Politiko

Jes, mi volas esti Prezidento

    Antaŭ kelkaj monato mi partoprenis simpozion en urbo rioĥa Sankta Do­min­go de la Calzada pri Politiko perversigas lingvon, fak­te tre interesa kaj pensiga.

    Mi trovis kelkajn dekojn da respublikoj, kiuj ne estas ekzakte respublikanoj, tio estas, partianoj de ideo, ke respubliko devas esti en Hispanio, kaj ne monarĥio, sed ili diras, ke ili aktive laboras por ke tio okazos iam. Respublikano estas tiuj, kiuj vivas en respubliko, sed faras nenion venigi aŭ protekti ĝin, ili asertas serioze. Nu, mi ĝojas pri la afero, ke kelkaj kuncivitanoj miaj finfine parolas pri la problemo, kaj deziras same kiel mi, ke la plej moŝtan hispanon ni ĉiuj devas elekti, kaj ne akcepti, ke li estos tia nur pro tio, ke li naskiĝis en koncerna familio. Tamen, mi metis tiklan problemon antaŭ ili ĉe manĝo­tablo, kaj mi ne ricevis satigan respondon...

    La demando estas: Ĉu vi pre­tas iĝi la Prezidento de la Res­publiko, se oni pruvas al vi, ke se vi neas, ne estos respu­bliko? Nu, mi konfesas, ke la demando, se oni kon­si­de­ras ĝin serioze, nek estas naiva nek banala. Kaj tiam ĉies res­pon­do estis same: Kial mi? Ne, kom­preneble ne! Mi ne kapa­blas..., kaj simile. Mallonge di­ri­te, ĉiuj deziras, ke estu res­pu­bli­ko en Hispanio, kondiĉe, ke alia homo akceptos la oficon. Ili eĉ asertis, ke certe venos multaj ho­moj, kiuj konkuros preni la pos­tenon. Sed tiaj homoj ne va­li­das por la ofico, laŭ mi: temas pri servo, ne pri honoro aŭ per­so­na avantaĝo. Oni bezonas ho­mon, kiu deziros labori por ni ĉiuj, ne elsaltigito, kiu nur celas personan gajnon.

    Bedaŭrinde ĉiuj tiaj samide­anoj respondis same kiam mi ripetis la demandon en similaj renkontiĝoj, ĝis venis malsimilan respondon de virino de Alikanto: Nu, kompreneble mi pretas, sed nur se neniu alia volos. Ni nomu ŝin María la Brava. Se leganto volas scii, ankaŭ mi pretus esti prezidento, eĉ se aliaj homoj deziras tion. Ĉar certe volos prezidentiĝi homoj, kies celo estos persona gajno, same kiel la nuna politikistaro hispana. Eĉ la organizinto de tiu renkontiĝo, S-ro Antonio García-Trevijano For­te, rifuzis la eblecon, ĉar li diris, ke li ne havas tiun ambici­on, kaj la ofico estu por ni, junuloj. Nu, ni senkulpigu S-ron Antonio, ĉar li jaraĝas 90, do ni, junuloj faru la taskon. Li jam su­fiĉe laboris por respubliko pere de siaj libroj, elstarante inter ili lia grava Teorio pura de la Respubliko, kiun klarigis tiom multe al mi pri politiko nuna, pasinta kaj eble estonta de Hispanio.

    Sed mi nek pardonas nek komprenas tiujn aliajn homojn, kiuj sopiras al la ideo havi respublikon en Hispanio, kaj tamen ili faras nenion venigi ĝin. Ne temas, ĉifoje, pri timo aŭ konveno pri tio, ĉu respubliko devas veni nun aŭ poste en Hispanio. Temas pri ĉu oni faros ion ajn sencan venigi ĝin. Kaj mi trovis min sola kaj senkonsola. Ĉar venigi respublikon ne estas voĉdoni por ke ĝi venu aŭ ne, sed agadi ebligi aferojn por ke oni povu voĉdoni tiucele.

   TEorio Pura de Respubliko Kelkaj homoj kunvenas foj­foje, eĉ ofte, por paroli pri la afero, sed tio ne sufiĉas. Dis­vas­tigi la ideon estas bone, sed realigi ĝin estas necese. Bedaŭrinde homoj ne kom­pre­­nas, ke respubliko estas ma­niero regi nin mem, kontroli pri kiel elspezi la monon, kiun la ŝtato deprenas el niaj poŝoj, decidi la rilaton de nia lando kun aliaj landoj, protekti la valo­rojn de nia kulturo laŭ tio, kion plejparto de ni decidos. Kaj sek­ve, se la registaro de ni elektita (ne simple voĉdonita kiel nun) perdas la fidon de ni, la popolo, ni nepre havu la manieron laŭ­le­ĝa eksoficigi ilin tuj kaj enpos­te­ni­gi aliajn homojn, kiuj ne per­fi­dos nin. Ĉar ties agoj estos nia respondeco, ankaŭ. Sed tio ne eblas nun, ĉar ni, la popolo, havas eblecon nek elekti ilin nek senpostenigi ilin. Tiun eble­con havas nun nur la politikaj par­tioj. Estas terure, ke hispa­noj ne komprenas tion.

    Tamen, oni kritikas la re­gis­ta­ron kaj la Reĝon ĉar ili ne bone plenumas siajn devojn, kaj eble oni pravas. Sed se oni pretas fari nenion pri ĝi, oni sen­ha­vi­gas sin pri la rajto pro­testi kaj kri Tio signifas, ke ankaŭ ni ne plenumas nian devon aserti ni­ajn rajtojn.

    Diru, civitano de Hispanio, kiu legas min: ĉu vi permesas, ke oni rabados la monon de viaj im­poŝtoj por fari stultaĵojn, pre­mi­i homojn nur pro tio, ke iliaj ide­ologioj kongruas kun tiu de politikistoj en povo, kaj simile? Ĉu ne estas preferinde, ke oni fak­te kaj rekte povos postuli res­pondecon de politikistoj, kaj ĉesigi ilin, se ili perdis la fidin­decon de la popolo?

    Ne ŝokus min legi, ke jes, ke vi permesas. Ĉar oni fakte tion faras, se la sola afero, kiun oni faras pri tio estas kritiki kaj koleri. Ĉar nunaj politikistoj ridaĉas al tiuj kritikoj kaj kolero, kiujn ili prifajfas, kaj fakte kal­ku­las kun ili. Dum oni koleros kaj kritikos, oni faros ne­ni­on. Sed se oni nek koleras nek kritikas sed aktive agas sen­mas­kigi ilin kaj laboras por vera re­pre­zen­teco kaj krei sistemon kun vera sen­de­pendeco in­ter la tri povoj, finfine oni atingos la celon, kaj tiuj politikistoj nunaj devos esti en siaj denaskaj lokoj: ĉu en siaj hej­moj, ĉu en kar­cero.

    Sed atingi tion, ĉiuj his­pa­noj de ajna politika ten­den­co devos konfesi al si kaj publike: Jes, mi vo­las esti Prezidento!

Jesuo

Kajero 98ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 4ª) ~