Kovrilo: Sinjoro Alfredo Pérez Rubalcaba ja petis al ni, ke ni nomu lin Alfredo, ĉar li volas esti atingebla de la popolo. Lia moto por ĉi tiu balotado estas Li scias, li respondas, kvankam dum preskaŭ ok jaroj li estis ministro, kiu nek sciis, nek respondis. Espereble la venonta prezidanto de Hispanio, ĉu li, ĉu alia, kaj scios kaj respondos al la gravaj problemoj, kiujn la averaĝa hispano devas konfronti ĉiun tagon, kiuj certe nek estas ideologiaj nek naciismaj, sed privaloraj kaj monaj.