Politiko

Al Marjano, kun korinklino

Ĉu vi, Sinjoro Raĥoj, vere celas la plibonfartigon de niaj kuncivitanoj, ĉu nur tiun de kelkaj kontraŭ tiuj de la aliaj?

Unu grava plendo pri la partio, kiun vi prezidas, Sinjoro, nomumita Popola Partio, tio estas, la partio de la popolo, estas, ke kiam ĝi ŝajnis regi por la plibonfarto de la popolo, ĝi ne kura­ĝis fari ĝin tre bone:

La LOGSEn vi ne nuligis kiam vi estis en povo. Vi mem, Sinjoro, estis Ministro pri Edukado. Kio okazis? Ĉu oni malebligis tion al vi, aŭ vi simple ne atentis al tio?

Antaŭ peti la voĉdonon, mia respektinda Sinjoro, vi devas promesi aferojn, kiujn vi faros favo­re al popolo.

La agojn, kiujn via pasinta registaro popola faris, la sekvin­ta registaro senhezite nuligis la unuajn tagojn de sia regado. Kial vi ne povis fari same?

Estas kelkaj ŝuldoj de PP al hispano, kaj mi ne vidas, ke vi diras, ke vi pagos, sinjoro.

Ĝuste tiuj leĝoj, kiuj tuŝas rekte infanojn kaj virinojn estas plej maljustaj. Ĉu vi korektos tion?

Orajn promesojn havas ĉiuj kandidatoj, sed poste regista­roj forgesas pri ili. Pro tio mi ne fidas ilin.

Se vi sukcesas iluziigi civita­nojn, sinjoro, pri tio, ke viaj pro­ponoj estas veraj kaj farotaj, mi voĉ­donos por vi.

Estas, tamen, multe da aferoj, kiuj malargumentigas tiun sen­ton.

Ne estas paco nun en Hispanio, sinjoro kandidato, pro maljus­teco.

Cele al korektado de tio, kion vi faros, sinjoro?

Antaŭ kelkaj jaroj mi fidis vin, gesinjoroj deputitoj hispanaj dekstraj.

Sed ne, mi kredas, ke mi ankaŭ ne voĉdonos al vi. Fi al tiuj, ki­es pensio duobligas la mak­si­mu­man pension en Hispanio, politikistoj!

Ĉu kredi pri mirakloj? Ne dankon. Ankoraŭ deputitoj ne reinsertiĝis en socio, laŭŝajne.

Unu respondon post la aliaj mi atendas de vi, sinjoro kan­di­da­to.

~ Numero 87ª ~ Kajeroj. ~