Kulturo

La Doloroj

Legendo, faktoj kaj sekvoj.

La fama opero de Tomas' Breton'

De kiam mi povas memori, mi konas popolan kanton hispanan, kies unuaj vortoj estas en la dekstra averto pri opero: Se vi iras al Kalatajud´, demandu pri La Doloroj, knabino tre bela kaj ema fari favorojn. Kiam mi finfine vizitis tiun aragonan urbon, mi konstatis, ke demandite pri La Doloroj, lokanoj koleris akre, kaj diris, ke ja sufiĉas pri tiu blago.

Sed kiu estis La Dolores? Ĉu ŝi vere ekzistis? Tre penigan taskon konsistigas doni formon, koncize, al la graveco, la esenco kaj la atingo de universaligita legendo, vibranta kiel aragona ĥoto; ĉefe alloga pro la magio kiun ĝi elradias, kaj ornamita de la fisorĉo de dubsenca koplo kiu elstaras disde la mondo kiel simbolo de Kalatajud'.

Tiu ĉi legendo, eligita de koplo sen konata aŭtoro —la fonto—, estas forĝadita je la profito de la kreivaj impulsoj de dramverkistoj, muzikkomponistoj, novelistoj, kinartistoj, verkistoj ĉiestipaj, muzikludistoj, poetoj, ktp., krome de la nepraj alportaĵoj kaj popola kunlaboro, sur la ampleksa scenejo de la mondo, kaj estiĝis akvoabunda rivero kiu retroiras ĝis sia deveno —t.e. al Kalatajud'—, kun la stampo de l' universala akcepto kaj la trezordonaco de kultura kunhavaĵo unika kaj unuaranga.

Malmulte grava estas jam, ĉu estis virino naskita en Kalatajud', kiun oni prave aŭ malprave kantis la koplon. Jes, ja, pro ŝia eksterordinaraj beleco kaj unikeco de la historio kiun ŝi travivis kaj tial findecide influaj por vaste diskonigi ĝin.

La gravo estas la legendo mem. La plej konata versio montras la nepoluritan naivecon de knabino honesta kaj ĉaritema servanta ĉe gastejo de Kalatajud. Ŝi estis tromplogita de barbisto Melĉor', kaj ŝin volis edzinigi riĉega komercisto Patrisjo, kaj la fanfarona serĝento Roĥas. Lazaro —porpastra katolika studento— freneze enamiĝas pri ŝi —hazarde, li ankaŭ estis la nevo de Gaspara, estrino de la gastejo—. Okaze de la baraktado pri La Dolores inter Lazaro kaj Melĉor, mortis ĉilasta pro ponardovundo.

La scenejo elektita de Feliu kaj Codina [kodina] por la disvolviĝo de sia literatura drama fikcio La Dolores, kaj tiu de Breton por sia mondfama opero, estas la antikva gastejo San Anton', de antaŭ ol jarcento konata kiel Gastejo de La Dolores. Ĉi tiu estas rimarkinda palaco de la 15-a jarcento —eble la plej antikva civila konstruaĵo el Kalatajud'. Ene de ties muroj, sub la arko de la ŝtonumita endoma korto, apud la krado kaj la putorando, eble estis La Dolores reala mem; sed ĉiel ajn, ĝi enhavas la tutan sugestan kapablon por evokado kaj fabelo kiujn mito povas estigi.

La veraj faktoj.

"La Dolores", Maria de los Dolores Peinador Narvión, naskiĝis en Kalatajud' la 13an de majo de 1819 kaj estis baptata en la preĝejo de Santka Johano Reĝa (San Juan el Real). Estis ŝiaj gepatroj S-ro Blas: belaspekta leŭtenanto de la Reĝaj Armeoj kaj ankaŭ advokato, kiu estis naskiĝinta en Galegujo; ŝia patrino Sinjorino Delfina Manuela apartenis al unu el la plej altrangaj familioj de Kalatajud'.

En 1825 oni nomumis S-ron Blas urbestron de vilaĝo Daroko (Daroca), kaj du jarojn poste forpasis en tiu urbo sia edzino heredigante abundajn havaĵojn al Dolores kaj ties fratoj. Ĉar la heredantoj estis neplenaĝaj administris la havaĵojn sia patro.

S-ro Blas denove edziĝis; rolis dum tri jaroj kiel urbestro de urbo Ĝirono kaj poste kiel juĝisto de unua instanco. Ŝajne li malzorgis la gefilojn de sia unua geedziĝo; la jaroj sinsekvadis kaj li neadis ilin la patrinan heredaĵon. Dolores, posedanta eksterordinarajn belecon kaj aspekton edziniĝis sekrete en San Miguel de los Navarros (preĝejo de la ĉefurbo Saragoso) je 1839 al Esteban Tovar. Li estis andaluzo, kiu ĵus forlasis la armeon kiel helpa leŭtenanto de la kolonelo de sia reĝimento kaj, laŭ sia estonta konduto, li nur avidis la heredontaĵojn de sia edzino.

Ekde la nupto komencis senfina sinsekvo de juĝaferoj pri la posedo de havaĵoj, kiujn Sro Blas rifuzis cedi. La procesoj estis longaj, komplikaj kaj akraj, sed finfine la tuton el la heredaĵo ricevis Dolores kaj Tovar. Sed ili ne povis ĝui ĝin longe, ĉar pro la neregula kaj diboĉama vivo, kiun oni atribuas al Tovar, —kaj supozeble Dolores devis helpi iom al li— la paro devis vendi iom post iom siajn bienojn, kies valoro superis cent milionoj da pesetoj (pli ol 600 000 nunaj eŭroj), kaj venis preskaŭ en mizeron. Ekde ties nupto ĝis preskaŭ la dua duono de la jarcento ili vivis en Kalatajud', kie ili naskigis kvar gefilojn: Enrique, Amalia, Manuel kaj Emilia Cruz, kaj tiam komencis la forĝado de la fifamo de Dolores. Poste la paro translokiĝis al Madrido. Unuavice ili loĝis en la strato Ballesta. En 1860 naskiĝis Casilda Enriqueta. En 1890 Dolores vidviniĝinte loĝis en strato Jardines (Ĝardenoj) kun sia filo Esteban, naskiĝinta en Madrido je 1857. La lasta parto de ŝia vivo en Madrido trairis specialajn cirkonstancojn. Dolores mortis la 12an de aŭgusto de 1894 en la Palaco de la Markizoj de Altamira de la strato Flor Alta (alta floro), nombro 8, malsupra etaĝo, kaj pro manko da mono oni entombigis ŝin ĉarite en la Tombarejo de La Almudeno. Kvankam ŝajne paradokse, la ĉio ampleksa kono de ŝia vivo vera kontribuas eĉ pli —se ankoraŭ eblas— la elstarigo de la legenda bildo de La Dolores, kiu, ligita kun Kalatajud', estas konata disde la mondo.

Kiu estis kaj kio estas La Dolores?

Ŝi estis virino, kaj same kiel ĉiuj aliaj, ŝi dependis de la altrudoj de la vivo, kun siaj soroj kaj solvoj, grandeco

Pentraĵo perdita pri la Doloroj. kaj malfortikeco. Ŝi superelstaris pro eksterordinara beleco kiu kondiĉis sian ekzistadon. Ankaŭ estas atribueblaj al ŝi la trajtoj de la laboremo, entreprenemo, malavareco al la mizeruloj, rezolutemo, klereco super la averaĝa nivelo de la epoko, ŝi sufiĉe komprenis la kutimajn kaj politikajn aferojn de sia lando kaj estis preta por polemiki sukcese pri ili, kvankam ŝi rifuzadis fari ĝin. Ŝi montris sin malkonfidema kaj rezerviĝema, kaj sentis grandan amon al sia familio. Dolores devis travivi epokon konfliktivan, plena de kolektivaj rankoroj kaj maltoleremo. Sian vivon mem dependigis de siaj voloj la edzo kaj sia ambicia patro, kiuj interkverelis por la granda heredaĵo apartenanta al ŝi.

Antaŭ la menciita dilemo, forlasita de siaj parencoj, estante inter glavo de insulto kaj muro de neamo kaj indiferenteco, ĉu Dolores serĉis ekster sia hejmo tiun varmecon, kiu mankis al si?, ĉu pro kaprico?, ĉu pro venĝemo?, ĉu pro alia kaŭzo? Iel ajn plej malgravas kaj certeco kaj motivoj, ĉar estas nur homa tio, ke oni preteriras la limojn de ĝeneralaj normoj.

Tion ankaŭ faris multe da homoj antaŭ ol ŝi, kaj eĉ se ŝiaj agoj estus historie gravaj, memoro pri ili devintus malaperi, dissolvitaj en plej larĝan forgeson..., se anonima koplo ne kreintus la ĝermon, kiu naskis la miton pri "La Dolores". Kaj tiu rolo nova, modelita, puŝita de fantazio kaj arto de komponistoj, libretistoj, dramistoj, filmistoj, verkistoj, poetoj..., kaj kalkulante, certe, ricevecon kaj partoprenon de homoj de ĉiuj tavoloj, pli kaj pli iĝis nuancoj, profiloj kaj surpriziga grando, devenigante legendan estaĵon, en miton kiu ne plu apartenas nur al Kalatajud', ĉar ĝi estas universala patrobieno.

Kultura patrobieno generita de "La Dolores".

Inter muzikaj komponaĵoj nomumitaj La Dolores, pintorangas la Simfonio de Mariano Obiols (1867); Tanda de valzoj, de Emile Ĝalteufel (1880); Serenado, de Carosio (1916); Poemo Simfonia Nokto en Kalatajud', de Paŭlo Luna (1924); Marŝo hispana, de Jozefo Sentis' (1927); kaj Valzo, de Rampaldi (1930). La unua filmo pri La Dolores estis filmita de Fruktuoso Gelabert kaj Enrique Gimeno je 1908; kaj poste venis la versioj de Maksimiliano Tous (1923); de Florijan' Rej, kun Konĉita Piker' (1939); La koplo de La Doloroj, de Benito Perojo, kun Imperio Argentina (1947) kaj Animo aragona, jam kolora, de Jozefo Oĉoa, kun Lilian de Celis (1961). Pri teatraĵoj kaj operetoj, elstaras La dramo de Feliu kaj Codina (1892); Doloroj... kapaj aŭ La kuraĝa lernanto, parodo verkita de Granes', kun muziko de Arnedo (1895); Doloretoj, drameta eseo de Karlo Arniĉes kun muziko de Amadeo Vives (1901); La filino de La Dolores, de Fernandes Ardavin'; Se vi iras al Kalatajud', opereto de Cesar de Haro kaj muziko de Esquembre (1932); kaj Kio devenis el La Dolores, dramatika komedio subskribita de Acevedo je 1933.

Ankaŭ La Dolores estis en noveloj: La Maria, de Dario Perez (1895); La Dolores, historio de koplo, de Feliu kaj Codina (1897); La Dolores, aŭ la knabino de Kalatajud', de Alvaro Carrillo (1900); kaj Kalatajud' —iluzio— aŭ La koplo de La Dolores,de Salvador Valverde kaj Ramon Zarzoso (1944). Sed eble la plej granda kono kaj disvastigo de la legendo universalskale ŝuldiĝas al liriko. La opero de Tomas´ Breton, premierita en Madrido je 1895, estis sekvita de tiu de Auteri Manzocchi (Florenco, 1875), la komedio Desirée de Henri Prys (Turnai, 1883): tiu opero de Andre Pollonais (Nico, 1897): la mimodramo muzika de Damas kaj Sentis´ (Marsejlo, 1919); opereto de Germaine Tailleferre (Parizo, 1950); la Muzika romano de Michel Maurice Levy, bazita sur la novelo Maja floro, de Vicente Blasko Ibanjes (Parizo, 1952), kaj la baleto lirikodrama Kiu estis La Dolores?, interpretita de Baluarte Aragones, kun Antonio Sanĉes Portero kaj sub direkto de Jozefo Miĥaelo Pamplona (Kalatajud', 1994). Jen la fino ĉarma de la kanto: Di que te lo digo yo, el hijo de La Dolores (Diru, ke tiel diras mi, la filo de La Doloroj).

Jozefo Pina

Regresu al antaŭa artikolo~ Numero 84ª ~ Kajeroj. ~ Progresu al sekvanta artikolo