Reveno La peko de l' taliban'
La peko de l' taliban'

La sengaja vivo de Abdul' Saleh'

1 La ekzekuto ~ 2 La homo de l' dezerto ~ 3 Amara vekiĝo

Abdul' Saleh' estas fervora Servanto de Dio, kiu insti­gas ŝtonumon kontraŭ virino pro ŝia malmodesteco kaj malpure­co. La memoro pri tiu netole­rema kaj murda ago persekutas lin dum lia tuta vivo, ĝis kiam li sukcesas liberiĝi pri tio. Sed ne senkoste...

Unua parto: La peko.

1 Ekzekuto.

La virino estis subterigita en la grundon, sed ŝia kapo estis sur ĝi. Ŝi timegis, sed ŝi ne povis forkuri: multaj aliaj viroj de ĉiu aĝo inter dekdu kaj okdek insultas ŝin nome de Dio, sia dio persona kies komandojn tiuj viroj bestigitaj de sia religia sinteno pledis, ke ili obeas. Ĉar dian justicon oni devas akcepti kaj realigi senprokraste.

Abdul' Saleh' estis inter tiuj, kiuj unue venis al ŝtonumejo. Rejn' ne estis la unua, kiu suferos la koleron de Dio, kaj ŝi ne estos certe la lasta. Sed li estis brako ekzekuta de dia justico, kaj li vere fieras pri tio. Atenta al la komenca voĉo de l' imam', la unua ŝtono kiu flugis estis tiu, kiun ĵetis Abdul' Saleh', plej plenumanta servanto de Dio. Oni aŭdis klaran, fortan sonon kiam lia glata ŝtono atingis la centron de la frunto de tiu kompatinda virino. Feliĉe por ŝi, la frapo senkonsciigis ŝin. Malpli ol sekundo poste falis pluvo da ŝtonoj tiuloke, kaj eĉ se multaj el ili ne atingis sian celon, multaj aliaj trovis la kapon de la kompatinda virino, inter ili du pluaj ŝtonoj ĵetitaj de sindonema Abdul' Saleh', kiu ne sukcesis ĵeti kvaran ĉar la kapo de tiu kompatindulino jam frakasiĝis en kelkajn pecojn kaj vivo ne plu estis en tiu korpo: la virino jam pagis pro sia peko kaj tiuj viroj revenis en siajn hejmojn kun tiu feliĉo, kiun nur la servo plenumita povas doni al siaj animoj.

Hejme neniu volis scii pri tio, kion li ĵus faris, aŭ kie li estis. Li fieris pri tio, kaj li ne komprenis, ke gepatroj kaj fratino ne komprenas lian religian emon. Ni estas sur ĉi tiu mizera mondo, li ofte diris al ili, kaj se ni deziras ĝui Paradizon kun Dio post ĉi tiu vivo, ni devas sin oferi kaj honori Liajn Koman­dojn.

«Sed tio estas terura, Abdul'! Ne estas sence murdi kompa­tindan virinon nur pro tio, ke ŝi estis malforta dum unu momen­to».
«Ni ne povas kompreni Dion, pa­njo: Li estas tro granda por niaj mizeraj mortontaj mensoj. Vi nur faru Lian Volon».

Liaj gepatroj ne povis kontraŭ­diri sen ricevi lian koleron kaj tiun de Dio, ĉar ĉio, kion ili povus diri sonus kiel balsfemon. Abdul' lernis legi pere de La Sankta Libro de Ĉiuj Kre­dantoj, kiun oni kutime refe­rencas kiel La Libron. Lia pa­tro pensis iam, ke estas bona ideo, sed poste li bedaŭris tion, ĉar Abdul' prenis ĝin litere punkto post punkto, kiel ĉiu bona kredanto devas fari, kaj ili ne plu eblis peti al li ne legi ĝin. Kaj senutilis ĉiuj klopodoj klarigi al li, ke oni verkis La Libron antaŭ mul­taj jarcentoj, kiam la mondo malsi­milis multe al tiu ĉi nuna, ĉar li asertis, ke Dio konas la mondon dum ĉiuj jarcentoj, kaj Lia Vorto estas nur ununura kaj neŝanĝebla.

Ŝtonigo, la kruela, senjusta ekzekuto. Tiu junulino, Rejn', ne sufiĉe forte oponis al ŝiaj perfortistoj. Li scias tion, ĉar li vidis ĉion. Li konas ĉiujn, kiuj partoprenis la perforton, sed li ne denoncis ilin ĉar ŝi estis incitinta ilin pere de sia provoke­ma marŝmaniero kaj ŝia malmulte modestaj vortoj. Jes: ŝi faligis ilin en pekon kaj pro tio ŝi devis pagi per sia vivo, ĉar neniu filo de Dio povus patrinigi ŝin al siaj gefiloj, ĉar ŝi prenis honton sur la domon de sia patro ĉar ŝi estis malbona filino de Dio. Pro tio li vizitindis la juĝiston kaj rakontindis tion, kion li vidis. Policano prenis ŝin tuj antaŭ la juĝisto, kiu kondamnis ŝin al morto, laŭ Le­ĝo de Dio. Tiel ŝi pagos pro sia malpura peko kaj povos iri al Paradizo kun Dio nur post ofero de tio, kio ankoraŭ restas al ŝi, sia vivo, ĉar ŝi ne malebligis, ke oni malpurigis ŝin. Abdul' Saleh' ne necesis men­so­gi al juĝisto, ĉar li ne demandis la nomojn de la perfortistoj. Viroj, kompre­neble, estas malfortaj antaŭ karno, kaj se ili estas bonaj filoj de la Plej Alto, li disdonas sian semon ĉie, kiel ili povas. Sed ŝi devis oponi eĉ se per sia propra vivo al perforto. Se ŝi farintus tion, juĝisto serĉintus perfor­tis­tojn kaj pendigus ilin. Sed tiel, kiel Abdul' Saleh' rakontis la aferon, temis pri konsentita seksumado malgraŭ ŝiaj krioj kaj vortoj kontraŭaj, kaj sekve ili ne plu estis puneblaj laŭleĝe.

Daŭrigota...
Iru malantaŭen Kajero 96ª ~ Kajeroj. ~ Gazetoteko ~ PDF ~ Kajeroj 96ª Iru antaŭen