Vivu Respubliko!:

Fama 19jarcenta generalo de hispana armeo.

Himno de Riego

Okazis la dudekkvinan datrevenon de la al­ve­no de La Respubliko, la duan de aŭgusto de 2003, ke ĉiu civitanoj jam estis tute konsciaj pri tio, ke respubliko estas io, kiun ĉiuj devas defendi kaj protekti ĉiun tagon se ili ne volas perdi ĝin.

 Respubliko estas la afero de ĉiuj, kaj ĉiuj devas zorgi, dorloti kaj defendi ĝin el ĝiaj mal­amikoj, kiuj sinsekve aperis ene de ĝi kaj ekster ĝi. Estis strange, ke ekzakte militistoj kaj policanoj, la armilistoj, kiuj iam venigis aŭtoritatan reĝi­mon, nun insistis pri sistemo de liberecoj  kaj, kio gravas eĉ pli, pri kunhavata respondeco. Ĉar libereco  sen respondeco estas nenio, ĉar ĝi ne povus stari. Oni ne povas fari tion, kion oni volas, se oni ne povas poste klarigi tion, kion oni faris, tiel ke la ceteraj homoj akcep­tos ĝin kiel ion, kiun oni povas defendi kaj trovi logika kaj klarigebla. Pro tio malsukcesis aliaj respublikoj: la Unua estis infa­ne­ca, ridinda. plena de politi­kistoj malkuraĝaj, kiuj ne povis fari ion serioze, kaj finfine la Reĝo venis ordigi la aferojn. La Dua estis vera tra­ge­dio kaŭzita de  sentaŭgaj res­pon­distoj, kiuj volis ekzerci po­von nome de popolo, sed sen respondeci antaŭ la popolo. Ili agadaĉis multajn barbaraĵojn ĉar ili volis ŝanĝi historion ĉar ili ne ŝatis la Historion de la popolo, kiu konstruis ĝin, kaj tio pruvis, ke ili ne ŝatis la po­po­lon, ankaŭ, kaj ili provis ideo­lo­gi­umi la popolon, kiun ili volis uzi por plenumi siajn malaltajn pa­si­ojn..., ĝis gene­ralaro kom­prenis, ke antaŭ ili ĵuris la fla­gon de tiu respubliko, kiun la registaro murdis tagon post tago, ili ĵurintis la flagon de la Reĝo kaj la valutojn unuiĝintajn al ĝi: paco, sendependeco, re­li­gio, historio kaj defendo de le­ĝo kaj ĵuro. Tiu ĵuro, kiun la registaro revolucia, de­ko­men­ce respubl­ika, perfortis tagon post tago, kva­zaŭ ideologio es­tu super leĝo. La las­ta ge­ne­­ralo estas la ununura, kiu iam partoprenis militon antaŭe, kaj pro tio, kiam la puĉo fiaskis kaj ekestis milito inter­ci­vitana, la ali­aj nomumis lin general­estro (generalísimo en la his­pa­na lingvo). Tiel la plej juna iĝis la plej aĝa frato kaj venkis la mi­liton. Tamen, li ne estis politi­kis­to, kaj ankaŭ ne fidis politi­kis­tojn. Li tute ne similis al La Sol­da­­­to. Li estis nur kompatinda ge­­ne­ralo, kvankam tre profesia; kaj sekve li agis al la lando same kvazaŭ ĝi estu garisono, dum kvardek jaroj. Ĝis kiam li finfine mortis.

Kai kiam tio okazis, ni ĉiuj parolis pri starigo de respubliko. La Tria. Respubliko por kiu ni ĉiuj irus en la monton pafi tiom da fojoj kiel necese por defendi ĝin. Ni ne volas revoluciojn, ĉar sufiĉas al ni evolucio logika kaj malrapida al progreso, kiun ni komprenas kiel vivi ni ĉiuj kune iomete pli bone ĉiun tagon. Ni ankaŭ ne volas regreson, re­ve­ni en tiun estaton en kiu riĉu­loj aŭ bankoj aŭ povaj uloj kon­cen­trigu denove la povon en siajn manojn kontraŭ aŭ profite de ni ĉiuj, kiuj ne  deziras pli ol vivi trankvile kaj feliĉe, ĝuante vivon kaj riĉiĝante kulture kaj hu­ma­nis­me iom post iom, tago post tago, homo post homo.


Baro amata de tiuj tempo!


Jen mia verko en la hispana. Oni ankaŭ povas legi ĝin en Esperanto kaj ĉi tie kaj baldaŭ ĉe mia paĝo http://www.obracompleta.com/eo/respubliko.htmlKaj venis la momenton komenci retiriĝo, meti la finan punkton al vivo de La Soldato. Naŭdek jaroj estas bone por komenci pensi pri foriro. Fari lokon por ke aliaj homoj solvu la aferojn, kiujn oni entre­prenis kiam oni estis juna kaj havis iluzion.

La Soldato, La Maljuna Sol­dato deziris reveni en sian vila­ĝon denaskan antaŭ li mortos. Akom­panis lin nur sia edzino, La Paŝtistino. Tie li pasigis siajn las­tajn tagojn. La lastan ma­tenon li malfermis siajn okulojn, kaj adiaŭis ŝin:

«Njo, mi foriras. Estis bone esti kun vi».

Kaj li fermis siajn okulojn, kaj ĉesis spiri.

Kelkajn tagojn poste La Paŝtistino reiris en sian domon, kun siaj gefiloj. La Maljuna Soldato jam estis for. Li disiĝis en popolan amon.

Respubliko ŝuldis sian eston al Li kaj al multaj aliaj, kiuj, same kiel li, venigis ĝin kaj subtenas ĝin tagon post tago.






Bildo Fama generalo Riego, kies nomo estas en la titolo de la himno de la Dua Hispana Respubliko.
 
Iru malantaŭen ~ Kajeroj. ~ GazetotekoPDF (paĝo lasta) Iru antaŭen