Amiko Alfredo

Antaŭ kelkaj jaroj estis scientisto kaj dis­vas­ti­gisto pri scien­co, Felik­so Ro­drí­guez de la Fuen­te, kiu mortis akci­den­te kaj o­ni sopiris al li per kan­to Amiko Fé­lix, kiun kantis infanoj, ĉar li multe faris pri ili kaj pri aliaj hispanoj, ĉar interesigis nin pri scienco.

Li ja estis bonulo. Pro tio mi ne po­vis ne pensi pri li kiam mi vidis en televido, ke S-ro Alfredo Pérez Rubalcaba deziras alprok­si­miĝi al voĉdonantaro, supozeble la popolo, dirante, ke oni ne nomu lin Rubalcaba, sed Alfredo. Sed kiu estas tiu Alfredo?

Alfredo Pérez Rubalcaba estas dok­toro pri Ĥemiaj Sciencoj, kiu studis kaj gajnis postenon kiel instruiston en Universitato Komplutense de Madri­do, kaj ankaŭ instruis en Germanio kaj en Francio, universitatoj de Kons­tan­zo kaj Montpeljero, antaŭ ol li ekdediĉis sin al politiko.

Tio okazis je 1982, kiam Felipez Gon­zález Márquez venkis la balotadon je 1982. Li tiam estis Ministro pri Edukado, kaj poste iĝis Minis­tro Pri Prezidanteco kaj Pri Rilatoj kun Parlamento. Oni suspektis ĉiam pri lia gvidado de la skandala agado de GAL, kontraŭterorisma terorista grupo da krimuloj rikoltita inter policanoj, sed neniam oni pruvis ion ajn kontraŭ li aŭ la Prezidanto mem. Oni memoru, ke Ministro Bar­rio­nue­vo kaj Ĝe­ne­ra­la Sekretario Rafael Ve­ra estis en­kar­ce­rigitaj pro tiuj krimoj. Kiam Jozefo Ludoviko Rodríguez Zapatero kandi­da­tiĝis, je 2004, li organizis kaj zor­gis pri ties politika kampanjo, suk­ce­se, ĉar Zapatero iĝis prezidanto de His­panio. Kvankam dekomence li iĝis nur voĉportulo de la Grupo So­ci­a­lis­ma en la Hispana Par­lamento, je la 11a de aprilo de 2006 li iĝas Ministro de l' Interno, kie li gvidis la mal­kres­ki­gon de la nom­bro de trafikak­ci­dentoj kaj lukton kon­­traŭ­terorisman, kvan­kam oni ne multe laŭdas lian agadon pro tio, ofte kritikata kiel tro aŭtoritatismaj leĝoj, kiuj enkondukis la sistemon pri punktoj en stir­permesilon, kaj ankaŭ oni kulpis lin pri la skan­dalo de l' trinkejo Fajsan', kiu rezultis kiam policano avertis grupon de teroristoj, kiuj estis en tiu trinkejo, ke aliaj policanoj estas tuj arestontaj ilin La teroristoj foriris ĝustatempe, kaj kelkajn semajnojn poste ili faris atencon en flughaveno de Madrido, en kiu mortis du homoj. Tamen la interveno de la Ministro ankoraŭ ne estas pruvita.

Kiam la Ministrino pri Defendo, Karmen Ĉakon', estis graveda, li anstataŭis ŝin pri ŝiaj devoj dum unu monato, de majo al junio de 2008, kaj je la 21ª de oktobro de 2010 li iĝis Vicprezidanto Unua de l' Registaro kaj Ministro Voĉportanta de l' registaro sen lasi sian ministerion pri l' Interno. La 27a de majo de 2011 lia partio, PSOE, elektis lin kiel kan­di­da­to por la venonta balotado, sed nur la 8an de julio li rezignis pri siaj postenoj en la registaro. La Ministrino pri Defendo ankaŭ volis kandidatiĝi por la Prezidanteco de la Registaro de Hispanio, sed verŝajne oni konvinkis ŝin rezigni pri sia peto pri Primaraj Voĉdonoj (kaŭkuzaj, usondirite).

Nun ŝajnas, ke li deziras aperi kiel no­v­al­­veninto en la politikan vivon de His­­panio, laŭ tio, kion li diras. Li sur­prizis nin antaŭ nelonge per pa­ro­lado per kiu li diris al ni, ke li scias kion fa­ri por krei labor­postenojn, kaj por eliri la krizon, kiu tiom kruela estis en Hispanio al gelaboristoj. La vivokosto plialtiĝis pli ol iam antaŭe, sed li, laŭ lia diro, scias tion, kion oni faru por eliri la krizon. Oni sin­de­man­dis publike, kial li ne diris tion an­taŭe. Ekzemple, kiam lia estro, Pre­zi­dan­to Za­patero, diris, ke la krizo ne ekzistas, ke paroli pri krizo estas iĝi mal­pa­tri­o­to, kaj ke Hispanio estas en la Ĉam­pi­o­na Ligo pri Ekonomio en la mondo. Oni miras, ke li ne tiam diris al nia plej alta responsulo pri tio, kio oka­zas.

Li diras, ankaŭ, ke oni devas apliki altan impoŝton al riĉuloj, por ke ili kunlaboru eliri la krizon. Tiel farante, li klarigas, oni ekhavos mil milionojn da eŭrojn. Sed lia estro atingis nenion per dektrifoje tiu kvanto, kiun li dediĉis al Plano E. Kial li ne konsilis al ZP tiam ion pri sia magia recepto? Ta­men, plialtigi impoŝton ne multe hel­pas plialtigi la laborpostenojn, ĉar hodiaŭ ne estas malfacile forpreni si­an monon en aliajn landojn de la Eŭ­ro­pa Komunumo cele al investo, se oni ne allogas ilin investi ĝin ĉi tie. Kaj taksi monon, kiu jam pagis im­poŝ­ton estas nejusta kaj mali­lu­zi­­i­ga ŝpari monon. Suferos pro tio multe pli ne tiom riĉaj mezklasuloj, kiuj de­zi­ras nur ŝpari monon por maljuneco. Ĉar elspezita mono ne pagas. Ali­flan­ke, li ankaŭ ne konsilis al sia ĵusestro pri meĥanismo detekti laboristan perforton, kiel ekzemple la situacion de multaj gelaboristoj, kiujn oni dun­gis por duonlabortago, sed tamen oni de­vi­gas fari tutan labortagon, kaj an­kaŭ aliaj, kies labortago entutas 14 ho­rojn aŭ pli. Ili ne kuraĝas denonci ti­on, ĉar ili timas perdi sian postenon pro tio. Li tion scias certe, ĉar li estis la plej longdaŭra ministro pri l' in­ter­no en la historio de Hispanio.

Antaŭ kelkaj tagoj teroristoj de ETA di­ris, ke ili ne plu mortigos, kaj atente aten­das la registarojn de Hispanio kaj Fran­cio diskuti kaj negoci paco­procedon. Amiko Alfredo komentis pri tio, ke nun komencas periodon pa­can en Hispanio, ĉar demokratio ven­kis teroriston. Sed mi ne vidis, ke te­ro­ris­toj estas en karceroj senar­migitaj kaj arestitaj de polico, sed nur ke ili mem, propravole, deziras ne plu uzi armilojn, kiujn ili ne rezignas. Mi dubas, ĉu La Kandidato socialisma era­ras, ĉu li rekte primokas la lo­ĝan­taron de Hispanio.

Ankaŭ li parolas pri tio, kion o­ni devas fari, sed ne kiel li farus ti­on, se li venkus la balotadon. Sed rigar­dan­te tion, kion la re­gis­taro kies vic­pre­zi­dan­to li es­tis, faris aferojn, oni povas dubi, eĉ timi, pri la procedoj. Ek­zem­ple, pri subvencioj li diris eĉ ne unu vorton. Antaŭ du tagoj ministrino Lejre Paĥin' disdonis pli ol 200 000 eŭrojn por nere­gistara organizo (NRO) prezi­dita de la edzino de S-ro Ru­bal­ka­­ba mem. Ankaŭ aliaj grandaj kvan­toj sinsekve iras al minoritataj aso­cioj, kiel tiuj de Lesboj kaj Sam­sek­se­mu­loj, en tiuj ĉi tempoj de krizo eko­nomia. Ŝajnas ke al socialistoj gravas multe pli ideologio kaj ties disvastigo ol ekonomio de ĉiuj hispanoj.

Alfredo Perez Ribalkaba

Sed Sinjoro Rubalkaba ankoraŭ ne di­ris eĉ unu vorton pri tio, kion li faros por malapartigi la diversajn partojn de la popolo. Kiam tio, kion oni inter­kon­sentis nomi demokratio venis en His­panio je la lasta sepdekaj jaroj, la po­polo jam ne plu memoris pri nia te­rura intercivitana milito. Fakte, la plej granda parto da hispanoj eĉ ne ko­nis ĝin. Sed la Registaro socialisma faris la Leĝon pri Memoro Historia, per kiu mal­no­vaj vundoj venis denove inter his­pa­noj: preskaŭ ĉiu familio havas murditojn el alia flanko dum la milito, kaj iliaj kadavroj tre ofte neniam ape­ris. Nun oni eltombigas multajn os­tojn, kaj kulpigas "la alian fla­nkon" pro ties murdojn, sed ofte oka­zas, ke la ostoj ne apartenas al tiuj, kiujn oni celas diri, sed al aliflankanoj, kreante tiel malbonajn sentojn tie, kie la kon­flik­to jam estis solvita. Ŝajnas, ke oni de­ziras venki la venkintojn okdek ja­rojn poste. Oni neniam devus atenti al tiu leĝo, kaj oni neniam devus krei tiun leĝon, kies utilo certigas nur no­van apar­ti­gon inter gehispanoj. Sed Kandidato Rubalkaba ankoraŭ diris nenion pri tio, ĉu li intencas mala­peri­gi tiun ne­kon­­venan leĝon.

La Movadon 15M, kiu aperis tuj preskaŭ la balotado municipan kaj aŭtonomaj okazintaj la 22an de majo, protestis kontraŭ multe da aferoj, ki­ujn mi ankaŭ priprotestas. Deko­men­ce ili pravas. Sed ili tute ne pravas laŭ la rimedoj, kiujn ili uzas. Ili oku­pis publikan spacon perforte kaj kriaĉe. Sed tiutempa Ministro pri l' Interno, kaj sekve estro de la polico en la tuta nacio, S-ro Alfredo Rubalkaba, faris nenion pri ĝi. Rezul­te, multe da komercistoj perdis monon kaj civitanoj de Madrido kaj aliaj ur­boj ne povis libere promeni tie, ĉar la pla­con okupis tendaro da pro­testuloj. Mi ne povas ne pensi, ke ĉio validas, se konvenas al ministro, kaj tio eble donas al ni ideo pri tio, kio okazos, se S-ro Rubalkaba estas nia nova Premiero.

Kaj finfine ni parolu pri la familio: ĉu kandidato Rubalkaba kreos leĝojn, kiuj protektos familion? Nun en tiu ĉi krizo, familio estas solvo por miliono da homoj, kies familianoj estas maldungaj. Ili subtenas sin dramatike nur danke al helpo de geavoj kaj proksimaj familianoj. La ŝtato faras nenion por ili. Tamen, ne estas so­cia­la danĝero nun en Hispanio ĉar familio apogas ilin, kaj ankaŭ pro tio, ke Jesuo Forlasita, religia,katolika aso­cio, disdonas manĝadon sen­pa­gan. Ĉu Kandidato Rubalkaba pro­vi­zos ion, por ke en tiuj situacioj nek familio nek religio devos provizi, sed la ŝtato, kiel estas ĝia devo? Laŭ la regado de José Luis Rodríguez Zapatero ni vidis kelkajn leĝojn, kiuj atencas kontraŭ familio rekte kaj nerekte: Leĝo pri divorco (oni povas divorciĝi en Hispanio en nur tri monatoj, laŭ la deziro de nur unu el la geedzoj); deksesjarulino povas aborti sen kono de ŝiaj gepatroj; gesamseksemuloj povas adopti geinfanojn, eĉ se ili bezonas referen­con pri ambaŭ seksoj... Kaj ili eĉ celis krei novan leĝon pri Morto Digna, kiu ebligos familianojn decidi fruigi la morton de maljunuloj kun malbona sano. Sed samtempe al milionaj subvencioj al hispana kinarto kaj aliaj homaj agadoj proksimaj al ideologio de socialisma partio, en Hispanio oni subvencias naskon da infanoj per malplej da mono en la tuta Eŭropo. Ĉu Kandidato Rubalkaba denove apogos familion per subvencio al novnaskito, al aĉetado da libroj por deviga edukado, por alproksimigi la universitaton al tiuj, kiuj ne havas la teruran kvanton da mono, kiun oni postulas por eniri tiun studnivelon?

Sufiĉe da demandoj mi prezentas nun ĉi tie. Mi timas miajn proprajn respondojn, kaj pro tio mi ne prezentas ilin antaŭ vi, leganto. Sed mi invitas vin cerbumi pri ili, kaj respondi al vi mem antaŭ ol vi decidas al kiu kandidato vi premios per via fido. Kaj ankaŭ al kiu politika partio vi donacos monon, ĉies monon, per via voĉdono.

~ Numero 87ª ~ Kajeroj. ~