Rakonto

Fia rideto

Monstro kaj virino.

La monstro alproksimiĝas: klap, klap, liaj paŝoj aŭdeblas. Li venas je la pordo. Li provas malfermi ĝin sed ĝi estas ŝlosita. Krank! Per pugnobato, li kreas truon en ĝi, tra kiu li metas sian manon kaj malblokigas la pordon. Li eniras la ĉambron. Sed estas neniu! Ŝi atendas lin tri ĉambrojn pli interne. De tie ŝi aŭdas la bruon, kiun li faras. La detruon, kiun li faras laŭ la loĝejo.

Subite oni frapas la sonorilon ĉe la pordo. La bruo farata de la monstro malaperas. Oni insistas ĉe la pordo. Nenion oni aŭdas. Ŝi havas la emon iri malfermi, sed tiumaniere la monstro vidus ŝin. Sekve, ŝi restas senmova. La vizito rezignas, kaj foriras.

Ŝi ankoraŭ estas en sia studoĉambro, ŝlosita. Ŝi ne povas telefoni: la monstro estas rompinta ĝin. Ŝi ne havas sian poŝtelefonon sur si. Ŝi estas en ĉambro sen fenestroj. Kaj tiam la monstro aŭdeblas sin denove, antaŭenirante laŭ la koridoro. Ĉak!, alia pordo frakasita. Pli proksime. Finfine la monstro staras ĉe ŝia pordo. Li scias, ke ŝi estas tie ĉi. Ŝi miras, kiel li scias. Eble li havas navigsistemon, ŝi supozas.

—Malfermu!—, la monstro ordonas.

Silento.

—Malfermu, mi diris!

Pli da silento.

—Se vi ne malfermas tuj, la afero iros plej malbone por vi!

Eĉ pli da silento ankoraŭ.

La monstro pugnobategas la pordon, sed ĝi estas kovrita per ŝtalo,kaj pro tio ĝi ne frakasiĝas. Sed ĝi kurbiĝas iomete.

—Kiam mi eniros, restos de vi eĉ ne unu haro, se vi ne malfermas tuj.

Nun la silento estis plej bona.

La monstro pugnobatas la pordon. Li laciĝas pri tio, ĉar liaj ungegoj doloriĝas, kaj pro tio li batas ĝin per sia kapo. Nun la pordo estas tiom klina, ke la interno vidiĝas. Ŝi ne estas ĉi tie, li pensas. Sed mi flaras ŝin. Ŝi kaŝas sin.

Finfine, post kelkaj kapbatoj, la monstro sukcesas eniri, saltante sur la supra parto de la pordo. Li eniras la ĉambron.

El lia dorso, venas voĉo:

—Saluton, monstro.

Li turnas sin, surprizita.

—Nun vi vidos!

—Mi dubas—, ŝi diras, kun cinika rideto, elmetante pistolon el skatolo.

—Kio?

—Vi havas du gonadojn, sed mi havas ok klugojn. Surgenuiĝu.

Obeas monstro.

—Nun vi kuŝu sur la plankon, kun manoj je via dorso—, ordonas ŝi, tenante pistolon.

Kiam li faras tion, ŝi metas mankaptilon ŝtalan sur liajn manojn. Ŝi uzas alian mankaptilon, pli grandan, sur liaj piedoj.

—Nun turnu vin. Kviete, aŭ mi pafos vin inter viaj okuloj.

La monstro grumblas, sed li turnas silente, kaj poste li ne moviĝas.

Ŝi iras al sia dormoĉambro, kaj tie ŝi trovas sian poŝtelefonon. Ŝi revenas en la studoĉambron. Tie kuŝas la monstro, freneza pro kolero. Ŝi tajpas la polictelefonon.

—Saluton! Ĉu estas policejo? Mi vokas vin el Strato Olmo, nombro 47a. Venu tuj. Envenis danĝera frenezulo en mian domon. Jes, la pordon mi malfermas, sed venu rapide.

Kaj, kun fia rideto, ŝi metis cigaredon inter siajn lipojn.

—Ĉi tiu malvirto mortigos min iun tagon—, ŝi diras dum ŝi premas la ĉenon de la pistolo. El ĝia pinto venas lumeto, kiu fajrigas sian cigaredon. Poste, rigardante la eksilentan monstron kuŝantan, ŝi diras:

—Feliĉe ankoraŭ estas kelkaj, kiuj kredas ĉion, kion ili vidas.

Jack Crane
je la 12-a de septembro de 2010

Regresu al antaŭa artikolo~ Numero 84ª ~ Kajeroj. ~ Progresu al sekvanta artikolo