Literaturo

La peko de l' taliban':

Ĉapitro 4ª: La kandidato.

Burka estas la preferata kostumo de Zorajdo La venontan tagon patro venigis amikon manĝi. Li estas iomete pli juna ol li, sed ne multe. Lia nomo estas Aben' Abdala', la filo de la servanto de Dio, homo tre religiema, kiu neniam edziĝis pro tio, ke li kredas, ke virino estas in­ven­to de la diablo por mal­prok­si­migi viron de Dio. Ankaŭ li ne­ni­am atentis al virino dum sia tuta vivo. Li ĉeestis du aliŝ­to­nu­mojn, kvankam li neniam par­to­pre­nis ilin aktive. Li kompatis vere tiujn virinojn kaj vere sindemadis ĉu vere kompatanta Dio volas tion. Sed li decidis, ke li estos for de tiu estaĵo pekigema, kiu frene­zigas viron: ino.

Zorajd' servis la tablon kie sia patro manĝas kun gasto, kaj post ŝi portis la unuan pladon, Ibrahim' ordonis:

«Zorajd', montru vian vizaĝon kaj vestu pli ine por servi la duan pladon».

La gasto rigardis ŝian patron kun miro, sed diris nenion. Ili ambaŭ daŭrigis sian paroladon pri negocoj, kaj je la fino de la manĝado, dum ili du jam fumas pere de siaj cigaringoj, gastiganta Ibrahim' diris:

«Nu, Aben', kion vi opinias pri mia filino?»
«Ŝi ŝajnas modesta, beleta, obeema... Mi ŝatas ŝin, jes. Vi estas tre bonŝanca havi filinon tian».
«Dio estas bona kun mi, jes. Min terurigas la ideo, ke ŝi iam estos kun junulaĉo kiu ne respektas niajn leĝojn, kiel ti­om oftas hodiaŭ».
«Vi edzinigos ŝin al bona homo, sendube».
«Per la helpo de Di'», diris Ibrahim'.

Dum la sekvaj monatoj Aben' Abdala' ofte venis en la domon de Ibrahim', kaj alkutimiĝis vidi Zorajdon, kiu allogis lin per ŝia modesteco, prudento kaj obe­e­mo, ĉar ŝi malkovris sian vi­za­ĝon por servi sian patron kaj ties gaston nur kiam Ibrahim' klare ordonis tion.

Aben' estas la plej riĉa viro en la urbo, kaj li ankaŭ havis negocojn en aliaj lokoj, krom la vendejo en urbocentro, la plej granda vendejo pri tualoj kaj ekzotikaj aferoj el la tuta regi­o­no.

Pro tio li ne miris, ke lia amiko Ibrahim' gastigis lin manĝi tiom ofte. Li volis meti sian filinon kun lin, sendube. Li ne estis malbona elekto, ĉar la fortuno de Ibrahim rangas inter la dek plej riĉaj en la urbo, sed nun Aben' sciis, ke la filino de Ibrahim estis la plej saĝa el la tuta landoparto.

«Ĉu plaĉas al vi mia Zorajd'?», amiko Ibrahim' diris kvazaŭ li nur pensas. Ili ĵus parolis pri la politika situacio en la lando, pri popola kulturo, pri literaturo, muziko kaj pri Sanktaj Skribaĵoj, ĉar ili am­baŭ estis tre kulturaj kaj fer­voraj. Kaj ĵus parolinte pri mo­des­teco de virinoj, Ibrahim' gli­ti­gis la demandon kvazaŭ oni ne bezonas respondi.

«Zorajd'», murmuretis la viro kvazaŭ al si mem, «estas dolĉa, obeema, ŝi estas modesta... Kial vi havas ŝin kun burka eĉ ene de via hejmo?»
«Ŝi estas tiu, kiu insistas vesti ĝin. Fakte mi ordonas, ke ŝi ne faru, sed ŝi petas permeson ĉiun tagon por vesti ĝin. Ŝi diras, ke tiumaniere ŝi ne sentas sin strange kiam ŝi devas eliri la domon».
«Modesta, jes. Plezuro por ĉiu ajn viro. Ŝi certe havas multe da kandidatoj».
«Ne. Ŝi neniam eliras la domon, kaj kiam patrino sendas ŝin eksteren fari ion, vi jam scias kiel ŝi marŝas. Ŝiaj paŝoj estas malgrandaj kaj ŝi revenas plej eble kiel baldaŭ».
«Ĉu ŝi ĉiam agis tiel?»
«Ne. Sed antaŭ kelkaj monatoj ŝi komencis atendi min kun babuŝoj je la domenirejo kaj peti, ke mi legu al ŝi el La Li­bro Sankta. Ŝi iĝis tre fer­vo­ra».
«Plaĉus al mi paroli al ŝi private, kara amiko, se tio ne ĝenas al vi».

Ibrahim' ŝajnis ekmirita. Pos­te li ridetis kaj leviĝis al­do­nan­te:

«Konsentite, kara amiko. Ŝi venos tuj. Miaj garantioj estu ŝia modesteco kaj via pru­den­to».

Tuj post la eliro de la mastro de la domo, ties filino ed­zi­ni­ĝe­bla aperis senburke, sed ves­tan­te modestan vestaĵon, kiu kovris ŝin de la kolo al planko.

«Ĉu vi vokis min, sinjoro?»
«Jes, Zorajd'. Sidiĝu, ĉar mi devas paroli al vi».

Ĉapitro 5ª: Pia parolado.

Zorajd' sidiĝis surplanke kaj aŭskutis per zorga atento.

«Mi vidas, ke vi estas modesta kaj prudenta virino. Kaj mi ŝatas tion», li diris mole. «Neniu rilato al juna Rejin'».

Zorajd' eksaltis sur sia postaĵo surgrunde. La vortoj de Aben' ektimigis ŝin multe.

«Rejin'?», diris ŝi spektante.
«Rejin', knabino, kiun mi konis antaŭlonge. Ŝia manko da modesteco kaj ŝiaj eksterlandaj kutimoj prenis sur ŝin la kolero de Dio kaj oni alŝtonumis ŝin. Ĉu vi ne me­mo­ras tion?»

Iel Aben' nun estis pli konata al ŝi, multe pli ol antaŭe. Ne nur pro tio, ke li estas ofta vizitanto de patro, sed pro tio, ke lian vizaĝon ŝi vidis antaŭ tion..., sed kie?

«¿Proelfu'..?», diris ŝi kun plenpleno da dubo.

Li ridetis. «Vi rimarkis, kna­bi­no».

«Sed vi ne ŝajnas tiun maljunulon de la dezerto, kiun mi trovis tiam».
«Ne, vi pravas. Mi ne estas tiu. La Profeto El Futuro vizitos vin en diversaj fazoj de via vivo, virino. Via patro edzinigos vin al Aben', al kiu vi naskos gefilojn kaj kies hejmon vi regos, sed via vivo ne estos feliĉa. Tamen estas je via mano, ĉu vi plaĉos Dion, ĉu ne, virino».

Tiam la vizaĝo de Aben' tuj ombriĝis. Ŝi komprenis, ke Proelfu' jam estis for.

«Knabino», la viro diris, «mi serĉas edzinon, kiu donos al mi heredonton por ke li daŭrigu miajn negocojn».

Ŝi rigardadis al li kun miro. Certe Proelfu' estas impo, ge­nio, spirita servanto de Dio, kaj li jam diris al ŝi sian mesaĝon.

«Ĉu vi estas la knabino, kiun mi serĉas?», Aben' aldonis.
«Sinjoro», diris ŝi rigardante la plankon, «tion vi devas paroli kun miaj gepatroj. Mi faros tion, kion ili kaj Dio, kiu estas ankaŭ patro mia, petos de mi».
«Ĉu vi amos min, se via patro petas tion de vi, virino?»
«Certe, sinjoro, mi faros tion. Aŭ almenaŭ mi provos. Mi malfermos mian koron al vi, sed nur se mia patro petas tion de mi».
«Multe da prudento kuŝas en viaj vortoj, knabino. Sed diru: kion vi faros, se vi trovas ju­nu­lon kiun vi ŝatos kiam vi ne plu estos libera?»
«Sinjoro, Dio decidis, ke mi ne estas libera, nek nun nek kiam mi apartenos al tiu, kiun mia patro decidos».

Aben' ridetis kaj miris pri tiu knabino tiom juna kaj tamen tiom profunda. Vera filino de Dio.

«Iru diri al via patro, ke mi deziras paroli al li. Al li kaj al via patrino, ankaŭ».

Kiam la knabino foriris kaj ŝiaj gepatroj venis antaŭ Aben', tiu ĉi diris: : «Multe mi ŝatas vian Zorajdon, miaj geamikoj. Kiom da jaroj ŝi aĝas?»

«La venontan monaton estos dek sep jaroj, de kiam mi naskis ŝin», diris Zulem'.
«Ibrahim' Saleh', mi volas peti la manon de via filino Zorajd'. Kion respondas vi al mi?»

La demandato rigar­dis sian ed­zi­non, kiu ridetis plezure.

«Kion vi opi­ni­as?», li diris al ŝi.
«Edzo», ŝi res­pon­dis, «estos ho­no­ro havi Aben' Abdala' kiel filon».
«Aben'», li diris turniĝante al lia gasto, «estos honoro por ni subskribi kontrakton kun vi laŭ niaj kutimoj. Se vi ambaŭ plenumas miajn dezirojn, mi benos vian unuiĝon en la estonto».

Aben' ekhavis malagrablan geston. Li esperis, ke sia amiko respondu simile al sia edzino. Sed li rimarkis, ke la homo multe amis sian filinon. «Vi estas prudenta homo, frato», li diris ekridetante. «Mi ŝatos ke vi estos, aldone, mia bopatro».

Ibrahim' plenigis glasojn per varma teo kaj ofertis unu al sia gasto kaj la alia al sia edzino. «Ni tostu», li diris, «je nia konsento».

[Daŭrigota]


Kajero 98ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 8ª) ~