La farono, la fama verko de Prus esperantigita de Kabe.

La faraono.

Ĉapitro 36ª
Estis jam la monato Tot (fino de junio, komenco de julio). En la urbo Pi-Bast kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj komencis malgrandiĝi la alfluo de la popolo pro la varmego. Sed en la kortego de Ramzes oni seninterrompe amuziĝis kaj parolis pri la okazo en la cirko.
    La korteganoj laŭdis la kuraĝon de l' princo, la mallertuloj admiris la forton de Sargon, la pastroj kun seriozaj mienoj murmuretis, ke tamen la kronprinco ne devus sin miksi en la batalon kontraŭ la bovoj. Por tio ekzistas aliaj homoj, pagataj kaj tute ne ĝuantaj publikan estimon.
    Ramzes aŭ ne aŭdis la diversajn opiniojn, aŭ ne atentis ilin. En lia memoro fiksiĝis du epizodoj de la batalo: la asiriano forŝiris de li la venkon super la bovo kaj amindumis Kaman, kiu tre favore akceptis liajn ĝentilaĵojn.
    Ĉar ne konvenis venigi al si la fenician pastrinon, Ramzes do foje sendis al ŝi leteron, en kiu li sciigis, ke li volas vidi ŝin kaj demandis, kiam ŝi lin akceptos. Per la sama sendito Kama respondis, ke ŝi atendos lin vespere.
    Apenaŭ aperis la steloj, la princo elglitis el sia palaco en plej granda sekreto (laŭ lia opinio) kaj iris al Kama.
    La ĝardeno de Astarte estis preskaŭ malplena, precipe ĉirkaŭ la domo de l' pastrino. La domo estis silenta kaj brulis en ĝi apenaŭ kelke da lumoj.
    Kiam la princo nekuraĝe ekfrapis, la pastrino mem malfermis al li. En la malluma vestiblo ŝi kisis liajn manojn, murmuretante, ke ŝi estus mortinta, se li tiam en la cirko estus vundita de la furioza besto.
―Sed nun vi devas esti trankvila, de l' momento kiam savis min via amanto...
    Kiam ili eniris en lumigitan ĉambron, la princo rimarkis, ke Kama ploras.
―Kion tio signifas?―, demandis li.
―Deturnis sin de mi la koro de mia estro―, diris ŝi. ― Kaj eble prave.
    La kronprinco komencis maldolĉe ridi.
―Vi do jam estas lia amatino, aŭ nur estas fariĝonta, vi sankta filino?
―Amatino? Neniam! Sed mi povas fariĝi edzino de tiu terura homo.
    Ramzes salte leviĝis de la seĝo.
―Ĉu mi dormas?―, ekkriis li, ―aŭ ĉu Set ĵetis sur min malbenon? Vi, pastrino, kiu gardas la fajron ĉe la altaro de Astarte' kaj sub timo de morto devas resti virga, ĉu vi edziniĝas? Vere la fenicia mensogemo estas pli malbona, ol oni rakontas!
―Aŭskultu min, sinjoro―, respondis ŝi, viŝante la larmojn, ―kaj kondamnu, se mi tion meritas. Sargon volas min preni kiel edzinon, kiel unuan edzinon. Laŭ nia regularo, pastrino en tre esceptaj okazoj povas fariĝi edzino, sed nur de viro de reĝa sango. Sargon estas boparenco de la reĝo Assar...
― Kaj ĉu vi edziniĝos kun li?
―Se la plej alta konsilantaro de l' tiraj pastroj ordonos al mi, kion mi povos fari?―, respondis ŝi, ree dronante en larmoj.
―Kaj per kio Sargon povas interesi ĉi tiun konsilantaron?―, demandis Ramzes.
―Ŝajnas, ke li ĝin tre interesas―, respondis ŝi kun sopiro. ―Fenicion, oni diras, asirianoj estas prenontaj, kaj Sargon estos ilia satrapo.
―Vi freneziĝis―, ekkriis la princo.
―Mi diras, kion mi scias. En nia templo jam duan fojon komenciĝas preĝoj, por deturni de Fenicio la malfeliĉon... La unuan fojon ni preĝis antaŭ via alveno al ni, sinjoro...
―Kial ree nun?
―Ĉar antaŭ kelke da tagoj, oni diras, venis Egipton ĥaldea pastro Istubar kun leteroj; en kiuj la reĝo Assar nomas Sargonon sia ambasadoro kaj rajtigito por traktato pri anekso de Fenicio.
― Sed mi...―, interrompis la princo.
Li volis diri: "Mi scias nenion", sed li haltis. Li komencis ridi kaj respondis:
―Kama, mi ĵuras al vi je la honoro de mia patro, ke asirio ne prenos Fenicion. Ĉu tio sufiĉas?
―Ho sinjoro!, sinjoro!―, ekkriis ŝi, falante al liaj piedoj.
―Nun mi esperas, ke vi ne fariĝos edzino de ĉi tiu vulgarulo?
―Oh!―, diris ŝi sin skuante de abomeno. ―Ĉu vi povas demandi?
―Kaj vi estos mia―, murmuretis la princo.
―Ĉu vi do volas mian morton?―, respondis ŝi terurita. ―Se vi tion deziras, mi estas preta.
―Mi volas, ke vi vivu―, murmuretis la pasia princo, ― ke vi vivu, apartenante al mi.
―Tio ne estas ebla.
―Kaj la plej alta konsilantaro de la tiraj pastroj?...
―Ĝi povas nur edzinigi min...
―Vi ja eniros en mian domon.
―Se mi eniros tien ne kiel via edzino, mi mortos. Sed mi estas preta..., eĉ ne vidi la morgaŭan sunon.
―Estu trankvila―, respondis serioze la princo. ―Sendanĝera estas tiu, kiu akiris mian favoron.
    Kama ree ekgenuis antaŭ li.
―Kiel tio povas fariĝi? ― demandis ŝi, kunmetante la manojn.
    Ramzes estis tiel ekscitita, ke li jam forgesis pri sia rango kaj pri siaj devoj, ke li estis preta promesi al la pastrino edziĝon. Malhelpis lin ne la prudento, sed ia sekreta instinkto.
―Kiel tio estas ebla? Kiel tio estas ebla?―, murmuretis Kama, manĝegante lin per la okuloj kaj kisante liajn piedojn.
    La princo levis ŝin, sidiĝis malproksime de ŝi kaj respondis kun rideto:
―Kiel tio estas ebla? Mi tuj klarigos al vi. Mia lasta profesoro, antaŭ kiam mi fariĝis plenaĝa, estis maljuna pastro, kiu konis multajn strangajn historiojn el la vivo de l' dioj, reĝoj, pastroj, eĉ de la simplaj oficistoj kaj kamparanoj. Ĉi tiu maljunulo, fama per sia pieco kaj mirakloj, mi ne scias kial, ekstreme ne amis la virinojn, eĉ timis ilin. Kaj tial plej ofte li priskribis la virinan trompemon kaj foje por pruvi, kian povon vi havas super la vira gento, li rakontis al mi sekvantan historion:
Juna kaj malriĉa skribisto, ne havanta en la sako eĉ kupran utenon, sed nur hordean platan kukon, migris el Teboj en Malsupran Egipton por trovi okupon. Oni diris al li, ke en ĉi tiu parto de l' regno loĝas la plej riĉaj sinjoroj kaj komercistoj, kaj se lin favoros la sorto, li povas trovi oficon, kiu riĉigos lin.
Li iris sur la bordo de Nilo (li ne havis monon por pagi lokon sur la ŝipo) kaj pensis:
― Kiel ne antaŭzorgemaj estas la homoj, kiuj heredinte de siaj patroj unu talenton, du, eĉ dek talentojn, ne pligrandigas la trezoron per komercado aŭ pruntado por procentoj, sed malŝparas sian riĉaĵon oni ne scias por kio? Mi, se mi havus unu draĥmon... unu draĥmo estas tro malmulte... sed se mi havus unu talenton, aŭ pli bone pecon da tero, mi pligrandigus ĝin ĉiujare, kaj ĉe la fino de mia vivo mi estus tiel riĉa, kiel la plej riĉa nomarĥo.
    "Sed kion fari?", diris li kun sopiro. "La dioj, oni vidas, protektas nur la malsaĝulojn, kaj min la saĝo plenigas de la peruko ĝis la nudaj kalkanoj. Kaj se en mia koro kaŝiĝas grajno de malsaĝo, ĝi estas la jena: vere mi ne scius malŝpari la riĉaĵon, mi eĉ ne scius, kiel entrepreni tiel sendian faron?"
    Tiel meditante, la malriĉa skribisto preterpasis domon, antaŭ kiu sidis homo ne juna, ne maljuna, kun tre penetrema rigardo, kiu atingis ĝis la fundo de l' koro. La skribisto, saĝa kiel cikonio, tuj komprenis, ke tio devas esti iu dio, kaj salutinte lin diris:
―Mi salutas vin, respektinda posedanto de ĉi tiu domo, kaj mi malĝojas, ke mi ne havas vinon nek viandon kaj ne povas dividi ilin kun vi, por montri al vi, ke mi respektas vin kaj ke ĉio, kion mi posedas, apartenas al vi.
    La ĝentileco de la juna skribisto plaĉis al Amon, ĉar tio estis li en homa figuro. Rigardante lin, li demandis:
―Pri kio vi pensis, irante ĉi tien? Ĉar mi vidas la saĝon sur via frunto, kaj mi apartenas al la nombro de tiuj, kiuj kolektas la vortojn de l' vero, kiel la perdriko tritikon.
La skribisto eksopiris.
―Mi pensis―, diris li, ―pri mia mizero kaj pri la senprudentaj riĉuloj; kiuj, oni ne scias por kio kaj kiel, malŝparas riĉaĵojn.
―Kaj ĉu vi ne malŝparus?―, demandis la dio, konservante la homan figuron.
―Ekrigardu min, sinjoro―, diris la skribisto. ―Mi havas truplenajn ĉifonojn kaj mi perdis la sandalojn sur la vojo, sed la papiruson kaj inkujon mi ĉiam portas kun mi, kiel la propran koron. Ĉar leviĝante kaj kuŝiĝante, mi ripetas, ke pli bona estas malriĉa saĝo, ol riĉa malsaĝo.
    Se do mi estas tia, se mi povas esprimi miajn pensojn per du skribmanieroj kaj fari plej malsimplan kalkulon, se mi konas ĉiujn kreskaĵojn kaj ĉiujn bestojn, kiuj ajn estas sub la ĉielo, ĉu vi povas supozi, ke mi, kiu posedas tian saĝon, estus kapabla malŝpari riĉaĵon?
    La dio ekmeditis kaj diris:
―Via elokventeco fluas rapide, kiel Nilo apud Memfiso, sed se efektive vi estas tiel saĝa, skribu al mi dumaniere: Amon.
    La skribisto prenis inkujon kaj penikon kaj en daŭro de nelonga tempo skribis dumaniere: Amon, kaj tiel klare, ke eĉ mutaj kreaĵoj haltadis, por honori la sinjoron.
La dio estis kontenta kaj aldonis:
―Se vi estas same lerta en la kalkuloj, kiel en la skribado, faru kalkulon en sekvanta komerca afero: se por unu perdriko oni donas al mi kvar kokinajn ovojn, kiom da kokinaj ovoj oni devas doni al mi por sep perdrikoj?
    La skribisto kolektis ŝtonetojn, metis ilin diversmaniere kaj antaŭ la subiro de l' suno respondis, ke sep perdrikoj valoras dudek ok kokinajn ovojn.
    La ĉiopova Amon ekridetis, ke li vidas antaŭ si tiel eksterordinaran saĝulon kaj diris:
―Mi vidas, ke vi parolis veron pri via saĝo. Se vi montros vin same persista en la virto, mi faros, ke vi estos feliĉa ĝis la fino de l' vivo, kaj post la morto viaj filoj metos vian ombron en belan tombon. Kaj nun diru al mi: kian riĉaĵon vi deziras, kiun vi ne sole ne malŝparos, sed eĉ pligrandigos?
    La skribisto falis al la piedoj de l' kompatema dio kaj respondis:
―Se mi posedus almenaŭ ĉi tiun terdomon kaj kvar mezurojn da tero, mi estus riĉa.
―Bone―, diris la dio, ―sed antaŭe ĉirkaŭrigardu, ĉu ĉi tio sufiĉos al vi?
    Li alkondukis lin al la terdomo kaj daŭrigis:
―Jen vi havas ĉi tie kvar kufojn kaj antaŭtukojn, du tukojn por malbona vetero kaj du parojn da sandaloj. Ĉi tie vi havas fajrujon, tie benkon, sur kiu oni povas dormi, pistilon por la tritiko kaj vazon por la pasto.
―Kaj ĉi tio?―, demandis la skribisto, montrante figuron, kovritan per tolo.
―Ĉi tion solan vi ne devas tuŝi, alie vi perdos la tutan riĉaĵon.
―Ah―, ekkriis la skribisto, ―tio povas stari mil jarojn, kaj mi ne tuŝos ĝin... Kun permeso de via moŝto: kian bienon oni vidas tie?
Kaj li klinis sin tra la fenestro de la terdomo.
―Saĝaj estas viaj vortoj―, diris Amon. ―Ĉar tio estas bieno, kaj eĉ tre bela. Ĝi havas vastan domon, kvardek mezurojn da tero, dekkelkon da brutoj kaj dek sklavojn. Se vi preferus posedi tiun bienon.
    La skribisto falis al la piedoj de l' dio.
―Ĉu ekzistas―, diris li, ―tia homo sub la suno, kiu ne preferus tritikan bulkon, ol hordean?
    Aŭdinte tion, Amon diris miraklan vorton, kaj tuj ili troviĝis en vasta biena domo.
―Vi havas ĉi tie―, diris la dio, ―skulptitan liton, kvin tablojn dek seĝojn. Vi havas ĉi tie broditajn vestojn, kruĉojn kaj glasojn por vino, olean lampon kaj portilon.
―Kaj kio estas tio?―, demandis la skribisto, montrante figuron kovritan per muslino, starantan en angulo.
―Tion solan―, diris la dio, ―ne tuŝu, alie vi perdos la tutan riĉaĵon.
― Eĉ se mi vivus dek mil jarojn ― ekkriis la skribisto ― mi ne tuŝos ĝin!... Ĉar mi opinias, ke post la saĝo plej bona estas la riĉaĵo.
―Sed kion oni vidas tie?― demandis li post momento, montrante grandan palacon en ĝardeno.
―Tio estas princaj bienoj―, respondis la dio. ―Palaco, kvincent mezuroj da tero, cent sklavoj kaj kelkcento da brutoj. Tio estas grandaj bienoj, sed se vi pensas, ke via saĝo sufiĉos por...

    La skribisto ree falis al la piedoj de Amon, verŝante larmojn de ĝojo.
―Ho sinjoro!―, kriis li. ―Kie estas tia frenezulo, kiu ne preferus barelon da vino, ol glason da biero?
―Viaj vortoj estas vortoj de l' saĝulo, kiu solvas plej malfacilajn kalkulojn―, diris Amon.
    Li diris la grandan miraklan vorton, kaj ili ambaŭ kun la skribisto troviĝis en la palaco.
―Vi havas ĉi tie―, diris la bona dio, ―manĝoĉambron, en ĝi oritajn kanapojn kaj seĝojn, inkrustitajn per diverskolora ligno. Malsupre estas kuirejo por kvin kuiristoj, provizejo, kie vi trovos ĉiajn viandojn, fiŝojn kaj kukojn, fine kelo kun plej bonaj vinoj. Vi havas ĉi tie dormoĉambron kun movebla tegmento, per kiu la sklavoj malvarmigos vin dum via dormo. Mi turnas vian atenton al la lito, kiu estas el cedra ligno kaj sin apogas sur kvin leonaj piedegoj, el arte fandita bronzo. Vi havas ĉi tie vestejon, plenan de tolaj kaj atlasaj vestoj, kaj en la kestoj vi trovos ringojn, ĉenojn kaj braceletojn...
―Kaj kio estas ĉi tio?―, demandis la skribisto, montrante figuron, kovritan per vualo, brodita per oraj kaj purpuraj fadenoj.
―Ĝuste tio, kion vi devas eviti―,  respondis la dio. ―Se vi tuŝos ĝin, via grandega riĉaĵo estos perdita. Kaj vere mi diras al vi, ke nemulte da similaj bienoj ekzistas en Egipto. Mi devas ankoraŭ aldoni, ke en la trezorejo kuŝas dek talentoj da oro kaj da multvaloraj ŝtonoj.
―Mia estro!―, ekkriis la skribisto. ―Permesu al mi starigi sur la unua loko en ĉi tiu palaco vian oran statuon, antaŭ kiu trifoje ĉiutage mi bruligos incenson.
― Sed tion evitu!... ― respondis Amon, montrante la figuron, kovritan per vualo.
―Mi devus perdi la saĝon kaj esti pli senprudenta, ol sovaĝa porko, por kiu la vino valoras tiom, kiom la elverŝaĵoj―,  diris la skribisto. ―La figuro en la vualo povas pentofari ĉi tie cent mil jarojn, kaj mi ne tuŝos ĝin, se tia estas via volo.
―Memoru, ke vi perdus ĉion!― ekkriis la dio kaj malaperis.
    La skribisto, radianta de feliĉo, komencis promeni tra sia palaco kaj elrigardi tra la fenestroj. Li vizitis la trezorejon, pesis la oron en la manoj: ĝi estis peza; li rigardis la ŝtonojn: ili estis veraj. Li ordonis alporti al si manĝaĵon: tuj enkuris sklavoj, banis lin, razis kaj surmetis al li delikatajn vestojn.
    Li sate manĝis kaj trinkis, kiel neniam antaŭe: lia malsato kuniĝis kun la bonegeco de la manĝaĵoj en mirindan guston. Li bruligis parfumojn antaŭ la statuo de Amon kaj ornamis ĝin per freŝaj floroj. Poste li sidiĝis ĉe la fenestro.
    En la korto blekis paro da ĉevaloj, jungitaj al skulptita kaleŝo. En alia loko aro da homoj kun lancoj kaj retoj trankviligis ĉashundojn, kiuj brulis de deziro kuri al la ĉaso. Antaŭ la grenejo skribisto akceptis grenon de terkulturistoj, antaŭ la stalo alia skribisto akceptis kalkulojn de estro de paŝtistoj.
    En malproksimo oni vidis olivan arbaron, altaĵon kovritan de vinberoj, tritikajn kampojn, kaj ĉie dense dissemitajn daktilarbojn.
―Vere!―, diris li al si, ―mi estas hodiaŭ riĉa tiel, kiel mi tion meritas. Sole tio mirigas min, ke mi povis tiel longe vivi en mizero kaj malestimo! Mi devas ankaŭ konfesi, ke mi dubas, ĉu mi povos pligrandigi ĉi tiun grandegan riĉaĵon, ĉar mi ne bezonas pli multe kaj mi ne havos tempon por zorgi pri spekulacioj.
    Li tamen komencis enui en la ĉambroj, li do rigardis la ĝardenon, ĉirkaŭveturis la kampojn, parolis kun la servistoj, kiuj falis teren antaŭ li, kvankam ili estis tiel vestitaj, ke ankoraŭ hieraŭ li kun respekto kisus iliajn manojn. Sed ĉar ankaŭ tie li enuis, li do revenis en la palacon, kaj rigardis sian provizejon kaj kelon, kaj la meblojn en la ĉambroj.
―Tio estas bela―, diris li al si, ―sed pli belaj estus mebloj el pura oro, kaj vazoj el multekostaj ŝtonoj.
    Liaj okuloj sin turnis senvole al la angulo, kie staris la figuro, kovrita per brodita vualo kaj..., sopiris.
― Sopiru, sopiru! ― pensis li ― prenante parfumon, por bruligi ĝin antaŭ la statuo de Amon.
―Li estas bona dio―, pensis li, ―kiu ŝatas la bonajn ecojn de la saĝuloj, eĉ nudpiedaj, kaj estas justa por ili. Kiel belan riĉaĵon li donis al mi!... Vero estas, ke ankaŭ mi honoris lin, skribante dumaniere lian nomon: Amon, sur la pordo de la terdomo. Kaj kiel bele mi kalkulis al li: kiom da kokinaj ovoj li ricevos por sep perdrikoj? Pravaj estis miaj majstroj, dirante, ke la saĝo eĉ al la dioj malfermas la buŝon.
    Li ekrigardis ree en la angulon. La figuro kovrita per la vualo ree eksopiris.
―Mi dezirus scii―, diris al si la skribisto ―kial mia amiko Amon malpermesis al mi tuŝi ĉi tiun malgrandan objekton, kiu staras tie en la angulo? Estas vero, ke por tia riĉaĵo li havis rajton meti kondiĉojn, sed mi ne farus tion al li. Ĉar se la tuta palaco estas mia propraĵo, se mi povas uzi ĉion en ĝi, kial mi ne povus tuŝi tion?
    Oni diras tiel: malpermesite estas tuŝi! Sed estas permesite vidi!
    Li proksimiĝis al la figuro, demetis singarde la vualon, rigardis: io tre bela. Kvazaŭ bela juna knabo, sed ne knabo... Tio havis longajn harojn ĝis la genuoj, delikatajn trajtojn kaj rigardon, plenan de dolĉeco.
―Kio vi estas?―, diris li al la figuro.
―Mi estas virino―, respondis la figuro per tiel penetrema voĉo, ke ĝi trapikis lian koron, kiel fenicia ponardo.
Virino?, pensis la skribisto.  Pri tio mi lernis nenion en la pastra lernejo.
—Ĉu virino?―, ripetis li. ―Kaj kion vi havas ĉi tie?
―Tio estas miaj okuloj.
―Okuloj? Kion vi povas vidi per tiaj okuloj, kiuj povas fandiĝi de plej malforta lumo?
―Miaj okuloj ne estas kreitaj, por ke mi rigardu, sed por ke vi ilin rigardu―, respondis la figuro.
Strangaj okuloj, diris al si la skribisto, pasante tra la ĉambro.
    Li ree haltis antaŭ la figuro kaj demandis:
―Kaj kion vi havas tie?
― Tio estas mia buŝo.
― Pro dioj! vi mortos de malsato―, ekkriis li, ―ĉar per tiel malgranda buŝo oni ne povas satmanĝi!
―Ĝi ne estas kreita por manĝado―, respondis la figuro, ―sed por ke vi kisu ĝin.
―Kisi?―, ripetis la skribisto, ―ankaŭ tion mi ne lernis ĉe la pastroj... Kaj kio estas tio?
―Tio estas miaj manetoj.
― Manetoj?... Bone, ke vi diris al mi, ke tio estas manetoj, ĉar per tiaj manetoj vi ne povus fari ion, eĉ melki ŝafinon.
―Miaj manoj ne estas por laborado.
―Por kio do?―, ekmiris la skribisto, disigante ŝiajn fingrojn.
―Kiel mi viajn―, diris la kronprinco; karesante la malgrandan manon de la pastrino.
―Por kio do estas faritaj tiel belaj manoj?―, demandis la skribisto la figuron.
― Por ĉirkaŭpreni vian kolon.
―Vi volas diri: por preni je la nuko?―, ekkriis la terurita skribisto, kiun la pastroj ĉiam prenis je la nuko, kiam li estis vergota.
―Ne je la nuko, sed jen tiel
― Kaj ŝi ĉirkaŭprenis ― daŭrigis la princo ― lian kolon, jen tiel... (Li ĉirkaŭis la sian per la manoj de l' pastrino.)
―Sinjoro, kion vi faras?... ― murmuretis Kama. ―Tio ja estas mia morto...
―Estu trankvila―, respondis la princo , ―mi nur montras al vi, kion tiu figuro faris kun la skribisto...
    Subite ektremis la tero, la palaco malaperis, malaperis la hundoj, ĉevaloj kaj sklavoj. La altaĵo kovrita de vinberoj fariĝis ŝtonego, la olivarboj -- dornujoj, kaj la tritiko -- sablo.
    La skribisto, kiam li rekonsciiĝis en la brakoj de sia amatino, komprenis, ke li estas sama mizerulo, kia li estis hieraŭ sur la strato. Sed li ne bedaŭris siajn riĉaĵojn, ĉar li havis virinon, kiu amis kaj karesis lin.
― Do ĉio malaperis, sed ŝi ne malaperis ― ekkriis naive Kama.
― La kompatema Amon lasis ŝin al li por konsolo ― diris la princo.
―Ah, Amon do estas kompatema nur por la skribistoj!―, respondis Kama. ―Sed kion signifas ĉi tiu historio?
―Divenu. Cetere vi aŭdis, kion la mizera skribisto forlasis por la kisoj de virino...
―Sed tronon li ne forlasus―, interrompis la pastrino.
―Kiu scias? Se oni tre petus lin―,  murmuretis pasie Ramzes.
―Ho ne!―, ekkriis Kama, elŝirante sin el lia ĉirkaŭpreno. ―La tronon li ne forlasu, ĉar tiam kio restus de liaj promesoj por Fenicio!
    Ili ambaŭ rigardis fikse unu la alian longe... longe... En ĉi tiu momento la princo eksentis kvazaŭ vundon en la koro kaj el tiu vundo kvazaŭ forkuris iu sento. Ne la pasio, ĉar la pasio restis, sed la respekto, kredo al Kama.
Strangaj estas ĉi tiuj Fenicianinoj,  pensis la princo: oni povas frenezi pro ili, sed oni ne povas al ili konfidi!
    Li sentis sin laca kaj adiaŭis Kaman. Li ĉirkaŭrigardis la ĉambron, kvazaŭ ne povante ĝin forlasi, kaj forirante diris al si:
―Tamen vi estos mia kaj la feniciaj dioj ne mortigos vin, se ili zorgas pri siaj temploj kaj pastroj!
    Apenaŭ Ramzes forlasis la palacon de Kama, en la ĉambron de la pastrino enkuris juna Greko, tre bela kaj tute simila al la egipta princo. Furiozo brulis sur lia vizaĝo.
―Likon!―, ekkriis Kama terurite. ― Kion vi faras ĉi tie?...
―Malnobla vipero!―, respondis la Greko per sonora voĉo. ―Unu monato ne pasis ankoraŭ de la vespero, kiam vi ĵuris, ke vi amas min, ke vi forkuros kun mi Grekujon, kaj jam vi ĵetas vin al la kolo de alia amanto. Ĉu mortis la dioj, ĉu forkuris de ili la justeco?
―Freneza ĵaluzulo―, interrompis la pastrino, ―vi mortigos min...
―Certe, mi mortigos vin, ne via ŝtoniĝinta diino. Per tiuj ĉi manoj―, kriis li, etendante la fingrojn, kvazaŭ ungegojn. ―Mi sufokus vin, se vi fariĝus amatino.
― Kies?.
― Ĉu mi scias?... Verŝajne de ambaŭ: de la maljuna asiriano kaj de la princido, al kiu mi frakasos la kapon, se li vagados ĉi tie... Princo!... Li havas ĉiujn virinojn de la tuta Egipto... kaj li deziras ankoraŭ fremdajn pastrinojn... La pastrinoj estas por la pastroj, ne por la fremduloj...
―Kaj vi, ĉu vi ne estas fremda por ni?―, diris ŝi fiere.
― Vipero!... ― eksplodis ree la Greko. ―Mi ne povas esti fremda por vi, ĉar mi oferas al viaj dioj mian voĉon, per kiu ornamis min la dioj... Kaj kiom da fojoj kun helpo de mia persono vi trompis la malsaĝajn azianojn, ke la kronprinco sekrete aliĝis al via religio?...
―Silentu!... Silentu!... ― siblis la pastrino, fermante al li la buŝon per la mano.
Io sorĉa devis esti en ŝia tuŝo, ĉar la Greko tuj trankviliĝis kaj komencis paroli malpli laŭte:
― Aŭskultu, Kama. Baldaŭ en Sebenika golfo albordiĝos ŝipo, direktata de mia frato. Penu aranĝi, ke la ĉefpastro sendu vin en la urbon Pi-uto, de kie ni fine forkuros en la nordan Grekujon, en tian lokon, kiu ne vidis ankoraŭ Fenicianojn...
―Ĝi ekvidos ilin, se mi kaŝos min tien ―, interrompis la pastrino.
―Se unu haro falus de via kapo―,  murmuretis la furioza Greko, ―mi ĵuras, ke Dagon..., ke ĉiuj ĉi tieaj fenicianoj pagos ĝin per siaj kapoj, aŭ mortaĉos en la minejoj! Ili ekscios, kion povas Greko.
―Kaj mi, mi diras al vi―, respondis la pastrino per sama voĉo, ―ke antaŭ kiam mi ne kolektos dudek talentojn, mi ne moviĝos de ĉi tie.
―Kie vi prenos la reston?
―Donos ĝin al mi Sargon kaj la kronprinco.
― Sargon, mi konsentas, sed la princon mi ne volas!...
― Malsaĝa Likon, ĉu vi ne vidas, kial plaĉas al mi iom ĉi tiu junulo?. Li rememorigas vin.
    La Greko tute trankviliĝis.
― Bone, bone! ―, murmuris li. ―Mi komprenas, ke kiam virino povas elekti inter la kronprinco kaj tia kantisto kiel mi, mi ne bezonas timi... Sed mi estas ĵaluza kaj vivega, mi do petas vin, ne permesu al li intimaĵojn.
    Li kisis ŝin, elglitis el la ĉambro kaj malaperis en la malluma ĝardeno.
    Kama etendis post li la kunpremitan pugnon.
― Malnobla arlekeno!―, murmuretis ŝi, ―kiu apenaŭ povus esti ĉe mi kantanta sklavo...






retresu~ Numero 89ª ~ Kajeroj. ~ progresu