Rakonto

Mistera obeulino

Ŝi aperis preskaŭ el nenio. Li ofte vizitis ne tre rekomendindajn paĝojn de interreto, kie oni priparolis pri la malluma flanko de amo, BDSM. Tie multe da homoj parolis pri aferoj, kiujn ili komprenis aŭ prikonis diversgrade. Sed la fotoj estis altiraj, la tekstoj amuzaj, kaj fojfoje oni povis koni interesajn virinojn, kiuj interesiĝas pri tiu afero. Li vere sciis nenion, kiam li unue venis. Sed post kelkaj monatoj li sukcesis aranĝi rendevuon kun belulino blonda, kiu parolis al li abunde pri tiu temo, sed ankaŭ montris multe da timo, kaj finfine ili ne interkonsentis pri dua rendevuo. Ne sufiĉas beleco, li decidis, se poste ŝi kreas problemon al vi.

Dua renkontintino estis ne tiom bela, sed diskreta ruĝhararulino, ne tiom alta kaj maldika kiel la antaŭa, sed multe pli serioza, kaj lerta pri tiu temo. Ŝi havas interesan vidpunkton pri ĝi: Unu el la du homoj ĉiam estas pli forta ol la alia, kaj tiu ne necese estas la viro, ŝi asertis kvazaŭ science. Pro tio, ni devas fari tour de force antaŭ ni decidas kiu estas la mastro, kiu la sklavo. Li amuze kapjesis kaj demandis pri tio, kion ŝi proponas tiucele.

Mi kredas, ke mi plaĉas al vi, ĉu mi pravas? Li denove kapjesis, do ŝi daŭrigis: La venontan semajnfinon, ni povas renkonti kaj sabaton kaj dimanĉon. Sabate mi estos via mastrino, kaj vi devas obei min blinde. Dimanĉe estos vi la mastro, kaj mi estos sklavino via. Je noktomezo, ni decidos, ĉu ni renkontos denove. Kaj se jes, ĉu ni decidos kiu estas kia dum tiu rendevuo, kaj sub kiuj kondiĉoj. Ĉu vi komprenas?

Li tute komprenis, ĉar li vidis, ke ŝi estas serioza pri la afero. Ili interparolis longe pri tiu alternativa seksa vivo, kaj iom post iom ili interkonatiĝis iomete. Sed vidu, ŝi diris, ke vi havas vian vivon kaj mi mian, kaj ni ne konsentu, ke trudu unu en la vivon de la alia. Mi ne scias, ĉu vi estas edzo aŭ fianĉo, kaj ankaŭ vi ne scios pri mia sentimentala situacio, ĉar tio ne gravas al nia afero. La viro ekridetas nun je la vivo kun tiu virino, kiu tiom multe surprizas lin agrable ĉiun fojon, kiam ŝi malfermas sia buŝon...

Laŭ la sekvinta semajno, li ne povis ne pensi pri ŝi. Li ne havas, feliĉe, telfononumeron ŝian, ĉar alimaniere li telefonintus ŝin ĉiam, kiam li pensis pri ŝi, tio estas, ĉiun tagon.

Merkrede telefonis lin la blondulino, sed li ne multe interesiĝis jam pri ŝi, do li sentage interkonsentis vidi ŝin denove, iam.

Kaj venis sabato. Finfine. Ili renkontis rekte en hotelo. La ĉambro estis pagita de li, kaj li atendis ŝin tie, kiel ŝi estis petinta, tute nuda kaj surgenue. Ŝi eniris subite, kaj ligis liajn manojn kaj piedojn je lia dorso. Poste ŝi devigis lin adori ŝin, kaj ankaŭ provis vipon sur lin. Je la fino de la vespero, ŝi estis provinta sur li preskaŭ ĉion, kion ŝi sciis, krom pendi lin el plafono: mankis rimedo por tio en tiu hotelo. Finfine, ili dormis unu apud la alia en la granda lito. Li tute nuda. Ŝi en noktovestoj.

Dimanĉon li vekiĝis vidante ŝin tute diversa: ne havante peton de li, ŝi simple staris surgenue antaŭ li, kun sia rigardo al planko, ankoraŭ en sia noktovesto.

—Saluton, sklavino!—, diris li ridetante. —Kian tagon ni havas?

Ŝi ne komprenis, ke la tutan matenon li ne profitis la okazon sekse, sed prenis ŝin al kafejo kaj gastigis ŝin matenmanĝe, kaj poste ili promenadis la tutan urbon, kaj li aĉetis al ŝi puloveron, mamzonon, kalsoneton kaj minijupon ruĝajn. Sed mi povus aĉeti tion por vi, se vi tion deziras, mastro, ŝi klarigis. Jes, reagis li, sed vi povas aĉeti la ŝtrumpojn, ĉapelon kaj ŝuojn ruĝajn, se vi volas, sed ĉio alia estas mia, etulino.

Dum matenmanĝo li diris al ŝi, ke ne li devas aldoni sukeron al lia kafo, kaj ke ŝi devas parkeri liajn preferojn manĝi kaj trinki, kaj ke ŝi ĉiam devas ŝofori lin, eĉ se li tion ne specife petos al ŝi. Li ankaŭ priskribis multe aliajn aferojn, kiujn li postulos, ke ŝi faru senhezite kaj senpetite. Posttagmeze li gastigis ŝin al teatro, komentante poste ŝi je lia peto, la teatraĵon, La besteto destrita, de Vilhelmo Ŝekspir. Poste, vespermanĝo kaj nova promenado kaj diskutado pri ĝeneralaj aferoj de vivo kaj kulturo.

Kaj finfine ili denove venis en la hotelon. Ĉifoje li malfermis unu el ŝiaj butonojn, kaj diris al ŝi: Daŭrigu, ĝis kiam haltigita.

Sed li ne haltis ŝin.

Kiam ŝi jam estis tute nuda, li signalis al siaj vestaĵoj, kaj ŝi obeeme nudigis lin. Kiam ili ambaŭ estis tute nudaj, li signalis la liton, kaj diris: Pretigu. Ŝi malfermis la liton, kaj li kuŝis sur ĝi. Li gestumis apud li, kaj ŝi, obeeme, venis kuŝi tie. Li fermis siajn okulojn, kaj ŝi demandis: Kion mi faru, mastro? Li manfrapis ŝian kruron, kaj post kelkaj minutoj, li diris: Unua kaj ĉefa regulo, sklavino: neniam vi parolu, ĝis kiam permesita. Eĉ por senkulpigi. Sklavino ne senkulpigas, ĉar ŝi ne kulpas. Mastro kulpas pro la eraroj de sia sklavino. Duonhoro pasis silente. Kiam ŝi ekdormas, pensinte, ke li dormas de longe, li pasigis sian manon kaj brakon sub ŝia kolo, kaj diris: Venu. Unua pruvo sukcesita. Kaj tiel, li premante ŝian korpon kontraŭ tiu lia, ili dormis la tutan nokton.

Kiam ili vekiĝis, frumatenan lundon, ŝi ne povis ne demandi: Ĉu vi ne ŝatas mian korpon? Kaj li, ridetante, respondis: sklavino ne estas putino. Mastro ja povas uzi korpon de sklavino, sed nur laŭ lia decido. Jes, vi estas bela, kaj seksumi kun vi devas esti tre agrable, sed mi preferas obeemon, obeemon preter sekso.

La tutan semajnon ŝi ne povis elirigi lin el sia menso. Neniam viro rifuzis ŝian korpon. Ŝi timis, ke ŝi ne povus ĉantaĝi lin per sekso. Kaj tio ekscitis ŝin. Multe. Ŝi sentis sin lia. Kaj ŝi sentis ion, kion ŝi neniam sentis antaŭe en sia vivo.

...daŭrigota

Regresu al antaŭa artikolo~ Numero 84ª ~ Kajeroj. ~ Progresu al sekvanta artikolo