Vivu la Respubliko!

La filin' de Johan' Simon'

Kvin jaroj antaŭe La Soldato estis studante je universitato. “Se vi studas, morgaŭ vi ne estos malsatmortulo", diritis al li sia patro. Kaj li studis. Multe. Sed li ne povis iĝi arĥitekto, kiel lia patro volis. Li ne estis taŭga por tio. Li iĝis instruisto. Neniu volis esti instruisto tiam. Oni donis al li lernejon en vilaĝo kun kvin cent enloĝantoj. Poste li sukcesis pri ekzameno por gajni postenon. Estis neniu pli, do oni donis ĝin al li. Kaj ili eĉ dankis lin, ĉar neniu pli volis la postenon.

Panjoj estis ekstreme ĝojaj pro tio. Tutan instruiston ili havis por siaj geinfanoj. Deksep jaraĝa instruisto. Tiu estis alia jarcento. Alia mondo. Alia lando.

En ĉefurbo homoj ludis alian aferon. Dum La Soldato lernigis la gein­fa­nojn legi kaj skribi, homoj en la ĉefurbo dediĉis siajn strebojn kriaĉi mal­belajn aferojn al La Maljunulo. Sed tagon oni vokis La Soldaton "ser­vi la patrion". Kvazaŭ li ne servis al ĝi de tri jaroj antaŭe. Sed ne gravas. Plaĉas al li lerni aferojn.

Tial li diris al knabino, ke ili geedziĝos tuj kiam li revenos el "la servado". Ŝi adiaŭis kun larmoj en okuloj ĉe la stacidomo. Ŝi timis, ke ili ne ren­kontos denove. Kaj ŝi pravis. Sed ne La Soldato kulpis. Estis ŝi tiu, kiu ne aten­dis lin. Ŝi akiris strangan mal­sa­non kaj mortis. Kompatinda soldato. Oni ne permesis al li eliri la ka­zer­non veni entombigi ŝin. Li ne estas pa­renco, oni diris al li.

Kiam li finis la servadon, du jarojn poste, li vizitis ŝin en cemeterio. Sur ŝtono estis resumo de ŝia vivo: nomo kaj du nombroj, tiu de ŝia naskiĝtago, kaj tiu de ŝia mortiĝtago. Nenio pri tio, kio okazis inter ambaŭ. Ekzemple tiu nombro, kiun li memoris inter ili du. La tagon de la pajlejo. Ŝi estis lia tiam. Kiam ili ĵuris amon eternan unu la alian. Aŭ almenaŭ ĝis morto apar­ti­gu ilin. Bedaŭrinde morto venis an­taŭ ol li. Ne estas juste. Eble pro tio ĝi ne venis al kazerno. La morto. Ĝi es­tis tro okupata laborante kun homoj de­caj, anstataŭ veni por tiuj kun­plo­tantoj, judoj, masonoj, mer­do­kor­nu­toj.

Sed homoj diris, ke ili volis landon kiu apartenos al ĉiuj. Kaj ili ne haltis ĝis kiam ili kunvokis referendumon. Ili estis demandataj ĉu ili volis res­pu­bli­kon ĉu monarĥion. Li mem pri­faj­fis pri am­baŭ aferoj. Sed li informis sin. Monarĥio estas kiam regas unu ĉar Dio volas. Kaj tio estas tio, kio es­tas en La Testamento de La Mal­ju­nu­lo. Multaj voĉdonis kontraŭ tio por ĝe­ni La Maljunulon. Sed li ne plu sci­us pri tio, ĉar li estis mortinta. La Res­publiko, male, signifas ke ĉiuj regas. "Ĥaoso", li diris al si. "Tio es­tas kvazaŭ miaj geinfanoj decidus tion, kion oni devas fari en nia klas­ĉambro, sed ĉiu diversan aferon kaj sam­tempe al la decido de aliaj". Sed bo­ne, li pensis ke la afero povus esti amuza. Do li iris voĉdoni.

Kaj li voĉdonis por tiu afero nova. Res­publiko. Li estis leginta la filo­zo­fon grekan, kiu parolis pri tio antaŭ mul­te da jaroj. Ĝi povus esti distra.

Pos­te oni devis iri voĉdoni denove. Di­ver­saj gravaj individuoj prezentis sin al posteno simila al tiu de reĝo, kiun oni nomis Prezidanto de la Res­pu­bli­ko, sed kiu ne daŭrigus la tutan vivon. Kvar aŭ kvin jaroj, al kiu gravas? Li de­mandis pri tio al patro de amiko sia, kiu komprenis multe pri tiuj afe­roj. Tiu sinjoro diris, ke li voĉdonu la plej maljunan, ĉar li publikigis mul­tajn librojn per kiuj li diris kion li fa­rus, se li venkus, kaj li opinias, ke estas granda senco en tio, kion li di­ris.

Sed la afero ne finis tie: oni vokis lin voĉ­doni denove. "Ho, kiom gravaj ni es­tas",li diris al amiko.

"Nin jam vokis tri fojojn voĉdoni".

Kaj li ankaŭ demandis sian amikon: "Kaj nun kiun mi voĉdonu?"

"Vi­du", respondis li, "estas tri listoj kun nomoj. Ĉu vi konas iun ajn el ili?"

"Nu, ne. Ĉu mi devus?"

"Ne vere, sed vi devintus informiĝi pri ili. Ili ĉiuj diris per radio kaj televido pri tio, ki­on ili estas farontaj, se ilin oni elektas. Kaj en kunvenoj, kiujn li faris kun homoj, post laborhoroj, ili ankaŭ parolis pri tio".

"Ho Vidu, amiko: pro tio, ke mi ne iris aŭ spektis ilin, mi ne povas voĉ­do­ni. La venontan fojon mi iros vidi ĉi­un kandidaton, laŭ miaj ebloj. Kaj se iu konvinkas min, mi voĉdonos por li aŭ ŝi. Se ne, mi fidas vin, kiuj kom­prenas pri tio, kaj certe voĉdonos por la plej bonaj".

Kaj la instruisto iris en sian klas­ĉam­bron, ĝis oni vokos lin denove por voĉ­doni.

Sed tiuj, kiuj venis en povon, mal­pli­altigis lian salajron. "Ho, diable, bo­ne ke mi ne voĉdonis por ili", diris li. "Kun La Maljunulo mi gajnis pli da mo­no".

Kaj oni nomumis inspektoron, kiu ve­nis inspekti kaj kontroli tion, kion la instruisto faris. En sia lernejo. “Mi ins­truas ilin legi kaj skribi, ins­pek­toro. Kion pli vi deziras, ke mi faru?”

“Ne sufiĉas”, diris inspektoro por jus­tigi sian salajron. "Vi devas veki en ili la valorojn kiuj promocias la sen­son de­mokratian”.

"Kaj kio estas tio?"

"Paroli al geinfanoj pri la lando, kiun ni volas por ĉiuj”.

"Tio estas malfacila. Ĉiu ajn volas si­an propran landon diversan".

"Oni ne povas esti tiom malsolidara ki­el vi estas. Vi havas en viaj manoj la es­tonton de la lando. Ne difektu ĝin", di­ris la inspektoro.

"Do venu vi en mian klason kaj ler­nigu min kiel oni faru tion”.

Sed la inspektoro ne venis. Li faris in­for­mojn, konsilis preni mezurojn, li kritikis lian metodojn, kaj re­ko­men­dis, ke oni anstataŭu la instruiston. Sed ili ne faris tion. Neniu pli volis iri al tiu vilaĝo. Progreso forgesis pri La Soldato, kiu estis instruisto.

Sed liaj geinfanoj lernis legi kaj skri­bi. Perfekte. Ĉiuj. Kaj pensi per si mem.

Kiam ili scipovis bone legi, La Sol­dato prenis librojn el Regiona Bi­bli­oteko. Li atingis interkonsenton kun la direktoro de tiu biblioteko per kiu li ricevis multajn librojn dum tuta mo­nato. Ĉiu infano devis legi unu libron ĉi­un semajnon. Poste ili devis ko­men­ti la libron. Kaj li igis ilin verki rezu­mon kritikan kun komentario pri libroj po unu. “Endas kritiki tion, kion ni vidas, ĉar se ni konsentas kun ĉio, ni povas plibonigi nenion”, diris La Soldato al siaj disĉiploj. Kaj ili le­gis Julion Verneon. Kaj Emilon Salgari. Kaj Fransiskon de Kevedo. Kaj Lo­pe­on de Vega. Kaj la grandan Vil­hel­mon Ŝekspiron. Kaj la alian gravan Vilhelmon, Tenessee Williams. Kaj ili lernis multe. Sed ili sciis nenion pri for­mado pri la nacia spirito de la tem­po posta al La Maljunulo. La instruisto ne ŝatis tion, kion siaj ins­tru­istoj lernigis lin kiam li estis mal­granda. Sed la revizion de res­pu­bli­kuloj li ŝatis eĉ malpli. Nek Dio nek Sen­dio: oni devas havi referencon pri ti­o, kio estas bona kaj kio estas mal­bo­na. Same kiel jam diris S-ro Fi­o­dor Dovstojevski per tiu noveleto, Murdo kaj puno. Aŭ S-ro Tirso de Molino per tiu teatraĵeto, Kon­dam­na­ta pro malfidanta. Jes, li estas tro­glo­di­ta instruisto. Kaj sekve? Sed liaj in­fa­noj neniam, neniam, kiam ili estis plen­kreskuloj, pikis la okulojn al neniu pro tio, ke ili pensas divers­ma­ni­ere.

Bedaŭrindas la fakto, ke en la cetera par­to de la lando La Soldato ne ins­truis. Alian aferon lernigadis aliaj ins­truistoj. Pli da viktimoj de ins­pek­toroj. Ĉar al urboj ja volis iri la no­vaj instruistoj. Tiuj, kiuj vendas sin po plado da lentoj. Tio estas, pro pos­teno por ne instrui ion profite­blan, sed tion, kiel oni solvos la pro­ble­mojn, kiujn oni ne havas.

Kaj baldaŭ instaliĝis la unika penso en la socio. Escepte de tiu perdita vilaĝo en la kamparo. Kie neniu volis iri instrui.

~ Numero 87ª ~ Kajeroj. ~