebligus entrepreni militon, kiu povus garantii la atingon de la celoj.

Li komencis sian politikan predikon kaj nelacigeblan agadon inter la kuba elmigrantaro jam en 1883 kaj la rezultoj estis kaj eĉ hodiaŭ estas historia leciono pri politika taktiko. La 26an de novembro 1883 li diris, dum parolado en la usona urbo Tampa, antaŭ kubaj patriotoj: “Pretigu nin por la vera respubliko! Kaj ni metu ĉirkaŭ la stelo en la nova flago tiun formulon de triumfanta amo: kun ĉiuj kaj por la bono de ĉiuj”. Tiun laboron li kronis per la fondado de la Kuba Revolucia Partio, kies bazojn li finredaktis la 15an de januaro 1892.

Post agado sindonema kaj kvazaŭsklava li sukcesis kunigi ĉiujn kubajn fortojn kaj pretigi ĉiujn kubanojn por la giganta tasko finpretigi la militon. El liaj verkoj mi deziras citi vortojn kiuj plej bone difinas la karakteron kaj pensmanieron de nia plej eksterordinara heroo: “Mi volas, ke la unua leĝo de nia respubliko estu la kulto de la kubanoj al la plena homdigno”.

Post tiu streĉa organizperiodo fine, la 24an de februaro 1895 ekblovis la liberiga ŝtormo, ĉar en la oriento de nia lando komenciĝis la lasta milito kontraŭ Hispanio. La 25an de marto samjare, Martí publikigis la gravegan historian dokumenton “Manifesto de Montecristi”, kiun li kaj generalo Máximo Gómez subskribis kaj pere de kiu nia Nacia Heroo klarigis la kialojn de la nova milito.

La 1an de aprilo eniris en Kubon generalo Antonio Maceo. Gravega perdo por la kubanoj okazis la 19an de majo en la sama jaro 1895, ĉar dum batalo ĉe la kunfluiĝo de la riveroj Cauto kaj Contramaestre en la loko Dos Ríos, oriente de nia lando mortis, batalante kun vizaĝo al la suno, kiel li mem antaŭvidis en neforgesebla strofo, José Martí.

Tiu bato tamen, nek povis haltigi la historian radon nek eviti la venkon de niaj patriotoj. La ribelado etendiĝis tra la tuta lando kaj la 13an de septembro 1895 okazis la Asembleo de Jimaguayú, dum kiu oni fiksis la strategian gvidlinion por sukcesigo de la milito. La milita agado de niaj trupoj plimultiĝis kaj skuis la hispanan registaron, kaj pro tio la 22an de oktobro generalo Antonio Maceo iniciatis la plej imponan invadon, kiun konis nia historio. Elirante el la loko Mangos de Baraguá, kie li mem antaŭ 17 jaroj okazigis sian faman proteston, li decidis alporti la militon en la okcidenton marŝante kun la trupoj laŭlonge de la lando. Kune kun la kuba armeestro generalo Máximo Gómez, Maceo detruis kun pli ol 1400 homoj la hispanajn trupojn, valorigante la maĉeton kiel la ĉefan armilon de niaj mambioj. Siavice generalo Gómez apogis la agadon de Maceo kontribuante al forbalao de la rezistado en la provincoj Camagüey kaj Las Villas, kio estis terura bato por la hispanoj, des pli ke ili ne sukcesis haltigi la impeton de la kubaj mambioj. Kiel kulmino de tiu invado, fine, la 7an de januaro 1896, Maceo decidis ataki la plej okcidentan provincon de nia lando, Pinar del Río. Generalo Gómez restis batalante proksime de la kuba ĉefurbo por apogi la agadon de sia kuninvadanto.

Ĉiuj klopodoj de Hispanio estis vanaj, kaj antaŭenirante niaj trupoj rezultigis la eniron de Maceo en la urbeto Mantua, en la okcidenta ekstremo de la insulo, en Pinar del Río, la 23an de januaro 1896, kiu plenumis la sukcesan invadstrategion, kies rezultoj ankoraŭ nuntempe estas laŭdindaj.

Kiel reago al la multaj venkoj de niaj mambioj Hispanio decidis nomumi generalon Valeriano Weyler kiel guberniestron kaj ĉefon de la hispana armeo en nia lando, kio efektiviĝis la 10an de februaro de la sama jaro. Kvankam li starigis kruelan politikon, kiun oni konas sub la nomo rekoncentriĝo, kies celo estis, ke la kamparana loĝantaro ne plu subtenu la mambiojn, tio neniel utilis, ĉar la hispana superregado en Kubo iom post iom ŝanceliĝis.

Post tiu invadkampanjo, kiu preskaŭ decidis la rezulton de la batalado kontraŭ Hispanio, la kubaj trupoj suferis dolorigan perdon, kiam la 7an de decembro 1896 en Punta Brava, proksime de Havano falis generalo Maceo. Tio tamen ne signifis retroiron de la milita agado. Niaj batalantoj senĉese ĝenis la hispanan armeon, kaj en 1897 kaj 1898 venko post venko aldoniĝis. Jam fine de 1897 Hispanio perdis la militon.

Celante defendi la kadukajn poziciojn kiujn Hispanio subtenis, ĝi intencis starigi aŭtonomian staton en Kubo por iom kaj iel mildigi la liberecsoifon de nia popolo. Tamen, tiu plano tute fiaskis, ĉar la grandaj usonaj monopoloj pretigis sin partopreni la militon kaj tiri profiton el la kreskanta malforteco de la hispana superregado.

Oni kalkulis, laŭ taksoj faritaj en 1895, ke Usono jam estis investinta en Kubo 50 milionojn da dolaroj, kio estis konsiderinda sumo en tiu epoko. Tiu aserto kaj la facile konstateblaj interesoj de tiu lando aĉeti Kubon estis la instigaj kialoj sendi al Havano kelkajn militŝipojn, kiuj fakte ne eniris la havenon, sed restis iomete fore. Sed la 25an de januaro 1898 la usona kirasŝipo Maine, pretekstante amikecan viziton eniris la ĉefurban havenon. Kelkajn tagojn poste, la 15an de februaro, la menciita ŝipo eksplodis, ĉe kio pereis 266 maristoj, el kiuj la plej granda parto estis nigruloj. Tiu okazaĵo estis la plej taŭga preteksto, kiun povis uzi la usona registaro por enŝoviĝi en la militon, jam gajnata de la kubaj trupoj. Tiun historia fakto iniciatis militon kiun oni konas sub la nomo Hispan-kuban-usona milito.

La 22an de aprilo 1898 militŝiparo forlasis Usonon kaj direktis sin al la orienta regiono de Kubo. Kvankam la 29an de majo la hispana admiralo Cervera pretigis sian ŝiparon en la haveno de Santiago de Cuba, ĉio estis senutila, ĉar la usona militskadro estis pli pova ol la hispana kaj post kelkaj bataloj Hispanio devis rezigni pri la posedo de Kubo. Per la packontrakto susbskribita en Parizo la 10an de decembro 1898 sen ĉeesto de kubaj reprezentantoj, Hispanio abdikis sian superregadon en Kubo kaj Usono restis ĉefkontrolanto, dum nia lando restis okupata.

La usonaj armeo kaj monopolistoj profitis de tiu okazo por plialtigi la investojn en Kubo, tiel plifortigante sian influon kaj regadon en nia lando. La registaro de milita okupado daŭris de la 1a de januaro 1899 ĝis la 20ª de majo 1902 kiam, por la unua fojo, nia lando havis kuban prezidenton, kvankam al nia konstitucio aldoniĝis la tiel nomata Amendo Platt, pere de kiu Usono garantiis al si la por ĝi necesajn ekonomiajn kaj politikajn avantaĝojn.

La 20an de majo 1902, kiam Tomás Estrada Palma fariĝis la unua konstitucia prezidento de nia respubliko, iniciatiĝis la sendependa periodo de nia lando, jam liberiĝinta de la koloniaj hispanaj katenoj.

Dum la unuaj jaroj de nia respublika vivo aŭdiĝis plej diversaj voĉoj protestantaj kontraŭ la limigo de nia suvereneco flanke de la usona okupadregistaro, el kiuj estas rimarkinde substrekeblaj la elstaruloj Juan Gualberto Gómez, mulata intelektulo kiu, krom esti persona amiko kaj helpanto de José Martí, elstariĝis pro sia defendo de nia vera suvereneco kaj Manuel Sanguily, eksgeneralo de la kubaj mambioj kaj fama verkisto.

Inter la jaroj 1906 kaj 1909 Kubo suferis la Duan Usonan Intervenon, kiu limigis la nacian suverenecon, kaj dum la periodo inter 1905 kaj 1920 ekaperis la unuaj protestoj de nia respublika vivo, el kiuj ni menciu la “Proteston de Dek tri”, kies ĉefaj kunordigantoj kaj rolantoj estis dektriopa juna intelektularo apartenanta al la nova politika movado, ĉar jam tiuepoke la socialismaj ideoj trapenetris la tiaman kuban socion.

Gravega historia fakto, kiun ni ne rajtas neglekti pro ties influo sur la apogeon de la socialismaj ideoj, estis la fondiĝo de la Kuba Komunisma Partio la 16an de aŭgusto 1925, inter kies ĉefaj fondintoj ni devas mencii Carlos Baliño kaj Julio Antonio Mella.

Dum la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento okazis popolamasa ribelado kontraŭ la tiraneca reĝimo de la tiama prezidento Gerardo Machado. La frazo, kiu plej bone difinas tiun fiulon, originas de la fama kuba revoluciulo kaj poeto Rubén Martínez Villena, kiam li, dum interparolo kun tiu monstra homo ekdiris: “Vi estas azeno kun ungegoj”. Tiu popolamasa ribelado okazinta en 1933 kulminis je la 12ª de aŭgusto, kiam ĝenerala striko forbalais la tiranon, sed tio ankoraŭ ne signifis la finon de niaj luktoj.

Signifoplena kaj elstara atingo por nia lando estis la Konstituiva Asembleo okazinta dum la 1940ª jaro, ĉar per ĝi nia popolo sukcesis havi Konstitucion adaptitan al la modernaj fluoj de la Internacia Juro.

Malgraŭ ke ĝi defendis la individuajn rajtojn de la kuba civitano kaj limigis la etendiĝon de latifundioj, difinante ilin kiel nocivajn por la intereso de nia popolo, tiu Konstitucio ne estis respektata de la tiamaj ŝtatestroj kaj ĉio restis same por la popolo, kiu suferis diskriminacion, ekspluatadon kaj mankon de la plej elementaj homaj rajtoj.

Multe pli kruela kaj sangavida tirano estis generalo Fulgencio Batista, kies kariero estis plena je fiaj agoj kiuj dronigis Kubon en nekredeblan teruron.

Dum la 1940aj jaroj, sub la devizo “Digno kontraŭ mono”, advokato Eduardo Chibás fondis la Ortodoksan Partion, kiu grupigis la honestan junularon kiu volis ŝanĝi la tiam ekzistantan situacion.

Tial, post la memmortigo de Chibás, tiu nova generacio, inspirita de siaj idealoj kaj dum la centjara datreveno de la naskiĝo de nia Nacia Heroo José Martí, gvidataj de la juna advokato Fidel Castro planis forbalai ĉiajn plagojn suferatajn de nia popolo, post ekkompreno, ke nur pere de milita agado estus eble atingi la celon.

Pro tio, dum la mateno de la 26ª de julio 1953 tiu heroa grupo atakis la kazernojn “Moncada” en Santiago de Cuba kaj “Carlos Manuel de Céspedes” en Bayamo, ekkomencante la ribeladon kiu fariĝos poste la nuntempa revolucio.

Kvankam la atakoj malsukcesis kaj la ĉefaj rolantoj suferis enkarcerigon kaj poste devis eksiliĝi, la batalado ne ĉesis kaj dum la 1956ª jaro, la postvivantoj de tiuj atakoj, kune kun aliaj kuraĝaj homoj –plejparte junuloj- venis en Kubon per la jaĥto “Granma” por daŭrigi la lukton en la orientaj montaroj. Tiu lukto fariĝis vera milito kiun partoprenis preskaŭ la tuta kuba loĝantaro.

En la montaroj, la gerilistoj brave luktis dum la urba revolucia agado apogis ilin. Elstaran rolon ludis la havanaj universitataj studentoj kaj rimarkinda elmontro de niaj antaŭaj vortoj estas la organizado kaj atako al la Prezidenta Palaco, nuntempa “Muzeo de la Revolucio”, la 13an de marto 1957, kune kun la okupado de grava radiostacio.

Malgraŭ ke ili ne sukcesis mortigi la tiranon pro nuraj sekundoj, tiu atako ŝanceligis la registaron kaj atestis pri la decido de nia popolo.

Post nuraj tri jaroj, dum kiuj la ribeliĝantoj detruis ĉian rezistadon de la tiama registaro kaj kun la amasa kunhelpado de la tuta popolo fine, la 1an de januaro 1959 la tirano abandonis la landon kaj la revolucio atingis la venkon.

Post tiu venko ekkomencis profundaj ŝanĝoj en la kuba vivo, kiuj markis la postan historion de nia lando. Ekzemploj pri tio estas la Leĝo pri Agrikultura Reformo, promulgita la 17an de majo 1959, la Leĝo pri Urba Reformo, kiu celis ke ĉiu kubano fariĝu propietulo de la domo kie li loĝis, la eksproprigo de ĉiuj usonaj posedaĵoj en Kubo, la ĉesigo de la privata proprieto super la produktmedioj, la Kampanjo de Alfabetigo, kiu en la daŭro de nura jaro forbalais la analfabetecon de nia lando kaj kiun partoprenis granda kvanto da tiamaj lernantoj el niaj mezlernejoj.

Ankaŭ la diversaj kampanoj de infana vakcinado, la entrepreno de multaj aliaj agoj por la plibonigo de la popolo kaj la forigo de la humiligaj rasa kaj seksa diskriminacioj estis entreprenataj kaj sukcese kronataj de la revolucio.

Substrekinda estas la fakto, ke la 17an de aprilo 1961 trupoj organizataj kaj pagataj de la usona registaro invadis Kubon tra Playa Girón, celante detrui la revolucion kaj en malpli ol 72 horoj ili estis venkataj de nia popolo.

La evidentajn rezultojn rilate al la publika sano, edukado, sportoj, kulturo kaj aliaj sferoj de nia vivo bonege atestas la nuntempa situacio de nia lando, en kiu ĉiuj laboras cele al plibonigo de la vivkondiĉoj kaj al la plena digno de la homo. Bonaj ekzemploj pri tio estas la Nacia Lernejo pri Arto, kie multaj gejunuloj studas pentroarton, muzikon, dancadon, teatron kaj alijan artojn; la Univesitata Fakultato “José Antonio Echevarría”, kie oni studas ĉiujn branĉojn de inĝenierio kaj la Hospitalo “Hermanos Ameijeiras”, kiu ne nur prizorgas la sanon de kubanoj, sed ankaŭ de multaj malriĉuloj de la tuta mondo, ĉefe de Latinameriko, kiuj venas al Kubo por resanigi ilin je plej divesaj malsanoj.

Tamen, la nuna ekonomia situacio de nia lando estas malfacila. Usono de multaj jaroj subtenas ekonomian internacian blokadon al Kubo kaj dum la lastaj jaroj, leĝoj kiel la t.n. “Helms-Burton” celas ruinigi la socialisman sistemon de Kubo.

La sinko de la tiel nomata “socialisma bloko” en Orienta Eŭropo, havis tre malbonan efikon sur la ekonomio de Kubo, ĉar la plej granda parto de la komerco de nia lando, proksimume la 85%, estis kun tiuj landoj. Tiu cirkonstanco naskis la nomatan “Specialan Periodon”, kiu devigis nian registaron fari reorganizon de la ekonomio kaj la internaciaj rilatoj por aljustiĝi al la novaj kondiĉoj.

Pro tio, la enlanda registaro adoptis, en la jaro 1993, la decidon permesi la liberan cirkuladon de la dolaro en la lando, al kiuj aldoniĝis poste aliaj decidoj, inter kiuj la plej gravaj estis Leĝo permesanta la Eksterlandaj Investadoj en Kubo.

En la lastaj dek jaroj, la kuba registaro ampleksigis kaj profundigis la kontaktojn kun diversaj registaroj de Latinameriko ĉefe kun Venezuelo, Bolivio kaj Brazilo. Kubo kaj Venezuelo iniciatis la konatan ALBA, (Bolivara Alternativo por la Amerikoj) responde al la Traktato de Libera Komercado (ALCA) proponata de Usono, celante unuigi la fortojn de Latinameriko por evoluigo de niaj landoj.

Geamikoj! De la unuaj tempoj de la kuba ekzistado ĝis la hodiaŭaj tagoj multo ŝanĝiĝis kaj transformiĝis, sed restas la humuro kaj la bonkoreco de nia popolo, ĉiam noblanima kaj malfermita al la amikeco inter ĉiuj homoj kaj landoj.

Mi do, esperas ke vi ĝuis tiun prezentadon de Kubo, ties historian kaj tradiciriĉan buntecon popolan, en kiu kunfandiĝas ĉiuj rasoj de la mondo. Espereble vi povas diri la saman frazon kiel mi, kiu enhavas la plej grandan amon, kiun homo povas senti por sia patrio: Kubo, banata de suno kaj maro, Kubo benata vi estu!

Juan Lázaro Besada Toledo


Rimarko: Iom korektigita versio de prelego de la 21ª de julio 1990 en la Kongresa Palaco en Havano, dum la Universala Kongreso de Esperanto.

Regresu al antaŭa artikolo ~ Kajeroj. ~ Kajeroj 83ª ~ Progresu al sekvanta artikolo