Vivu la Respublikon!
La vera korinklino ne estas vendata aŭ aĉetata.La vera korinklino

Ŝajnis, ke homoj fin­fine vekiĝis. Finfine ili ko­men­cis ami Res­pu­blikon. La aferon publikan, ĉies aferon.Ĉie ajn oni parolis pri soldatoj.

La instruisto de la urbeto ankaŭ_parolis pri sol­datoj. Neniu povus rilati lin al ili, eĉ se soldatoj estas filoj de la po­polo. Tial soldatoj ne pafis la popo­lon. Ili preferis pafi la plafonon de  la Parla­mento.

Kaj venis la momento por balotado. Siaj geamikoj deziris, ke li estu en la malferma listo por Konstituiga Parlamento, sed li komprenis nenion pri leĝoj. «Tamen vi scias pri tio, kion ni ĉiuj volas», oni diris al li. «Kaj vi scias pri tio, kion oni devas fari». Sed li dirs ne, ke tio, kion oni devas fari estas instrui geinfanojn en lernejo. Legi. Skribi. Pensi. Kaj pesi tion, kion aliaj diras. El tio venis tiu diraĵo, Scii pli ol LEPE: Legi, Elmanskribi, Pensi, Ekstudi.

Kaj la Parla­mento havis, unu­a­foje, ho­mojn, kiuj pen­­sas. Fin­fine ili fa­ris lon­gan le­ĝon, kun multaj arti­koloj, kiuj iris, ke ĉiuj civi­tanoj  sa­mas rigarde al la leĝo. Kaj ke estas kontraŭĵure, ke oni malebligu, ke oni esprimu sian penson nur pro tio, ke aliaj homoj ne ŝatas ilin. Kaj  ili faris novan reglamenton parla­men­tan. Poste ili faris Konstitucion kun dudek artikoloj. Kaj ili proponis al popolo, ke ĝi aprobu ĝin.

Kaj la popolo aprobis ĝin.  

Jesuo

Regresu ~ Januaro de 2015 ~ Kajeroj Progresu