Muzika Esperanto Ligo
(MEL)

La Muzika Esperanto-Ligo estis fondata en 1963.

Ĝi estas estas Fak-Asocio de muzikistoj, muzikantoj kaj muzik-amantoj el la tuta mondo, kiuj parolas Esperanton.

Kiel fakasocio de la Universala Esperanto Asocio, ĝi kunlaboras kun UEA.

MEL servas al siaj membroj kaj al la Esperanto-movado.

Por realigi tion, ĝi:

  1. Eldonas fakorganon MUZIKO, kiu aperas du-foje en jaro. En ĝi oni traktas ĉiuspecajn temojn; oni prezentas informojn, kantojn kaj leterojn de MEL-membroj pri ilia agado.
  2. Eldonas aliajn materialojn, kiuj utiligas la membrojn kaj la movadon, ekz.: Muzika Terminaro kun Alfabeta Indekso, Esperanto kaj Muziko - elektitiaj muzikartikoloj, kaj aliaj.
  3. Organizas Internacian Esperanto-ĥoron kaj Membrokunvenojn dum Universalaj Kongresoj.
La Prezidanto de MEL estas profesoro Dimitar Terziev - la fondinto kaj gvidanto de la Internacia Esp.-Hxoro. Kiel aliĝi al MEL: Per pago en UEA konton melx-y kaj sendo de nomo kaj adreso al
Prof. Terziev,
ul. Milin Kamâk 58
BG 1421 Sofia
Bulgario.

La kotizo estas 15 usonaj dolaroj jare.

Ĉi tiu paĝo informos pri decidoj de la asocio, kaj ankaŭ enhavos la Kurson pri Muziko.

Se vi havas sugestojn pri io en la kurso, mi volonte konsideros ilin por eble plibonigo de la kurso.
Jam vidite de homoj de la 16-a de januaro de 2000.

Muziko: La espero, vortoj verkitaj de Ludoviko Zamenhof, muziko de Menil, aranĝo de Dimitar Terziev kaj komputiligado de J. de las Heras.
Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 16-an de januaro de 2000.