La Faraono.

Kama fenica kun Princo.Ĉapitro 42ª

Laŭ konsilo de la astrologoj, la ĉefa parto de la armeo devis forlasi Pi-Baston la sepan de Hator, ĉar ĉi tiu tago estis bona, bona, bona. La dioj en la ĉielo, kaj la homoj sur la tero ĝojis pro la venko de Ra je la malamikoj; ĉiu, kiu venis en la mondon en ĉi tiu tago, devos morti en malfrua mal­ju­neco kaj ĉirkaŭita de respekto.

Tio estis ankaŭ tago favora por gravedaj virinoj kaj por komercistoj de teksaĵoj, malbona por ranoj kaj mu­soj.

De la momento, en kiu Ramzes ricevis la ĉefan komandon, li febre sin ĵetis al la laboro. Li mem akceptis ĉiun venantan regimenton, kontrolis la armilojn, vestojn kaj tendarojn. Li mem salutis la rekrutojn kaj instigis ilin al diligenteco en la manovroj por la pereigo de la malamikoj kaj por la gloro de la faraono. Li prezidis en ĉiu milita konsila kunveno, ĉeestis ĉe la esploro de ĉiu spiono, kaj ĉiun novaĵon pri la movado de la egiptaj armeoj kaj pri la situacio de la malamiko signis sur karto per propra mano.

Li tiel rapide pasis de unu loko al alia, ke atendata ĉie li tamen falis ĉiam, kvazaŭ akcipitro. Matene li estis sude de Pi-Bast, por revizii la nutraĵon; post unu horo li aperis norde de la urbo kaj malkovris, ke en la regimento Ieb mankas cent kvindek homoj. Ĉirkaŭ la vespero li atingis la avangardon, vidis la transpason trans la brakon de Nilo kaj faris revuon de cent militaj veturiloj.

La sankta Mentezufis, kiu kiel rajtigito de Herhor bone konis la militan arton, ĉiumomente devis admiri lin.

—Vi scias —diris li al Sem kaj Mefres —ke mi ne amas la kronprincon, de l' tempo, kiam mi rimarkis liajn malbonecon kaj malsincerecon. Sed estu Oziriso mia atestanto, ke la junulo estas naskita generalo. Mi diros al vi aferon nekredeblan: ni kolektos niajn fortojn ĉe la limo tri aŭ kvar tagojn pli frue, ol oni povis supozi. Libianoj jam perdis la militon, kvankam ili ne aŭdis ankoraŭ la fajfon de niaj sagoj!...
—Tiom pli danĝera estas por ni tia faraono... —intermetis Mefres kun obstino, kiu karakterizas la maljunulojn.
Ĉirkaŭ la vespero, la sesan de Hator, la princo Ramzes sin banis kaj anoncis al la stabo, ke morgaŭ du horojn antaŭ la leviĝo de l' suno oni ekiros.
—Kaj nun mi volas dormi —finis li.

Sed estis pli facile voli, ol dormi.

En la tuta urbo svarmis la soldatoj, kaj apud la palaco de la kronprinco estis la tendaro de regimento, kiu manĝis, trinkis kaj kantis, tute ne pensante pri la ripozo.

La princo foriris en la plej malproksiman ĉambron, sed eĉ tie li ne povis sin senvestigi. Ĉiuminute alkuris iu adjutanto kun tute negrava raporto aŭ por peti ordonojn en demando, kiun li povus solvi mem. Oni alkondukis spionojn, kiuj alportis neniujn no­vaĵojn; venis grandaj sinjoroj kun malgranda sekvantaro, por propo­ni al la princo siajn servojn kiel memvoluloj. Insiste frapis feniciaj komercistoj, dezirante fari kon­trak­tojn pri la liverado, aŭ live­ran­toj, plendantaj pri la postulemo de la generaloj.

Ne mankis eĉ antaŭdiristoj kaj astrologoj, kiuj en la lasta mo­mento antaŭ la ekmarŝo volis fari horoskopojn al la princo, kaj sorĉistoj, kiuj havis fidindajn amu­le­tojn kontraŭ la sagoj.

Ĉiuj ĉi homoj volis superforte penetri en la ĉambron de l' princo, ĉiu el ili opiniis, ke en sia mano li tenas la sorton de la milito kaj en tiaj cirkonstancoj la etiketo mala­peras.

La kronprinco pacience akceptis ĉiujn, kiuj venis kun pli malpli gravaj aferoj. Sed kiam post astrologo englitis en la ĉambron unu el la princaj virinoj kun riproĉo, ke verŝajne Ramzes ne amas ŝin plu, ĉar li ne adiaŭis ŝin, kaj kiam post kvaronhoro sub la fenestro aŭdiĝis ploroj de alia amatino, Ramzes perdis la paciencon.

Li alvokis Tutmozison kaj diris al li:
—Sidu en ĉi tiu ĉambro kaj, se tio plaĉas al vi, konsolu la virinojn de mia domo. Mi kaŝos min ie en la ĝardeno, ĉar alie mi ne ekdormos kaj morgaŭ mi havos aspekton de kokino, eltirita el puto.
—Kie mi devas serĉi vin en okazo de bezono? —demandis Tutmozis.
—Ne, ne!... —ridis la princo. —Nenie serĉu min. Mi mem min retrovos, kiam oni trumpetos la alarmon.
Dirante tion, la princo ĵetis sur la ŝultrojn mantelon kun kapuĉo kaj elglitis en la ĝardenon.
Sed ankaŭ en la ĝardeno svarmis soldatoj, kuiristaj knaboj kaj aliaj servistoj de la kronprinco; sur la tuta teritorio de la palaco malaperis la ordo, kiel ordinare antaŭ la ekmarŝo. Rimarkinte tion, Ramzes sin turnis en plej densan parton de la parko, trovis tie vinberan laŭbon kaj, kontenta, sin ĵetis sur benkon.
—Ĉi tie —murmuretis li —trovos min nek la pastroj, nek la virinoj.

Baldaŭ li ekdormis kiel ŝtono.

De kelke da tagoj la fenicino Kama sentis sin malsana. Al la incito aliĝis ia stranga malforteco kaj doloro en la artikoj. Krom tio jukis ŝin la vizaĝo kaj precipe la frunto super la brovoj.

Ĉi tiuj malgravaj simptomoj tiel maltrankviligis ŝin, ke ŝi tute ĉesis timi, ke oni ŝin mortigos, sed anstataŭe ŝi sidis senĉese antaŭ la spegulo, permesinte al la servistoj fari kion ili volas, se ili lasos ŝin trankvila. En ĉi tiu momento ŝi pensis nek pri Ramzes, nek pri la malamata Sara; ŝian tutan atenton okupis la makuloj sur la frunto, kiujn ordinara okulo eĉ ne povus rimarki.

—Makulo... jes, estas makuloj... —diris ŝi al si, plena de timo. —Du... tri... Ho Astarte, vi ja ne volos tiamaniere puni vian pastrinon!... Pli bona estus la morto... Sed kia malsaĝaĵo!... Kiam mi frotas la frunton per la fingroj, la makuloj fariĝas pli ruĝaj... Sendube io ekmordis min, aŭ mi ŝmiris min per malpura oleo... Mi lavos min kaj morgaŭ la makuloj ne ekzistos plu...

Venis la morgaŭo, sed la makuloj ne malaperis.

Ŝi alvokis servistinon.

—Aŭskultu —diris ŝi —ekrigardu min.
Sed dirante tion, ŝi sidiĝis en la malpli lumigita parto de la ĉambro.
—Aŭskultu kaj rigardu... —daŭrigis ŝi per sufokita voĉo. —Ĉu...
Ĉu sur mia vizaĝo vi vidas iajn makulojn?... Sed... ne proksimiĝu!...
—Mi vidas nenion —respondis la servistino.
—Nek sub la maldekstra okulo?... nek super la brovoj?.. —demandis la fenicino, pli kaj pli incitita.
—Bonvolu turni, sinjorino, vian dian vizaĝon al la lumo —diris la servistino.

Kompreneble ĉi tiu postulo ĵetis Kaman en furiozon.

—For mizera!... —kriis ŝi —kaj ne montru vin al mi...

Kiam la servistino forkuris, ŝia sinjorino febre sin ĵetis al la spegulo kaj, malferminte kelke da potetoj, komencis ruĝe kolorigi sian vizaĝon per peniko.

Antaŭ la vespero, sentante senĉesan doloron en la artikoj kaj maltrankvilon pli grandan ol la doloro, ŝi ordonis alvoki kuraciston. Kiam oni diris al ŝi, ke li venis, ŝi ekrigardis la spegulon kaj ree atakis ŝin kvazaŭ furiozo. Ŝi ĵetis la spegulon sur la plankon kaj kriis kun ploro, ke ŝi ne volas kuraciston.

La tutan sesan de Hator ŝi manĝis nenion kaj volis vidi neniun:

Kiam post la subiro de l' suno eniris sklavino kun lumo, Kama kuŝiĝis sur la lito kaj ĉirkaŭvolvis la kapon per tuko. Ŝi ordonis al la sklavino foriri plej rapide sidiĝis en la apogseĝo malproksime de la torĉo kaj pasigis kelke da horoj en duondorma rigideco.
"Estas neniaj makuloj —pensis ŝi —kaj se estas, ili ne estas tiuj... Tio ne estas la lepro..."

—Dioj!... —kriis ŝi, sin ĵetante sur la plankon —ne povas esti, ke mi... Dioj, savu!... Mi revenos en la templon... mi pentofaros la tutan mian vivon...

Ŝi ree trankviliĝis kaj ree pensis:

"Ne, tio ne estas makuloj... De kelke da tagoj mi frotas mian haŭton kaj tial ĝi estas ruĝa... Ĉar kiel?... Ĉu oni aŭdis iam, ke pastrino kaj virino de la kronprinco povas malsaniĝi je la lepro?... Ho dioj, tio okazis neniam, de kiam ekzistas la mondo!... Nur la fiŝistoj, malliberuloj kaj mizeraj Hebreoj... Ho, tiu malnobla Hebreino, sur ŝin ĵetu la lepron vi, fortoj ĉielaj..."

En la sama momento en la fenestro de la unua etaĝo pasis ombro. Poste eksonis murmureto kaj de la korto en la mezon de la ĉambro ensaltis... la princo Ramzes.

Kama rigidiĝis. Subite ŝi kaptis sin je la kapo kaj senlima teruro larĝigis ŝiajn pupilojn.

—Likon?... —murmuretis ŝi —Likon, vi ĉi tie?... Vi pereos!... Oni persekutas vin...
—Mi scias —respondis la Greko, moke ridante. —Persekutas min ĉiuj Fenicianoj kaj la tuta polico de lia sankteco... Kaj tamen —aldonis li —mi estas ĉe vi kaj mi estis ĉe via sinjoro.
—Vi estis ĉe la princo?...
—Jes; en lia propra ĉambro... Kaj mi lasus ponardon en lia brusto, se malbonaj spiritoj ne estus lin forigintaj... Verŝajne via amanto iris al alia virino, ne al vi...
—Kion vi volas ĉi tie?... Forkuru!... —murmuretis Kama.
—Sed kun vi —estis lia respondo. —En la strato atendas veturilo, en kiu ni atingos Nilon, kaj tie mia ŝipo...
—Ĉu vi freneziĝis?... La urbo kaj vojoj estas plenaj de soldatoj...
—Ĝuste tial mi povis eniri en la palacon kaj ni ambaŭ plej facile elglitos. Kolektu ĉiujn juvelojn... Mi tuj revenos kaj prenos vin.
—Kien vi iras?
—Mi serĉos vian sinjoron —respondis li. —Mi ja ne foriros, ne lasinte al li memoraĵon...
—Vi estas freneza...
—Silentu!... —interrompis li, pala de kolero. —Vi ankoraŭ volas lin defendi?...

La fenicino ekŝanceliĝis, kunpremis la pugnojn, en ŝiaj okuloj ekbrilis malbonsigna lumo.

—Kaj se vi ne trovos lin? —demandis ŝi.
—Mi mortigos kelke da dormantaj liaj soldatoj... mi metos fajron sub la palacon... Cetere, ĉu mi scias, kion mi faros?... Sed mi ne foriros, ne lasinte memoraĵon...

La grandaj okuloj de la fenicino havis tiel teruran esprimon, ke Likon ekmiris.

—Kio estas al vi? —demandis li.
—Nenio. Aŭskultu. Neniam vi estis tiel simila al la princo, kiel hodiaŭ!... Se do vi volas fari ion bonan...

Ŝi proksimigis la vizaĝon al lia orelo kaj komencis murmureti.

La Greko aŭskultis kun miro.

—Virino —diris li —la infero per vi parolas... Jes, la suspekto falos sur lin!...
—Tio estas pli bona ol la ponardo —respondis ŝi kun rido. —Ĉu ne vere?...
—Neniam tia ideo venus en mian kapon!... Eble pli bone estus ilin ambaŭ?...
—Ne!... Ŝi vivu... Tio estos mia venĝo...
—Kia perfida animo!... —murmuretis Likon. —Sed vi plaĉas al mi... Ni reĝe pagos al ili...

Li iris al la fenestro kaj malaperis. Kama sin elklinis por vidi lin kaj ekscitita aŭskultis, forgesinte pri si mem.

Eble kvaronon da horo post la foriro de Likon, de la figa arbareto eksonis terura virina krio. Ĝi ripetiĝis kelke da fojoj kaj eksilentis.

Anstataŭ ĝojo la Fenicianinon ekregis timo. Ŝi falis sur la genuojn kaj per frenezaj okuloj rigardis la malluman ĝardenon.

Malsupre eksonis mallaŭta kurado, ekkrakis kolono de la balkono kaj en la fenestro ree aperis Likon en nigra mantelo. Li vivege spiris, liaj manoj tremis.

—Kie estas la juveloj?... —murmuretis li.
—Lasu min trankvila —respondis ŝi.

La Greko kaptis ŝin je la nuko.

—Malnobla!... —diris li —ĉu vi ne komprenas, ke antaŭ kiam la suno leviĝos, oni malliberigos vin kaj sufokos post kelke da tagoj?...
—Mi estas malsana.
—Kie estas la juveloj?...
—Sub la lito.

Likon eniris en la ĉambron, ĉe la lumo de la torĉo eltiris pezan kesteton, ĵetis sur Kaman mantelon kaj tiregis ŝin je la ŝultro.

—Venu. Kie estas la pordo, tra kiu eniras al vi tiu... tiu via sinjoro?...
—Lasu min...

La Greko sin klinis super ŝi kaj murmuretis:

—Jes!... vi pensas, ke mi lasos vin ĉi tie?... Hodiaŭ vi estas por mi kiel hundino, kiu perdis la flarkapablon... Sed vi devas sekvi min... Eksciu via sinjoro, ke estas iu pli bona ol li. Li ŝtelis pastrinon al diino; mi forprenas al li la amatinon...
—Mi diras al vi, ke mi estas malsana...

La Greko eltiris maldikan ponardon kaj apogis ĝin sur ŝia nuko. Ŝi ektremis kaj murmuretis:

—Mi jam iras...

Tra la kaŝita pordo ili eliris en la ĝardenon. De la princa palaco flugis al ili murmurado de la soldatoj, kiuj bruligis fajrojn. Tie ĉi kaj tie, inter la arboj, oni vidis lumojn. De tempo al tempo pasis preter ili iu servisto de la kronprinco. En la pordego haltigis ilin la gardistoj.

—Kiu iras?
—Teboj —respondis Likon.

Sen malhelpo ili eliris kaj malaperis en la mallarĝaj stratetoj de la fremdula kvartalo de Pi-Bast.

Du horojn antaŭ la leviĝo de l' suno en la urbo eksonis trumpetoj kaj tamburoj.

Tutmozis kuŝis ankoraŭ en profunda dormo, kiam Ramzes fortiris de li la mantelon kaj ekkriis kun gaja rido:

—Leviĝu, vigla ĉefo!... La regimentoj jam ekmarŝis.

Tutmozis sidiĝis sur la lito kaj frotis la dormajn okulojn.

—Ah, tio estas vi, sinjoro?... —demandis li, oscedante. —Ĉu vi satdormis?
—Kiel neniam! —respondis la princo.
—Kaj mi, mi dormus ankoraŭ.

Ili ambaŭ sin banis, surmetis kamizolojn kaj duonkirasojn kaj sidiĝis sur la ĉevalojn, kiuj sin ŝiris el la manoj de la ĉevalistoj.

Tuj la kronprinco kun malgranda sekvantaro forlasis la urbon, preterpasante sur la vojo la kolonojn de la armeo, maldiligente marŝantajn. Nilo vaste disverŝis siajn akvojn, kaj la princo volis vidi persone la transiradon de la kanaloj kaj riveraj transirejoj.

Kiam la suno leviĝis, la lasta milita veturilo estis jam malproksime de la urbo, kaj la nobla nomarĥo de Pi-Bast parolis al siaj servistoj:

—Nun mi iras dormi, kaj ve al tiu, kiu vekos min antaŭ la vespera festeno! Eĉ la dia suno ripozas post ĉiu tago, kaj mi tute ne kuŝiĝis de la unua de Hator.

Apenaŭ li finis la laŭdon de sia vigleco, eniris polica oficiro kaj petis apartan aŭdiencon en tre grava afero.

—La tero englutu vin! —murmuretis la altrangulo.

Tamen li alvokis la oficiron kaj demandis malĝentile:

—Ĉu oni ne povas atendi kelke da horoj?... Nilo ja ne forkuras...
—Okazis granda malfeliĉo —respondis la oficiro. —La filo de la kronprinco estas mortigita...
—Kio?... kiu?... —kriis la nomarĥo.
—La filo de la Hebreino Sara.
—Kiu mortigis?... Kiam?...
—Hodiaŭ nokte.
—Sed kiu povis tion fari?...

La oficiro klinis la kapon kaj disetendis la manojn.

—Mi demandas, kiu mortigis?... —ripetis la altrangulo, pli terurita ol kolera.
—Bonvolu, sinjoro, mem fari la juĝan esploron. Mia buŝo ne ripetos tion, kion aŭdis miaj oreloj.

La teruro de la nomarĥo kreskis. Li ordonis alkonduki la servistojn de Sara kaj samtempe sendis al la ĉefpastro Mefres. Mentezufis, kiel reprezentanto de la milita ministro, forveturis kun la princo.

Mefres venis mirigita. La nomarĥo ripetis al li la novaĵon pri la mortigo kaj pri tio, ke la polica oficiro ne kuraĝas doni klarigojn.

—Estas atestantoj? —demandis la ĉefpastro.
—Ili atendas la ordonojn de via ekscelenco, sankta patro.

Oni enkondukis la pordiston de Sara.

—Ĉu vi aŭdis —demandis lin la nomarĥo, —ke la infano de via sinjorino estas mortigita?

La homo falis sur la plankon kaj respondis:

—Mi eĉ vidis la noblajn restaĵojn, frakasitajn sur la muro, kaj mi haltigis nian sinjorinon, kiu krianta elkuris en la ĝardenon...
—Kiam tio okazis?
—Hodiaŭ post la noktomezo. Tuj post la alveno de nia glora princo al nia sinjorino... —respondis la pordisto. ―
—Kiel, do la princo estis nokte ĉe via sinjorino? —demandis Mefres.
—Vi diris, granda profeto.
—Strange! —murmuretis Mefres al la nomarĥo.

La kuiristino de Sara estis la dua atestanto, la tria estis la ĉambristino. Ambaŭ certigis, ke post la noktomezo la kronprinco supreniris en la ĉambron de Sara. Li pasigis tie unu momenton, poste rapide elkuris en la ĝardenon, kaj tuj post li aperis la sinjorino Sara, terure kriante.

—Sed la kronprinco la tutan nokton ne eliris el sia ĉambro en la palaco... —diris la nomarĥo.

La polica oficiro ekbalancis la kapon kaj anoncis, ke en la antaŭĉambro atendas kelke da palacaj servistoj.

Oni alvokis ilin, la sankta Mefres donis al ili kelke da demandoj, kaj montriĝis, ke la kronprinco... ne dormis en la palaco. Li forlasis sian ĉambron antaŭ la noktomezo kaj eliris en la ĝardenon; li revenis, kiam eksonis la unuaj vekaj trumpetoj.

Kiam oni elkondukis la atestantojn, kaj la du altranguloj restis solaj, la nomarĥo kun ĝemo sin ĵetis sur la plankon, kaj antaŭsciigis Mefreson, ke li estas grave malsana kaj ke li preferas perdi la vivon, ol konduki la juĝan esploron. La ĉefpastro estis tre pala, tre emociita, sed li respondis ke oni devas klarigi la demandon pri la mortigo, kaj li ordonis al la nomarĥo, en la nomo de la faraono, iri kun li en la loĝejon de Sara.

La ĝardeno de la kronprinco estis proksime, kaj la du altranguloj baldaŭ atingis la lokon de la krimo. Enirinte en la ĉambron de la unua etaĝo, ili ekvidis Saran, genuantan ĉe la lulilo, en sintenado de virino, nutranta suĉinfanon. Sur la muroj kaj planko estis videblaj ruĝaj, sangaj makuloj.
La nomarĥo tiel malfortiĝis, ke li devis sidiĝi; Mefres estis trankvila. Li proksimiĝis al Sara, tuŝis ŝian ŝultron kaj demandis:

—Sinjorino, ni venas en la nomo de lia sankteco... Sara subite salte leviĝis, kaj ekvidinte Mefreson, kriis per terura voĉo:
—Malbeno al vi!... Vi volis havi hebrean reĝon, kaj jen la reĝo... Ho mi malfeliĉa, kial mi aŭskultis viajn perfidajn konsilojn...

Ŝi ŝanceliĝis, ree falis al la lulilo, ĝemante:

—Mia fileto... mia malgranda Seti!... Li estis tiel bela, tiel saĝa... Ankoraŭ antaŭ momento li etendis al mi la manetojn... Jehovo!... —ekkriis ŝi —redonu lin al mi... vi ja povas tion... Egiptaj dioj, Oziriso... Horuso... Izido... Izido, vi ja mem estis patrino!... Ne eble estas, ke en la ĉielo neniu aŭskultos mian peton... Tiel eta infano... hieno ekkompatus lin...

La ĉefpastro prenis ŝin sub la brakoj kaj starigis sur la piedoj. La ĉambron plenigis la policanoj kaj servistoj.

—Sara —diris la ĉefpastro —en la nomo de lia sankteco la sinjoro de Egiptio mi postulas kaj ordonas, ke vi respondu: kiu mortigis vian filon?

Ŝi rigardis antaŭ si kvazaŭ freneza kaj frotis la frunton. La nomarĥo donis al ŝi akvon kun vino, kaj unu el la ĉeestantaj virinoj ŝprucigis sur ŝin vinagron.

—En la nomo de lia sankteco —ripetis Mefres —mi ordonas al vi, Sara, diri la nomon de la mortiginto...

La ĉeestantoj komencis repaŝi al la pordo, la nomarĥo per malespera movo ŝtopis al si la orelojn.

—Kiu mortigis?... —diris Sara per sufokita voĉo, dronigante la rigardon en la vizaĝo de Mefres. —Kiu mortigis, vi demandas?... Mi konas vin, pastroj!... Mi konas vian justecon...
—Kiu do?... —insistis Mefres.
—Mi!... —kriis Sara per nehoma voĉo. —Mi mortigis mian infanon pro tio, ke vi faris lin Hebreo.
—Tio estas malvero —siblis la ĉefpastro.
—Mi!... mi!... —ripetis Sara. —He, homoj, kiuj min vidas kaj aŭs­kul­tas —ŝi turnis sin al la atestantoj —sciu, ke mi mortigis... mi... mi... mi!... —kriis ŝi, batante sian brus­ton.

Ĉe tiel klara memkulpigo la nomarĥo rekonsciiĝis kaj rigardis Saran kun kompato. La virinoj ploris, la pordisto viŝis la larmojn. Nur la sankta Mefres kunpremis la bluajn lipojn. Fine li diris per laŭta voĉo, rigardante la policajn oficistojn:

—Servistoj de lia sankteco, mi transdonas al vi ĉi tiun virinon, konduku ŝin al la juĝeja domo.
—Sed mia filo kun mi!... —interrompis Sara, sin ĵetante al la lulilo.
—Kun vi... kun vi, malfeliĉa virino —diris la nomarĥo kaj kovris sian vizaĝon.

La altranguloj eliris el la ĉambro. La polica oficiro ordonis alporti portilon kaj kun signoj de plej alta respekto kondukis Saran malsu­pren. La malfeliĉa patrino prenis el la lulilo la sange makulitan volvaĵon kaj sen kontraŭstaro sidiĝis en la portilon.

Ĉiuj servistoj sekvis ŝin ĝis la juĝeja domo.

Kiam Mefres kun la nomarĥo estis revenantaj hejmen tra la ĝardeno, la kortuŝita polica oficiro diris:

—Mi bedaŭras la virinon!...
—Juste ŝi estos punita... pro la men­sogo —respondis la ĉef­pas­tro!
—Via ekscelenco pensas...
—Mi estas certa, ke la dioj trovos kaj kondamnos la veran ulon...

Ĉe la pordeto de la ĝardeno baris al ili la vojon la intendanto de la palaco de Kama, kriante:

—La fenicino forestas!... Ŝi mala­peris en ĉi tiu nokto...
—Nova malfeliĉo... —murmuretis la nomarĥo.
—Ne timu —diris Mefres —ŝi sekvis la princon.

Per ĉi tiuj respondoj la nobla nomarĥo komprenis, ke la ĉefpastro malamas la princon, kaj la koro glaciiĝis en li. Ĉar se oni pruvos al Ramzes, ke li mortigis la propran filon, la kronprinco neniam suriros la patran tronon, kaj la peza pastra jugo ankoraŭ pli forte premegos Egipton.
La malĝojo de la altrangulo pligrandiĝis, kiam oni diris al li vespere, ke du kuracistoj de la templo de Hator esplorinte la kadavron de la infano, esprimis la opinion, ke nur viro povis plenumi la mortigon. —Iu —diris ili —kaptis per la dekstra mano ambaŭ piedetojn de la knabo kaj frakasis lian kapon je la muro. La mano de Sara ne povus ĉirkaŭpreni ambaŭ piedetojn, sur kiuj cetere estis rekoneblaj postsignoj de grandaj fingroj.

Post ĉi tiu klarigo, la ĉefpastro Mefres, akompanata de Sem, iris en la malliberejon de Sara kaj en la nomo de ĉiuj egiptaj kaj fremdaj dioj ĵure petis ŝin, ke ŝi konfesu, ke ne ŝi estas kulpa pri la morto de infano, kaj ke ŝi priskribu, kian aspekton havis la krimulo.

—Ni kredos al viaj vortoj —diris Mefres —kaj vi tuj estos libera.
Sed Sara, anstataŭ esti tuŝita per tiaj pruvoj de bonvolo, terure ekkoleris.
—Ŝakaloj —kriis ŝi —ne sufiĉas al vi du oferoj, vi deziras ankoraŭ novajn?... Mi tion faris, malfeliĉa, mi... ĉar kiu alia estus sufiĉe malnobla por mortigi infanon?... Malgrandan infanon, kiu malutilis neniun!..
—Ĉu vi scias, obstina virino, kio minacas vin? —demandis la sankta Mefres. —Tri tagojn vi tenos sur la brako la kadavron de via infano, kaj poste vi iros en malliberejon por dek kvin jaroj.
—Nur tri tagojn? —ripetis ŝi. —Sed mi, por la eterneco mi ne volas disiĝi de li, de mia malgranda Seti... Ne en la malliberejon, sed en la tombon mi iros kun li, kaj nia sinjoro ordonos kune nin enterigi.
Kiam la ĉefpastroj forlasis Saran, la plej pia Sem diris:
—Pli ol unu fojon mi vidis kaj juĝis patrinojn infanmortigintajn, sed neniu similis al tiu ĉi.
—Ĉar ŝi ne mortigis sian infanon —respondis kolere Mefres.
—Kiu do?...
—Tiu, kiun vidis la servistoj, kiam li enkuris en la domon de Sara kaj kiu forkuris post unu momento... Tiu, kiu marŝante kontraŭ la malamiko, prenis kun si la fenician pastrinon Kaman, kiu malpurigis la altaron... Tiu —finis la incitita Mefres —kiu forpelis el sia domo Saran, tial ke lia filo fariĝis Hebreo...
—Teruraj estas viaj vortoj! —respondis Sem kun timo.
—La krimo estas pli terura, kaj malgraŭ la obstino de la malsaĝa Sara, ĝi estos malkovrita.

La sankta viro tute ne supozis, ke tre baldaŭ realiĝos lia profetaĵo.

Tio okazis jene:

La princo Ramzes, ekmarŝanta kun la armeo el Pi-Bast, ne forlasis ankoraŭ la palacon, kiam la policestro jam sciis pri la mortigo de la infano de Sara, pri la forkuro de Kama kaj pri tio, ke la servistoj de Sara vidis la princon, enirantan nokte en ŝian domon. La policestro estis homo inteligenta: li tuj divenis, kiu estis la mortiginto kaj, anstataŭ konduki la juĝan esploron sur la loko, li rapidis ekster la urbon persekuti la kulpajn, sciiginte pri ĉio al Hiram.

Kaj en la momento, kiam Mefres penis eltiri konfeson de Sara, la plej bonaj agentoj de la Pi-Basta polico, kaj ĉiuj Fenicianoj, komandataj de Hiram, jam persekutis la Grekon Likonon kaj la pastrinon Kaman.

En la tria nokto post la formarŝo de la princo, la policestro revenis Pi-Baston, kondukante post si grandan, kovritan per tolo kaĝon, en kiu iu virino kriis kiel freneza: La policestro ne iris dormi, sed tuj alvokis la oficiron, kiu kondukis la esploron kaj atente aŭskultis lian raporton.
Ĉe la leviĝo de la suno la du ĉefpastroj, Sem kaj Mefres, kaj la nomarĥo ricevis plej humilan alvokon tuj bonvole veni, se tia estos ilia deziro, al la policestro. Ĉiuj tri kunvenis en la sama horo; la policestro, profunde salutanta, komencis petegi, ke ili rakontu al li ĉion, kion ili scias pri la mortigo de la infano de l' kronprinco.

La nomarĥo, kvankam granda altrangulo, paliĝis, aŭdante la humilan alvokon, kaj respondis, ke li scias nenion. Preskaŭ la samon ripetis la ĉefpastro Sem, aldonante personan opinion, ke Sara ŝajnas al li senkulpa. Kiam venis la vico de la sankta Mefres, li diris:

—Mi ne scias, ĉu via ekscelenco aŭdis, ke en la nokto, en kiu okazis la mortigo, forkuris unu el la princaj virinoj, nomata Kama?
La policestro ŝajnis tre mirigita.
—Mi ne scias ankaŭ —daŭrigis Mefres —ĉu oni diris al via ekscelenco, ke la kronprinco ne pasigis la nokton en la palaco kaj ke li estis en la domo de Sara? La pordisto kaj du servistinoj rekonis lin, ĉar la nokto estis sufiĉe luma.

La miro de la policestro ŝajnis atingi la plej altan gradon.

—Domaĝe estas —finis la ĉefpastro —ke dum kelke da tagoj vi forestis de Pi-Bast...
La policestro profunde sin klinis antaŭ la ĉefpastro kaj turnis sin al la nomarĥo.

—Ĉu via honoro ne bonvolus favore diri al mi: kiel estis vestita la princo en tiu vespero?
—Li havis blankan tunikon kaj purpuran antaŭtukon, broditan per oraj franĝoj —respondis la nomarĥo. —Mi bone memoras, ĉar mi estis unu el la lastaj, kiuj parolis kun la princo en tiu vespero.

La policestro klakfrapis la manojn kaj en la oficejon eniris la pordisto de Sara.

—Ĉu vi vidis la princon —deman­dis li —enirantan nokte en la do­mon de via sinjorino?
—Mi malfermis la pordeton al lia ekscelenco, li vivu eterne...
—Ĉu vi memoras, kiel li estis ves­tita?...
—Li havis tunikon kun flavaj kaj nigraj strioj, saman kufon kaj antaŭtukon, bluan kaj ruĝan —respondis la pordisto.
Nun ambaŭ pastroj kaj la nomarĥo komencis miri.

Kiam oni enkondukis, unu post la alia, ambaŭ servistinojn de Sara, kiuj detale ripetis la priskribon de la kostumo de l' kronprinco, la okuloj de la nomarĥo ekbrilis de ĝojo, kaj sur la vizaĝo de la sankta Mefres oni povis vidi konfuzon.

—Mi ĵuros —intermetis la nobla nomarĥo —ke la princo havis blankan tunikon kaj purpuran antaŭtukon kun oro...
—Kaj nun —diris la policestro —bonvolu respektindaj iri kun mi en la malliberejon. Ni tie vidos ankoraŭ unu atestanton...

Ili malsupreniris en subteran salonon, kie apud la fenestro staris granda kaĝo, kovrita per tolo. La policestro deĵetis la tolon per bastono kaj la ĉeestantoj ekvidis virinon, kuŝantan en angulo.

—Tio ja estas la sinjorino Kama!... —ekkriis la nomarĥo.

Efektive tio estis Kama, malsana kaj tre ŝanĝita. Ekvidinte la altrangulojn, ŝi leviĝis kaj stariĝis en la lumo. Ŝia vizaĝo estis kovrita per kupraj makuloj. Ŝiaj okuloj estis kvazaŭ frenezaj.

—Kama, —diris la ĉefo de la polico —la diino Astarte frapis vin per la lepro.
—Ne la diino —respondis ŝi per aliigita voĉo. —Malnoblaj Azianoj ĵetis al mi venenitan vualon... Ho mi malfeliĉa!...
—Kama —daŭrigis la policestro —vian mizeron ekkompatis niaj plej gloraj ĉefpastroj, la sanktaj Sem kaj Mefres. Se vi respondos la veron, ili preĝos por vi kaj eble la ĉiopova Oziriso deturnos de vi la malfeliĉegon. Estas ankoraŭ tempo, la malsano nur komenciĝas, kaj niaj dioj povas multon...

La malsana virino falis sur la genuojn kaj premante la vizaĝon al la kradoj, diris per rompita voĉo:

—Ekkompatu min... Mi forlasis la feniciajn diojn, kaj miajn servojn ĝis la fino de mia vivo mi oferos al la grandaj dioj de Egiptio... Sed forigu de mi...
—Respondu, sed la veron —demandis la policestro —kaj la dioj ne rifuzos al vi sian favoron: kiu mortigis la infanon de la Hebreino Sara?
—La perfidulo Likon, Greko. Li estis kantisto de nia templo kaj diris, ke li amas min. Kaj nun li forlasis min, malnoblulo, propriginte al si miajn juvelojn!...
—Kial Likon mortigis la infanon?
—Li volis mortigi la princon, sed ne trovinte lin en la palaco, li kuris en la domon de Sara kaj...
—Kiel la krimulo penetris en gardatan domon?
—Ĉu vi ne scias, sinjoro, ke Likon similas la princon?... Ili similas unu la alian kiel du folioj de la sama palmo...
—Kiel estis vestita Likon en tiu nokto? —demandis la policestro.
—Li havis... li havis tunikon kun flavaj kaj nigraj strioj, saman kufon, kaj antaŭtukon, bluan kun nigro... Ne turmentu min plu... mi estos fidela al viaj dioj... Ĉu vi jam foriras?... Ho senkompataj!...
—Malfeliĉa virino —diris la ĉefpastro Sem —mi sendos al vi potencan mirakliston kaj eble...
—Benu vin Astarte... Ne, benu vin viaj dioj, ĉiopovaj kaj kompatemaj... —murmuretis la fenicino, rompita de la malsano.

La altranguloj eliris el la malliberejo kaj revenis en la oficejon. La nomarĥo, vidinte, ke la ĉefpastro Mefres havas senĉese mallevitajn okulojn kaj kunpremitajn lipojn, demandis lin:

—Ĉu vi ne ĝojas, sankta viro, de la miraklaj malkovroj, kiuj faris nia glora policestro?...
—Mi ne havas kaŭzon por la ĝojo —respondis seke Mefres. —La afero, anstataŭ simpliĝi, komplikiĝas... Sara ja ĉiam ripetas, ke ŝi mortigis la infanon, kaj la fenicino respondas, kvazaŭ antaŭe instruita...
—Do via ekscelenco ne kre­das?... —intermetis la policestro.
—Ĉar mi vidis neniam du homojn tiel similajn, ke oni povus preni unu anstataŭ alia. Tiom pli mi ne aŭdis, ke ekzistas en Pi-Bast homo, kiu povus ŝajnigi la kronprincon (li vivu eterne!...).
—Ĉi tiu homo estis en Pi-Bast, ĉe la templo de la diino Astarte. Konis lin la siria princo Hiram kaj la kronprinco vidis lin per sia propraj okuloj.

Antaŭ ne longe li ordonis al mi kapti la Grekon kaj eĉ promesis altan rekompencon.

—Ho, ho!... —kriis Mefres. —Mi vidas, nobla policestro, ke ĉirkaŭ vi komencas grupiĝi la plej grandaj sekretoj de la ŝtato. Permesu tamen, ke mi ne kredos je tiu Likon, ĝis mi mem ne vidos lin!...

Li kolere forlasis la oficejon, kaj post li la sankta Sem, levante la ŝultrojn.

Kiam en la koridoro eksilentis iliaj paŝoj, la nomarĥo, fikse rigar­dante la policestron, demandis:

—Kio?...
—Vere —respondis la ĉefo —la sanktaj profetoj komencas sin miksi en la aferojn, kiuj neniam apartenis al ilia povo...
—Kaj ni devas toleri tion!... —mur­muretis la nomarĥo.
—Ĝis venos la momento —sopiris la policestro. —Ĉar, kiom mi konas la homajn korojn, ĉiuj militistoj kaj oficistoj de lia sankteco, la tuta aristokrataro indignas pro la despotismo de la pastroj. Ĉio devas havi finon...
—Vi diris grandajn vortojn —respondis la nomarĥo, premante lian manon —kaj ia interna voĉo parolas al mi, ke mi ankoraŭ vidos vin la plej alta ĉefestro de la polico, ĉe la flanko de lia sankteco...

Ree pasis kelke da tagoj. La paraŝitoj dum tiu ĉi tempo sukcesis konservi de putriĝo la kadavron de la filo de Ramzes, kaj Sara estis ĉiam en la malliberejo, atendante la juĝon, certa, ke oni kondamnos ŝin.

Kama restis ankaŭ en la malliberejo, en kaĝo, ĉar oni timis ŝin, kiel malsanan je la lepro. Vizitis ŝin mirakla kuracisto, diris ĉe ŝi preĝojn kaj donis al ŝi por trinki akvon ĉioresanigan. Tamen la febro ne forlasis la Fenicianinon, kaj la kupraj makuloj super la brovoj kaj sur la vangoj fariĝis pli kaj pli klaraj. Tiam el la oficejo de la nomarĥo venis ordono forkonduki ŝin en la orientan dezerton, kie apartigita de homoj, ekzistis kolonio de lepruloj.

Foje vespere en la templon de Ptah venis la policestro, dirante, ke li volas paroli kun la ĉefpastroj. La estro havis kun si du agentojn kaj homon vestitan per sako, de la piedoj ĝis la kapo.

Post momento oni respondis al li, ke la ĉefpastroj atendas lin en la sankta ĉambro, apud la statuo de la dio.

La policestro lasis la agentojn ĉe la pordego, prenis je la ŝultro la homon vestitan per la sako, haj kondukata de pastro iris en la sanktan ĉambron. Mefres kaj Sem estis en ĉefpastraj vestoj, kun arĝentaj ladoj sur la brustoj.

Li falis antaŭ ili sur la plankon kaj diris:

—Konforme al via ordono, mi alkondukas al vi, sanktaj patroj, la krimulon Likonon. Ĉu vi volas vidi lian vizaĝon?

Kiam ili konsentis, la policestro leviĝis kaj deŝiris la sakon de la homo, kiu akompanis lin.

Ambaŭ ĉefpastroj ekkriis de mirego. La Greko vere estis tiel simila al la kronprinco, ke oni ne povis kontraŭstari al la iluzio.

—Vi estas Likon, la kantisto de la templo de Astarte?... —demandis la sankta Sem la Grekon, ligitan per ŝnuroj.

Likon malestime ekridetis.

—Vi mortigis la infanon de la princo?... —aldonis Mefres.

La Greko bluiĝis de kolero kaj penis deŝiri la ŝnurojn.

—Jes, mi mortigis la lupidon, ĉar mi ne povis trovi ĝian patron, la lupon... La fajro ĉiela bruligu lin!...
—Krimulo!... Kion faris al vi la princo? —demandis Sem kun indigno.
—Kion li faris?... Li forrabis al mi Kaman kaj enpuŝis ŝin en malsanon sen reveno... Mi estis libera, mi povis forkuri kun la vivo kaj riĉaĵo, sed mi decidis min venĝi, kaj jen vi havas min... Feliĉe por li, viaj dioj estas pli fortaj, ol mia malamo. Hodiaŭ vi povas min mortigi... Ju pli baldaŭ, des pli bone.
—Granda krimulo li estas —diris la ĉefpastro Sem.

Mefres silentis kaj fikse rigardis la flamajn okulojn de la Greko. Li admiris lian kuraĝon kaj meditis. Subite li diris al la policestro:

—Vi povas foriri, nobla sinjoro; ĉi tiu homo apartenas al ni.
—Ĉi tiu homo —respondis la indignita estro —apartenas al mi... Mi kaptis lin kaj mi ricevos rekompencon de la kronprinco.
Mefres leviĝis kaj eltiris oran me­dalon el sub la pastraj ornamoj.
—En la nomo de la plej alta kolegio, kies ano mi estas —diris Mefres —mi ordonas al vi transdoni ĉi tiun homon al ni. Memoru, ke lia ekzistado estas plej granda ŝtata sekreto kaj, vere, centfoje pli bone estos por vi, se vi tute forgesos, ke vi lasis lin ĉi tie...
La policestro ree falis teren kaj eliris, sufokante la koleron.
—Repagos al vi tion nia sinjoro, la kronprinco —kiam li fariĝos faraono!... —pensis li. —Ankaŭ mi pagos mian parton, vi vidos.

La agentoj, starantaj ĉe la pordego, demandis lin: kie estas la malliberulo?...

—Sur la malliberulon —diris li —la dioj metis sian manon.
—Kaj nia rekompenco?... —ne­kura­ĝe diris la pli aĝa agento.
—Ankaŭ sur vian rekompencon la dioj metis sian manon —respondis la estro. —Imagu do, ke vi sonĝis la malliberulon, kaj vi estos pli sendanĝeraj en via ofico kaj sano.

La agentoj silentis kaj mallevis la kapojn. Sed en la koroj ili ĵuris venĝon al la pastroj, kiuj senigis ilin je tiel bela rekompenco.

Post la foriro de la policestro, Mefres alvokis kelke da pastroj kaj al la plej maljuna murmuretis ion en la orelon. La pastroj ĉirkaŭis la Grekon kaj elkondukis lin el la sankta ĉambro. Likon ne kontraŭstaris.

—Mi pensas —diris Sem —ke ĉi tiu homo, kiel mortiginto, devas esti transdonita al la tribunalo.
—Neniam! —respondis firme Mefres. —Sur ĉi tiu homo pezas senkompare pli granda krimo: li similas la kronprincon.
—Kaj kion via ekscelenco faros kun li?
—Mi konservos lin por la plej alta kolegio —diris Mefres. —Tie, kie la kronprinco vizitas idolistajn templojn kaj ŝtelas el ili virinojn, kie la lando estas minacata de danĝera milito, kaj la pastra povo —de ribelo, tie Likon povas esti utila...

En la sekvinta tagmezo la ĉefpastro Sem, nomarĥo kaj policestro venis en la malliberejon de Sara. La malfeliĉa ne manĝis de kelke da tagoj kaj estis tiel malforta, ke kiam ŝi ekvidis la altrangulojn, ŝi ne leviĝis de la benko.

—Sara —diris la nomarĥo, kiun ŝi konis antaŭe —ni alportas al vi bonan novaĵon.

—Novaĵon?... —ripetis ŝi apatie. —Mia filo ne vivas plu, jen estas la novaĵo!... Miaj brustoj estas plenaj de lakto, sed mia koro estas ankoraŭ pli plena de malĝojo...
—Sara —daŭrigis la nomarĥo —vi estas libera. Ne vi mortigis la infanon.

Ŝiaj rigidaj trajtoj reviviĝis. Ŝi salte leviĝis de la benko kaj ekkriis:

—Mi... mi mortigis... nur mi!...
—Vian filon, atentu Sara, mortigis viro, Greko, nomata Likon, amanto de la fenicino Kama...
—Kion vi diras?... —murmuretis ŝi, kaptante liajn manojn. —Ah, tiu fenicino!... Mi sciis, ke ŝi pereigos nin... Sed la Greko?... Mi konas neniun Grekon... Cetere, kion povis fari al li mia filo...
—Mi ne scias —daŭrigis la nomarĥo. —La Greko ne vivas plu. Sed atentu Sara: li estis tiel simila al la princo Ramzes, ke kiam li eniris en la ĉambron, vi pensis, ke tio estas nia sinjoro... Kaj vi preferis kulpigi vin mem, ol vian kaj nian sinjoron.
—Tio do ne estis Ramzes?... —kriis ŝi, kaptante sin je la kapo. —Kaj mi, mizera, mi permesis al fremda homo eltreni mian filon el la lulilo... Ha!... ha!... ha!...

Ŝi komencis ridi pli kaj pli mallaŭte. Subite, kvazaŭ io tranĉis ŝiajn krurojn, ŝi falis teren, svingis kelkfoje la manojn kaj mortis en rida eksplodo.

Sed sur ŝia vizaĝo restis esprimo de senfunda doloro, kiun ne povis forpeli eĉ la morto.








retresu~ Numero 93ª ~ Kajeroj. ~ Gazetoteko LantiPDF progresu