Je 2010 okazis kongreso en Kubo.Opinio.
Kial kongresumi?

Antaŭ nelonge oni demandis al mi, kial mi ne kongresumis lastan jaron, aŭ la antaŭan, kaj oni ne komprenas, ke mi, defendanto iama de kongresoj kaj eĉ de tiuj de UEA kontraŭ grumbloj de samide­anoj, kiuj plendis, ke ĉio estas tre multekosta pri nia asocio, subite mi ne plu vojaĝas al kongreso.

Eĉ al Hispana Kongreso mi ne plu vojaĝas. Tamen de kelkaj jaroj antaŭ ĉeesti la universalajn kongresojn, mi ne vizitis la hispanajn. Kial? Nu, ne plaĉis al mi la etoson. Plej granda parto de miaj geamikoj ne plu partoprenas, ĉu ĉar ili mortis, ĉu ĉar ili ne deziras aŭ povas. Jes, estas novaj homoj, kiujn mi konas, kaj tio povas esti kialo por kongresumi. Sed ankaŭ mi vidos homojn, kies konduto  ne bonfartigas samideanojn. Estas diskutoj, estas plendoj, esas malgajaj momentoj, kiujn oni neniam devas okazigi. Kelkaj esperantistoj, kiuj sufiĉe bone regas la lingvon, verŝajne opinias, ke ili estas aristokratio de Esperanto kaj agas kiel diuloj kaŝe-nekaŝe. Aliaj akre parolas unu la aliajn, kaj tio demandigas min pri tio, kial diable ili kongresumas?

Mi memoras, ke la lastan fojon, kiam mi kongresumis, estis en Havano. Mi ŝanĝis mian ideon pri la lando kaj politikaj sintenoj kiam mi vidis tion, kion oni atingis tie post tiom multe da jaroj da revolucio. Kiam revolucio iĝas la sistemo, ĝi iĝas malpli revoluciema, ĉu ne?

Dum tiu kongreso mi memoras, ke estis du diversaj prezoj por ĉio: tiuj por kubanoj kaj tiuj por eksterlandanoj. Oni asertis al mi, ke tio estas nur pro tio, ke la kuba registaro subvencias aferojn por sia popolo, sed ne por eksterlandanoj. Sed mi ne povis ne demandi al mi ĉu ili prifajfas pri prezoj same kiel pri politika kaj sociala liberecoj, kaj tiu ekspliko estas nur ruzo por senkulpigi pri rabo al eksterlandanoj. Jes, multaj el miaj samkongresanoj tie intencis same kiel mi, neniam reveni en la landon. La kongreso estis bona, mi konis interesajn homojn, plej multe el eksterlando, kaj la ideo, kiun mi konstruis pri kubanoj tie ne estas tre favora, ĉar ili ŝajnis soifi pri mono, kaj mi ekvidis multe da ruzaĵoj ekhavi ĝin. Ankaŭ mi ne vidis novajn domojn aŭ aŭtoj, sed mi vidis emon al kulturo kaj arto, kiun mi ne vidis aliloke en komuna civitanaro.

Kaj nun estas kongreso sufiĉe proksime al mi, en norda Francio. Mi intencis ne plu kongresumi, se UK ne okazos en Hispanio, sed amiko ĵus konvinkis min partopreni en Lilo. Certe post kelkaj monatoj mi povos rakonti ion al vi pri tiu urbo, Francio kaj la UK 100ª.

Mi eĉ povus remalkabei denove... 


Regresu ~ K90 ~ Kajeroj de 2014 ~ Kajeroj Progresu