Politiko.

Nuboj. Kiom da ni loĝas tie?Ripetota balotado

Ŝajnas homoj nervozaj en Hispanio pri tio, kio okazas pri balotado: kio okazos ĉi foje?

Nu, laŭ mi nenio okazos. En Hispanio neniam okazas ion ajn. Ĉiuj zorgas nur pri sia propra afero, kaj neniu pri ĉies. Ni senzorgas pri aferoj ĉiesaj, kaj tiujn, kiuj protestos, ni sendas feken. Tia estas la sinteno de hispanoj pri demokratio. Pro tio demokratio neniam ekzistis en nia lando, kaj neniam ekzistos, ĉar ĝi ne venos senpage.

Jam tedas min aŭdi, ke ĉi tiu monarĥio estas demokratia... Diable, kiam oni voĉdonis pri tio, ĉu ni volas monarĥion ian ajn, ĉu ne? Ĉu mi estis eksterlande kiam tio okazis? Sed eĉ se ĝi estus demokratia, ĝi mortis denaske je 1978 ĉar la faktopovoj ne estas apartigitaj. Ankaŭ ne ekzistas honesteco en la sinteno de tiu demokratio, ĉar minimume oni povas esperi, ke sinjojroj deputitoj estu honestaj kaj voĉdonu tion, kion ili konsideras lej bona por la popolo, kiu pagas ilian salajron. Sed tio ne okazas. Al niaj deputitoj oni ne supozas honestecon  sufiĉan por ke ili voĉdonu laŭ sia konscienco, sed oni ordonas al ili tion, kion la koncerna partiestro ordonos ilin voĉdoni. Kaj sekve ili ne povas voĉdoni laŭ siaj lojala kaj rekta scioj kaj komprenoj konsciaj. Tiurilate mi memoras, ke deputito Jozefo Bono deklaris sin publike katolika, apostola kaj romiana, kaj tamen voĉdonis favore al leĝo pri aborto, tiel, kiel lia gvidanto tiama, S-ro Rodríguez Zapatero, ordonis lin. Tio pruvas, ke li ne voĉdonis laŭkonscie, sed male. Kaj tio kontraŭdiras la konstitucian ordonon esprimita per artikolo 67-2ª: "La anoj de Ĝeneralaj Kortumoj  ne estu ligitaj de imperativa komando", tio estas, ke oni ne povas diri al ili tion, kion ili devas voĉdoni. Sed oni ja diras tion al ili, kaj se ili ne obeas, oni punas ilin ekonomie, aŭ oni forpuŝas ilin el sia partio, tiel ke oni povas voki ilin transfuĝuloj poste. Tio signifas, ke oni perfortas ankaŭ artikolon 71-1-an: "Deputitoj kaj senatanoj ĝuos protekton pri siaj opinoj esprimitaj dum la ekzerco de siaj funkcioj". Se ne komprenas oni, ke voĉdoni konscience ne estas esprimi opinion pere de voĉdono.

Sed imagu vi realan scenejon, tiu, en kiu leĝoj estas tute plenumitaj. Tiu, en kiu en Hispanio estas vera demokratio en kiu gesinjoroj deputitoj voĉdonas laŭ siaj konsciencoj: ne estas loko por pakto, interkonsento aŭ aranĝo inter partioj politikaj: deputitoj voĉdonas laŭkonscience, ne laŭ siaj ideologioj. En tiu ŝtato povas okazi, ke kaj antiklerikaj kaj ateaj deputitoj povas esti konvinkitaj de argumentado serioza de alia deputito pro tio, ke estas bone doni pli da mono por privata lernigado en ekleziaj lernejoj, ĉar ties eduka laboro  estas bona  kaj sufiĉa por lernigado de infanoj por kiuj la ŝtato ne povas konstrui lernejojn publikajn, ĉar ĝi ne havas la monon necesan. Aŭ malmpermesi tion, ke oni postulos monon por viziti monu­menton regatan de Katolika Eklezio, ĉar artaĵoj apartenas al ĉiuj popolanoj, kaj almozoj el dikredantoj sufiĉas por ilia zorgado. Aŭ tio, ke malgraŭ ideologio bonisma kaj pacema heredita aŭ propra, deputito voĉdonu favore al nuligo de leĝo, kiu konsideras nerespondecaj ĵure infanojn, ĉar necesas eduki ilin kiel respondecajn civitanojn, kaj ili devas kompreni tion, ke ĉiu rajto havas koncernan devon. Rezume: se oni plenumus la leĝon, eĉ se ĝi estas neperfekta pro nedemokrata, paktoj inter partioj malmankus, ili estus nenecesaj ĉar homoj bonvolaj  voĉdonus favore al ni, kaj ne favore al siaj partioj, kaj ni jam havus koheran registaron de kelkaj monatoj, eble ne gvidatan de iu ajn gvidanto partian, eble eĉ ne de deputito, kio estus dezirenda pro tio, ke la laboro de parlamento estas fari leĝon kaj tiu de registaro estas regadi, kio neniel rilatas al leĝofarado. Nek al tio, ke oni garantiu ĵurecon aŭ neĵurecon de ago homa, ĉar tio estas devo de juĝisto kaj ne de leĝofaranto aŭ reganto. En demokrata socio, aldone, juĝigi ĵuriston korespondas al civitanoj pere de balotado, ĉar leĝo devas fonti el popolo, kaj ne el registaro, malsame al tio, kio okazas en diktatoreco.

Pro tio ĉio tute sengravas al mi, ke balotado estos refarata. Oni diras, ke kostas multe da mono fari ilin denove. Eble la kosto estos malpli granda ol tio, kion oni malŝparas en helpo al futbalteamoj, kiuj elspezas tiom da mono, milionoj da eŭroj, akirante futbalistojn, kiujn ni tute ne necesas, se ne por nutri narcisismon de prestiĝo al teamoj. Sed se balotado kostas tiom da mono, oni neniam devus fari ilin, ĉar sengravas ĉu tiu partio, aŭ alia venkas, ĉar ili ambaŭ faros same, do ni povas ŝpari tion, ke ili primokos nin, la popolon, ĉiun kvarjaron farante tion, kion ili volos favore al siaj ideologioj, partioj kaj persona profito, sed neniam favore al tiu popolo, kiun ili diras, ke ili reprezentas. Tial mi ne voĉ­donas al ili, kaj mi opinias, ke ankaŭ vi ne devas fari tion. La tagon, kiam oni povos forpuŝi de la povo laŭleĝe tiun, kiu ne ple­numu tion, kion li aŭ_ŝi pro­me­sis pere de politika pro­gramo, mi repensos la aferon. La tagon, kiam iu ajn povos sin­pre­zenti kiel kandidato, mi re­pen­sos la aferon. Dume, vi bon­volu ne malŝparigu mian tem­pon. Ĉar tiuj balotadoj, kiujn oni fa­ris ĝis nun, kaj ĉiuj, kiujn oni fa­ros sen ŝanĝi ties regulojn, es­tas ekzakte la sama balotado.


Jesuo.

Regresu Numero 94ª ~ Kajeroj. ~ Gazetoteko LantiPDF Progresu