Vivlu la Respubliko!

Unua ĉapitro: Se vi volas skribi al mi...

Vekiĝinte, la Soldato gustumis kvazaŭ li trinkintus pokalon da galsuko.

"Mi neniam gustumis kulerplenon de tio", li pensis, "sed certe ĝi devas gustumi tiel".

Post stari por kalkulo de fintago, li iris en malsanulejon armean. Flegisto donis al li pilolojn por malkreskigi sian malbonan digeston kaj adiaŭis lin per gesto.

La Soldato iris matenmanĝi venonttage en manĝejon grandan, kaj poste li iris al oficejo. Tiuepoke oni nomis "destino" favoran postenon, kiun oni trovis en armeservo por labori malpli. Tamen, li mem ne serĉis ĝin: oficeja serĝento venis en mian KOM­PA­NION kaj demandis pri kiu scipovas tajpi. Nur li levis sian manon. Li estis ununura tajpisto inter ducent homoj. Li dubis, ĉu li eraris. Oni jam diris al li, ke en armeservo oni ne volontulu eĉ por manĝi.

Sed serĝento estis ĝentila, simpatia homo. "Tro multe por militisto", pensis li. Aŭ oni mensogis al li pri militistoj.

En la oficejo li trovis alian serĝenton, kiun baldaŭ oni promocios en brigadon, kaj tri aliajn tajpantojn pli, same kiel li, de la sama alvoko ol li mem.

"Mi neniam trinkis galsukon", li diris al si mem poste, inter du skribaĵoj En tiu oficejo oni ĉiam skribas paperaĵojn pri seninteresaj aferoj: oni donis "licencon", tio estas, feriojn, al unu, oni donas al alia medalon, kaj al iu tria ulo oni donacas iom pli da mono ĉar li deĵoras de pli da jaroj en la armeo, aŭ al kvara ulo oni liberigas pri la armeo ĉar li estas pli aĝa... Ĉio, ĉio estis stultaĵoj, kiuj tute ne rilatas al li aŭ al vivo sia. Sed li zorgis ne diri laŭte tion, kion li pensas. "Ne estas prudente", diris li. al li mem ofte.

La maljunulo, kiu regis la landon mortis subite, aŭ la afero estis subite anoncita, oni neniam scios. Poste oni dirus, ke lia agonio daŭrigis multe, aŭ ke li ja estis sanktulo... Sed La Maljunulo lasis testamenton. Li volis ĉion ligita, bone ligita. Li kaj oni kredis, ke post li venos diluvo, ke preferinde Dio kaptu nin konfesitaj.

Sed kekaj ne volis konefsi, eĉ se oni mortigu ilin.

Vaskoj, kiu estis en la bataljono, diris, ke ili ne pafus sur la popolon. Oni arestis ilin. Sed ili prifajfis. Unu el ili diris, ke en maljusta socio, la justa loko por homo justa estas karcero. Plagiatinto. Li kopiis penson de amerika verkiisto Henri Thoreau. De la nordo de Ameriko, kiu estas la loko, kie homoj pensas. En la sudo oni sufiĉe okupiĝas plenigi sian ventron ĉiun tagon.

La Soldato inspektis sian fusilon. Li ŝatis havi ĝin en sia mano. Estis plezuro lerni pafi. "Tiel oni ne ĉasos min kiel kunikon", li diris al si. Ĉar estontis io grava. Li antaŭsentis tion.

La testamento de La Maljunulo diris tion tre klare: li lasis ĉion al heredinto. Homo kun sango blua. Oni nomi lin "La Mallonga".

Sed nenio okazis. Oni gari­sonigis ilin dum mo­na­toj. Oni diris, ke partioj politikaj prenontis la torĉon. Sed ili ne havis kojonojn, tio estas, kuraĝon. Neniu volis sian vizaĝon frakasita.

En ĉefurbo estis multe da kunvenoj inter partianoj de La Maljunulo kaj kelkaj anoj de partioj politikaj, kiuj kuraĝis veni el eksterlando. Sed aperis alia maljunulo. La Dua Maljunulo diris, ke li ne volas testamenton. Ke ĝi estu entombigita kun La Maljunulo. Ke la landon oni ne heredas. ke la lando estas ĉies.Y

Kaj li konvinkis popolon. Oni organizis amasosidadon, kiel tiuj de Gandhi. "Ni ne estos movitaj", ili kantaĉis sidante sub la lampo de stratoj. Sed estis tiom multe da homoj, ke ili okupis de unu al alia stratolampo, trairante la straton. Ĉiuj kun sia postaĵo sur la grundo. Aŭtoj ne povis pasi. Aŭtobusoj ne povis pasi. Panjoj estis koleraj: "Kiel porti la geinfanojn en lernejon?" "Tiel mi ne povos iri labori!", kriis ili akre. "Do fikiĝu!", diris sidantoj.

Kaj sidantete, sidantete, popolo venkis la pulson al notrarioj de La Maljunulo. Finfine oni dmandis ĉu ili volis la maljuni;aĵon, ĉu oni inventos ĉion de nulo. "Demokration", ili respondis. La afero de ĉiuj.

Kaj naskiĝis La Tria Respubliko.

La unua, oni diris, estis ridindaĉo. La dua, tragedio. La Tria povus esti komedio. Pro tio pri la feliĉa fino. Aŭ, plej derizinde, movo senfina. Sen fino. Nek feliĉa, nek malfeliĉa. Senmorta estato. Senmorta puno per demokratio al tuta popolo, kondamnita respekti unu la alian. Elteni. Klopodi ne surpaŝi la piedojn al aliaj homoj. Ĉar li aŭ ŝi estas kunposedanto de la publika afero tia.

Kaj La Soldato povis reveni en sian hejmon.

~ Numero 86ª ~ Kajeroj. ~