Eseo.

Gvidantoj de PP, PSOE, PODEMOS kaj CIUDADANOS.Politikaj paktoj en Hispanio kaj demokratio

Ŝajnas ke nun pakto estas la vorto de la tago laste en Hispanio. Partioj politikaj devas pakti, interkonsenti pri siaj ideologio kaj personoj starigi registaron, por  ke la regadon de Hispanio oni ga­ran­tios. Kaj la partioj kaj la societo interesiĝas tre multe pri la afero.

Tro multe, laŭ mia pens­maniero, ĉar tiu sinteno estas pro­funde mal­de­mo­kratia kaj truka: sengrave al tio, kio okazas pri tio, ke la partioj pretigas lis­tojn da kan­di­da­toj, kaj senatente al tio, ke civi­tanoj ne voĉ­donas por individuaj membroj, sed por listoj de partioj prezentitaj, fakto restas, ke estas homoj, kaj ne partioj, kiuj akceptas pos­tenon en parlamento, kaj sek­ve estas individuaj personoj, kiuj devas agi favore al popolo, kaj ne al partioj, kiel ĉiuj politikistoj faris de kiam tiun memnomumitan de­mo­k­ration ni ko­mencis suferi, je 1978. Be­daŭ­rinde, politikistoj ne estas , sed partiaj, kaj ĉiam agas favore al siaj partioj, kaj ne al popolo. Tion oni vidas de la starigo eksterleĝa de la koncepto disciplino de voĉo, pere de kiu oni devigas deputiton voĉdoni ne laŭ sia konscienco, sed laŭ ordono de la gvidanto de sia partio. Ne gravas, ke oni estu katolika, ek­zem­ple, kaj ke estas voĉdono favora al aborto. Ne gravas, ke oni estu socialisma, kaj la voĉdono estas favore al protekto de privataj lernejoj kontraŭ publika eduko­sistemo: tiu, kiu gvidas la partion ŝajne scias pli bone pri kio temas, kaj la simpla deputito devas obei kaj voĉdoni tiel, kiel li aŭ ŝi es­tas dirita. Sed tiuj estas tro­igaj ek­zem­ploj. La fak­to estas, ke de­pu­tito ha­vas la de­von voĉdoni fa­vore al plej alta in­tereso de la ci­vi­­ta­na­ro laŭ sia kons­cienco kaj lojala scio kaj kompreno, kaj ne favore al sia partio. Partioj me­tis lin aŭ_ŝin en la liston voĉ­­doneblan, kaj ili ricevis su­fi­ĉe da voĉoj por gajni postenon en la parlamento. Do, bone, dankon. Sed tie devas ĉesi la respondeco de partio al civitanaro. Sed tio ne okazas. Unue, la partio ricevas monon laŭ la nombro de voĉoj, kiujn sia listo ricevis, kaj tio devus esti sufiĉa pago al siaj streboj. Sed ne, ili volas pli. Ili volas daŭrigi sian povon sur parla­men­to, same kiel gepatroj dezirus kon­troli la vivon de siaj gefiloj la tu­tan vivon. Kaj tio estas eraro.

Parlamento en Hispanio estas tute miksita kun registaro, kaj tio estas eraro. Laŭ nia konstitucio, registaro povas fari leĝon eksterordinare, sed ŝajnas, ke ĉiun tagon venas cirkonstancoj, kiuj kreas urĝan, ne prokrasteblan leĝon. Kaj mi kredas, ke tio estas moko al civi­ta­naro. Tiu, bedaŭrinde, ne in­teresiĝas pri la afero, ĉar laŭŝajne ĝi kredas, ke la (mis)agado de par­lamentanoj ne influas en siaj aferoj. Sed plialtiĝo de vivo, ekzemple, pruvas male. Malbonaj rezultoj de niaj gelernantoj pruvas male, ankaŭ. Teruraj vicoj en kuracistejoj pruvas male.

Estas vere, ke societo estas tiom demokratia, kiom demokratia estas ties anaro, kaj en ĉi tiu lando homoj ne emas paroli pri politiko, por ne kvereli. Be­daŭ­rinde, oni kredas, ke paroli pri politiko estas paroli pri partioj poli­tikaj, kaj defendi ĉu maldekstro estas pli bona ol dekstro, ĉu tiu politikisto estas pli bona ol ĉi tiu, aŭ_tiu alia. Eskapas al ilia penso, ke politiko gravas pli ol politikistoj, kaj ke politiko estas tio, kion politikistoj faras dum civitanaro sindemandas kiu estas la plej bona, la plej bela, aŭ la plej honesta. Tiujn aferojn oni devas scii antaŭ oni voĉdonas, kaj se oni ne vidas, ke ili estas honestaj kaj efikaj (aŭ almenaŭ oni kredas tion), la sola honesta eblo estas ne voĉdoni, same kiel oni ne eniras negocon, se oni ne kredas, ke oni povas gajni ion. Sed voĉdonoj ŝajnas esti io sengrava, kiun oni povas disdoni al nekonatulo, por ke li ludu laŭ sia ideologio. Ŝajnas, ke kaj deputitoj kaj voĉdonantoj ne scias, ke la kialo por parlamento estas servi la po­po­lon, ne servigi ĝin al partioj politikaj.

Nun ŝajnas, ke ni ĉiuj diskutas pri la plej eblaj paktoj inter la diversaj partioj politikaj de Hispanio, ĉefe Civitanoj, Podemos, PSOE kaj PP. Se al tiuj partioj gravus la bonfarto de la civitanaro, la du lastaj paktus fortan registaron, sed ŝajnas, ke ili nur celas profiton al siaj propraj partioj kaj al ties ideologioj. De ĉiam la registaron en Hispanio celis devigi sian ideologion al civitanaro, kio estis la ĉefa obĵeto al la diktatoreco de Generalo Franko. Sed mi trovas, ke la hodiaŭaj partioj, supozeble demokratiaj, faras ekzakte same, kiel oni vidas pri edukado: kiam venas al registaro nova partio, la leĝo pri edukado ŝanĝas, kaj eĉ oni petas, ke estu interkonsento inter partioj pri tio. Tio estas esence mal­demokratia, maljusta kaj malefika, kaj pro tio niaj gelernantoj rikoltas la plej mal­fa­vo­rajn rezultojn laŭ la PISA Raporto. Registaro devas fari efikan, ne ideo­lo­gian leĝon pri Edukado, kaj oni de­vas ŝanĝi ĝin nur se oni konstatas, ke edukado en Hispanio ne estas efika pro la leĝo, kiu estas la kazo nun. Ge­ins­truistoj devus esti aŭskultataj kaj iliajn konsilojn oni devus akcepti kaj laŭleĝigi. Sed ŝajnas, ke politikistoj ne volas rezigni eĉ atomon de povo, eĉ se ili ne scias kion fari per ĝi.    

Pro tio, evidentiĝas, ke sengrave al tio, kio rezultas en balotado, paktoj inter partioj ne estas necesaj: ĉiuj parlamentanoj devas ĉiam elekti la plej bonan decidon favore al civi­tanaro laŭ siaj konscienco kaj scio, ne laŭ ordono de sia gvidanto. Ne devus esti gvidantoj en parlamento, sed sincera diskutado. Kaj ĝis kiam venos pli demokratia konstitucio, la Prezidenton de la Registaro oni devas elekti tie laŭ lia aŭ ŝia bonaj kvalitoj por la posteno, kaj ne pro la situacio ene de la partio politika.  



Jesuo.



retresu~ Numero 93ª ~ Kajeroj. ~ Gazetoteko LantiPDF progresu