Literaturo.

Aldonu merizojn al la pavo.

La kanto, kiu titoligas nian ĉapitron de "Vivu la Respubliko!"

Tial de nove venis balotado. Deputitoj, kiuj faris kaj aprobis la Konstitucion, ne plu povis fari leĝojn, tial , ke ili mam plenumis la demoarŝon, kiun popolo petis de ili. Pro tio nova balotado estis necesa.

Siaj amikoj ĉifoje konvinkis la Soldaton,ke li devas postuli sin al nova elekto per malferma listo. Li sciis, ke neniu konas lin, do li diris, ke bonorde, konsentite, li provos.

Kaj en televido oni demandis al li pri aborto. Kaj li diris, ke tio estas barbareco. Oni diris al li, ĉu virinoj ne povas disponi libere pri sia korpo. Kaj li diris, ke jes. Sed la infano ankaŭ. Tion ne ŝatis feministoj, sed ili estis nur kvar. Oni ankaŭ demandis al li pri tio, kion li opinias pri samseksemuloj. Kaj li diris, ke li lasas ilin en paco, kondiĉe, ke ili lasu lin en paco, ankaŭ. Kaj tiam oni demandis al li, ĉu li estas sodomifobia. Kaj li demandis, kio diable tio estas. Kaj oni diris, ke li estas masklista. Kaj li diris, ke eble. Sed ke tiuj sodo­mi­fobuloj, kiujn ili prira­kon­tas, kvan­kam li ne konas ilin, devus havi en respubliko ankaŭ la rajton diri tion, kion ili pensas. Kaj ke aliuloj ne rajtos silentigi ilin, ĉar tio devos esti kontraŭleĝe, same kiel se ili dirus male. Kaj poste oni demandis, kion li opinias pri NATO. Kaj li diris, ke se tio eblus, ili devus foriri el ĝi, sed se tio ne eblas, lando ankaŭ_devas honori sian kompromiton. Sed li aldonis, ke li ŝatis la sovetulojn hieriaŭajn, kiuj kulpas pro tio, ke oni faris NATO, kaj ankaŭ_li ne ŝatis maŭrojn hodiaŭajn, kiuj faligis la Ĝemelajn Turojn, kiuj estis farintaj nenion kontraŭ ili. Oni demandis al li ankaŭ pri tio, kion li opiniis pri tio, ke homoj havus pistolon, kaj li diris, ke estas pli bone, ke honestaj homoj havas pistolon, ol tio, ke nur krimuloj havas ĝin.

Kaj li diris multajn sensencaĵojn pli, kaj ankaŭ aliajn aferojn politike tre malkorektajn. Sed amasmediuloj hieraŭaj eraris pri tio, ke pli ol tion, kion li diris, homoj ŝatis kiel lidiris ĝin, kaj ĉefe kial li diris ĝin. Kaj laŭ la tuta intervjuo eivdentiĝis, ke La Sol­dato zorgis multe pri la popolo, kaj kiel li klarigis, la popolo estas ĉiu el tiuj, kiuj aŭskultas lin. Ke li fekas sur grandajn kompaniojn kaj arojn da funkciuloj kaj sur tiujn, kiuj agis kvazaŭ_ili estas funkciuloj, ĉar tio, kio gravas, estas la individuo, la persono, kiu suferas, kiu pensas, kiu okazigas societon kaj ŝtaton, kaj nek la unua nek la alia povas malamikiĝi al  individuo, ĉar li aŭ_ŝi havas la sanktan devon finigi la alian kaj la unuan se ili ambaŭ ne servas al ĝi, sed volas, ke ĝi servu al ili.

Tial La Solado ricevis pli da voĉoj ol aliu ajn en la tuta lando. Ĉar li estis tia, kia li estas, kaj li ne volis ŝajnigi cele al gajni povon per kiu li faru ion, kion li ne volas fari. Pro tio li preferus, ke oni ĵetu lin anstataŭ voĉdoni por li. Sed tial, ke societo estas arigita de individuoj same kiel li, kiuj zorgas pri la estonto de siaj geinfanoj kaj volis pliboniĝi kiel personoj kaj civitanoj, aperis parlamento da deputitoj pli kohera ol oni antaŭ­vidis.

La politikaj partioj estis reprezen­tataj, sed sendependuloj estis multaj pli. tial la unua proponoj, kiun ili privoĉdonis estis tiu, ke partia disciplino estas malper­mesita. Ĉiu deputito havis la egan respondecon voĉdoni nur laŭ sia konscienco, kaj favori la komunan bonon de la civitanaro, tiel ke estus perfido kaj krimo persekutota ĵure, fari tion alimaniere, ĉefe se tio estas por favori partion aŭ personon kies intereso kolizias kun tiu de la popolo.

Kaj La Soldato parolis tre bele en ĉiu debato.

Dek tagojn post la balotado, oni proponis elekti Prezidanton de la Registaro. Sed La Soldato diris, ke tio ne estas demokratia. Ke la registaro devas esti balotita de la popola, ne de ili, la Parlamento. Oni diris al li, ke ne,ke tiel diras la konstitucio.

«Do oni devas ŝanĝi la konstitucion», La Soldato diris. «Se ĝi naskiĝis kun defekto en la koro, oni devas operaciumi gin, tiel ke ĝi ne mortos». Kaj li proponis, ke oni voĉdonu pri tio, ke la Prezidanton de l' Registaro elektu la popolo, same kiel la popolo elektis ilin, parla­men­ta­nojn. Kaj ke tia prezidanto ne povos esti, samtempe, deputito en Parlamento. Kaj ke la Pre­zi­dan­to povos elekti iun ajn kiel ministron, kondiĉe ke la ministro elektita ankaŭ ne estas deputito, kvankam eksdeputito ja povas esti ministro.

Kelkaj deputitoj ne komprenis tion. «Ĉu vi volas esti pli lerta ol tiuj, kiuj estis ĉi tie antaŭ ni?»

Sed li diris al ili, ke tio ne estus tre malfacila. Ne pro tio, ke li estas pli lerta, sed ke la gvidantoj de la aliaj respublikoj, kiuj estis antaŭ_ĉi tia, estis tre mallertaj.

Kaj li diris pli da aferoj. Li diris, ke Parlamento devas kontroli la Re­gis­taron tiel, ke ĝi ne agu kon­traŭ­leĝe kaj tiel, ke ĝi ĉiam laboros por la bono de la popolo. Kaj li proponis, ke juĝistoj tute ne rilatos al Registaro aŭ_al Par­la­mento. Ke la popolo mem elektu la juĝistojn. Ke tiuj juĝistoj elektu siajn reprezentantojn en la Alta Povo Juĝa, organo kiu devas cer­tigi, ke juĝistoj estas justaj kaj forpuŝi tiujn, kiuj ne estas justaj. Kaj ke neniu partio politika aŭ politikisto povos influi en decidoj de juĝistoj, ĉar tio estos ĵure pu­na­ta.

Tiu estis la dua ŝanĝo, kiun pro­po­nis La Soldato al la Konstitucio de Respubliko.

Kaj la deputitoj nun aŭskultis lin anstataŭ ridaĉi pri li kaj insulti lin, kaj sekve ili aprobis la du ŝanĝojn de li proponitaj, pere de unuanimeco.

«Sed tio ne sufiĉas», diris La Soldato. «Nun ni devas demandi la popolon».

Sed tio estas sa­me kiel demandi al infano ĉu li deziras panon kun ĉo­ko­lado por manĝi. La popolo jesis, cent­procente.

La Soldato konis la popolon. «Mi estas popolo», li diris en radi­oin­tervjuo. Nun la ĵurnalisto ne plu de­mandaĉis tiajn stran­­gaĵojn. Nun li demandis pri tio, kio estas la plej bona de l' popolo. Kaj li diris, ke vi­ri­noj. Ĉefe du, kiujn li konis. Unu, kiu jam mortis, kaj ali­a, kiu atendas lin en sia vilaĝo.

Unu semajnon pos­­te li edziĝis al ŝi. Ili ne multe kre­dis pri Dio, sed la religia ceremonio donis iom pli da respekteco. Ankaŭ, la preĝisto vilaĝa estas unu el la per­sonoj, kiuj plej amas La Soldaton. Ĉar li defendis en Parlamento, ke la Konkordato estas donita vorto, kaj homo, kaj ankaŭ popolo, devas honori tion, kion ili promesas.


Jesuo.



retresu~ Numero 92ª ~ Kajeroj. ~ progresu