Liberpenso: Kiaj estu *Kajeroj el la Sudo*

Liberpenso: kiaj estu Kajeroj el la Sudo.

Redaktoro de *Kajeroj el la Sudo*, bulteno de HALE Legado diras al ni, ke ekzistas libereco. Skribado permesas al ni pensi pli libere. Sed komenci skribi estas kvazaŭ ni malfermas skatolon, kaj ni ne scias pri tio, kion ni trovos en ĝi. Tiu skatolo estas pensoj niaj, fontante el nia cerbo, nia kulturo, niaj anataŭjuĝoj, niaj mankoj, manioj niaj…

Pro tio, ni devas kontraŭstari niajn pensojn kun tiuj de najbaroj niaj, amikoj niaj, eĉ rivaloj niaj. Ni, kompreneble, ne povas postuli, ke ni estas en la vera vojo, kaj tiuj, kiuj deflankiĝas de ĝi, estas herezaj. Esti hereza postulas, ke estas dogmo. Dogmo, vera monstro, kiu jam mortigis tro multe da homoj, por ke ni honoru ilin. Veraj dioj de mortigo kaj nekomprenemo, dioj de netoleremo kaj de memmortigo. Pro tio, ke ni ne scias pri tio, kion diable ni faras sur tiu ĉi atoma pulvero en la mezo de nigra spaco, aŭ pri nia vera origino, aŭ celo nia, ni ne povas malestimi ideon, senton, fremdan intereson. Ni aŭskultu aliajn homojn, kaj poste inter ni ĉiuj decidu, ĉu tio dirita konvenas al ni aŭ ne.

La homoj de pasintaj jarcentoj multe eraris, ĉar historio de homaro estas historio de milito. Homoj jam intencis plibonigi bonfarton de la plejmulto. Tamen, ili serĉis malamikojn, kaj ili ja trovis ilin. Ili ne vidis, ke malamikoj estas homoj samaj al ili, kaj ke ĉiam eblas interkonsento.

Pro tio, pro nia propra necerteco pri tio, kio estas plej konvena, pro tio, ke ni ne scias ĉion, pro tio, ke estas terura respondeco decidi nome de aliaj homoj, ni opinias, ke plej bone ni aŭskultu unue, kaj poste diskutu ni. Finfine estos interkonsento. Se ne estas interkonsento, ĉiu faru tion, kion li aŭ ŝi volu. Sed oni ne malestimu aliajn ideojn. Oni, sekve, ankaŭ, ne krimigu aŭ pezigu aliajn ideojn konraŭajn al tiuj niaj. Se mi ne certas pri miaj konkludoj, kial mi devas fidi aŭ kredi al tiuj de alia homo? Li aŭ ŝi bonvole pruvu al mi, aŭ lasi min kun miaj propraj manioj! Ni, ververe, se estas inteligentaj ni, ne kredu, ke ekzistas tiu bela elpensaĵo, vero! Oni kontentigu kun bona percepto pri realo anstataŭe.

Pardonpetas mi pri tiu filozofieska enkonduko, tamen tre grava al mi. Kiam mi venis en la redakton de nia bulteno, Kajeroj el la Sudo, mi trovis la malagrablan realon, ke homoj deziris diri sian opinion je la paĝoj de nia magazino, sed tamen ili ne povis. Estis baroj. Estis malfaciloj. Tio ankaŭ okazas, bedaŭrinde, en aliaj magazinoj de la Esperanta Movado. Ne antaŭ multe da jaroj mi klopodis publikigi artikolon pri UEA, kaj pro tio, ke esperantaj redaktoroj ankaŭ timis veron same kiel –se eble ne pli ol—neesperantaj, mi devis vidi mian artikolon senpublikigita…, sed finfine redaktoro publikigis ĝin. Tiuj redaktoroj, vere, estis senkuraĝuloj, kiuj timis –eble ankoraŭ timas— debaton. Mi konsideras, ke ili ne estas pli bonaj –esence— ol inkviziciistoj. Varias la rimedoj, sed ne la celo kaj efiko: subpremi liberan opinion. Plej bone estas aŭskulti homon tute, scii pri tio, kion li aŭ ŝi havas en sia koro, kio pezigas kaj blindigas sian objektivan alrigardon al realo, kaj poste helpu lin aŭ ŝin per serioza –aŭ ne tro mokanta— diskutado, kaj finfine atingi kuraĝigan konkludon. Mi iam pensis, kio okazintus, se kiam Adolfo Hitlero publikigis Mein Kampf (mia lukto), se la ceteruloj, anstataŭ ignori ĝin aŭ kondamni ĝin, tralegintus la tutan libron kaj poste debatintus ĝin, eble li ne havintus sekvantojn. Mi legis ĝin iam, kaj mi serioze opinias, ke mankas esperanta versio pri ĝi. Oni legu pri la lupo, kaj poste ni desegnu efikan kaptilon kontraŭlupan. Ĉu eble ne estintus la Dua Mondmilito? Ĉu ne du Germanioj, ne ekssovetaj landoj, ne Insularo Gulag, ne tiom da sufero senutila..? Aliflanke, kio okazintus, se kiam Marks kaj Engels publikigis sian Manifeston de la Komunisma Partio, anstataŭ persekuti, enkarcerigi kaj fifamigi komunistojn, oni sukcesintus kontraŭstari ilin pervorte –anstataŭ perforte--, ĉu Sovetunio iam ekzistintus?

La Inkvizicio ne aŭskultis siajn perzekutatojn, sed torturis kaj murdis ilin, same kiel hitleranoj, komunistoj kaj ĉiuj aliaj homoj, kiuj iam estis posedaĵoj de dogmaro. Homo, kiam ĉesas pensi, estas plej barbara hundo. Hundoj, oni diras, atente rigardas batalon hundan, kaj kiam unu el batalantoj falas, la aliaj manĝas la falinton. Jen leĝo de ĝangalo. Homo, kiam hundeska, estas vera mastro inter hundoj.

Sed homoj havu cerbon funkciantan, homoj uzu ĝin, kaj rezonu, pensadu, diskutadu, alproksimiĝu al aliaj homoj, kiuj pensas alimaniere. Ni venu en interkomunan vidpunkton.

Liberpenso, kompreneble, ne estas celo en si mem. Liberpenso ne estu dogmo. Liberpenso estu nur kadro, sojlo sub kiu okazu libera diskutado, fruktodona debatado. Jen la radiko de toleremo, kiu ŝuldas nenion al subpremado aŭ subpremato. Eble ne ni ĉiuj estas samaj. Eble ne ni ĉiuj emas labori tiom multe. Inter ni ja certe estas pli pigraj kaj pli laboremaj homoj. Sed ni ĉiuj havas percepton unikan de realo, de historio kaj de manioj kaj teroroj personaj. Ni akceptu alies vidpunktojn kaj helpu unu la aliajn.

En la lasta jaro estis malfacilaĵoj por HALE fontante de homoj, kiuj opinias, ke nur sia percepto de realo valoras. Mi vere kompatas ilin. Ili estas diktatoroj sen povo. Tio estas groteska. Ili ne estas por kunlaboro. Ili estas senhelpaj.

Mi eĉ ilin ofertas, de ĉi tiu loko, mia kunlaborado kaj mia komprenemo. Ne gravas, ke ili reprezentu la lastan militkrion de mortanta ideologio. Ili valoras multe pli ol ideologio ĉu sia, ĉu alia, eĉ ĉu mia, se min iam kaptos tiu monstro, ideologio..


Programo
Muziko: Terpordoj, seviljanoj verkitaj de Izaako Albeniz.