Redaktore.

La kvar mulistoj

Kiam ambaŭ ŝanĝoj estis aprobitaj, oni devis elek­ti la registaron. Kaj liaj amikoj volis, ke li pos­tu­lus sin por la posteno. Sed li ne volis. Eĉ lia edzino volis, ke li postulus sin, sed li dirs ne. Lia loko, li diirs, estis tie, kie oni faris leĝojn por honestaj homoj. Kaj li ne volis la postenon de helpanto se li povas esti kun tiuj, kiuj decidas pri tio, kiion oni man­ĝos. Poste li es­tis dirita, ke li po­vus esti Pre­zi­dento d ela Res­publiko, sed li diris, ke tio estus bone, kiam li estus mal­junulo. Ĉar Prezidento es­tas por ricevi gran­­dajn fiŝojn kaj ricevi salaj­regon, sed li po­vis decidi pri ne­nio. Kaj li es­tas kun la­bo­­ris­toj. En par­la­men­to.

Iama vicprezidanto de Hispanio por PSOE.Kaj oni elektis iu Jozefo Ludoviko kiel prezidenton de la Registaro. Li estis lerta kna­bo, kun plen­plene da i­lu­­zio kaj iomete mal­­deks­trema, sed oni povis par­doni lin pri tio ĉar li estis tre ĝentila kaj me­tis sian koron en ĉion, kion li faris. Kiam li volis fari leĝon pri edukado, Parlamento diris al li, ke li ne povas fari le­ĝojn, ĉar ili, la anoj de Parla­mento, estas tie por tiu laboro. Ili dankos al li siajn ideojn pri tio, se li vere kredas, ke tiuj ideoj estas bonaj, kaj unu el ili, de­pu­titoj, pre­zentos al la ceteraj parla­mentanoj por diskuto kaj a­probo aŭ mal­aprobo laŭ ĝi­a ĝenerala kon­veno. Ili al­donis, ke Pre­zi­den­to de Registaro estas por regi, tio estas, por plenumigi la leĝojn, kiujn Parlamento faras. Tio estas, por obei.

Iama prezidento de HIspanio, por PP:Sed li ne konsentis, kaj li furiozis. Kaj kiam la fervojistoj strikis sen­mo­vigante la lan­don, la Registaro diris, ke ili faros nenion. Tiam Par­­lamento pe­tis de l' Prezidento de l' Respubliko, ke li de­nove vo­kos balotadon por Pre­zi­den­to de l' Registaro, kaj ĉifoje venkis iu Alfredo, kiu es­tis pli in­teligenta, kvan­kam malpli bela kaj havis malpli da iluzio ol Jo­ze­fo Ludoviko. Kaj Alfredo ordonis, ke oni ne pagu al fevojistoj dum la striko daŭras, kaj ke ili pagos la perdojn, kiuj okazis al la lando. Sed la Parlamento aŭskultis sindikatojn kaj kiam ili promesis, ke ili klarigos bone al laboristoj, ĝi pardonis la ŝuldon al ili. Tion Parla­men­to povas fari, aŭ_la Prezidento de la Res­pu­bliko mem, ankaŭ. Tiu Prezidento estis Jozefo Maria, kiuj estis petinta al kelkaj deputitoj, ke ili proponu tion al la cetera Parlamento, ĉar la Prezi­den­to ankaŭ re­pre­zen­tas la fervojistojn. Kaj tiel la po­polo vidis, ke  Parlamento servas ĝin, la popolon; kaj ke la Prezidento de la Res­publiko deziris fari bo­najn agojn, sed li ne ku­ra­ĝis.

Alfredo pruvis, ke li estas bona Prezidanto de la Re­gistaro, ĉar li povis fari al aferojn, kiujn oni or­do­nis al li, kaj li faris ilin pli bone ol iu ajn alia. Li deziris iam iĝi Prezidento de la Res­publiko, kaj tion malaprobis neniu deputito, kondiĉe, ke li daŭre pruvos sian fidelecon al principoj konstituciaj.

Homoj nun zorgis pri la aferoj de Respubliko. Oni ne volis, ke denove okazis tion, kio okazis sub la regado de la Reĝo, ke la lando preskaŭ detruiĝis.


Jesuo.



retresu~ Numero 93ª ~ Kajeroj. ~ Gazetoteko LantiPDF progresu