Movado.

Nuboj. Kiom da ni loĝas tie?La 100ª UK en Francio

Lastan someron mi ĉeestis la kongreson de Lilo, la 100an. La partoprenantoj estis multaj kaj ĉarmaj, kaj mi denove vidis kelkajn samideanojn, kiujn mi ne vidis de antaŭ longe.

Sed mankis al mi kelkaj samideanoj, tamen, kiuj ne plu estas inter ni. Be­daŭ­rin­­­­­­­de, espe­ran­tis­­­toj averaĝe es­tas maljunaj, kaj de kon­greso al kon­­­greso kelkaj el ni mortas, kaj la­sas grandan tru­on, ki­un ne fa­ci­le oni replenas.
Sed kongresoj estas ankaŭ ŝanco, por ke mal­no­vaj geami­koj de­no­ve ren­kon­tu kaj klaĉu pri aferoj, kiujn ili fa­ris de la lasta foj­o, kiam ili trovis u­nu la alian.  

Bedaŭrinde jam pasis multe da tempo de la kongreso, kaj mi ne havas multon diri pri ĝi. Espereble venontfoje mi rakontos pli al vi, pri la Kongre­so de Nitra, la 101ª, se mi finfine sukcesos partopreni.



Regresu Numero 94ª ~ Kajeroj. ~ Gazetoteko LantiPDF Progresu