La krizo jam finis, la@ Prezidento Raĥoy.La faraono.
Ĉu la fino de la krizo?

Aŭdante politikistojn oni pensus, ke krizo ne ekzistas: Hispanio fartas bone, kaj agas bone, eĉ pli bone ol Francio kaj Germanio. Tamen se oni atentas al tio, kion oni vere diras, ŝajnas, ke ni nur kreskas pli rapide ol tiuj landoj, sed tamen ankoraŭ ni estas tre malproksime de la bonfarta stato de tiuj ŝtatoj. Eble la diversa alrigardo de politikistoj kaj popolano venas el tio, ke ili neniam havis krizon, ĉar kiam oni ricevas sep mil eŭrojn monate kiel salajron oni ne vere povas vidi kie la problemo kuŝas. Se ili estus vere servantoj niaj, kiel ili diras, ili vidus, ke ni, popolanoj, havas krizon, el kiu ni eliros nur malfacile kaj post multe da tempo. Ili blagas, certe, kiam ili diras, ke ili reprezentas nin. Fakte ili reprezentas siajn politikajn partiojn, kiuj estas tiuj, kiuj decidas, ke la koncernaj homoj iĝos deputitoj. Poste ili devus voĉdoni kaj agi favore al la interesoj de la popolo, kiu voĉdonis por ili. Bedaŭrinde tio ne okazas en Hispanio, ĉar ili voĉdonas favore nur al tiuj, kiuj elektis ilin. Jes, popolano en Hispanio voĉdonas nur liston da nomoj, kiuj partioj proponis. Pro tio, eĉ se laŭleĝe ili devas voĉdoni por ni, se ili tion farante malfavoras la interesoj de sia partio, ili estas monpunataj. Se ili ne pagas la punon, la partio forgesos pri ili kiam ili venontfoje faros deputitliston. Ili povas eĉ forpuŝi ilin el sia partio, kaj komencas fifamiga kampanjo kontraŭ ili pro tio, ke ili jam estas eskapintoj (tránsfugas, en la hispana lingvo). Do, se deputito deziras esti honesta kaj agi favore al popolo, kio estas difino esenca pri demokratio, ili devas iĝi eskapinto, kaj forgesi pri politiko por venonta balotado. Partioj eĉ parolis pri fari leĝon, por ke ne povus ekzisti tiuj eskapintoj, kaj ili devos ĉiam voĉdoni en parlamento favore al partio, esence, nur  tion, kion ties gvidanto partia decidos. Sed ili ne povas fari tion, ĉar la deputita posteno ne apartenas al partio, sed al la koncerna persono, laŭ la Konsticio reganta, tiu de 1978.

Kaj mi mindemandas, ĉu devas ekzisti tuta generacio de honestaj deputitoj, kiuj decidas harakiri sin, memmortigi politike por doni suverenecon al la popolo je la unua fojo dum la tuta historio de Hispanio. Ili devas lukti, por tion fari, kontraŭ propra monavido, ĉar por ricevi deputitemeritan monon ili devas daŭri almenaŭ du balotadojn kiel deputitojn. Tio estas por garantii, ke ili estos tinkturitaj per institucia korupteco kaj estos fidelaj al la sistemo.

Pro tio necesas en Hispanio, ke aperu nova tipo de politikisto. Tiu, kiu deziras labori por la popolo, kaj konsideru politikan partion nur ilo por atingi la povon servi la popolon, kaj ne por enriĉigi sin, eĉ se por tiu celo ili devas malriĉigi la popolon kaj aprobi maljustan leĝon, aŭ leĝon, kiu tute senutilos al komuna popolo. Kelkaj diris, ke tiu generacio de politikistoj jam ekzistas, PODEMOS (Ni povas), sed mi ankoraŭ ne vidis sencan proponon de ili. Ili trafe signalas la malbonaĵojn de nia aktuala sistemo, sed ili ne konvinkis min ankoraŭ kiel ili konstruos novan sistemon. Nur Echenique (eĉenike) diris ion sencan lastan nokton en televido (La 6-a): Ni proponos novan konstitucion kie suverenecon ricevos la popolo. Mi tute konsentas kun li, kaj mi scias, ke tio estos malfacila tasko. Plaĉos al mi helpi al tiu celo. Kaj ĉu al vi?



                       


Regresu ~ ~ Kajeroj de 2014 ~ Kajeroj Progresu